Redakto de 2024-08-31, 1390 terminoj, 1719 sencoj

abako [mv001]
 1. [PV] Speco de kalkulilo por plenumi aritmetikajn operaciojn, konsistanta ĉefe el buletoj ŝoveblaj sur stangetoj. Trad.  2. [PV] Grafikaĵo aŭ tabelo, uzata por anstataŭi kalkulon en la solvo de kelkaj matematikaj aŭ teĥnikaj problemoj. Trad. 
abela [mv002]
 1.  Iel rilatanta al la verko de Abelo: abela kriterio (pri konverĝo de iuj serioj). Trad.  2. [RB, p. 14] (p.p. grupo)Sin. komuteca2 ] Trad. 
abela kriterio [mv003]
Vd Ekz. abela1 ] Trad. 
Abelo [mv004]
Norveglingve: Niels Abel, 1802-1829. Norvega matematikisto. Trad. 
abscisa akso [mv005]
Vd Ekz. akso3 ] Trad. 
absciso [mv006]
[PV] La unua el la du karteziaj koordinatoj, kiuj difinas la situon de punkto sur ebeno: la abscison de punkto oni kutime signas per la litero x ; ĉe grafikaĵo de funkcio de unu argumento, la absciso prezentas la argumenton. [ Vd. ordinato ] Trad. 
absoluta ekstremumo [mv007]
Vd Ekz. ekstremumo ] Trad. 
absoluta valoro [mv008]
[RB, p. 7] (de reelo x) La pli granda el la nombroj x kaj -x: la absoluta valoro de -5 estas 5, kiu estas ankaŭ la absoluta valoro de 5 ; la absolutan valoron de x oni signas per |x| (legu: ikso absoluta). [ Vd. modulo2 de komplekso ] Trad. 
absolute konverĝa [mv009]
[RB, p. 19] (p.p. reela aŭ kompleksa vico) Tia, ke konverĝas2 la responda vico de absolutaj valoroj (aŭ moduloj2) de ĝiaj termoj: ĉiu absolute konverĝa vico estas ankaŭ konverĝa, sed la malo ne veras ; absolute konverĝa serio (kies responda serio de absolutaj valoroj konverĝas) ; absolute konverĝa serio de funkcioj (absolute konverĝa por ĉiu valoro de la argumento). Trad. 
adhera [mv010]
 1. (p.p. punkto2 x en topologia spaco, rilate al subaro A de ĝi) Tia, ke ĉiu ĉirkaŭaĵo de x enhavas punktojn en A: ĉiuj punktoj en A estas adheraj al A ; adhera punkto de subaro estas aŭ akumuliĝa, aŭ izolita punkto de ĝi. [ Vd. akumuliĝa, densa, izolita1 ] Trad. Rim. Anstataŭ „adhera punkto“ troveblas „kontaktpunkto“ en [HY, §222].  2. (p.p. punkto2 b en metrika spaco, rilate al vico) Tia, ke subvico de la konsiderata vico konverĝas al b: la vico, kies ĝenerala termo estas un = (-1)n a, ne konverĝas, sed akceptas du adherajn punktojn: a kaj -a. Trad.  3. (p.p. punkto2 b en topologia spaco F, rilate al bildigo f de topologia spaco E al F, ĉe punkto a de E) Tia, ke ĝi estas adhera1 al la bildo1 per f de ĉiu ĉirkaŭaĵo de a. [ Vd. limesinfimo2, limesosupremo2 ] Trad. Rim. Ni ne trovis fonton por ĉi tiuj terminoj, sed ŝajnas, ke la uzo de radiko „adher“ estas sufiĉe internacia kaj ebligas eviti la ambiguecon de aliaj nacilingvaj metaforoj de la tipo „limesa punkto“ (kiuj estas iufoje aplikataj ankaŭ al akumuliĝa punkto) aŭ „kontakta punkto“ (kiu memorigas pri kontakto de kurboj).
adheraĵo [mv011]
(de subaro A en topologia spaco) La subaro de ĉiuj punktoj adheraj1 rilate al A: la adheraĵo de subaro egalas al ĝia fermaĵo. Trad. Rim. Same kiel por „adhera“ la fontoj mankas, eble pro la sinonimeco kun „fermaĵo“.
adicia grupo [mv012]
Vd Ekz. grupo ] Trad. 
adiciato [mv013]
[P1] Nombro, kiun oni adicias al alia nombro; alidire: dua termo en adicio. Trad. Rim. Pro la komuteco de adicio nenio malhelpas nomi „adiciato“ ankaŭ la unuan termon. Se oni bazus la terminologion sur la metaforo „pliigi“, kaj ne „aldoni“, estus facile paroli pri „pliigato“ (unua termo) kaj „pliiganto“ (dua termo). Aspektas stranga ankaŭ la manko de la formo „adicianto“, dum ekzistas „multiplikanto“. La kialo kuŝas en tio, ke ĉe „multipliki“, „dividi“, „pliigi“, „malpliigi“ la dua argumento aperas kiel instrumento, kiu per facila semantika ŝovo povas alpreni funkcion de subjekto. Male, ĉe „adicii“ kaj „subtrahi“, la dua argumento rolas kiel objekto kaj ne povas alpreni la funkcion de subjekto.
adicii [mv014]
[RB, p. 9] Aldoni nombrojn, kvantojn unu al la alia, kaj kunigi ilin en unu solan: se ni adicias 4 kaj 4, ni ricevas 8 ; adicii x al y, x kaj y. Trad. Rim. En nefaka kunteksto oni povas diri „aldoni“ anstataŭ „adicii“, kaj oni „pliigas“ tion, al kio oni „aldonas“.
adicio [mv015]
 1. [VE] La operacio adicii: 10+8 = 18 (legu: dek plus ok estas dek ok, aŭ: dek kaj ok estas dek ok). [ Vd. sumo, termo1. ] Trad.  2. [P2, ringo] (en ringo) Ĝia unua operacio2. [ Vd. sumo, termo1. ] Trad. 
afina [mv016]
 1. [JW] Iel rilatanta al algebraj strukturoj de la tipo afina spaco: afina geometrio. [ Vd. afina rekto, afina ebeno, afina hiperebeno, afina rotacio ] Trad.  2. [P1] (p.p. bildigo f inter du afinaj spacoj) Tia, ke f(τ+x) = φ(τ)+f(x), kie φ estas homomorfio inter la respondaj vektoraj spacoj, kiuj operacias super la afinaj spacoj: la homomorfion φ oni nomas asociita al la afina bildigo f. Trad.  3. [JW] (p.p. reela funkcio f) Tia, ke f(x) = αx. Trad. 
afina ebeno [mv017]
[JW] Dudimensia afina spaco. Trad. 
afina geometrio [mv018]
Vd Ekz. geometrio ] Trad. 
afina hiperebeno [mv019]
Afina subspaco, direktata de vektora hiperebeno. Trad. 
afina rekto [mv020]
Unudimensia afina spaco. Trad. 
afina rotacio [mv021]
Sin. rotacio3 ]
afina spaco [mv022]
[HY, §5] Tia algebra strukturo (E,+), ke + estas ekstera operacio1 de iu vektora spaco V super E, kun la sekvaj ecoj: (1) la kunligaĵo de (eksteraj) operacioj2 de τ kaj τ' estas la operacio de τ+τ'; (2) la operacio de la nulo estas la idento-bildigo kaj, reciproke, nur la nulo operacias tiel; (3) por ĉiuj ajn du punktoj, ekzistas vektoro, kies operacio ĵetas unu punkton al la dua: la vektoran spacon V oni kvalifikas direkto de la afina spaco ; oni diras ankaŭ, ke la afina spaco estas „direktata de V ; la vektoron, kies operacio ĵetas x al y, oni kutime signas per y-x ; ĉiu vektora spaco havas kanonan strukturon de afina spaco, direktate de si mem. [ Sub. punkto2 ] [ Vd. afina ] [ Sub. Bildigoj super afina spaco, kun specifaj ecoj: afina2, konkava2, konveksa2; rimarkindaj bildigoj: homotetio, projekcio3, simetrio2, translacio ] [ Sub. Ekzemploj de afina spaco: afina ebeno, afina hiperebeno, afina rekto ] Trad. 
afina subspaco [mv023]
(de afina spaco (E,+), direktata de V) Bildo1 per la operacio + de W×{a}, kie W estas vektora subspaco de V kaj aE, aŭ la malplena aro: tian subspacon oni iufoje signas per W+a ; la koncerna afina subspaco estas afina spaco, enhavanta la punkton a kaj direktata de vektora subspaco W ; aro konsistanta el nur unu punkto estas afina subspaco, direktata de {0}. Trad. 
ajgena [mv024]
 1. (p.p. skalaro λ, rilate al endomorfio f en vektora spaco) Tia, ke f ĵetas iun nenulan vektoron x al λ∙x; alidire: tia, ke la kerno1 de f-λ.idE ne egalas al {0}: se la kerno de endomorfio ne egalas al {0}, la skalara nulo estas ajgena rilate al ĝi ; se λ estas ajgena rilate al involucio, tiam λ2 = 1 ; en la spaco de senfine deriveblaj reelaj funkcioj, derivado estas endomorfio, rilate al kiu ĉiu reelo estas ajgena (ĉar se fλ(x) = eλx, D(fλ) = λ∙fλ).  2. (p.p. subspaco de vektora spaco E, rilate al endomorfio f en ĝi) Egala al la kerno1 de f-λ.idE por iu ajgena1 skalaro λ: la du ajgenaj subspacoj de simetrio1 estas komplementaj3.  3. (p.p. vektoro x, rilate al endomorfio f en vektora spaco) Nenula kaj apartenanta al iu ajgena2 subspaco de f: se x estas ajgena vektoro rilate al f, tiam la rekto, kiun ĝi naskas, estas senŝanĝa per f. Rim. La naciaj lingvoj nomas tiujn nociojn per adjektivoj de la tipo „propra“ aŭ „karakteriza“. Ne estus stulte paŭsi tion en Esperanto, kiel registras [DD], sed Reiersøl [OR, p. 67] enkondukis la radikon „ajgen“, opiniante ke la supraj terminoj estas „arbitraj“ kaj ne havas „informan valoron“. Pli konvinke li diras, ke la nova radiko estas pli oportuna por kunmetaĵoj. Se ĝi efektive iĝas vaste akceptata, indus modifi la terminon „karakteriza polinomo“ al „ajgena polinomo“ aŭ „ajgenpolinomo“. Notindas, ke apud la formo „ajgen“ naskiĝis ankaŭ „ejgen“ (trovebla ekz-e en [P2]), eble pli konforma al la Esperantaj kutimoj, sed senutila, do evitinda.
ajgeno [mv025]
[JW] (de endomorfio super vektora spaco) Skalaro, kiu estas ajgena1 rilate al la endomorfio: la ajgenoj de endomorfio en finidimensia spaco, kun matrico A rilate al iu bazo, estas ĉiuj skalaroj λ, kiuj nuligas la determinanton2 de A-λ.I ; oni nomas ajgeno de matrico ajgenon de ĉiu endomorfio, kies matrico ĝi estas rilate al iu bazo. [ Vd. karakteriza polinomo, spektro ] Trad. Rim. La tuta terminologio pri ajgenoj, ajgen-vektoroj kaj -subspacoj de endomorfio ekzistas ankaŭ por (n, n)-matrico, konvencie identigita kun la endomorfio, kies matrico rilate al la kanona bazo de Kn ĝi estas.
ajgensubspaco, ajgenspaco [mv026]
(de endomorfio) Subspaco, ajgena2 rilate al ĝi: sumo3 de ajgensubspacoj estas ĉiam rekta2. Trad. 
ajgenvaloro [mv027]
[HY, §6]Sin. ajgeno ]
ajgenvektoro [mv028]
[HY, §7] (de endomorfio) Vektoro, ajgena3 rilate al ĝi. Trad. 
ajna [mv029]
[RB, p. 5] Iu ajn, ĉiu ajn, laŭvole elektebla: ajna oblo de N estas ankaŭ oblo de la divizoroj de N (la aserto veras por ĉiuj imageblaj obloj de N) ; ajna n-a-grada kompleksa ekvacio havas n radikojn ; montru, ke por ajna entjero N veras la propozicio P(N). Trad. Rim. Bricard uzas ankaŭ tiun vorton en esprimoj de la tipo triangulo ajna [RB, p. 48] kun la senco „sen ia apartaĵo“ (ĉi-okaze ni povus diri „skalena triangulo“). Tio ŝajnas nun evitinda uzo.
aksa [mv030]
Rilata al akso: aksa simetrio3 [JW]. Trad. 
aksiomaro [mv031]
Vd Ekz. aksiomo ] Trad. 
aksiomo [mv032]
[RB, p. 6] Aserto nedemonstrita, sed akceptata kiel bazo por konstrui teorion per rezonado: aksiomo pri apartigeco (la karakteriza eco de apartiga spaco) ; la aksiomaro de arteorio ; aksiomaro devas esti nedependa (neniu aksiomo rajtas esti logika konsekvenco de aliaj aksiomoj) kaj ne kontraŭdira (du malsamaj konsekvencoj de la aksiomoj ne rajtas esti inter si kontraŭdiraj). [ Vd. konjekto, postulato, teoremo ] Trad. 
aksiomo de (matematika) indukto [mv033]
Vd Ekz. indukto ] Trad. 
akso [mv034]
Rimarkinda rekto, interalie:  1. [JW] Simetriakso: akso de cirklo1 (la rekto orta al ĝia ebeno kaj trairanta ĝian centron) ; akso de sfero1 (ĉiu ajn el la rektoj enhavantaj ĝian centron) ; fokusa aŭ nefokusa akso de elipso (simetriakso, trairanta ĝiajn fokusojn, aŭ ne). Trad. Rim. La fokusan kaj nefokusan aksojn de elipso Bricard [RB, p. 33] nomas respektive „longa“ kaj „mallonga“.  2. [RB, p. 30] (de afina rotacio3 en tridimensia spaco) La rekto senŝanĝa per ĝi. Trad.  3. [RB, p. 31] (de kartezia koordinatsistemo) Rekto, enhavanta la originan punkton kaj direktata de unu el la bazvektoroj: abscisa akso x-akso, ordinata akso y-akso, z-akso (direktataj respektive de la unua, dua kaj tria bazvektoro). [ Sin. koordinata akso ] Trad.  4. (de polusa koordinatsistemo) Duonrekto, servanta por difini la polusan angulon. [ Sin. polusa akso ] Trad. 
akumuliĝa [mv035]
[P2, diskreta] (p.p. punkto2 x en topologia spaco, rilate al subaro A) Tia, ke ĉiu ĉirkaŭaĵo de x enhavas punkton de A, alian ol x. [ Ant. izolita1 ] [ Vd. adhera1 ] Trad. Rim. Ĉi-sence troveblas „akumulpunkto“ en [HY, §9], sed adjektiva formo estas utila kaj ĝi pli nature devenas de „akumuliĝo“, ol de „akumulo“. La formo „akumuliĝa“ aperas en la citita fonto, ŝajne kun la senco, kiun ni prezentas, sed aliloke, en [P2, punkto], ĝi havas sencon, por kiu ni preferis la terminon „adhera2“.
akuta [mv036]
[RB, p. 26] (p.p. angulo1) Malpli granda ol orto: ajna triangulo havas almenaŭ du akutajn angulojn. [ Ilust. G6 ] [ Ant. obtuza, malakuta ] Trad. 
akutangula [mv037]
[JW] (p.p. triangulo) Kies ĉiuj anguloj1 estas akutaj (aŭ maksimume ortaj). [ Ilust. G10 ] Trad. 
algebra [mv038]
 1. [VE] Iel rilatanta al algebro1: algebra problemo ; algebra prezento de komplekso1 (sub formo a+i.b). [ Vd. algebra dualo, algebra ekvacio, algebra frakcio, algebra strukturo ] Trad.  2. [HY, §14] (p.p. elemento de korpo1 K', super subkorpo K) Estanta radiko1 de iu polinomo super K: se ne ekzistas algebraj super K elementoj krom tiuj de K mem, oni diras, ke K estas algebre fermita. [ Ant. transcenda1 ] Trad.  3. [RB, p. 8] (p.p. reelakompleksa nombro) Algebra2 super la korpo de racionaloj: ajna n-a radiko de racionalo estas algebra ; la aro de ĉiuj algebraj nombroj konsistigas algebre fermitan, numereblan subkorpon de la korpo de kompleksoj. [ Ant. transcenda2 ] Trad.  4. [HY, §17] (p.p. superkorpo de korpo1 K) Kies ĉiuj elementoj estas algebraj2 super K: la korpo de reeloj ne estas algebra superkorpo de la korpo de racionaloj. Trad. 
algebra dualo [mv039]
(de vektora spaco E) Vektora spaco, konsistanta el ĉiuj linearaj2 formoj super E: finidimensia spaco kaj ĝia dualo havas la saman dimension kaj estas izomorfiaj ; la algebran dualon de E oni ofte signas per E*. Trad. 
algebra frakcio [mv040]
[JW] Skribaĵo, prezentanta dividon de du algebraj esprimoj kunigitaj per frakcistreko: f(1-2i)/(n+1)! estas algebra frakcio. Trad. 
algebra prezento [mv041]
Vd Ekz. algebra1 ] Trad. 
algebra strukturo [mv042]
[JW, 1952] Aro, konsiderata kune kun almenaŭ unu operacio2 en ĝi: algebran strukturon oni ofte signas per opo de la tipo (E,†,♦), kies unua termo montras la aron kaj la pluaj la operaciojn. [ Sub. Kelkaj rimarkindaj algebraj strukturoj: latiso, bulea algebro2; grupoido, duongrupo, monoido, grupo, ringo, korpo1, modulo1, vektora spaco, afina spaco, lineara algebro2 ] Trad. 
algebre fermita [mv043]
Vd Ekz. algebra2 ] Trad. 
algebro [mv044]
 1. [RB, p. 13] Branĉo de matematiko, kiu etendas la aritmetikajn kalkulojn al grandoj signitaj per literoj, ne nur ciferoj, kaj tiamaniere ebligas solvadon de ekvacioj. Trad. Rim. La „grandoj“, kiujn la moderna algebro manipulas, ne plu limiĝas al nombroj. Ĝia agokampo nun ampleksas la algebrajn strukturojn (arojn, provizitajn per operacioj kun aksiome difinitaj ecoj, pli-malpli similaj al tiuj de la aritmetikaj operacioj).  2. [JW]Sub. banaĥa algebro, bulea algebro2, lineara algebro2, okazalgebro, σ-algebro ] Rim. Oni donas la nomon „algebro“ al kelkaj algebraj strukturoj. Por ĉi tiu senco iuj proponis paronimajn terminojn por eviti kolizion kun la fako: „alĝebro“ (en [P2], kun la senco „lineara algebro“) aŭ „algebrao“ (kiel en [OR, p. 6] [DD]). Tio ne ŝajnas al ni utila.
algoritmo [mv045]
[JW] Aro da reguloj por solvi problemon, farante finian nombron da paŝoj: algoritmo por kalkuli sin x ĝis indikita precizo. Trad. Rim. La termino algoritmo kutime implicas relative abstraktan matematikan prezenton, kontraste al komputopreta, sed ofte komputildependa „programo“.
alĝebro [mv046]
[P2] [EVI] [ Sin. lineara algebro2 ]
alikvanto [mv047]
[P1] [ARK] (de entjero n) Tia entjero strikte pli malgranda ol n, ke n ne estas plurfoja sumo de ĝi; alidire: nombro, per kiu n ne estas dividebla: du estas alikvanto de naŭ. [ Vd. nedivizoro ] [ Ant. alikvoto ] Trad. 
alikvoto [mv048]
[P1] [ARK] (de entjero n) Tia entjero strikte pli malgranda ol n, ke n estas plurfoja sumo de ĝi; alidire: divizoro de n, neegala al n: du estas alikvoto de dek. [ Vd. divizoro ] [ Ant. alikvanto ] Trad. 
alpreni [mv049]
Vd. bildigo, variablo ] Trad. 
alterna [mv050]
 1. [HY, §394] (p.p. plurlineara formo) Tia, ke se du ĝiaj argumentoj estas egalaj, ĝi alprenas nulan valoron: alterna formo ĵetas ĉiujn opojn kun permutitaj du termoj al reciprokaj kontraŭegaloj. Trad.  2. [P1, angulo] (p.p. anguloj1) Situantaj malsamflanke de rekto sekcanta du paralelajn rektojn, sed ambaŭ „interne“ de la paraleloj aŭ „ekstere“ de ili: angulo ekstere alterna kun alia. [ Ilust. G8 ] Trad. Rim. Tiun difinon oni vastigas ankaŭ al la okazo, kiam la du „unuaj“ rektoj ne estas paralelaj, sed se ili ja estas paralelaj, la kvar el la ok alternaj anguloj havas unu saman mezuron kaj la kvar aliaj estas suplementaj de la unuaj.
alterna grupo [mv051]
[RB, p. 14] (de finia aro E) Subgrupo de ties simetria grupo, konsistanta el la paraj3 permutoj: la alternan grupon de n-elementa aro oni kutime signas per An ; por n ≥ 5 la alterna grupo An estas simpla. Trad. 
alto [mv052]
 1. [P1] (de triangulo) Ortanto al latero de ĝi, trairanta la kontraŭan2 verticon; alternative: la streko1 kunliganta tiun verticon kaj la sekcopunkton de la ortanto kun la latero; la longo de tiu streko: piedo de alto (la intersekco de la alto kun la latero, al kiu ĝi estas orta) ; la tri altoj de triangulo havas unu komunan punkton ; areo de triangulo egalas al duono de la produto de unu ĝia latero per la responda alto. [ Ilust. G11 ] Trad.  2. [P1] (de trapezoparalelogramo) Ĉiu streko1 orte kunliganta punktojn de du paralelaj lateroj; la longo de tia streko: areo de paralelogramo egalas al la produto de unu ĝia bazo3 per la responda alto. Trad. 
altocentro [mv053]
[P2]Sin. ortocentro ] Trad. 
analitika funkcio [mv054]
[RB, p. 21] Kompleksa funkcio, elvolvebla en potencoserion en ĉirkaŭaĵo de ĉiu punkto de ĝia fonto-aro. Trad. 
analitika geometrio [mv055]
[RB, p. 31] Branĉo de geometrio, kiu studas la geometriajn figurojn pere de iliaj koordinataj ekvacioj. Trad. 
analitiko [mv056]
[RB, p. 17] Branĉo de matematiko, studanta funkciojn per limesoj, derivaĵoj kaj integraloj. Trad. 
angula distanco [mv057]
[JW] (inter du punktoj de cirklo1) La mezuro de la centra angulo, kies lateroj trairas la punktojn: la angula distanco inter du punktoj de la sama tera meridiano egalas al la diferenco de iliaj respektivaj latitudoj. Trad. 
angula koeficiento [mv058]
[JW]Sin. inklino ] Trad. 
angulfidela [mv059]
[HY, §27] (p.p. transformo) Tia, ke la mezuro de anguloj restas per ĝi senŝanĝa: la projekcioj ne estas angulfidelaj ; enjekciaj holomorfaj2 funkcioj estas angulfidelaj. [ Sin. konforma ] Trad. 
angulmezurilo [mv060]
[P1] Duondisko kun gradigita cirkonferenco, servanta por mezuri angulojn. Trad. 
angulo [mv061]
 1. [RB, p. 26] Ebena surfaco, kiun limas du duonrektoj kun komuna origino. [ Ilust. G1 ] [ Sin. sektoro1 ] [ Vd. Ecoj de angulo: akuta, malakuta, obtuza, orta1, konkava1, konveksa1, nula2, plena, streĉita; specifaj angulduopoj: alternaj2, apudaj, kontraŭlateraj, komplementaj1, respondaj, samlateraj, suplementaj ] Trad. Rim. Angulon povas difini ankaŭ du strekoj kun komuna rando: sufiĉas konsideri la duonrektojn ilin inkluzivantajn, kun komuna origino en la komuna rando de la strekoj.  2. [HY, §26] Paro de duonrektoj (ĝiaj lateroj2) kun komuna origino (ĝia vertico4). [ Ilust. G1, G4 ] Trad.  3. Vd. solida angulo ]  4. [P1, komplementa] Mezuro de angulo: angulo de rotacio3 ; la sumo de la anguloj de triangulo egalas al du ortoj ; ebena angulo esprimiĝas kiel rilato de la arko, kiun ĝi detranĉas sur cirklo kun centro en ĝia vertico, al la radiuso de tiu cirklo ; solida angulo esprimiĝas kiel rilato de la surfaco, kiun ĝi detranĉas sur sfero kun centro en ĝia vertico al la kavadrato de la radiuso de tiu sfero. [ Vd. Mezurunuoj de angulo: grado1, graduso, radiano, steradiano; mezurilo: angulmezurilo ] Trad. Rim. La nocio „angulo“ estas eble unu el la plej multformaj en matematiko, celanta iamaniere karakterizi la komunan „kliniĝon“ de du sin sekcantaj linioj (ne nur rektaj, ne nur ebenaj), do ne eblis ĉi tie detale prezenti ĉiujn facetojn de la nocio. La unua senco rilatas al la tradicia prezento de angulo kiel figuro. La dua provas konservi el la unua nur la esencajn trajtojn, en maniero simila al tiu, kiun oni uzis por transiri de la tradicia vektoro al la moderna dupunkto. La lasta senco prezentas angulon kiel nombron, iel rilatantan al la longo de arko. Fine ni menciu, ke iuj modernaj prezentoj de la nocio ne hezitas identigi angulojn kun ebenaj rotacioj3.
antaŭanto [mv062]
[HY, §288] (de elemento en orda aro) Tiu elemento, se ĝi ekzistas, najbara1 kun ĝi kaj pli malgranda ol ĝi: 3 estas antaŭanto de 4. Trad. 
antaŭkompakta [mv063]
[JW] (p.p. subaro de metrika spaco) Tia, ke por ĉiu reelo ε ekzistas finia kovro de ĝi per globoj1 kun radiuso ε: subaro de metrika spaco estas kompakta2, se kaj nur se ĝi estas antaŭkompakta kaj kompleta1. Trad. 
antisimetria [mv064]
[HY, §29]Sin. malsimetria ] Trad. Rim. Tiu termino estas vera bedaŭrindaĵo, kiun kreis la mallerta difino de malsimetria en [P1, rilato], postulante, ke la komunaĵo de la rilato kun ĝia inverso estu malplena, alidire, ke la rilato estu ankaŭ malrefleksiva. Tiun difinon sekvas [JW], [OR, p. 47], kaj eĉ [SP], kio devigas ilin enkonduki la neologismon „antisimetria“ (kaj ĝian novan radikon) por la nocio pli utila, kiun ni nomas „malsimetria“. Ni preferis sekvi [P2], kiu ĉi-okaze rompis la tradicion de sia antaŭulo, ĉar ni konsentas, ke la ĉefa nocio devas esti „malsimetria“, kiun oni eventuale precizigu („strikte malsimetria“ aŭ „malrefleksiva kaj malsimetria“) por atingi la sencon prezentitan en [P1].
aparteni [mv065]
[P1, aro] (al aro) Esti elemento1 de ĝi: la nombro 2 apartenas al la aro de entjeroj ; la fakton, ke elemento a apartenas al aro E, oni signas per aE (legu: a apartenas al e, aŭ: a (estas) en e), aŭ per Ea (legu: e enhavas a), ĝian malon per aE. [ Vd. enhavi ] Trad. 
apartiga [mv066]
(p.p. topologia spaco) Tia, ke por ĉiuj du malsamaj punktoj x kaj y ekzistas ĉirkaŭaĵo de x kaj ĉirkaŭaĵo de y sen komuna punkto: provizite per la diskreta topologio2, ĉiu spaco estas apartiga ; ĉiu metrika spaco estas apartiga. Trad. Rim. Ekzistas pluraj aliaj difinoj de apartigeco de topologia spaco. La ĉi-supra difino estas laŭ la germana matematikisto Hausdorff, pro kio tiajn apartigajn spacojn oni ankaŭ nomas haŭsdorfaj spacoj. La aŭtoritataj fontoj ne konsentas pri tiu termino. En [JW] troveblas „apartigita spaco“ kun sinonimo „separita spaco“ (ankaŭ en [HY, §389]). Ni preferas „apartiga“ al „apartigita“, ĉar la spacon oni ne apartigis, sed ĝi mem ja apartigas siajn elementojn unuj de la aliaj. Cetere la neologismo „separi“ kun sia jura signifo estas nek alloga, nek oportuna. En [DD] aperas „separebla“ kaj „separita“, sed ĉi-lastan oni tradukas rusen per „сепарабельный“ (nia „apartigebla“). Fine, en [OR, p. 49] oni parolas pri „separaj aroj“ (nocio iom pli forta ol „disaj aroj“, kiu ne rilatas al nia demando).
apartigebla [mv067]
(p.p. topologia spaco) Tia, ke ĝi enhavas numereblan ĉie densan subaron: la aro de reeloj estas apartigebla, ĉar ĝi enhavas la ĉie densan aron de racionalaj nombroj. Trad. Rim. Sinonimo: „separebla“ (en [JW] kaj [HY, §388]). Vd rimarkon sub apartiga.
apotemo [mv068]
 1. [P1] (de regula1 plurlatero) Streko1, orte kunliganta ĝian simetricentron kaj unu ĝian lateron; la longo de tia streko: la radiuso de enskribita2 cirklo de regula plurlatero egalas al ĝia apotemo ; areo de regula plurlatero egalas duonon de la produto de ĝia apotemo per ĝia perimetro, same kiel areo de cirklo egalas duonon de la produto de ĝia radiuso per ĝia perimetro. [ Ilust. G16 ] Trad.  2. [P1] (de rotacia konuso2) Streko1, kunliganta ĝian verticon3 kaj ajnan punkton de la rando de ĝia cirkla bazo; la longo de tia streko: areo de la flanko de rotacia konuso egalas al la produto de ĝia apotemo per la perimetro de ĝia baza cirklo. Trad. 
aproksimaĵo [mv069]
Vd Ekz. aproksimi ] Trad. 
aproksimi [mv070]
[P1] Trovi nombron (funkcion, ekvacion, kurbon) tiom proksiman al la ekzakta, kiom estas dezirate: aproksimi diferencialan ekvacion (la aproksimaton) per ekvacio diferenca (la aproksimanto) ; 3,14 estas desuba aproksimaĵo de π ; aproksimi funkcion ĉirkaŭ nulo per ĝia elvolvaĵo en potencoserion ĝis la tria ordo. Trad. 
apuda [mv071]
[RB, p. 27] (p.p. du anguloj1) Samlateraj kaj suplementaj: se du kruciĝantaj rektoj difinas du egalajn apudajn angulojn, tiam ili estas ortaj. [ Ilust. G7 ] Trad. Rim. Kvankam tiu ĉi termino aperas jam ĉe Bricard, ĝia tiama senco estas nur „samlatera“. La saman sencon ni retrovas en [P1, angulo], nerekte konfirmitan en la geometria plato [P1, plato: XVIII, 13-d], kiu tekstas „apudaj suplementaj“. Tamen la terminologio jam ŝanĝiĝis, kiel konfirmas [JW] kaj [P2, angulo], kiujn ni sekvis por la difinoj de „samlatera“ kaj „apuda“.
aranĝaĵo [mv072]
[RB, p. 14] (de p el n, de n po p) Ĉiu el la diversaj manieroj vicigi p objektojn el n-elementa aro: la nombron de ĉiuj aranĝaĵoj de n po p oni signas per Apn = n(n-1)(n-2)... (n-p+2)(n-p+1) ; la ses aranĝaĵoj de du elementoj el la aro {a, b, c} estas ab, ac, bc, ba, ca, cb. [ Vd. kombinaĵo, permutaĵo ] Trad. 
arbo [mv073]
[JW] Koneksa2 kaj sencikla grafeo1: grafeo estas arbo, se kaj nur se du ajnajn verticojn de ĝi ligas nur unu ĉeno ; arbo kun n verticoj havas n-1 eĝojn ; orientita arbo ne nepre havas radikon4. [ Sub. subarbo ] Trad. 
areaĵo [mv074]
[RB, p. 25] [ARK] Surfaco, precipe se ĝi havas finian areon.
arekosinuso [mv075]
Sin. inversa hiperbola kosinuso ] Rim. Vd rimarkon sub areo2.
arekotangento [mv076]
Sin. inversa hiperbola kotangento ] Rim. Vd rimarkon sub areo2.
areo [mv077]
 1. [RB, p. 29] Mezuro de surfaco: la areo de rektangulo egalas al la produto de du el ĝiaj sinsekvaj lateroj ; la areo de cirklo2 estas proporcia al la kvadrato2 de ĝia radiuso. Trad.  2. [P2, „aresinuso“]Vd. aresinuso, arekosinuso, aretangento, arekotangento ] Rim. Ne temas pri vera senco, sed pri uzo de la radiko „are“ por formi malfacile analizeblajn kunmetaĵojn pro imito al internacia uzo. Supozeble estus preferinde konsideri la rezultajn kunmetaĵojn kiel apartajn radikojn. La problemo similas al tiu de arko2.
aresinuso [mv078]
[P2]Sin. inversa hiperbola sinuso ] Rim. Vd rimarkon sub areo2.
aretangento [mv079]
Sin. inversa hiperbola tangento ] Rim. Vd rimarkon sub areo2.
argumento [mv080]
 1. [P1] (de funkcio, operacio2rilato2) Ĉiu variablo, ĉe kiu oni ĝin aplikas: en la esprimo f(x, y+z) la funkcio f havas du argumentojn, nome x kaj y+z ; f estas duargumenta funkcio ; unuargumenta funkcio estas duargumenta rilato ; la argumentoj de adicio (resp. multipliko) oni nomas ankaŭ termoj1 (resp. faktoroj). [ Vd. parametro1 ] Trad. Rim. La nocio estas sufiĉe elasta. Kiel argumenton de bildigo oni povas konsideri ĉiun elementon de ĝia fonto-aro, iufoje nomata argumentaro, sed se tiaj elementoj estas opoj, ankaŭ iliaj termoj estas konsidereblaj kiel argumentoj. La kunteksto devas klarigi, pri kio oni parolas.  2. [RB, p. 15] (de komplekso1 z) Tia reelo θ, ke z = |z|.(cosθ + i.sinθ), kie |z| prezentas la modulon2 de z: la argumenton oni kutime prenas en la intervalo ]-π,+π] kaj iufoje signas per Arg z ; la argumento de nenula reelo egalas al 0 (se pozitiva)π (se negativa). Trad.  3. Vd Ekz. polinomo1 ] Trad. Rim. Kiel faras pluraj naciaj lingvoj, Bricard [RB, p. 12] uzas ĉi-kuntekste „varianto“, kiel ĉe funkcio, kiun oni povus modernigi al „variablo“. Tamen la celo ne estas montri al io, kio varias ene de iu aro, sed al io pli formala, kio estas ankaŭ formala polinomo. Werner [JW] konas „nedeterminita grando“, kiu verŝajne respondas al similaj formoj en aliaj naciaj lingvoj, sed same ĝenas pro la konkreta senco de „grando“. Oni povus, por eviti tion, krei la formon „nedeterminito“, sed ŝajnas al ni, ke „argumento“, same kiel ĉe funkcioj, rilatoj ktp, bone redonas la celatan abstraktan signifon.
arĥimeda [mv081]
 1.  Iel rilatanta al la verko de Arĥimedo. [ Vd. arĥimeda spiralo ] Trad.  2. (p.p. adicia grupo, provizita per tuteca ordo-rilato) Tia, ke por ĉiuj du strikte pozitivaj1 elementoj x kaj y ekzistas en ĝi tia entjero n, ke nxy: la reeloj konsistigas arĥimedan grupon. Trad. 
arĥimeda spiralo [mv082]
[JW] Spiralo, kies polusa ekvacio estas de la tipo ρ = kθ. [ Ilust. K13 ] [ Vd. Arĥimedo ] Trad. 
Arĥimedo [mv083]
[P1, „Arkimedo“] Greklingve: Ἀρχιμήδης. Greka matematikisto kaj fizikisto el Sirakuzo, 287-212 a.K. Trad. 
aritmetika [mv084]
Iel rilatanta al aritmetiko: aritmetika operacio. [ Vd. aritmetika meznombro, aritmetika progresio ] Trad. 
aritmetika meznombro [mv085]
Vd Ekz. meznombro ] Trad. 
aritmetika progresio [mv086]
[P1] Tia progresio, ke ĉiu ĝia termo, esceptante la unuan, estas la aritmetika meznombro de la antaŭa kaj de la posta: 1, 3, 5, 7, 9, 11... ; la n-a termo de tia progresio egalas al la sumo de konstanto (la diferenco2 de la progresio) kun la antaŭa termo. [ Sin. aritmetika vico ] Trad. 
aritmetika vico [mv087]
[P1]Sin. aritmetika progresio ] Trad. 
aritmetiko [mv088]
[RB, p. 7] Branĉo de matematiko, studanta operaciojn super entjeroj kaj racionaloj. Trad. Rim. La moderna aritmetiko ne okupiĝas nur pri elementaj kalkuloj, sed pri gravaj ecoj de entjeroj (primeco, plej granda komuna divizoro, primaj faktoroj, ktp) kaj similaj ecoj de aliaj objektoj (ekz-e elementoj de ringoj).
arkkosekanto, arkokosekanto [mv089]
[JW] Inversa bildigo de la malvastigaĵo de funkcio kosekanto2 al [-π/2,0[∪]0,π/2]; simb. arccosecarkkosek: arkkosekanto de 1 egalas al π/2. Trad. Rim. Vd rimarkon sub arko2.
arkkosinuso, arkokosinuso [mv090]
[JW] Inversa bildigo de la malvastigaĵo de funkcio kosinuso2 al la intervalo [0,π]; simb. arccosarkkos: arkkosinuso de 0 egalas al π/2. Trad. Rim. Vd rimarkon sub arko2.
arkkotangento, arkokotangento [mv091]
[JW] Inversa bildigo de la malvastigaĵo de funkcio kotangento2 al la intervalo ]0,π[; simb. arccotgarkkotang: arkkotangento de 0 egalas al π/2. Trad. Rim. Vd rimarkon sub arko2.
arko [mv092]
 1. [RB, p. 28] Segmento1 de kurbo, precipe de cirklo1: arko estas ĉiam pli longa ol ŝnuro kun samaj randoj ; orto detranĉas sur cirklo kun centro1 en ĝia vertico4 arkon egalan al kvarono de la tuta cirkonferenco. [ Ilust. G2 ] Trad. Rim. Oni ne konfuzu la arkon, segmento1 de cirklo1, kun la segmento3 de cirklo2.  2. [P2] [EVI] Arko1, detranĉita sur cirklo fare de centra angulo kaj konvencie identigita kun ĝi. [ Vd. arksinuso, arkkosinuso, arktangento, arkkotangento, arksekanto, arkkosekanto ] Rim. Tiu senco aperas nur en neregulaj kunmetaĵoj de la tipo „arksinuso x“, kiuj estas interpretendaj kiel „la arko (angulo), kies sinuso egalas al x“. Ĉi-sence [P1] registris novan radikon „arkus“, sed nekonsekvence mencias „sinusarko“ sub „arko“. La neologismo „arkuso“ ne aspektas tre utila por tiom marĝena uzo. Eĉ se konsideri la eblan sencovastigon al „mezuro de angulo“, kiun proponis [HY, §26], restas la fakto, ke ĉio ĉi ne solvas la ĉefan problemon, t.e. la neregulecon de la kunmetaĵoj uzantaj tiun nocion. Supozeble tial „arkuso“ aperas kiel evitinda en [P2]. Pli lerta estis la propono de [OR, p. 63] uzi la prefikson „mal-“ ĉi-sence (do malkosinuso, ktp), sed ĝi ŝajne ne enradikiĝis.
arksekanto [mv093]
[JW] Inversa bildigo de la malvastigaĵo de funkcio sekanto2 al la intervalo [0,π/2[∪]π/2,π]; simb. arcsecarksek: arksekanto de 1 egalas al 0. Trad. Rim. Vd rimarkon sub arko2.
arksinuso [mv094]
[JW] Inversa bildigo de la malvastigaĵo de funkcio sinuso2 al la intervalo [-π/2,π/2]; simb. arcsinarksin: arksinuso de 1 egalas al π/2. Trad. Rim. Vd rimarkon sub arko2.
arktangento, arkotangento [mv095]
[JW] Inversa bildigo de la malvastigaĵo de funkcio tangento2 al la intervalo ]-π/2,π/2[; simb. arctgarktang: arktangento de 1 egalas al π/4. Trad. Rim. Vd rimarkon sub arko2.
aro [mv096]
[P1] Kolekto da matematikaj objektoj, konsiderata kiel tuto: la aro enhavas ĉiujn pozitivajn entjerojn ; la kolekto de ĉiuj aroj mem ne estas aro ; la aron konsistantan el la du objektoj x kaj y oni signas per {x, y}, kaj la aron de ĉiuj objektoj verigantaj predikaton P per {x / P(x)} (legu: aro de tiaj iksoj, ke po de ikso). [ Sub. elemento1 ] [ Sub. kun(ig)aĵo, komunaĵo, komplemento2, subaro, superaro ] [ Vd. enhavi ] Trad. Rim. Temas pri naiva difino de nocio difinebla pli rigore nur kadre de arteorio. Bricard [RB, p. 18] jam konas la nocion, sed nomas ĝin „amaso“, kiu termino ne enradikiĝis. Aliloke [RB, p. 17] li uzas „aro infinita da nombroj“, supozeble sen ia faka intenco.
aro de ĉiuj subaroj [mv097]
[HY, §32]Vd Ekz. subaro ] Trad. 
arteoria [mv098]
Vd Ekz. arteorio ] Trad. 
arteorio, aroteorio [P2], teorio de la aroj [P1] [mv099]
Branĉo de matematiko, studanta arojn; iniciatita de la germana matematikisto Cantor, ĝi difinas la nocion aro en aksioma kadro kaj fundamentas la nuntempan matematikon: arteoriaj operacioj. [ Ilust. L1 ] Trad. Rim. Indus eviti trouzon de tiu termino ekster vere teoria kadro. Ekz-e la kutimaj operacioj super aroj, oni povus nomi „araj“ aŭ „arrilataj“ anstataŭ „arteoriaj“.
asimptoto [mv100]
[RB, p. 33] (de kurbo) Rekto, al kiu ĝi senlime alproksimiĝas: hiperbolo akceptas du asimptotojn, parabolo neniun ; la grafikaĵo de funkcio logaritmo akceptas la ordinatan akson kiel asimptoton, kiam la variablo strebas al nulo. Trad. Rim. Eblas kvalifiki asimptota ne nur rekton, sed ankaŭ alian kurbon (asimptota cirklo), aŭ eĉ punkton (la origino estas asimptota punkto de hiperbola spiralo).
asocieca [mv101]
 1. [RB, p. 15] (p.p. operacio2 en aro E) Tia, ke (xy)†z = x†(yz) por ĉiuj x, y, zE: la aritmetikaj operacioj adicio kaj multipliko estas asociecaj, subtraho kaj divido ne estas ; estas iom tede demonstri la asociecon de matrica multipliko. Trad. Rim. Se la operacio estas asocieca, la krampoj ne plu estas uzendaj kaj oni simple signas per xyz la ĉi-suprajn rezultojn.  2. (p.p. grupoido) Tia, ke ĝia operacio estas asocieca1. Trad. 
asocieco [mv102]
Vd Ekz. asocieca1 ] Trad. 
aŭtomorfio [mv103]
[JW] Bijekcia endomorfio. Trad. 
banaĥa [nova]
Iel rilatanta al la verko de Banaĥo. [ Vd. banaĥa algebro, banaĥa spaco ] Trad. 
banaĥa algebro [mv104]
[JW] Normohava kompleta1 lineara algebro2. [ Vd. Banaĥo ] Trad. 
banaĥa spaco [mv105]
[JW] Normohava kompleta1 vektora spaco. [ Vd. Banaĥo ] Trad. 
Banaĥo [mv106]
[P2] Pollingve: Stefan Banach, 1892-1945. Pola matematikisto. Trad. 
barita [mv107]
 1. [HY, §44] (p.p. subaro A de orda aro) Tia, ke ĝi akceptas baron: ĉiu barita subaro de la aro de naturaj entjeroj akceptas maksimumon ; la aro de ĉiuj reeloj inter 0 kaj 1 estas barita. Trad. Rim. Se la konsiderata ordo-rilato estas tuteca kaj signata per , oni kutime postulas, ke la subaro akceptu kaj superan kaj suban barojn.  2. [HY, §44] (p.p. bildigo al orda aro) Tia, ke ĝia bildaro estas barita1. Trad.  3. [HY, §44] (p.p. subaro de metrika spaco) Tia, ke ĝin inkluzivas globo1. Trad. 
baro [mv108]
[P1] (de subaro A de orda aro (E,≤)) Tia elemento b en E, ke por ĉiu x en A veras xb: suba baro ; supera baro ; la aro de reeloj akceptas nek superan, nek suban baron ; baro de bildigo (t.e. de ĝia bildaro). [ Sub. supremo, infimo ] [ Vd. maksimumo, minimumo ] Trad. 
bazo [mv109]
 1. [P1] (de pozicia nombrosistemo) Nombro de eblaj valoroj por ĉiu cifero, uzata en prezentado de nombro: la bazo de nia kutima nombrosistemo estas 10 (la ciferoj alprenas unu el la dek valoroj de 0 ĝis 9) ; la komputikistoj uzas la nombrosistemojn kun la bazoj 2, 8, 16 (duuman, okuman kaj deksesuman nombrosistemojn). [ Vd. -um1 ] Trad.  2. [P1] (de logaritmoeksponencialo) La nombro, kies logaritmo egalas al 1, aŭ la bildo de 1 per eksponencialo: la nombro e, bazo de naturaj logaritmoj [JW] (transcenda2 reelo proksimume egala al 2,718) estas la limeso de la vico un = (1+1/n)n. [ Vd. -um2 ] Trad.  3. [RB, p. 7, p.p. triangulo] (de geometria figuro) Konvencie elektita laterofaco, kiu limas la figuron; la longo de tia latero aŭ la areo de tia faco: bazo de triangulo, piramido, cilindro2, konuso2 ; bazoj de prismo (ĉiu el ĝiaj du paralelaj kaj samareaj facoj) ; areo de paralelogramo egalas al la produto de unu ĝia bazo per la responda alto1. Trad.  4. [HY, §45] (de modulo1vektora spaco) Libera subaro, kiu naskas la tutan spacon: se vektora spaco havas finian bazon, ĉiuj ĝiaj bazoj havas samtiom da elementoj ; se naskanta subaro N de vektora spaco inkluzivas liberan subaron L, ekzistas bazo inkluzivanta L kaj inkluzivata de N ; bazvektoro (ĉiu elemento de la bazo). [ Vd. dimensio2, orta4, ununorma ] Trad. Rim. Kelkaj aŭtoroj preferas difini bazon kiel familion. Tio fontas el la fakto, ke por kelkaj aplikoj estas oportune uzi indican skribaĵon de la tipo ∑ αiei kaj tio ebligas ordigi la bazvektorojn.  5. (de topologio2 T) Tia subaro de T, ke ĉiu elemento de T estas kunaĵo de elementoj el la bazo: en metrika spaco, la aro de ĉiuj globoj1 estas bazo. Trad. 
bazo de naturaj logaritmoj [mv110]
Vd Ekz. bazo2 ] Trad. 
bazvektoro [mv111]
Vd Ekz. bazo4 ] Trad. 
bidualo [mv112]
[P2] [EVI] [ Sin. dudualo, duobla dualo ]
bijekcia [mv113]
[JW] (p.p. bildigo) Havanta la ecojn de bijekcio: konstanta reela funkcio ne estas bijekcia. Trad. 
bijekcio [mv114]
[JW] Bildigo, kiu estas enjekcio kaj surjekcio: bijekcio ĉiam estas inversigebla. [ Sin. dissurĵeto ] [ Vd. kardinalo ] Trad. 
bildaro [mv115]
[HY, §139] (de bildigo f) La bildo1 de ĝia fonto-aro. Trad. 
bildigo [mv116]
[JW] (de aro E al aro F) Tia rilato2 f de E al F, ke por ĉiu elemento a en E ekzistas en f nur unu paro, kies unua termo estas a: se ĉiuj paroj en f havas la saman duan termon, oni kvalifikas la bildigon konstanta2 ; la aron de ĉiuj bildigoj de E al F oni iufoje signas per FE. [ Sin. ĵeto, familio ] [ Sub. Specifaj bildigoj: formo, funkcio, funkcionalo, operacio2, operatoro, transformo, subbildigo, vico; bildigoj kun specifaj ecoj: enjekcio, surjekcio, bijekcio ] [ Vd. Atributoj de bildigo: fonto-aro, celo-aro, bildaro; specifaj ecoj de iuj bildigoj: konstanta2, simetria5 ] Trad. Rim. Anstataŭ diri, ke (a, b) apartenas al bildigo f, oni preferas diri, ke f ĵetas (aŭ transformas, aŭ bildigas) a al b, ke f asocias b kun a, ke f alprenas valoron b ĉe a, ke b estas la valoro de f ĉe a, ke b estas la bildo de a per f... kaj oni signas b per f(a) (legu: fo de a, aŭ: fo ĉe a). La nocio bildigo estas formaligo de la pli komuna nocio funkcio, ankaŭ por kiu valoras similaj dirmanieroj.
bildo [mv117]
 1. (de subaro AE per rilato2 RE×F) La subaro de ĉiuj tiaj elementoj de F, ke ekzistas almenaŭ unu paro en R, kies dua termo ĝi estas kaj kies unua termo apartenas al A: la bildon de A per R oni signas per R(A). Trad. Rim. Kvankam estas ĝuste paroli pri bildo de subaro per rilato, oni pli ofte renkontas bildojn per bildigo, kiu nocio aperas ekz-e en [OR, p. 33] [P2, kurbo].  2. [HY, §139] (de elemento aE per bildigo f de E al F) La elemento f(a) en F. Trad. Rim. Laŭ la difina eco de bildigoj la bildo de a estas ankaŭ la ununura elemento de la bildo de subaro {a}.
binomo [mv118]
[PV] Polinomo kun du termoj7; alidire, en elementa algebro: algebra esprimo, konsistanta el du termoj1 kunligitaj per adiciosubtraho. [ Vd. n-termo ] Trad. 
bisekcanto [mv119]
[P1]Sin. dusekcanto ] Trad. 
bisekci [mv120]
[P1]Sin. dusekci ]
bona ordo [mv121]
Tia ordo-rilato, ke laŭ ĝi ĉiu subaro akceptas minimumon: laŭ aksiomo fare de Zermelo por ĉiu aro eblas trovi bonan ordon. [ Vd. bonorda ] Trad. 
bonorda [mv122]
[HY, §52] (p.p. orda aro) Tia, ke ĝia ordo1 estas bona ordo: oni ankoraŭ ne sukcesis trovi ordon, kiu igas la aron de reeloj bonorda ; grava eco de la aro de naturaj entjeroj estas ĝia bonordeco. Trad. 
borela [nova]
Iel rilatanta al la verko de Borelo. [ Vd. borela σ-algebro, borela subaro ] Trad. 
borela sigma-algebro, borela σ-algebro [mv123]
(super topologia spaco) La σ-algebro naskita de la aro de malfermitaj subaroj: la borela σ-algebro super la aro de reeloj enhavas ĉiujn intervalojn. [ Vd. Borelo ] Trad. 
borela subaro [nova]
Ajna elemento de la borela σ-algebro super la koncerna topologia spaco. [ Vd. Borelo ] Trad. 
Borelo [mv124]
Franclingve: Émile Borel, 1871-1956. Franca matematikisto. Trad. 
buklo [mv125]
[JW] (de grafeo1) Tia eĝo2, ke la du verticoj ĝin difinantaj estas identaj: buklon de neoritentita grafeo eblas difini kiel unuelementan eĝon. Trad. 
bulea [nova]
Iel rilatanta al la verko de Buleo. [ Vd. bulea algebro ] Trad. 
bulea algebro [mv126]
 1. [JW] Branĉo de algebro, kiu okupiĝas pri logika rezonado kaj trovas aplikon en komputiloj. [ Vd. Buleo. ] Trad.  2. [JW] Tia algebra strukturo (A,∨,∧,f), kie f estas involucio, ke (1) operacioj kaj estas asociecaj1 kaj komutecaj1; (2) ekzistas neŭtra elemento por ĉiu operacio (signataj per 0 por , kaj 1 por ); (3) ĉiu operacio estas distribueca1 rilate al la alia; (4) xx = xx = x, xf(x) = 1 kaj xf(x) = 0, kiu ajn estas xA; (5) f(xy) = f(x)∧f(y) kaj f(xy) = f(x)∨f(y), kiuj ajn estas x, yA: la bildon per f de elemento de bulea algebro oni nomas ĝia komplemento3 ; la aro de subaroj de aro E, provizite per la operacioj de komunaĵo, kunaĵo kaj komplemento2, konsistigas bulean algebron. [ Vd. Buleo, logika operacio ] Trad. Rim. Troveblas difinoj, kiuj limigas la nocion al la bulea algebro de vervaloroj, t.e. {F, V}, provizita per disjunkcio, konjunkcio kaj negacio. Tiu limigo estas laŭ ni troa.
Buleo [mv127]
[P2] Anglalingve: George Boole, 1815-1864. Angla matematikisto. Trad. 
celo-aro, cela aro [SP] [mv128]
(de rilato2) La dua aro de la kartezia produto, kies subaro ĝi estas. Trad. Rim. Tiu termino ŝajnas preferinda al „celaro“ [OR, p. 33], ĉar ne temas pri aro da „celoj“, sed ja pri aro, kiu mem estas la celo de la bildigo kaj pro la sufiksoida naturo de radiko „ar“ ne eblas formi per ĝi apudmetajn kunmetaĵojn sen emfazo pri tio, ke ne temas pri sufiksoida uzo.
centra angulo [mv129]
[JW] (rilate al cirklo1) Angulo, kies vertico koincidas kun la centro de la cirklo: centra angulo, detranĉanta duonon de la cirklo, estas streĉita. [ Ilust. G5 ] Trad. 
centra projekcio [mv130]
[JW] (en tridimensia afina spaco, al ebeno P, rilate al punkto O situanta ekster P) Bildigo, kiu ĵetas punkton M al la intersekco de rekto OM kun P: la punkton O oni nomas centro de la centra projekcio ; centra projekcio ne estas afina bildigo ; la punktoj de la ebeno paralela al P kaj trairanta O ne havas bildon per centra projekcio al ebeno P rilate al O. Trad. 
centro [mv131]
Rimarkinda punkto2, interalie:  1. [RB, p. 28] (de cirklo1sfero1) Tiu punkto egaldistanca de ĉiuj punktoj de la koncerna figuro. [ Ilust. G2 ] Trad.  2. (de triangulo aŭ regula plurlatero) La centro1 de ĝia enskribita cirklo. [ Ilust. G12, G16 ] Trad.  3. (de elipso) Intersekco de ĝiaj du simetriaksoj. Trad.  4. (de afina rotacio3 en ebeno) La ununura punkto senŝanĝa per ĝi. Trad.  5. Vd. centra projekcio, globo1, homotetio, inversigo2, orta simetrio, simetricentro ] Trad. 
centro de grupo [mv132]
Vd Ekz. komutiĝi ] Trad. 
certa okazo [mv133]
Vd Ekz. okazo ] Trad. 
cifero [mv134]
[VE] Ano de negranda signaro, uzata en skribado kaj presado por prezenti nombrojn: ciferoj eŭropaj (0123456789), romaj (IVXLCDM), hindaj, arabaj (٠١٢٣٤٥٦٧٨٩) ; ciferoj duumaj (01), okumaj (01234567), deksesumaj (0123456789ABCDEF). Trad. Rim. Kiel videblas, la propre arabaj ciferoj havas alian formon, ol la ciferoj uzataj en Eŭropo, en Esperanto kaj ankaŭ en kelkaj okcidentaj arabaj landoj. Malgraŭ tio la eŭropajn ciferojn oni iufoje nomas arabaj, ĉar ili historie devenas de la Araboj, sed ilia formo evoluis. Estas do preferinde bazi la terminologion sur la nuna uzado.
cikla [mv135]
 1. [OR, p. 19] (p.p. grupo) Naskita de nur unu elemento: la grupo de n-modulaj restoklasoj estas cikla grupo, naskita de la ekvivalento-klaso de 1 ; ĉiu cikla grupo estas izomorfia al aŭ, se finia, al n, kie n signas ĝian ordon. Trad.  2. (p.p. galeza superkorpo K' de korpo1 K) Tia, ke ĝia galeza grupo1 Gal(K'/K) estas cikla1. Trad.  3. Vd. cikla permuto ]
cikla permuto [mv136]
Vd Ekz. permuto ] Trad. 
ciklo [mv137]
 1. [HY, §58] (je longo n, alidire: n-elementa) Tia permuto f, ke ĝi lasas ĉiujn elementojn senŝanĝaj, krom n elementojn {a1, a2,... an}, por kiuj f(ai) = ai+1 (se i < n) kaj f(an) = a1: n-elementan ciklon oni iufoje nomas n-ciklo ; la malvastigaĵo de ciklo al la elementoj, kiujn ĝi ŝanĝas, estas cikla permuto ; n-elementa ciklo havas ordon3 n ; ĉiu permuto super finia aro estas malkomponebla en kunligaĵon de duelementaj cikloj. Trad.  2. [SP] (de grafeo1) Tia simpla ĉeno, ke ĝiaj komenca kaj fina verticoj koincidas; alidire: fermita ĉeno. [ Sub. cirkvito ] Trad. Rim. La citita fonto donas neekvivalentan difinon.
cikloido [mv138]
[RB, p. 35] Ebena kurbo, naskita de punkto apartenanta al cirklo1, kiu ruliĝas sur fiksa rekto: la parametraj ekvacioj de cikloido estas de la tipo x = R(t-sint) kaj y = R(1-cost). [ Ilust. K18 ] [ Vd. longigita cikloido, mallongigita cikloido; epicikloido, hipocikloido ] Trad. Rim. Por distingi tiujn ĉi kurbojn disde la longigitaj aŭ mallongigitaj, oni iufoje kvalifikas ilin „ordinaraj“.
ciklometria funkcio [mv139]
[JW] [EVI] [ Sin. inversa trigonometria funkcio ]
cilindra koordinato [mv140]
[JW] (de punkto M en tridimensia reela eŭklida afina spaco provizita per orta ununorma koordinatsistemo (O, i, j, k)) Ĉiu el la tri reeloj (ρ, θ, z), kie (ρ, θ) estas la polusaj koordinatoj de la orta projekciaĵo de M sur la ebeno difinita de (O, i, j), kaj z estas la z-koordinato de M. [ Vd. koordinato ] Trad. 
cilindro [mv141]
 1. [RB, p. 30] Surfaco, naskita de ĉiuj paralelaj rektoj (ĝiaj naskantoj2), kiuj sekcas fiksan linion (ĝian direktanton1): cirkla, elipsa, kvadrata ks cilindro (kies direktanto estas cirklo, elipso, kvadrato ks orta al la naskanto) ; cilindra surfaco [P1] (cilindro1, por distingi ĝin de cilindro2). [ Vd. rektara ] Trad.  2. [VE] Solido2, kiun limas cilindro1 (ĝia flanko3) kaj du ebenaj surfacoj (la bazoj3), kiuj sekcas la cilindran surfacon laŭ fermita linio. Trad. Rim. Pro la komunuza senco de „cilindro“ la vortaroj emis difini ĝin fake nur kiel solidon (vd [P1]). Ŝajnas al ni, ke tio estas tro pedanta, ĉar la naciaj lingvoj kutime akceptas ambaŭ fakajn sencojn. Kiel montras [P2], la uzado evoluis. Oni do precizigu per „cilindra surfaco“ aŭ „cilindra solido“ en dubaj okazoj.
cirkla funkcio [mv142]
[RB, p. 20] [ARK] [ Sin. trigonometria funkcio ] Rim. Notu, ke iuj lingvoj uzas similan terminon (ekz-e funkcja kołowa en la pola) por signifi ciklometrian funkcion.
cirklego [mv143]
[JW]Sin. ĉefcirklo ] Trad. 
cirklo [mv144]
 1. [VE] Ebena kurbo, konsistanta el ĉiuj punktoj, kies distanco al iu punkto de la koncerna ebeno (ĝia centro) egalas al iu valoro (ĝia radiuso): cirklo estas koniko kun nula discentreco kaj senlime malproksima direktanto ; la kartezia ekvacio de cirklo estas de la tipo x2+y2 = R2. [ Ilust. G1, G2 ] [ Vd. centro1, cirkonferenco, diametro1, radiuso, sago, ŝnuro ] [ Sub. arko1 ] Trad.  2. [PV] Ebena surfaco, kiun limas cirklo1. [ Ilust. G1 ] [ Sin. disko1 ] [ Sub. segmento3, sektoro2 ] Trad. 
cirkonferenca angulo [mv145]
[HY, §62] (rilate al cirklo1) Angulo, kies vertico situas sur la cirklo: cirkonferenca angulo, detranĉanta duonon de la cirklo, estas orta. [ Ilust. G5 ] Trad. 
cirkonferenco [mv146]
[PV] Fermita kurbo, limanta surfacon, precipe cirklon2; la longo de tiu kurbo: la areo de cirklo egalas al produto de ĝia cirkonferenco per ĝia duonradiuso ; la nombro π (proksimume 3,14159...) egalas al la rilato1 de la cirkonferenco de cirklo al ĝia diametro ; cirkonferenca angulo. [ Vd. cirklo1, periferio, perimetro, rando1 ] Trad. Rim. Iam la vorto „rondo“ precipe montris surfacon, ne linion. Oni tiam uzis la esprimon „cirkonferenco de rondo“, aŭ simple „cirkonferenco“ por montri la linion, kiun oni nun preferas nomi „cirklo“.
cirkvito [mv147]
(en orientita grafeo) Tia ciklo2, ke la fina rando de ĉiu termo koincidas kun la komenca de la sekvanta termo. Trad. 
cisoido [mv148]
[RB, p. 34] Speco de triagrada ebena kurbo: la kartezia ekvacio de cisoido estas de la tipo (x2+y2)(x cosα+y cosα) = 2ay2. [ Ilust. K7 ] Trad. 
ĉefa [mv149]
 1. [HY, §63] (p.p. idealo) Tia, ke sufiĉas unu elemento por ĝin naski: la aro de ĉiuj obloj de iu entjero estas ĉefa idealo en la ringo de entjeroj. [ Vd. ĉefideala ] Trad.  2. [RB, p. 30] (p.p. cirklo1 de sfero1) Estanta ĉefcirklo de ĝi. Trad. 
ĉefcirklo [mv150]
[P1] (de sfero1) Cirklo1, inkluzivata de la sfera surfaco kaj samcentra kiel ĝi: ĉefcirklo estas ĉiu intersekco inter la sfero kaj ebeno trairanta ĝian centron ; la meridianoj kaj la ekvatoro estas ĉefcirkloj de la tera sfero. [ Sin. cirklego ] [ Vd. ĉefa2 ] Trad. 
ĉefideala [mv151]
(p.p. ringo) Tia, ke ĉiuj ĝiaj idealoj estas ĉefaj1. Trad. Rim. Kelkaj aŭtoroj postulas krome, ke la ringo estu komuteca3integra.
ĉefinfinitezimo [mv152]
[RB, p. 18] (en ĉirkaŭaĵo de reelo a) Konvencie elektita infinitezimo f, al kiu oni komparas aliajn infinitezimojn g ĉe la sama punkto, studante la limeson de g(x)/[f(x)]n: (x-a)3 estas triaorda infinitezimo rilate al ĉefinfinitezimo (x-a) ; elvolvu funkcion f ĝis la kvara ordo en ĉirkaŭaĵo de 1, uzante log(x) kiel ĉefinfinitezimon. [ Vd. ordo6 ] Trad. 
ĉena frakcio [mv153]
[P2]Sin. ĉenfrakcio ] Trad. 
ĉenfrakcio [mv154]
[P1] Vico u de nenulaj pozitivaj entjeroj, konsiderata kune kun la vico v, kies n-a termo estas vn = u0+(u1+(... +(un)-1...)-1)-1: ĉenfrakcion oni ofte signas per skribaĵo de la tipo u0+(u1+(u2+...)-1)-1, tipografie prezentata kiel „pluretaĝa“ frakcio ; por ĉiu racionalo ekzistas unika elvovaĵo en finian ĉenfrakcion (la konsiderata nombro egalas al la lasta termo de la responda vico v) ; por ĉiu transcenda reelo ekzistas unika elvovaĵo en nefinian ĉenfrakcion (la konsiderata nombro egalas al la limeso de v) ; la ĉenfrakcio 1+(1+(1+...)-1)-1 „egalas“ al la ora dispartigo. Trad. Rim. La termino jam ekzistas ĉe Bricard [RB, p. 11], sed sub la formo „ĉenfracio“.
ĉeno [mv155]
[JW] (de grafeo1) Tia opo el eĝoj (u1,u2... un), ke ĉiu termo de ĝi havas randon komunan kun la antaŭa termo, kaj alian randon komunan kun la posta termo: longo de ĉeno (la nombro de ĝiaj termoj) ; simpla ĉeno (tia, ke ĉiu ĝia termo aperas nur unufoje en ĝi) ; elementa ĉeno (tia, ke du nesinsekvaj termoj ne havas komunan randon) ; komenca kaj fina verticoj de ĉeno (tiu rando de u1, nekomuna kun u2, kaj tiu de un, nekomuna kun un-1). [ Sub. vojo2, ciklo2 ] Trad. Rim. Oni diras, ke ĉeno „trairas eĝon“ (resp. „trairas verticon“) por signifi, ke la koncerna eĝo estas termo de ĝi (resp. la vertico estas rando de unu el ĝiaj termoj). Oni diras ankaŭ, ke ĉeno „ligas verticojn A al B“ por signifi, ke A kaj B estas ĝiaj komenca kaj fina verticoj. La ekzisto de ĉeno liganta du verticojn difinas ekvivalento-rilaton super E. Notu, ke Werner [JW] por „ĉeno“ aldonas rimarkon, ke „eĝoj ne ripetiĝas“, kio laŭ ni validu nur por simplaj ĉenoj. Ĉi-kampa ĥaoso ekzistas ankaŭ en nacilingvaj terminologioj: ekz-e la pola „droga“ (t.e. „vojo“) signifas kaj „ĉeno“, kaj „vojo“ depende de la uzkunteksto; en germana enciklopedio ni trovis, ke „Weg“ (t.e. „vojo“) estas tio, kion ni nomas elementa ĉeno... La donitaj tradukoj estas do nur indikaj.
ĉie densa [mv156]
Vd Ekz. densa ] Trad. 
ĉirkaŭaĵo [mv157]
[RB, p. 21] (de punkto2 en topologia spaco) Ĉiu subaro, inkluzivanta malfermitan1 subaron, al kiu la koncerna punkto apartenas: malfermita subaro estas ĉirkaŭaĵo de ĉiuj siaj punktoj. Trad. 
ĉirkaŭskribi [mv158]
[P1] Trovi geometrian figuron desegneblan ĉirkaŭ dua, tiel ke la dua estu enskribita en la unua: ĉirkaŭskribi kubon ĉirkaŭ sfero. Trad. 
ĉirkaŭskribita [mv159]
[RB, p. 18] (p.p. geometria figuro rilate al alia) Tia, ke la dua figuro estas enskribita en la unua. Trad. 
decimala [mv160]
[RB, p. 9]Sin. dekuma ] Trad. 
decimalo [mv161]
[RB, p. 9] (en dekuma pozicia frakcio) Ĉiu el la ciferoj, aperantaj dekstre de la onkomo, t.e. prezentantaj la frakcian parton: kalkulu la kvocienton de 22 per 7 ĝis la kvina decimalo. Trad. 
dedekinda [mv1229]
Iel rilatanta al la verko de Dedekindo. [ Vd. dedekinda tranĉo ] Trad. 
dedekinda tranĉo [mv162]
(en la aro de racionaloj) Tia duopo (A,B) el subaroj de la aro de racionaloj, ke: (1) ĉiu elemento de A estas strikte malpli granda ol ajna elemento de B; (2) por ĉiu pozitiva racionalo ε ekzistas tiaj xA kaj yB, ke 0 < y-x < ε: neracionalo estas difinebla per (dedekinda) tranĉo farata en racionaloj [RB, p. 8]. [ Vd. Dedekindo ] Trad. 
Dedekindo [mv163]
Germanlingve: Richard Dedekind, 1831-1916. Germana matematikisto. Trad. 
dek-duedro [mv164]
Vd Ekz. n-edro ] Trad. 
dek-dulatero [mv165]
Vd Ekz. n-latero ] Trad. 
dekedro [mv166]
Vd Ekz. n-edro ] Trad. 
deklatero [mv167]
Vd Ekz. n-latero ] Trad. 
deksesuma [mv168]
[SP]Vd. -um1 ] Trad. 
dekstra klaso [mv169]
(de grupo G rilate al subgrupo H de ĝi kaj elemento aG) Aro de ĉiuj elementoj de la tipo h.a, kie hH; simb. Ha: dekstra klaso estas ekvivalento-klaso laŭ la rilato x.y-1H. [ Sup. flanka klaso ] [ Vd. maldekstra klaso, invarianta2 subgrupo ] Trad. 
dekstruma [mv170]
[JW] (p.p. bazo4 de orientita vektora spaco) Havanta pozitivan orientiĝon. Trad. 
dekuma [mv171]
[RB, p. 9]Vd. -um ] Trad. 
dekuma frakcio [mv172]
Vd Ekz. n-uma frakcio ] Trad. 
dekuma logaritmo [mv173]
Vd Ekz. -um2 ] [ Sin. ordinara logaritmo ] Trad. 
dek-unulatero [mv174]
Vd Ekz. n-latero ] Trad. 
delokigo [mv175]
[RB, p. 25] Pozitiva2 afina2 izometrio: ĉiu delokigo en eŭklida ebeno estas kunligaĵo1 de translacio kaj rotacio3. [ Vd. koincidigebla1 ] Trad. Rim. Pluraj naciaj lingvoj sugestas, ke „movo“ povus esti bona anstataŭanto, sed ĝia ebla interpretado per „movado“ aŭ „moviĝo“ (en kinematiko) iom malhelpas, dum „delokigo“ havas aŭtoritatajn fontojn (Bricard, Werner). Plie, en la koncernaj lingvoj, kaj ankaŭ en [P2], la termino „movo“ ofte fariĝas nura sinonimo de „afina izometrio“ kaj oni sentas bezonon aldoni precizigan adjektivon de la tipo „pozitiva“, „propra“ aŭ simile.
deltoido [mv176]
[P1, Plato XVIII] Kvarlatero, posedanta du parojn de egalaj sinsekvaj lateroj: la diagonaloj de deltoido estas ortaj kaj la figuro estas simetria rilate al almenaŭ unu el la diagonaloj. [ Ilust. G15 ] Trad. Rim. Naciaj lingvoj iufoje konas alian signifon, nome hipocikloido, la radiusoj de kies du difinantaj cirkloj havas rilaton 3.
demonstracio [mv177]
[PV] [EVI] [ Sin. demonstro ]
demonstrebla [mv178]
Vd Ekz. demonstri ] Trad. 
demonstri [mv179]
[PV] Matematike pruvi: demonstru, ke la produto de du diagonalaj matricoj ne dependas de la ordo de ties faktoroj ; la eŭklida postulato ne estas demonstrebla. Trad. 
demonstro [mv180]
[P2] Matematika pruvo: eraro englitis en vian demonstron. [ Sin. demonstracio ] Trad. 
denominatoro [mv181]
[RB, p. 7] La dividanto en kvocienta frakcio aŭ en algebra frakcio: en la frakcio 4/16 la nombro 16 estas la denominatoro kaj 4 estas la numeratoro. Trad. 
densa [mv182]
[HY, §73] (p.p. subaro A de topologia spaco, rilate al subaro B de la sama spaco) Tia, ke ĉiu punkto2 en B estas adhera1 al A: ĉiu subaro estas densa rilate al si mem ; A estas densa rilate al B, se kaj nur se la adheraĵo de A inkluzivas B ; subaron densan rilate al la tuta spaco oni nomas ĉie densa. Trad. Rim. La sama termino aperas ankaŭ en [RB, p. 18], tamen nur alude. Notindas, ke iufoje oni anstataŭigas „adhera“ per „akumuliĝa“ en la difino, el kio sekvas, ke subaro ne nepre estas densa rilate al si.
dependa [mv183]
Ant. nedependa ] Trad. 
dependa variablo [mv184]
Vd Ekz. variablo ] Trad. 
derivaĵo [mv185]
 1. [RB, p. 20] (de funkcio f kun reela aŭ kompleksa argumento, ĉe punkto a de ĝia fonto-aro) La limeso2 limh→0 [f(a+h)-f(a)]/h, se ĝi ekzistas: por studi funkcion, oni ofte serĉas la punktojn, ĉe kiuj la funkcio havas nulan derivaĵon. Trad.  2. [HY, §74] (de funkcio f kun reela aŭ kompleksa argumento) Tia funkcio f ′, ke f ′(x) egalas al la derivaĵo1 de f ĉe punkto x: la derivaĵon de f oni kutime signas per f ′ (legu: fo streko, aŭ: fo unua), Df (legu: do fo)df/dx (legu: do fo sur do ikso) ; la dua derivaĵo de f estas la derivaĵo de ĝia derivaĵo ; unua (f ′), dua (f ″), tria (f ‴),... n-a (f (n)) derivaĵoj (legu: fo unua, dua, tria... noa) ; anstataŭ dua, tria ktp derivaĵo eblas diri „derivaĵo de la dua, tria ktp ordo“ aŭ „duaorda, triaorda ktp derivaĵo“ ; oni konvencie identigas funkcion kun ĝia nulaorda derivaĵo (D0f = f) ; la derivaĵo de f(x) = ax2 estas f ′(x) = 2ax ; la funkcio kosinuso estas derivaĵo de sinuso. [ Vd. diferencialo ] Trad.  3. (de distribucio T) La distribucio T′, difinita per T′(φ) = -T(φ′): la hevisida funkcio ne estas derivebla kiel funkcio, sed ĝia distribucia derivaĵo estas la diraka distribucio ; la n-a derivaĵo de la diraka distribucio ĵetas φ al (-1)nφ(n)(0). Trad. 
derivebla [mv186]
[HY, §74] (p.p. funkcio) Kies derivaĵo ekzistas: ne ĉiu kontinua funkcio estas derivebla ; la funkcio absoluta valoro estas derivebla ĉie krom ĉe 0. [ Vd. holomorfa ] Trad. 
derivi [mv187]
[RB, p. 20] (funkcion) Kalkuli ties derivaĵon. Trad. 
determinanto [mv188]
 1. (de n vektoroj de n-dimensia vektora spaco, rilate al bazo4) Ilia bildo per la ununura n-lineara, alterna1 formo, kiu ĵetas la opon de bazvektoroj al 1. Trad.  2. [RB, p. 14] (de (n, n)-matrico A super korpo K) Determinanto1 de ĝiaj n vertikaloj, konsiderataj kiel vektoroj de Kn, rilate al ties kanona bazo; simb. det A: la determinanto de A egalas al ∑εσ∏Aiσ(i), kie i varias de 1 al n, σ varias en la aro de permutoj super {1, 2,..., n}, kaj εσ estas la signumo2 de σ ; la determinanto de matrico egalas al la determinanto de ĝia transponaĵo ; matrico estas inversigebla, se kaj nur se ĝia determinanto ne estas nula. Trad.  3. (de endomorfio en finidimensia vektora spaco) Determinanto1 de la bildoj per ĝi de ĉiu vektoro de ajna bazo, rilate al la sama bazo: la determinanto de endomorfio ne dependas de la elektita bazo ; la determinanto de endomorfio egalas al determinanto2 de ĝia matrico rilate al kiu ajn bazo. Trad. 
detranĉi, fortranĉi [mv189]
(p.p. angulo rilate al kurbosurfaco) Diri, ke ebena angulo detranĉas arkon1 sur cirklo, signifas, ke la randoj de tiu arko estas intersekcopunktoj de la cirklo kun la lateroj de la angulo; diri, ke solida angulo detranĉas surfacon sur sfero, signifas, ke tiu surfaco estas intersekco de la sfero kun la solida angulo: centra angulo estas duoblo de cirkonferenca angulo, kiu detranĉas la saman arkon. Trad. 
diagonala [mv190]
 1. [VE] (p.p. streko1rekto) Samdirekta kiel la diagonalo1. [ Vd. oblikva, transversa ] Trad.  2. [P2, spuro] (p.p. elemento2 de (n, n)-matrico) Estanta sur ĝia diagonalo2: matrico kun egalaj diagonalaj elementoj. Trad.  3. [JW] (p.p. (n, n)-matrico) Kies ĉiuj elementoj estas nulaj, krom tiuj situantaj sur ĝia diagonalo2: la unuomatrico estas diagonala. Trad. 
diagonaligebla [mv191]
 1. (p.p. endomorfio en vektora spaco E) Tia, ke E egalas al la rekta2 sumo3 de ĝiaj ajgensubspacoj: la matrico de diagonaligebla endomorfio rilate al bazo konsistanta el ajgenvektoroj estas diagonala3. Trad.  2. (p.p. (n, n)-matrico) Tia, ke ekzistas diagonaligebla1 endomorfio, kies matrico ĝi estas. Trad. 
diagonalo [mv192]
 1. [RB, p. 28] (de plurlatero) Rektostreko1, kunliganta du verticojn, kiuj ne apartenas al la sama latero: ne ekzistas diagonalo en triangulo ; en kvarlatero ekzistas du diagonaloj ; la diagonaloj de paralelogramo sin intersekcas en siaj mezoj. [ Vd. diametro2 ] Trad.  2. [HY, §77] (de (n, n)-matrico) La n-opo, konsistanta el ĉiuj ĝiaj elementoj kun indico (i, i). Trad. 
diametro [mv193]
 1. [RB, p. 28] (de cirklo1sfero1) Ĉiu el la strekoj1, kunligantaj du punktojn de la koncerna figuro, kaj trairantaj ĝian centron1; la longo de tia streko: diametroj de cirklo estas ĝiaj plej longaj ŝnuroj ; diametro egalas al duoblo de radiuso. [ Ilust. G2 ] Trad.  2. [HY, §78] (de subaro de metrika spaco) Supremo de la distancoj inter du ĝiaj punktoj: konvencie oni diras, ke nebarita3 subaro havas nefinian diametron. Trad. 
diferenciala [mv194]
[P1] Rilata al diferencialoj kaj diferencialado. [ Vd. diferenciala ekvacio, diferenciala formo, diferenciala kalkulo ] Trad. 
diferenciala ekvacio [mv195]
[RB, p. 22] Ekvacio, kies nekonato estas funkcio aperanta en la egalaĵo kune kun ties derivaĵojdiferencialoj: diferenciala ekvacio de unua ordo (aŭ: unuaorda) havas la formon F(x, y, y′) = 0 ; la funkcio sinuso verigas la duaordan linearan4 diferencialan ekvacion y ″+y = 0 ; ordinara diferenciala ekvacio [JW] (kontraste kun diferenciala ekvacio en partaj derivaĵoj). Trad. 
diferenciala ekvacio en partaj derivaĵoj [mv196]
Diferenciala ekvacio, en kiu aperas parta(j) derivaĵo(j) de la nekonato. [ Sin. parta diferenciala ekvacio ] Trad. Rim. La termino ne aspektas tre stabila. Ĉe [RB, p. 23] troviĝas la dubinda formo „laŭparta diferenciala ekvacio“, ĉe [JW] kaj [OR] „parciala diferenciala ekvacio“ kaj ĉe [DD] „parta diferenciala ekvacio“, kiu nun aperas en [P2]. Malgraŭ ilia sufiĉe vasta internacieco povas ĝeni en tiuj terminoj la donita impreso, ke la epiteto „parta“ aŭ „parciala“ aplikiĝas al „diferenciala ekvacio“, dum laŭsence ĝi devus aplikiĝi al la derivaĵoj, pri kiuj aludas „diferenciala“. Eble tial, Fréchet uzis la pli analizan formon „ekvacio kun partaj derivatoj (tiele!)“. Ankaŭ ni preferis prezenti la nunan, pli analizan formon, ol krei la logike kunmetitan „partderivaĵa ekvacio“, sed povas esti, ke la PIV-a formo iĝos pli vaste akceptata.
diferenciala formo [mv197]
[P2] (super topologia5 vektora spaco, kun skalaraj valoroj) Bildigo de tiu spaco al ĝia topologia dualo: diferencialo2 de bildigo de vektora spaco E al ĝia baza korpo K estas diferenciala formo ; la diferencialan formon f(x, y).dx+g(x, y).dy oni nomas ekzakta, se ĝi estas diferencialo de iu duargumenta reela funkcio. Trad. Rim. La ĉi-supra difino limiĝas al unuagradaj diferencialaj formoj kun skalaraj valoroj. Ekzistas pli ĝenerala difino por p-gradaj diferencialaj formoj kun vektoraj valoroj.
diferenciala kalkulo [mv198]
[RB, p. 20] Branĉo de matematiko, kiu sin bazas sur la nocioj diferencialo kaj derivaĵo, kaj okupiĝas pri solvado de diferencialaj ekvacioj. Trad. 
diferencialado [mv199]
Vd Ekz. diferenciali ] Trad. 
diferencialebla [mv200]
(p.p. bildigo f inter du normohavaj spacoj, ĉe punkto a de la fonto-aro) Tia, ke ekzistas ĝia diferencialo1 ĉe a: la funkcio sinuso estas diferencialebla (ĉe ĉiu punkto de ĝia fonto-aro) ; diferencialebla reela funkcio estas ankaŭ derivebla, sed la samo ne veras por kompleksaj funkcioj. Trad. 
diferenciali [mv201]
[P1] Trovi diferencialon de funkcio: diferencialado. [ Vd. derivi ] [ Ant. integrali ] Trad. 
diferencialo [mv202]
 1. [RB, p. 20] (de bildigo f inter du normohavaj spacoj, ĉe punkto a de la fonto-aro) Tia kontinua2 homomorfio u, ke f(a+h)-f(a) = u(h)+||h||.ε(h), kie la bildigo ε strebas al nulo, kiam h strebas al nulo: la diferencialon de f ĉe a oni plejofte signas per df(a), dfa, aŭ f ′(a) ; la diferencialo ĉe punkto a de reela derivebla funkcio y = f(x) estas la lineara funkcio, kiu ĵetas ajnan nombron dx (nomatan diferencialo de la argumento) al dy = f ′(a).dx. Trad.  2. [RB, p. 20] (de bildigo f inter du normohavaj spacoj) La bildigo, kiu ĵetas ĉiun punkton de la fonto-aro de f al la diferencialo1 de f ĉe tiu punkto: dua diferencialo (diferencialo de la diferencialo), tria diferencialo (diferencialo de la dua),... n-a diferencialo. [ Vd. diferenciala formo ] Trad. 
diferencii [mv203]
[RB, p. 20] [EVI] [ Sin. derividiferenciali ]
diferenco [mv204]
 1. [RB, p. 9] Rezulto de subtraho: la diferenco inter 10 kaj 6 estas 4. Trad. Rim. Bricard sugestas, ke laŭ ĝia signo eblas nomi la diferencon „manko“ aŭ „troo“. Oni ĉiuokaze ne imitu iujn naciajn lingvojn, kiuj parolas pri la „resto“ de subtraho.  2. (de aritmetika progresio) La konstanta diferenco1 inter ĉiu termo de ĝi kaj la antaŭa. Trad. Rim. Ĉi tiu termino estas paralela al „kvociento de geometria progresio“, tamen ni ne trovis fonton por ĝi. Bricard [RB, p. 10] ambaŭokaze uzas la francecan „racio“, kiu ne enradikiĝis.  3. [HY, §79] (inter aroj E kaj F) Aro, konsistanta el la elementoj de E, kiuj ne apartenas al F: la diferencon inter E kaj F oni signas per E-FE\F (legu: e minus fo) ; la diferenco inter la aro de reeloj kaj tiu de racionaloj estas la aro de neracionaloj ; la diferencon (EF)\(EF) oni nomas simetria diferenco de E kaj F kaj signas per EF (legu: e delta fo). [ Ilust. L1 ] Trad. 
difinita integralo [mv205]
[RB, p. 21]Sin. integralo1 ] Trad. 
dimensinombro [mv206]
Sin.  dimensio2 ]
dimensio [mv207]
 1. (en vektora spaco, rilate bazon4 super ĝi) Ĉiu el la vektoroj de la bazo aŭ ĉiu rekto, direktata de tia vektoro: en afina ebeno oni ofte signas per x la koordinaton laŭ la unua dimensio, kaj per y laŭ la dua. Trad. Rim. Tiu senco estas limigita nur al kelkaj ŝtoniĝintaj esprimoj. Ĝi tamen estas grava pro sia rolo en elementa geometrio kaj pro la evidenta rilato kun la komunuza senco „dimensio“, ekz-e de meblo.  2. [JW] (de vektora spaco) Nombro de elementoj en ĝiaj bazoj4, se ĝi estas finia, aŭ malfinio aliokaze: dimensio de afina spaco (dimensio de ĝia direkto) ; la dimensio de vektora spaco Kn super korpo K estas n. [ Sin.  dimensinombro ] Trad. Rim. Oni diras egale, ke spaco „havas dimension n“, „estas n-dimensia“, aŭ „havas n dimensiojn“. Tiaj ekvivalentoj emfazas, ke la nocio „dimensio2“ sinonimas kun „nombro da dimensioj1“. Tial kelkaj preferas paroli pri la „dimensinombro“ aŭ „dimensieco“ de spaco.  3. (de matrico)Vd. (n, p)-matrico ] Trad. 
dinamiko [mv208]
[RB, p. 44] Branĉo de meĥaniko pritraktanta la rilatojn inter la fortoj kaj la movoj, kiujn ili produktas. Trad. 
diraka [nova]
Iel rilatanta al la verko de Dirako. [ Vd. diraka distribucio, diraka kombilo, diraka mezuro ] Trad. 
diraka distribucio [mv209]
(ĉe punkto a) Distribucio, kiu ĵetas testan funkcion φ al φ(a): la dirakan distribucion ĉe punkto a oni kutime signas per δa ; intuicie oni ofte prezentas al si la dirakan distribucion, kiel limeson, kiam n strebas al malfinio, de vico de funkcioj, kiuj estas nulaj ekster intervalo ]a-1/n, a+1/n[ kaj havas integralon egalan al unu. [ Vd. Dirako ] Trad. Rim. La ĉi-rilata nacilingva terminologio estas sufiĉe bunta: diraka funkcio, impulsa funkcio, delta-funkcio, nadlo-funkcio, diraka funkcionalo, ktp. Tia abundo ne aspektas tre utila por tiom simpla nocio, des pli se konsideri, ke tiu ĉi distribucio estas asociebla al neniu vera funkcio.
diraka kombilo [mv210]
(kun periodo T) Distribucio, kiu ĵetas funkcion φ al n∈ℤ φ(nT): la dirakan kombilon oni kutime signas per ШT (legu: ŝa to) ; la furiera transformaĵo2 de diraka kombilo estas diraka kombilo. [ Vd. Dirako ] Trad. 
diraka mezuro [mv211]
(rilate punkton a) Mezuro, kiu ĵetas la elementon P de la σ-algebro al 1, se a∈P, kaj al 0 aliokaze. [ Vd. Dirako ] Trad. 
Dirako [mv212]
[P2] Anglalingve: Paul Dirac, 1902-1984. Angla fizikisto. Trad. 
direktanto [mv213]
 1. [P1] (de rektara surfaco) Iu linio, sekcata de ĉiuj naskantoj2 de la koncerna surfaco: direktantoj de konuso1, cilindro1. [ Sin. direktrico1 ] Trad.  2. [P1, alude] (de koniko) Tia rekto, ke la rilato inter la distanco de ĉiu punkto de la koniko al ĝia fokuso kaj la distanco de la sama punkto al la rekto egalas al la discentreco. [ Ilust. K1, K2, K3, K4 ] [ Sin. direktrico2 ] Trad. 
direkto [mv214]
(de afina (sub)spaco) La vektora (sub)spaco, kiu operacias super ĝi. Trad. 
direktrico [mv215]
 1. [P1]Sin. direktanto1 ]  2. [RB, p. 34]Sin. direktanto2 ]
disa [mv216]
 1. [HY, §83] (p.p. du aroj) Tiaj, ke ili ne havas komunan elementon: la paraj kaj neparaj nombroj konsistigas disajn arojn ; du aroj estas disaj, se kaj nur se ilia komunaĵo estas malplena. Trad.  2. [P2] (p.p. familio) Tia, ke ĉiuj ajn du termoj de ĝi estas disaj1: la kvocienta aro de ekvivalento-rilato ene de aro E konsistigas disan familion de subaroj de E ; por ke familio estu disa, ne sufiĉas, ke ĝiaj termoj havu neniun komunan elementon. Trad. 
discentreco [mv217]
[JW] (de koniko) La konstanta rilato inter la distanco de ĉiu punkto de la koniko al ĝia fokuso kaj la distanco de tiu punkto al la direktanto. [ Ilust. K1, K2, K4 ] Trad. Rim. En [JW] troveblas du sinonimoj: „disfokuseco“ (uzata en [P1]) kaj „fokusdiseco“ (uzata en [P2]). Bricard [RB, p. 34] uzas „decentreco“, kiu ŝajne ne konserviĝis. „Discentreco“ havas la avantaĝon de proksimeco kun la nacilingvaj ekvivalentoj kaj la intuicia sento, ke ĝi mezuras la malproksimecon de la fokuso al la simetricentro.
disjunkcio [mv218]
[JW] Logika operacio, kiu al du propozicioj1 asocias la propozicion, kiu estas vera, se kaj nur se almenaŭ unu el ili estas vera; rezulto de tiu operacio: la disjunkcion de P kaj Q oni iufoje signas per P∨Q (legu: po aŭ kuo). [ Ilust. L4 ] Trad. 
disĵeta [mv219]
Sin. enjekcia ] Trad. 
disĵeto [mv220]
[SP]Sin. enjekcio ] Trad. 
disko [mv221]
 1. [JW]Sin. cirklo2 ] Trad.  2. [P2, konverĝi] (en la aro de kompleksoj1)Sin. globo1 ] Trad. 
diskreta [mv222]
 1. [P1] (p.p. aro) Numerebla: diskreta funkcio, hazarda variablo (kies valoroj apartenas al diskreta aro). [ Ant. maldiskreta1 ] Trad. Rim. Verdire la citita fonto difinas la terminon, kiel sinonimon de „malkontinua“, kies difino „ne prezentanta senmankan vicon da eroj“ nur sugestas, kio povas esti ĝia matematika senco. El la difino trovebla en [P2], nome „tia, ke ĉiu punkto konsistigas malfermitan aron“ sekvas, ke la aro estas provizita per diskreta topologio, ne ke ĝi estas numerebla, sed la uzo de tiu termino en artikoloj „krado“, „dunomiala distribuo“ k.a. senambigue referencas al la senco „numerebla“.  2. [JW]Vd. diskreta topologio ] Rim. Atentu, ke diskreta2 topologio ne difiniĝas nur super diskretaj1 aroj. Inverse, la topologio {∅, {a}, {a, b}} super diskreta aro {a, b} mem ne estas diskreta!
diskreta topologio [mv223]
Vd Ekz. topologio2 ] Trad. 
diskriminanto [mv224]
[RB, p. 15] Iu funkcio de la koeficientoj de polinoma ekvacio: la diskriminanto de la duagrada ekvacio ax2+bx+c = 0 egalas al b2-4ac ; nuliĝo de diskriminanto signifas, ke la duagrada ekvacio havas duoblan1 radikon, kaj se la diskriminanto estas negativa, la radikoj estas kompleksaj. Trad. 
dispartigo [mv225]
[SP] (de aro E) Tia disa2 familio de subaroj de E, ke la kunaĵo de ĝiaj termoj egalas al E: ĉiu dispartigo ebligas difini unikan ekvivalento-rilaton, kies ekvivalento-klasoj estas ĝiaj termoj. Trad. 
dissurĵeta [mv226]
Sin. bijekcia ] Trad. 
dissurĵeto [mv227]
[SP]Sin. bijekcio ] Trad. 
distanco [mv228]
Valoro de metriko d, kaj pli precize:  1. [OR, p. 12] (inter punktoj a kaj b) La valoro d(a, b). Trad.  2. [OR, p. 12] (de punkto a al aro A) La infimo de la distancoj1 de a al ĉiu punkto de A. Trad.  3. [HY, §87] (inter aroj A kaj B) La infimo de la distancoj1 de ĉiu punkto de A al ĉiu punkto de B. Trad. 
distribua funkcio [mv229]
[JW, „funkcio de distribuo“] (de hazarda variablo X) Reela funkcio, kiu al reelo x asocias la probablon de la okazo (X < x); simb. FX(x) = P(X < x). Trad. Rim. Ĉi tiu funkcio estas nur unu el la manieroj karakterizi la probablodistribuon de X, kaj laŭ ni indas doni al ambaŭ nocioj malsaman nomon, kiel faras la naciaj lingvoj. Tamen niaj fontoj malakordas pri la donota nomo: [HY, §408] nomas la funkcion simple „distribuo“, [P2] nomas ĝin „probablodistribuo“ kaj por [OR, p. 44] ĝi estu „akumula probablodistribua funkcio“. Ni opiniis tion grava, ke la termino enhavu la vorton „funkcio“ kaj do reprenis la terminon de [JW] kun malgranda modifo. Ankaŭ „probablodistribua funkcio“ taŭgus.
distribucio [mv230]
[HY, §89] Kontinua2 lineara2 formo super iu vektora spaco el reelaj funkcioj (la t.n. testaj funkcioj): la bildon de testa funkcio φ per distribucio T oni ofte signas per <T,φ> anstataŭ T(φ) ; ne ĉiu distribucio estas regula4 ; oni diras, ke distribucio estas nula super subaro V de la fonto-aro de ĝiaj testaj funkcioj, se la bildo per ĝi de ĉiu testa funkcio kun subtenanto inkluzivata en V estas nula. [ Sin. ĝeneraligita funkcio ] [ Vd. derivaĵo3 ] Trad. Rim. El la difino sekvas, ke la vektora spaco de distribucioj estas la topologia dualo de iu spaco de testaj funkcioj. Tiun ĉi spacon eblas elekti diversmaniere kaj ju pli oni postulas drastajn ecojn por la testaj funkcioj, des pli oni ricevas vastan spacon de distribucioj. Oni ofte elektas la spacon de reelaj funkcioj de unu aŭ pluraj reelaj argumentoj, senfine deriveblaj kaj kun barita subtenanto.
distribuebla [mv231]
[SP]Sin. distribueca1 ]
distribueca [mv232]
 1. [RB, p. 15] (p.p. pri operacio2 rilate al operacio ) Tia, ke por ĉiuj x, y, z veras la egalaĵoj x♦(yz) = (xy)†(xz) kaj (yz)♦x = (yx)†(zx): en la aro de reeloj la multipliko estas distribueca rilate al la adicio ; distribueco de unu operacio rilate al dua. Trad.  2. (p.p. latiso) Tia, ke ĉiu el ĝiaj operacioj estas distribueca1 rilate al la alia: bulea algebro2 estas distribueca latiso. Trad. Rim. La fontoj ne konsentas pri tiu termino, kvankam la solvo de Bricard aspektas bona: ja distribuecan operacion karakterizas la eco distribui sin al la termoj de la alia operacio. En [HY, §380] troviĝas „distributaj aksiomoj“ (aksiomoj pri distribueco) kaj la sama adjektivo troviĝas en [JW]. Pli proksimaj al Bricard restas „distribuebla“ [SP] kaj „distribua“ [P2].
distribueco [mv233]
Vd Ekz. distribueca1 ] Trad. 
diverĝa [mv234]
[JW]Sin. malkonverĝa ] Trad. 
diverĝenco [mv235]
[P1] (de vektora kampo inter samdimensiaj spacoj) Skalara kampo, kiu ĉe ĉiu punkto egalas al la sumo de la partaj derivaĵoj de la komponantoj de la vektora kampo laŭ ĉiu laŭvica koordinato: la diverĝencon de E oni kutime signas per ∇.Ediv E = ∑∂iEi. Trad. 
diverĝi [mv236]
[P1]Sin. malkonverĝi ] Trad. 
dividanto [mv237]
[RB, p. 9] La nombro, per kiu oni dividas. Trad. 
dividato [mv238]
[RB, p. 9] La nombro, kiun oni dividas. Trad. 
dividebla [mv239]
[RB, p. 46] (p.p. du elementoj a kaj b de ringo) Oni diras, ke a estas dividebla per b, se b estas divizoro2 de a: se a estas dividebla per b, oni signas tion per la skribaĵo b|a ; dekume skribita nombro estas dividebla per 5, se ĝia lasta cifero estas 05 ; kriterioj pri divideblo. Trad. Rim. Tiu senco aperas nerekte ankaŭ en [PV, prima], sed [P1] ne plu konas ĝin kaj enkondukis „divizorebla“ (vd rimarkon sub divizori) anstataŭe. Werner [JW] provas distingi „dividebla“ (germane: teilbar) disde „divizorebla“ (germane: teilbar ohne Reste), sed ŝajnas al ni, ke kiam oni parolas pri divideblo, oni ĉiam subkomprenas „sen resto“ (alie ĉio estas dividebla per ĉio, escepte per 0). En ĉi tiu verko ni do preferis resti ĉe „dividebla“ kun la nerekta apogo de [P2, kongrui], kiu anstataŭigis „divizorebla“ per „dividebla“ en la difino.
divideblo [mv240]
Vd Ekz. dividebla ] Trad. 
dividi [mv241]
[RB, p. 9] Plenumi la operacion divido: dividi 10 per 2 ; 5 dividite per 2 estas . [ Vd. divizori, onigi ] Trad. 
divido [mv242]
[P1] Operacio2 inversa al multipliko, t.e. ebliganta per produto (la dividato) kaj unu el la faktoroj (la dividanto) trovi la alian faktoron (la kvocienton1): 27:3 = 927/3 = 9 (legu: dudek sep dividite per tri estas naŭ, aŭ: dudek sep sur tri estas naŭ, aŭ: dudek sep div tri estas naŭ [OR]). [ Vd. frakcio, numeratoro, denominatoro, eŭklida divido, divizoro ] Trad. Rim. Por distingi ĉi tiun operacion de la eŭklida divido, oni iufoje kvalifikas ĝin „ekzakta“. Kelkaj uzas la prepozicion „per“ por voĉlegi la dupunkton aŭ la frakcistrekon, simbolantan la operacion. Tio estas evitinda, ĉar la sama prepozicio aperas en pluraj similaj esprimoj: multiplikite per, potencigite per.
divido kun resto [mv243]
[JW]Sin. eŭklida divido ] Trad. 
divizorebla [mv244]
[P1] [EVI] [ Sin. dividebla ]
divizorhava [mv245]
(p.p. elemento en ringo) Tia, ke ekzistas propra divizoro de ĝi: por ke entjero estu divizorhava, sufiĉas, ke ĝi ne estu primo ; divizorhava divizoro. Trad. Rim. Bricard [RB, p. 10] ĉi-sence uzas „komponita“.
divizorhava divizoro [mv246]
Vd Ekz. divizorhava ] Trad. 
divizori [mv247]
[P1] Esti divizoro: la fakton, ke b divizoras en a, oni simbole skribas b|a ; 2 divizoras en ĉiu para entjero (aŭ „ĉiun paran entjeron“) ; komuna divizoro de pluraj entjeroj estas entjero, kiu divizoras ĉiun el ili. Trad. Rim. Laŭ sia senco la verbo estas netransitiva (en la ĉi-supra ekzemplo akuzativo anstataŭas prepozicion), tial oni teorie ne povus diri „divizorata“ aŭ „divizorebla“ (anstataŭ ĉi-lastan oni diru „divizorhava“ aŭ „dividebla“). La verbo „dividi“ estas teorie uzebla nur en frazoj de la tipo mi dividas a per b, sed la formo „dividanto“ jam sugestas, ke eblus diri b dividas a, se forgesi pri la homa plenumanto de la operacio. El tio sekvas, ke anstataŭ „divizori“ oni povus diri same bone „dividi ekzakte“, „dividi senreste“ aŭ eventuale nur „dividi“, kiel faras multaj naciaj lingvoj kaj ankaŭ [HY, §93].
divizoro [mv248]
 1. [RB, p. 10] (de entjero a) Tia entjero b, ke a estas ĝia oblo: praktika avantaĝo de la dekduuma mezursistemo kuŝas en tio, ke 12 havas pli da oportunaj divizoroj: 2, 3, 4, 6, dum la kutima 10 havas nur 2 kaj 5 (sen kalkuli la neproprajn divizorojn 1 kaj memo). [ Vd. alikvoto ] Trad.  2. [HY, §93] (de elemento a en ringo aŭ multiplike signata monoido) Tia elemento b, ke por iu q, a = b.q (maldekstra divizoro) aŭ a = q.b (dekstra divizoro): la reela polinomo X2+1 ne akceptas unuagradajn reelajn divizorojn ; la divizoroj de la unuo estas la inversigeblaj elementoj. [ Vd. faktoro, oblo, nuldivizoro. ] Trad. 
duala [mv249]
[RB, p. 3, „dualeco“] (p.p. matematikaj nocioj) Tiaj, ke ili iel spegulas unu la alian: la operacioj komunaĵo kaj kunaĵo estas dualaj inter si ; oni diras, ke du vektoraj spacoj estas dualaj inter si, se ĉiu el ili estas egala aŭ izomorfia al la dualo de la alia. [ Vd. latiso ] Trad. 
duala bazo [mv250]
(de bazo (ei) de vektora spaco E) Tia bazo4 (ei) de la dualo de E, ke ei(ej) egalas al 1, se i = j, kaj al 0 aliokaze. Trad. 
dualmalforta topologio, *-malforta topologio [mv251]
(super topologia dualo de E) La topologio2, difinita per la aro de ĉiuj bildigoj θx (por xE), kiuj ĵetas elementon φ de la dualo al φ(x): la dualmalforta topologio identas kun la topologio de simpla konverĝo ; la origina topologio de la topologia dualo de normohava spaco estas pli fajna ol la dualmalforta. Trad. Rim. La naciaj lingvoj ŝajnas heziti, ĉu la stelo simbolanta dualecon aplikiĝas al „topologio“ aŭ „malforta“. Ni preferis la duan solvon por eviti, ke kreiĝu termino „dualtopologio“ sen aparta memstara senco, krom eble „topologio de la dualo“, kiu estus problema, ĉar „malforta topologio de la dualo“ kaj „dualmalforta topologio“ ne nepre identas. Sed necesas agnoski, ke „dualmalforta“ ne estas kontentiga kunmetaĵo.
dualo [mv252]
[JW] Algebra dualotopologia dualo, laŭ la kunteksto. Trad. 
duargumenta rilato [mv253]
Vd Ekz. n-argumenta rilato ] Trad. 
dudekedro [mv254]
Vd Ekz. n-edro ] Trad. 
dudualo, duobla dualo [mv255]
Dualo de la dualo. [ Sin. bidualo ] Trad. Rim. Ni ne trovis aŭtoritatan fonton por la formo „dudualo“, sed ĝi sekvas la skemisman modelon de „dubemolo“, „dulorneto“, „dusako“ ks kaj tial evitigas enkonduki la radikon „bidual“.
duedro [mv256]
[RB, p. 29] Ĉiu el la kvar nebaritaj solidoj2, estigitaj de du ebenoj kun komuna rekto; alternative: la paro konsistanta el la du duonebenoj, kiuj limas ĉi tiun solidon. Trad. 
dulineara [mv257]
Vd Ekz. n-lineara ] Trad. 
duobla implico [mv258]
Sin. ekvivalento ]
duonebeno [mv259]
[JW] Ĉiu el la du partoj de ebeno, situantaj ambaŭflanke de iu rekto inkluzivata de ĝi: . Trad. 
duongrupo [mv260]
Asocieca2 grupoido. [ Sub. monoido ] Trad. 
duoniganto [mv261]
 1. [P1] [EVI] [ Sin. mezo ]  2. [P1]Sin. dusekcanto ] Trad. Rim. Ĉi-sence Bricard [RB, p. 26] uzas la formon „duonanto“, kiu ne ŝajnas imitinda kunmetaĵo.
duonnormo [mv262]
(super reela aŭ kompleksa vektora spaco) Reela bildigo kun samaj ecoj kiel normo, krom ke la bildo de nenula vektoro rajtas esti nula: se f estas lineara formo, la bildigo, kiu ĵetas vektoron x al |f(x)| estas duonnormo. Trad. Rim. Ial [P2] preferas la formon „seminormo“, dum ni preferis pli skemisman terminon, kiun konas ankaŭ la germana kaj la rusa.
duonrekto [mv263]
[RB, p. 26] (en afina spaco) Aro de ĉiuj punktoj de la tipo λ∙u+O, kie O estas iu punkto (ĝia origino1), u estas iu nenula vektoro (direktanta vektoro) kaj λ estas arbitra pozitiva reelo: duonrekto ne estas afina subspaco ; intuicie, duonrekto kun origino O estas ĉiu el la du linioj, kiujn oni estigas, rompante rekton ĉe unu ĝia punkto O. [ Ilust. G1 ] Trad. 
duonsfero [mv264]
[P1] Ĉiu el la du partoj de sfero, apartigitaj per ebeno trapasanta ĝian centron. [ Sin. hemisfero ] Trad. 
duopo [mv265]
Vd Ekz. n-opo ] Trad. 
dusekcanto [mv266]
[P2] (de angulo1, aŭ de plurlatero) Rekto, kiu dusekcas la angulon, aŭ angulon de la plurlatero: la altoj de regula triangulo estas ankaŭ ĝiaj dusekcantoj. [ Ilust. G4, G12 ] [ Sin. bisekcanto, duoniganto2 ] Trad. Rim. Kiel montras la nombro de sinonimoj, ekzistas ia terminologia ĥaoso ĉirkaŭ tiu ĉi tre simpla nocio.
dusekci [mv267]
[P1] (angulon1) Sekci ĝin en du egalajn2 partojn: ĉiu mezortanto de regula triangulo dusekcas la kontraŭan angulon. [ Sin. bisekci ] Trad. 
dutermo [mv268]
Vd Ekz. n-termo ] Trad. 
duuma [mv269]
[P1]Vd. -um1 ] Trad. 
duuma frakcio [mv270]
Vd Ekz. n-uma frakcio ] Trad. 
ebena [mv271]
[RB, p. 38] Rilata al ebeno; inkluzivata de ebeno: ebena simetrio3 ; ebena aŭ neebena kurbo. Trad. 
ebena angulo [mv272]
Sin. angulo2 ] Trad. 
ebena kurbo [mv273]
Vd Ekz. kurbo ] Trad. 
ebeno [mv274]
[RB, p. 25] Surfaco, kiu inkluzivas ĉiun rekton trairantan du punktojn en ĝi: tra tri punktoj povas trairi nur unu ebeno. Trad. Rim. Pli ĝenerale temas pri dudimensia spaco, kiel afina ebenovektora ebeno, laŭ la kunteksto.
edro [mv275]
[RB, p. 29] Ĉiu ebena surfaco, kiu limas iajn solidojn2: kubo havas ses edrojn. Trad. Rim. La nocio estas malfacila por difini rigore. Ja edro de duedro estas duonebeno, edro de triedro estas angulo1 kaj edro de pluredro estas plurlatero, kiun oni prefere nomas faco.
egala [mv276]
 1. [P2, jekci: sur~o] (p.p. du aroj) Tiaj, ke ĉiu elemento de unu estas elemento de alia: la aro de reelaj radikoj de polinomo X2-1 estas egala al {-1, 1}. Trad. Rim. Pli ĝenerale, en moderna matematiko, du objektoj estas egalaj, se ili estas absolute nedistingeblaj, do havas precize la samajn ecojn. La egalecon de du objektoj a kaj b oni signas per a = b (a egalas al bo, aŭ: a egalas bo-on, aŭ: a egal bo).  2. [RB, p. 25] (p.p. du geometriaj figuroj) Tiaj, ke „movante“ unu el la figuroj, eblas igi ĝin koincidi1 kun la alia; pli rigore: la figuroj estas pozitive2 izometriaj2: du egalaj strekoj estas samlongaj ; se du trianguloj havas tri duope egalajn laterojn, ankaŭ ili estas egalaj ; reguloj pri egaleco de trianguloj. Trad. 
egalaĵo [mv277]
[RB, p. 15] Skribaĵo, kiu asertas egalecon de du matematikaj objektoj: A = B ; la egalaĵo u2 = -1 estas malvera por ĉiu reelo u ; el du egalaĵoj eblas produkti trian, adiciante ambaŭ iliajn flankojn1. Trad. 
egaldistanca [nova]
[RB, p.26] (p.p. objektoj rilate al unu cetera, aŭ pri unu objekto rilate al ceteraj) Tia(j), ke la koncernaj distancoj estas egalaj: la randoj de streko1 estas egaldistancaj de ĝia mezo1 ; la mezortanto de streko estas la aro de ĉiuj punktoj egaldistancaj de ties randoj ; ĉiu punkto de dusekcanto de angulo estas egaldistanca de ties lateroj ; la lokaro de la punktoj egaldistancaj de iu fiksa punkto (fokuso) kaj iu fiksa rekto (direktanto) estas parabolo ; la lokaro de la punktoj egaldistancaj de du malsamradiusaj cirkloj estas hiperbolo. Trad. Rim. Ni konservis la uzon de prepozicio „de“, kiel faras Bricard, sed aperas iufoje ankaŭ „al“, kiel ĉe [VE, centro]. La saman uzon oni trovas ankaŭ en la Oficiala vortaro de Esperanto (Grenkamp, 1937) kun jena difino de „centro“ : punkto egaldistanca al ĉiuj punktoj de l’ rondo.
egallatera [mv278]
[P1, angulo] (p.p. plurlatero) Kies ĉiuj lateroj estas egalaj2: egallatera triangulo estas ankaŭ regula1. [ Ilust. G10 ] Trad. 
eĝo [mv279]
 1. [RB, p. 29] Streko1 aŭ parto de rekto, komuna al du apudaj edroj: la eĝojn de pluredro konsistigas ĉiuj lateroj1 de ĝiaj facoj ; la eĝoj de triedro estas tri duonrektoj, tiu de duedro estas rekto. Trad.  2. [SP]Vd. grafeo1, rando3, incida, najbara2 ] Trad. Rim. La termino troviĝas kun ĉi tiu grafe-rilata senco ankaŭ en [JW], sed nur en klarigaj parentezoj. Tiu verko ordinare uzas „streko“ ĉi-sence. Notindas, ke multaj naciaj lingvoj uzas malsaman terminon por êgo de orientita aŭ neorientita grafo. Tio ne aspektas utila, ĉar sufiĉas aldoni taŭgan adjektivon en la maloftaj okazoj, kiam distingo estas bezonata, ekz-e: direktasendirekta eĝo [SP].
ekarto [mv280]
[RB, p. 10] Diferenco de la proksimuma valoro de iu grando al la ekzakta: ekarto de observo ; rilata, absoluta ekarto. Trad. 
ekskluziva disjunkcio [mv281]
[JW, „ekskluziva AŬ“] Logika operacio, kiu al du propozicioj1 asocias la propozicion, kiu estas vera, se kaj nur se precize unu el ili estas vera; rezulto de tiu operacio: la ekskluzivan disjunkcion de P kaj Q oni iufoje signas per P⊻Q (legu: po aŭ alie kuo) ; la ekskluziva disjunkcio estas negacio de ekvivalento. [ Ilust. L5 ] Trad. 
ekspekto [mv282]
[P1] (de hazarda variablo X, kadre de la probablospaco (Ω,A,P)) La lebega integralo de X sur Ω rilate al mezuro P; simb. E(X) = ∫XdP = ∫xdPX(x): la ekspekto estas la unua momanto. Trad. 
eksponencialo [mv283]
[P1] (kun bazo2 a) Tia kontinua2 reela funkcio f, ke f(x+y) = f(x).f(y) kaj f(1) = a: eksponencialon de x kun bazo a oni kutime signas per expa(x), ekspa(x)ax ; eblas vastigi tiun funkcion al kompleksoj, uzante la identaĵon ex+i.y = ex (cosy + i.siny) (eŭlera formulo), en kiu e estas la bazo de naturaj logaritmoj, el kiu formulo sekvas, ke eiπ = -1 (eŭlera identaĵo) ; laŭdifine, eksponencialo de sumo egalas al produto de eksponencialoj de la apartaj termoj, kaj eksponencialo de 1 egalas al la bazo ; eksponencialo egalas al sia derivaĵo, dividita per la bazo ; eksponencialo de logaritmo de x egalas al x ; la eksponencialo de aritmetika progresio estas geometria progresio. [ Ilust. A5 ] [ Vd. eksponento, logaritmo ] Trad. Rim. Bricard [RB, p. 20] uzas la pli malpezan radikon „esponencial“.
eksponenta funkcio [mv284]
[PV, eksponencialo] [ARK] [ Sin. eksponencialo ]
eksponento [mv285]
[PV] En potencigo, la argumento indikanta la nombron da multiplikataj faktoroj: radikigi ekvivalentas al potencigi per eksponento ½. [ Sin. potenciganto ] Trad. 
ekstera operacio [mv286]
 1. [HY, §110] (de aro R super aro E) Bildigo de R×E al E: la bildigo, kiu al entjero n kaj elemento x de grupoido (E,†) asocias nx = xx†...†x (n termoj en la dekstra flanko), estas ekstera operacio de la entjeroj super E ; kadre de tia ekstera operacio oni diras, ke R operacias super E. Trad.  2. (de τ∈R super aro E, kadre de ekstera operacio1 de R super E) Tia bildigo de E al si mem, ke la bildo de x estas τ∙x: la ekstera operacio de nulvektoro super afina spaco E estas idE. Trad. 
ekstera produto [mv287]
[HY, §111]Sin. vektora produto ]
eksterpoli [mv288]
[RB, p. 20] (funkcion) Aproksimi ĝin ekster la intervalo entenanta la jam konatajn valorojn per funkcio konstruita surbaze de tiuj konataj valoroj. [ Vd. interpoli ] [ Sin. ekstrapoli ] Trad. Rim. Tiu ĉi termino aperas en ĉiuj niaj fontoj (konantaj la nocion) malgraŭ la kripligo, kiun ĝi prezentas rilate la internacian radikon „ekstrapol“, tamen aperanta ĉi-sence en [P1]. La paralelo kun „interpoli“ evidentas kaj instigis kelkajn malderivi verbon „poli“, kiun eblus difini kiel „aproksimi nekonatan funkcion per funkcio konstruita surbaze de iuj konataj valoroj de la aproksimota funkcio“. Ni konsideras, ke ĉi-lasta vorto estas senutila, sed, pli grave, ke la preciza senco de „eksterpoli“ kaj „interpoli“ ne evidente deriviĝas de la senco de la vortpartoj. Do tiuj du terminoj prefere restu parencaj nur etimologie.
ekstrapoli [mv289]
[PV]Sin. eksterpoli ] Trad. 
ekstremumejo [mv290]
[P2]Sin. ekstremumiganto ]
ekstremumiganto [mv291]
(de bildigo al orda aro) Punkto de la fonto-aro, ĉe kiu ĝi atingas ekstremumon. [ Ilust. A1 ] Trad. Rim. Ial [HY, §112] nomas tion „ekstremumo“, kio ne ebligas distingi inter la alprenata minimuma aŭ maksimuma valoro kaj aliflanke la punkto, ĉe kiu la funkcio alprenas tiun valoron. Koncerne la uzon de sufikso „-ejo“ ĉi-cele vd rimarkon sub maksimumiganto.
ekstremumo [mv292]
[JW] (de bildigo al orda aro) Minimumomaksimumo de ĝia bildaro: la nombro 1 estas absoluta ekstremumo de funkcio sinuso (ekstremumo) ; la nombro 1 estas loka ekstremumo de funkcio x3-3.x ĉe punkto 1 (ekstremumo de la malvastigaĵo de tiu funkcio al iu ĉirkaŭaĵo de 1). Trad. 
ekvaciaro [mv293]
[P1] Aro da pluraj ekvacioj samtempe solvendaj: lineara ekvaciaro kun du nekonatoj ; sensolva ekvaciaro. [ Sin. sistemo ] Trad. 
ekvaciigi [mv294]
[RB, p. 6] Trovi la ekvaciojn, regantajn aŭ figurantajn fenomenon: ekvaciigi fizikajn fenomenojn. Trad. 
ekvacio [mv295]
[RB, p. 15] Matematika problemo, konsistanta en serĉado de inversa bildo2 de iu elemento a per iu bildigo; ekvacio ofte prezentiĝas sub formo de egalaĵo f(x) = a, kie x estas la serĉata nekonato (plej ofte: nombro, punkto, vektoro aŭ bildigo): solvi ekvacion ; la ekvacio x2+1 = 0 ne akceptas (ne havas) reelan solvon ; la nombro 1 verigas la ekvacion x2-1 = 0 ; la funkcio sinuso verigas la ekvacion x ″+x = 0 ; kartezia, polusa ekvacio de kurbo, surfaco (la ekvacio, kiun verigas la koncernaj koordinatoj de ties punktoj) ; algebra ekvacio (kies solvo estas ĉiu inversa bildo de 0 per polinoma funkcio) ; transcenda ekvacio (ne estanta algebra) ; lineara ekvacio (en kiu f estas lineara2 funkcio) ; diferenciala ekvacio. Trad. 
ekvipolenta [mv296]
 1. [RB, p. 27] (p.p. du strekoj1) Egalaj2 kaj paralelaj. Trad.  2. (p.p. du punktoparoj (A,B) kaj (C,D)) Tiaj, ke la mezo2 de (A,D) egalas al tiu de (B,C): ekvipolentaj punktoparoj formas paralelogramon ; ekvipolenteco estas ekvivalento-rilato ; la kvocienta aro de ekvipolenteco estas vektora spaco. Trad. 
ekvivalenta [mv297]
 1. [P2, klas: ekvivalent~o] (p.p. du elementoj) Tiaj, ke ilin ligas iu ekvivalento-rilato: du ekvivalentaj elementoj apartenas al la sama ekvivalento-klaso. Trad.  2. [P2] (p.p. du propozicioj1) Samtempe veraj aŭ falsaj. Trad. 
ekvivalento [mv298]
[OR, p. 14] Logika operacio, kiu al du propozicioj1 P kaj Q asocias la propozicion (P⇒Q)∧(Q⇒P) (po implicas kuo-on kaj kuo implicas po-on); rezulto de tiu operacio: la ekvivalenton de P kaj Q oni kutime signas per P⇔Q (legu: po (estas) ekvivalenta al kuo) ; ekvivalento estas vera, se kaj nur se ambaŭ argumentoj estas samtempe veraj aŭ falsaj. [ Ilust. L7 ] [ Sin. duobla implico ] Trad. Rim. Ĉar la radiko estas substantiva, ĝenas la formo de tiu termino, subtenata tamen de [P2]: ja se la duobla implico veras, P estas ekvivalento de Q, sed doni la saman formon al la operacio, kiu taksas la ekvivalentecon de la du propozicioj estas strange. Povas esti, ke „ekvivalenteco“ (laŭ [SP]) estus pli bona. Tamen, por esti vere oportuna, nomo de operacio devus aspekti kiel agnomo.
ekvivalento-klaso, ekvivalentklaso [HY, §114] [mv299]
(de elemento x laŭ ekvivalento-rilato R) Aro de ĉiuj tiaj elementoj y, ke xRy. [ Sup. kvocienta aro ] Trad. 
ekvivalento-rilato, ekvivalentrilato [HY, §115], rilato de ekvivalento [P1] [mv300]
Interna rilato samtempe refleksiva1, simetria4 kaj transitiva1: en la aro de ĉiuj homoj la rilato „x estas parenco de y“ estas ekvivalento-rilato. [ Vd. kvocienta aro ] Trad. 
elementa funkcio [mv301]
Ĉiu reela funkcio kun reela argumento, prenita el la vico: potencoj1, eksponencialoj, trigonometriaj funkcioj, aŭ rezultanta el apliko al tiuj funkcioj de aritmetikaj operacioj, multipliko per konstanto, malvastigo, kunligo aŭ inversigo: polinomaj funkcioj, logaritmoj, hiperbolaj funkcioj estas elementaj funkcioj. Trad. 
elementa geometrio [mv302]
Vd Ekz. geometrio ] Trad. 
elementa okazo [mv303]
Unuelementa okazo: la probablo2 de okazo egalas al la sumo de la probabloj de la elementaj okazoj ĝin konsistigantaj. Trad. Rim. Oni iufoje nomas „elementa okazo“ la elementon mem.
elemento [mv304]
 1. [P1, aro] Ĉiu el la objektoj apartenantaj al aro: la aro signita per {a, b} enhavas du elementojn ; la nombro π estas elemento de la aro de reeloj. [ Vd. aparteni ] Trad.  2. [RB, p. 14 (de determinanto)] (de (n, p)-matrico) Termo8, koeficiento4: (n, p)-matrico enhavas np elementojn ; ĉiuj elementoj de nulmatrico egalas al 0. Trad. Rim. Tiu internacia termino troviĝas ankaŭ en [OR, p. 25]. Estas la sama problemo kun ĝi, kiel estas kun „vico“, „opo“, „familio“ aŭ „polinomo“ : la naciaj lingvoj uzas preskaŭ indiferente, sed nekohere inter si, terminojn de la tipo „termo“, „elemento“, „koeficiento“, „membro“ ks. „Elemento“ estas aparte malbonvena pro ĝia kolizio kun la arteoria senco, des pli ke gravas ne konfuzi opon aŭ matricon kun aro. „Termo“ ne plaĉas al iuj ĝerman- kaj slav-lingvanoj pro ĝia troa ligiteco kun adicio, same kiel aliajn ŝokus „faktoro“, dum ili facilanime akceptas „koeficiento“. Tamen ĉi-lasta ĝuste ŝokas, kiam ne plu klare aperas, al kiu grando, ĝi multiplike aplikiĝas (do uzi ĝin por matrico implicite resendas al „matrico de lineara ekvaciaro“, kio estas nur unu aplikkampo de matricoj). „Membro“, „ano“ aŭ eĉ „ero“, povus esti solvoj al tiu problemo, sed ŝajne ne estas uzataj.
elimino [mv305]
[RB, p. 16] (de nekonato inter du ekvacioj) Formado de nova ekvacio, en kiu la koncerna nekonato ne plu aperas: per elimino de y inter f(x, y) = 0 kaj g(x, y) = 0 oni ricevas R(x) = 0. Trad. 
elipso [mv306]
[RB, p. 33] Koniko kun discentreco malpli granda ol unu: elipso havas du fokusojn kaj la sumo de la distancoj de ĉiu punkto de la elipso al ĝiaj fokusoj estas konstanta ; la sunsistemaj planedoj laŭiras elipsojn, kies unu el la fokusoj okupas la suno (unua keplera leĝo) ; la kartezia ekvacio de elipso estas de la tipo (x/a)2+(y/b)2 = 1. [ Ilust. K1, K2 ] [ Vd. Atributoj de elipso: centro3, aksoj1 (fokusa kaj nefokusa), granda duonakso, malgranda duonakso ] [ Vd. ovalo, orbito ] Trad. 
elipsoido [mv307]
[RB, p. 36] Kvadriko, kies ĉiuj ebenaj sekcoj konsistas el elipsoj; solido2, kiun limas tia surfaco: rotacia aŭ rivolua elipsoido ; la kartezia ekvacio de elipsoido estas de la tipo (x/a)2+(y/b)2+(z/c)2 = 1 ; la tero havas la formon de platigita elipsoido. Trad. 
elira duongrado [mv308]
[SP] (de vertico5 v de orientita grafeo) Nombro de eĝoj, kies komenca rando3 estas la koncerna vertico; simb. grad+(v). Trad. 
elvolvaĵo [mv309]
Vd Ekz. elvolvi ] Trad. 
elvolvanto [mv310]
[RB, p. 35] (de ebena kurbo) La kurbo, kies elvolvato ĝi estas: elvolvanto de cirklo. [ Ilust. K5, K10 ] [ Sin. evolvento ] Trad. 
elvolvanto de cirklo [mv311]
Ilust. K10 ] [ Vd Ekz. elvolvanto ] Trad. 
elvolvato [mv312]
[RB, p. 35] (de ebena kurbo) La aro de ĉiuj ĝiaj kurbecocentroj: la elvolvato de cikloido estas mem cikloido. [ Sin. evoluto ] Trad. 
elvolvi [mv313]
[RB, p. 13] Esprimi ion kiel sumon de multaj termoj1, produton de multaj faktoroj, ofte eĉ kiel serion aŭ nefinian produton: elvolvi funkcion en potencoserion, laŭ potencoj de la variablo ; elvolvaĵo de eksponencialo ĝis la dua ordo estas 1+x+x2/2. Trad. 
endomorfio [mv314]
[JW] Homomorfio de iu aro al ĝi mem: vektora endomorfio (super vektora spaco). [ Vd. Atributoj de endomorfio: bildaro, kerno1; atributoj kaj epitetoj por vektora endomorfio: ajgeno, ajgensubspaco, ajgenvektoro, determinanto3, diagonaligebla1, karakteriza polinomo, matrico, rango3, spektro ] [ Sub. Ekzemploj de vektoraj endomorfioj: projekcio2, rotacio2, simetrio1, simileco1 ] Trad. 
enhavi [mv315]
[JW] (p.p. aro) Havi en si kiel elementon1: la malplena aro enhavas neniun elementon ; la aro de naturaj entjeroj ne enhavas ĉiujn diferencojn de du ajnaj elementoj de ĝi. [ Vd. aparteni, inkluzivi. ] Trad. 
enira duongrado [mv316]
[SP] (de vertico5 v de orientita grafeo) Nombro de eĝoj, kies fina rando3 estas la koncerna vertico; simb. grad-(v). Trad. 
enjekcia [mv317]
[P2, monomorfio] (p.p. bildigo) Havanta la ecojn de enjekcio: la bildigo, kiu ĵetas reelon al ĝia kvadrato, ne estas enjekcia (du kontraŭegalaj nombroj havas la saman kvadraton) ; homomorfio inter vektoraj spacoj estas enjekcia, se kaj nur se ĝia kerno1 reduktiĝas al {0}. [ Sin. disĵeta ] Trad. 
enjekcio [mv318]
[JW] Bildigo atribuanta malsamajn bildojn al malsamaj elementoj de la fonto-aro. [ Sin. disĵeto ] Trad. Rim. Videble oni elektis la formon de tiu termino por ricevi faskon da sciencaj kunmetaĵoj bijekcio, surjekcio, enjekcio, kio pravigus per malderivado la terminon „jekcio“. Tiu ludo per la lingvo aspektas vana kaj malutila, ĉar la kreita termino estas balasta en kampo jam plenplena per „bildigo“, „funkcio“, „ĵeto“, „mapo“ k.a. Cetere, kiel oni prave atentigis en [SP, disĵeto], la prefiksa uzo de „en“ por tia bildigo estas same mallogika en Esperanto kiel en la fontlingvoj, do elekti „enjekcio“ aŭ „enĵeto“ alportas nenion rilate al la pli internacia „injekcio“. Cetere, ĉu „projekcio“ estas speco de „jekcio“ ?... Ĉar tamen la terminoj bijekcio, surjekcio, enjekcio aspektas sufiĉe vaste uzataj kaj ricevis la sankcion de [P2], ni prezentas ilin kiel preferindajn, sed kompreneble ne subtenas ilian analizon per la pseŭda radiko „jekci“.
enĵeta [mv319]
[HY, §120] [EVI] [ Sin. enjekcia ]
enĵeto [mv320]
[EVI] [ Sin. enjekcio ] Rim. Fonto netrovita, sed formo konjektebla el enĵeta. Koncerne la uzon de prefikso „en“ vd rimarkon sub enjekcio.
enskribi [mv321]
[P1] Trovi la plej grandan geometrian figuron de unu tipo, kiun eblas desegni ene de figuro de dua tipo: enskribi plurlateron en cirklo(n), sferon en piramido(n). [ Vd. ĉirkaŭskribi ] Trad. Rim. Por doni precizan difinon necesas konsideri la du apartajn tipojn de figuro. Vd enskribita.
enskribita [mv322]
 1. [RB, p. 28] (p.p. plurlatero rilate al cirklo1 aŭ p.p. pluredro rilate al sfero1) Tia, ke ĉiuj ĝiaj verticoj situas sur la cirklo, aŭ sur la sfero: ĉiuj verticoj de enskribita pluredro situas egaldistance de iu punkto, kiu estas la centro de sfero, en kiu ĝi estas enskribita. Trad.  2. [OR, p. 50] (p.p. cirklo1 rilate al plurlatero aŭ p.p. sfero1 rilate al pluredro) Tia, ke ĝi tanĝas ĉiujn laterojn de la plurlatero, aŭ ĉiujn facojn de la pluredro: por ĉiu triangulo kaj por ĉiu regula plurlatero ekzistas enskribita cirklo ; por ĉiu kvaredro kaj por ĉiu regula pluredro ekzistas enskribita sfero. [ Ilust. G12, G16 ] Trad.  3. (p.p. sfero1 rilate al konuso1cilindro1) Tia, ke ĝi tanĝas ĉiujn naskantojn2 de la dua figuro. Trad. 
entjera [mv323]
[RB, p. 7] Rilata al entjero; estanta entjero: entjera nombro (entjero), variablo, funkcio (kies valoroj estas entjeraj) ; entjera parto de reelo. Trad. 
entjera parto [mv324]
[RB, p. 11] (de reelo) La plej granda entjero, kiu ĝin ne superas: la entjera parto de 3,14 estas 3, kaj tiu de -6,758 estas -7 ; la entjeran parton de reelo x oni kutime signas per E(x)[x]. Trad. 
entjera serio [mv325]
[RB, p. 19] [ARK] [ Sin. potencoserio ]
entjero [mv326]
[RB, p. 7] Nombro el la sinsekvo 0, 1, 2, 3... aŭ el la sinsekvo -1, -2, -3...: la aron de entjeroj oni signas per . [ Sup. racionalo ] [ Vd. aritmetiko, kardinalo ] Trad. 
envelopo [mv327]
[P1]Sin. envolvaĵo ] Trad. 
envolvaĵo [mv328]
[RB, p. 35] (de familio de ebenaj kurboj) Tia ebena kurbo, ke ĉe ĉiu ĝia punkto tanĝas ĝin iu kurbo de la familio, kaj ĉiu kurbo el la familio tanĝas ĝin en almenaŭ unu punkto: la elvolvato de kurbo estas la envolvaĵo de ĝiaj ortantoj. [ Sin. envelopo ] Trad. 
epicikloido [mv329]
[RB, p. 35] Ebena kurbo, naskita de punkto apartenanta al cirklo, kiu ruliĝas sur la ekstera periferio de alia cirklo. [ Ilust. K20 ] [ Vd. longigita epicikloido, mallongigita epicikloido; cikloido, hipocikloido ] Trad. 
epitroĥoido [mv330]
[JW] [ARK] [ Ilust. K22 ] [ Sub. longigita epicikloido, mallongigita epicikloido ] [ Vd. troĥoido, hipotroĥoido ] Trad. 
esprimaĵo [mv331]
[RB, p. 15] [ARK] [ Sin. esprimo ]
esprimo [mv332]
[JW] Sinsekvo da simboloj, indikanta matematikan aŭ programan objekton: la esprimo ax-2 konsistas el kvar simboloj kaj prezentas rezulton de du sinsekvaj operacioj ; kalkulu la esprimon a2+5a-2, kiam a = 2 ; egalaĵo konsistas el du esprimoj kunigitaj per egalsigno. [ Sub. Komparu kun: formulo ] Trad. 
eŭklida [nova]
Iel rilatanta al la verko de Eŭklido. [ Vd. eŭklida algoritmo, eŭklida divido, eŭklida geometrio, eŭklida ringo, eŭklida spaco, eŭklida teoremo ] Trad. 
eŭklida algoritmo [mv333]
[JW] Algoritmo, kiu per sinsekvaj eŭklidaj dividoj ebligas kalkuli la plej grandan komunan divizoron de du elementoj en eŭklida ringo. [ Vd. Eŭklido ] Trad. 
eŭklida divido [mv334]
(de elemento a de eŭklida ringo per elemento b) Operacio, per kiu al la paro (a, b) oni asocias paron (q, r), konsistanta el ilia kvociento2 kaj resto1: kadre de elementa aritmetiko, la eŭklida divido de entjero a per entjero b ebligas trovi du tiajn entjerojn q kaj r, ke a = b×q+r kaj 0 ≤ |r| < b ; la eŭklida algoritmo konsistas el sinsekvaj eŭklidaj dividoj ; la paron (q, r) oni nomas rezulto de la eŭklida divido ; ĉe eŭklida divido de X2+1 per X oni ricevas (X,1) ; en la aro de entjeroj la rezulto de eŭklida divido estas unika kun la aldona kondiĉo, ke r ≥ 0. [ Sin. divido kun resto ] [ Vd. Eŭklido ] Trad. 
eŭklida geometrio [mv335]
Vd Ekz. geometrio ] [ Vd. Eŭklido ] Trad. 
eŭklida ringo [mv336]
Komuteca3, integra ringo R, konsiderata kune kun tia bildigo φ, ke al ĉiu nenula elemento a ĝi asocias entjeron φ(a) ≥ 0, kaj ke φ(a) ≤ φ(b), se a estas divizoro de b, kun la aldona kondiĉo, ke por ĉiu paro (a, b) kun nenula b ekzistas almenaŭ unu tia paro (q, r), ke a = b×q+r kaj φ(a) ≤ φ(b): la ringo de entjeroj estas eŭklida ringo (φ(a) = |a|) ; ĉiu polinomringo estas eŭklida ringo, konsiderante la bildigon φ, kiu al polinomo asocias ĝian gradon ; ĉiu eŭklida ringo estas ĉefideala. [ Vd. Eŭklido, eŭklida divido, kvociento2, resto1 ] Trad. 
eŭklida spaco [mv337]
[HY, §124] Reela vektora spaco E, konsiderata kune kun skalara produto1 super ĝi, aŭ afina spaco, super kiu operacias tia vektora spaco. [ Vd. Eŭklido ] [ Sub. Bildigoj super eŭklida (afina) spaco, kun specifaj ecoj: izometrio, delokigo; rimarkindaj bildigoj super eŭklida (afina) spaco: projekcio4, rotacio3, simetrio3, simileco2; rimarkindaj bildigoj super eŭklida (vektora) spaco: rotacio2, simileco1 ] Trad. 
eŭklida teoremo [nova]
[JW]Vd Ekz. malfinia ] [ Vd. Eŭklido ] Trad. 
Eŭklido [mv338]
[P1] Greklingve: Εὐκλείδης. Greka matematikisto el Aleksandrio, 3-a jc a.K. Trad. 
eŭlera [mv339]
 1.  Iel rilatanta al la verko de Eŭlero. [ Vd. eŭlera cirklo, eŭlera formulo, eŭlera identaĵo, eŭlera rekto ] Trad.  2. [SP, „problemo pri la Konigsbergaj pontoj“] (p.p. ĉenociklo2 en grafeo1) Tia, ke ĝi precize unufoje trairas ĉiun eĝon de la grafeo. Trad.  3. [SP, „problemo pri la Konigsbergaj pontoj“] (p.p. grafeo1) Tia, ke ekzistas en ĝi eŭlera2 ciklo. Trad. 
eŭlera cirklo [mv340]
(de triangulo) Cirklo1, trairanta naŭ rimarkindajn punktojn difinitajn de la triangulo: la mezoj1 de ĝiaj lateroj, la piedoj de ĝiaj altoj1 kaj la mezoj de strekoj ligantaj ĝiaj verticoj al ĝia ortocentro. [ Vd. Eŭlero ] Trad. 
eŭlera formulo [nova]
Vd Ekz. eksponencialo ] [ Vd. Eŭlero ] Trad. 
eŭlera identaĵo [nova]
Vd Ekz. eksponencialo ] [ Vd. Eŭlero ] Trad. 
eŭlera rekto [mv341]
(de neegallatera triangulo) Rekto, trairanta ĝian ortocentron, ĝian pezocentron, la centron de ĝia ĉirkaŭskribita cirklo kaj la centron de la eŭlera cirklo. [ Vd. Eŭlero ] Trad. 
Eŭlero [mv342]
[SP] Germanlingve: Leonhard Euler, 1707-1783. Svisa matematikisto. Trad. 
evoluto [mv343]
[P1]Sin. elvolvato ] Trad. 
evolvento [mv344]
[P1]Sin. elvolvanto ] Trad. 
faco [mv345]
[PV] (de solido2) Ĉiu ebena surfaco ĝin limanta: la facoj de regula kvaredro estas kvar regulaj trianguloj ; la bazoj de cilindro2 estas ĝiaj facoj. Trad. Rim. Fakte „faco de pluredro“ aŭ „edro de pluredro“ estas sinonimaj esprimoj, kaj maloftas la okazoj en matematiko uzi tiun ĉi terminon en alia kunteksto.
faktoreca [mv346]
(p.p. komuteca3, integra, unuhava ringo) Tia, ke ĉiu ĝia elemento esprimiĝas unike kiel produto de neredukteblaj faktoroj: la ringo de entjeroj estas faktoreca ; ĉiu ĉefideala ringo estas faktoreca. Trad. Rim. La unikeco ne estas absoluta. La faktoroj en du malkomponaĵoj de la sama elemento povas diferenci per inversigebla faktoro. Ekz-e 6 = 2×3 = (-2)×(-3).
faktorgrupo [mv347]
[HY, §126]Sin. kvociento-grupo ]
faktorialo [mv348]
[RB, p. 10] (de pozitiva entjero n) La produto 1×2×3... ×n; simb. n! (legu: no faktoriale): la nombro de bijekcioj en aro kun n elementoj estas faktorialo de n. Trad. 
faktoro [mv349]
[RB, p. 9] Ĉiu el la nombroj (aŭ aliaj matematikaj objektoj), kiujn oni multiplikas unu per alia, por ricevi produton. Trad. 
familio [mv350]
[HY, §171] (de elementoj en aro E kun indicoj en aro I) Bildigo de I al E; alternative: la bildaro de tiu bildigo. [ Sub. vico ] [ Vd. indico, termo5 ] Trad. Rim. Kvankam teorie sinonima kun „bildigo“, la termino „familio“ estas uzata pro tradicio kaj pro la oportunaj skribaĵoj, kiujn ĝi ebligas. Por signi familion f, oni kutime skribas (fi)iI. La bildon de i per f oni iufoje nomas „termo“ aŭ eĉ „elemento“ de la familio kaj anstataŭ per f(i) oni ĝin signas per fi (legu: fo i, aŭ: fo malalt i) aŭ iufoje fi (legu: fo i, aŭ: fo alt i). La uzo de termino „elemento“ klariĝas per tio, ke parolante pri familio, oni plejofte interesiĝas pri ĝia bildaro, sed familio povas havi du identajn elementojn, dum aro ne povas. Kongrue kun tia nerigoraĵo oni povas paroli pri „sumo“, „produto“, „komunaĵo“, „kunaĵo“ ktp de familio por signifi la koncernan operacion super ĝia bildaro.
fazo [mv351]
[P1] Argumento de kosinusa funkcio, ofte figuranta fizikan fenomenon, kiu argumento estas afina funkcio de tempo laŭ la tipo ft; pli speciale la termo φ (origina fazo) en tiu argumento: samfazaj fenomenoj (kun fazoj identaj module ) ; malfazaj fenomenoj (kun diferenco de fazoj egala al π module ) ; faza diferenco inter kurentintenso kaj tensio de alternativa kurento trairanta kondensatoron. Trad. 
fermaĵo [mv352]
[P2] (de subaro A en topologia spaco) La plej malgranda fermita subaro, inkluzivanta A (alidire: la komunaĵo de ĉiuj fermitaj subaroj, inkluzivantaj ĝin) : la fermaĵon de A oni kutime signas per A kun supra horizontala streko, nome (legu: a trabo) ; A havas komunajn punktojn kun ajna ĉirkaŭaĵo de ajna punkto en la fermaĵo de A ; la fermaĵo de A estas la kunaĵo de ĝiaj malfermaĵo kaj rando6. [ Sin. adheraĵo ] Trad. Rim. Ekzistas pluraj terminoj por ĉi tiu nocio: en [JW] troviĝas „fermitaĵo“ kaj „klozaĵo“ (ĉi-lasta ankaŭ en [DD]). Reiersøl [OR, p. 25] proponas „klozuro“. Ni ne opiniis utila enkonduki novajn radikojn, ĉar „ferm“ bone taŭgas ĉi-cele, sed al „fermitaĵo“ preferis la malpli precizan „fermaĵo“, ĉar la unua aspektas kiel sinonimo por „io fermita“, do „fermita subaro“.
fermita [mv353]
[JW] (p.p. subaro de topologia spaco (E,T)) Tia, ke ĝia komplemento2 estas malfermita1. Trad. Rim. Grandapene oni klopodas pruvi en [OR, p. 72], ke la paro „fermita aro“ / „malfermita aro“ ne taŭgas, kaj ke multe pli bona estus „klozo“ / „aperto“. La argumentoj estas bedaŭrinde tre malfortaj: male al la aserto ĉiu komprenas, ke la uzo de prefikso „mal-“ en epiteto ne signifas, ke malfermita aro estus la malo de fermita aro, same kiel malfermita pordo ne estas la malo de fermita pordo! Estas tamen prave rimarkigi, ke malfermita aro estas rezulto de neniu malferma ago, sed tiaj metaforoj abundas tra la tuta matematika terminologio kaj tuŝas ankaŭ „aperto“, kiu laŭetimologie signifas... „malfermitaĵo“. Ni do adoptis „fermita“ / „malfermita“, kiel faris [P2].
fermita vojo [mv354]
[HY, §459] Vojo1, kies komenca kaj fina punktoj estas egalaj. Trad. 
figuri [mv355]
(matematikan objekton aŭ problemon) Prezenti ĝin, se eble en maniero konkreta (ekz-e per desegnaĵo, tabelo): oni figuras per kurbo la ekvacion f(x, y) = 0 [RB, p. 16] ; sur la grafikaĵo de la funkcio bonvolu zorge figuri ankaŭ la tanĝantojn kaj asimptotojn. Trad. 
fiksa punkto [mv356]
[HY, §130] (de bildigo f) Tia elemento x, ke f(x) = x: kuntiro de kompleta metrika spaco al si mem akceptas nur unu fiksan punkton. Trad. Rim. Oni diras sendistinge „a estas fiksa punkto de f“, aŭ „punkto a estas fiksa per f“.
filtrilo [mv357]
[HY, §131, „filtro“] (super aro E) Tia nemalplena aro de subaroj de E, ke: (1) la malplena aro ne apartenas al ĝi; (2) ĉiu superaro de iu ajn el ĝiaj elementoj apartenas al ĝi; (3) ĉiu komunaĵo de finia nombro da ĝiaj elementoj apartenas al ĝi: la aro de ĉiuj ĉirkaŭaĵoj de donita punkto de topologia spaco estas filtrilo. [ Vd. pli fajna, konverĝa2 ] Trad. 
fina rando [mv358]
Vd Ekz. rando3 ] Trad. 
finia [mv359]
[P1] Kies „grando“ ne superas iun entjeron: finia aro, grupo (sampova kiel iu subaro de ℕ) ; finia vico ; finia distanco. [ Sin. finita ] Trad. Rim. Vd rimarkon sub infinita.
finia vico, finilonga vico [mv360]
Vico, kies fonto-aro estas finia. Trad. Rim. Finilongaj vicoj estas prezenteblaj per opoj kaj oni ofte konfuzas ambaŭ nociojn.
finidimensia [mv361]
Vd Ekz. n-dimensia ] Trad. 
finio [mv362]
[P1] Nombro, punkto aŭ simila objekto, kies „grando“ (ekz-e, absoluta valoro, koordinatoj, nombro de elementoj ktp) ne superas iun entjeron: la nombroj 1, 2, 3.14, -100... estas finioj. Trad. 
finita [mv363]
[RB, p. 18] [ARK] [ Sin. finia ] Rim. Vd rimarkon sub infinita.
fino [mv364]
[P2]Sin. rando2 ] Trad. 
flanka klaso [mv365]
Sub. dekstra klaso, maldekstra klaso ] [ Sup. kvocienta grupo ] Trad. Rim. Ĉi tiu termino trovas apogon en pluraj naciaj lingvoj. Ni preferas ĝin al „koaro“ [OR, p. 19], aŭ „kunaro“ [P2], dubindaj kunmetaĵoj, kiuj mallerte paŭsas la anglan terminon.
flanko [mv366]
 1. [JW]Sin. membro ] Trad.  2.  [ARK] (de plurlatero) Latero: ortangula kvarangulo, kies ĉiuj flankoj estas egalaj [VE, kvadrato] ; egalflanka kvarangulo [VE, rombo].  3. Vd. konuso2 kaj cilindro2 ] Trad. 
fokusdiseco [mv367]
[JW]Sin. discentreco ] Trad. 
fokuso [mv368]
[RB, p. 33] (de koniko) Tia punkto F, ke la rilato inter la distanco de ĉiu punkto M de la koniko al F kaj la distanco de M al la direktanto egalas al la discentreco. [ Ilust. K1, K2, K3, K4 ] Trad. 
fonto-aro, fonta aro [SP] [mv369]
(de rilato2) La unua aro de la kartezia produto, kies subaro ĝi estas. Trad. Rim. Ĉi-sence troveblas ankaŭ „argumentaro“ [OR, p. 33], sed termino simetria al „celo-aro“ ŝajnis al ni preferinda. Notu, ke fonta kaj cela aroj estas nocioj, uzataj precipe, kiam la rilato estas konsiderata kiel unu- aŭ plur-senca funkcio. Tamen la nocioj estas pravigitaj ankaŭ kadre de internaj rilatoj, ofte prezenteblaj per grafeoj2. Elemento estas en la cela aro, se ĝin trafas sago, kaj en la fonta aro, se sago eliras de ĝi.
formala polinomo [mv370]
Sin. polinomo1 ] Trad. 
formala potencoserio, formala serio [mv371]
(super komuteca3 unuhava ringo) Vico (un)n∈ℕ, kutime prezentata kvazaŭ temus pri „senfina polinomo“ per skribaĵo de la tipo un Xn: la ringon de formalaj potencoserioj super ringo R oni kutime signas per R[[X]] ; la frakcikorpon de ĉi tiu ringo oni kutime nomas korpo de formalaj potencoserioj kaj signas per R((X)) ; la reela polinomo 1-X akceptas kiel inverson la formalan potencoserion Xn. Trad. 
formo [mv372]
[JW, „bilineara formo“] Bildigo de vektora spaco E super korpo K (aŭ kartezia produto de E kun si mem) al K. [ Vd. Atributoj de formo: lineara2, n-lineara, plurlineara, alterna1, simetria5 ] Trad. Rim. Ĉar K estas evidenta vektora spaco super si mem, formo povas havi la samajn atributojn, kiel havas la bildigoj inter vektoraj spacoj.
formulo [mv373]
[RB, p. 6] Aserto esprimita en simbola lingvo: por kalkuli la volumenon de la piramido ŝi uzis la formulon v = qh/3 ; lia formulo donas tre bonan aproksimon de la vera valoro. [ Sup. esprimo ] Trad. Rim. Formulo povas esti vera aŭ malvera.
frakcia parto [mv374]
[P2, komo] (de reelo) La diferenco inter ĝi kaj ĝia entjera parto: la frakcia parto de 3,14 estas 0,14, kaj tiu de -6,758 estas 0,242. Trad. 
frakcikorpo [mv375]
(de komuteca3 integra ringo R) Korpo1, konstruita super R laŭ maniero simila al la maniero konstrui la korpon de racionaloj super la ringo de entjeroj, t.e. uzante frakciojn: la frakcikorpon de la polinomringo R[X] oni kutime signas per R(X). Trad. 
frakcio [mv376]
[VE] Nombro, prezentita kiel kvociento de entjero a (la numeratoro) per nenula entjero b (la denominatoro); simb. a/b (legu: a sur bo, aŭ: a fra bo [OR]): norma, vera [JW]propra frakcio (kies denominatoro estas pli granda ol la numeratoro en absoluta valoro: ½ ktp) ; nenorma [P1]nepropra frakcio [P2] (kies numeratoro estas ne malpli granda ol la denominatoro en absoluta valoro: 5/3, 7/7 ktp) ; reduktebla frakcio [JW] (kies numeratoro kaj denominatoro havas komunan divizoron pli grandan ol 1: 4/12, 8/4 ktp) ; nereduktebla frakcio [JW] (kies numeratoro kaj denominatoro estas inter si primaj) ; miksa frakcio [P1] aŭ frakcia nombro [P2] (konsistanta el entjera kaj frakcia partoj, ekz-e ktp). [ Sub. ono1 ] [ Sin. kvocienta frakcio ] [ Vd. pozicia frakcio ] Trad. Rim. Por ĉi tiu nocio Bricard [RB, p. 7] proponis la formon „fracio“, kiu ne enradikiĝis. La tradicia matematika lingvaĵo ne rigore distingas inter la skribaĵo montranta dividon de numeratoro per denominatoro, kaj la racionala nombro rezultanta el tia divido. Depende de la vidpunktoj eblas do diri, ke 1/2 kaj 2/4 estas identaj aŭ ne. En pli rigora lingvaĵo oni nomas frakcio la paron (p, q) kaj racionala nombro la ekvivalento-klason de ĉiuj tiaj frakcioj (P, Q), ke pQ = Pq. La maniero, laŭ kiu oni kreis la korpon1 de racionalaj nombroj surbaze de la ringo de entjeroj, estas aplikebla ankaŭ al aliaj ringoj (ekz-e la polinomringoj): la tiel konstruita korpo nomiĝas frakcikorpo de la koncerna ringo.
frakcistreko [mv377]
[P2] Signo uzata por apartigi la numeratoron disde la denominatoro en frakcio. Trad. Rim. Ĝi povas esti horizontala aŭ oblikva; la oblikva (nomata „oblikvo“) estas parto de Askio.
fundamenta grupo [mv378]
(de topologia spaco ĉe punkto a) Grupo de ĉiuj homotopecaj ekvivalento-klasoj de fermitaj vojoj, originantaj ĉe a, provizita per kunligo. [ Vd. homotopa ] Trad. 
funkcia spaco [nova]
Aro de bildigoj (alidire funkcioj) inter du aroj, kutime provizita per iu strukturo, kiu igas ĝin spaco vektora, topologia, metrika k.a.: la bildigoj al iu vektora spaco konsistigas vektoran funkcian spacon. Trad. 
funkcio [mv379]
[PV] Bildigo, precipe (sed ne nur) kiam la fonta kaj cela aroj konsistas el nombroj: funkcio de (aŭ: kun) unu reela argumento1, entjeraj valoroj, du argumentoj (2-argumenta) ; funkcio entjera, reela, kompleksa (kun entjeraj, reelaj, kompleksaj valoroj) ; funkcio kontinua, derivebla, analitika, integralebla. [ Vd. Rilatantaj nocioj: maksimumo, maksimumiganto, minimumo, minimumiganto, ekstremumo, ekstremumiganto, nuliganto1, transfleksiĝa punkto ] Trad. Rim. Bricard [RB, p. 19] provis enkonduki la formon „funcio“, sed tiu ne enradikiĝis. Notindas, ke li enkondukis la uzon de prepozicio „de“ por mencii la tipon de argumento (funcio de varianto imaginara), kio konformas al plejparto de la internacia uzo. Iuj tamen preferas uzi „kun“, laŭ la germana uzo, kiu aspektas malpli abstrakta. Rim. La termino „funkcio“ estas vaste uzata en analitiko, sed depende de la branĉo de matematiko oni pli volonte parolos pri „bildigo“ (aŭ „ĵeto“), „funkcionalo“, „operatoro“, „formo“, „operacio2“, „transformo“... Ni do ricevis tutan serion da sinonimaj terminoj, tamen kun malsama historia fono. Rim. Kvankam la precizigo reela, kompleksa devus aplikiĝi nur al la celo-aro, oni en praktiko subkomprenigas, ke ankaŭ la fonto-aro konsistas el tiaj nombroj, krom se estas kontraŭa precizigo, kiel en kompleksa funkcio de reela argumento. Tia nerigoraĵo aparte utilas por paroli pri kompleksaj funkcioj, kies ĉefaj analitikaj specifaĵoj rilatas al ilia kompleksa fonto-aro. Notu ankaŭ, ke funkciojn de entjeraj argumentoj oni prefere nomas vicoj. Finfine, en kuntekstoj, kie necesas kaj koncizo kaj precizo, oni povas uzi kunmetaĵojn de la tipo reelargumenta, kompleksvalora.
funkcionala analizo [nova]
[JW] Branĉo de matematiko, studanta malfinidimensiajn vektorajn spacojn, precipe funkciajn spacojn, provizitajn per adekvataj topologioj2, kaj la bildigojn super tiaj spacoj; funkcionala analizo kombinas nociojn kaj ilojn devenantajn i.a. el lineara algebro1, topologio1 kaj analitiko. Trad. Rim. Malfacilus doni tute travideblan nomon al ĉi tiu nocio. Ni reprenas la terminon de Werner, konatan nerekte ankaŭ de [OR, p. 93], ĉar tiuj fontoj estas aŭtoritataj kaj la elektita formo aspektas internacia. Sed agnoskendas, ke la rilato inter la nocio kaj ĝia nomo restas tre nebula. En iuj naciaj lingvoj la epiteto, kiun ni tradukas per „funkcionala“, t.e. „rilata al funkcionalo(j)“, povas signifi ankaŭ „funkci(rilat)a“, kaj la substantivo povas signifi ankaŭ „analitiko“, ja pluraj el la troveblaj difinoj konsideras, ke la koncerna fako estas branĉo de analitiko. Pluraj pravigas la epiteton „funkcionala“ asertante, ke ĝi venas el la fakto, ke la nocio aperis kadre de variada kalkulo, en kiu specifan rolon ludas reelvaloraj bildigoj kun funkcioj kiel argumentoj, alidire funkcionaloj, dum aliaj opinias, ke ĝi simple aludas al la vektoraj funkciaj spacoj, studataj de tiu fako. La konvencio, kiun ni sekvis, neintence konformas al tiu de la pola lingvo, kiu uzas la adjektivon funkcyjna por funkcia spaco kaj funkcjonalna por funkcionala analizo.
funkcionalo [mv380]
[P1] Bildigo, kies fonto-aro konsistas el funkcioj kaj kies celo-aro konsistas el nombroj: la bildigo, kiu ĵetas funkcion al ĝia integralo1 estas funkcionalo ; distribucioj estas funkcionaloj. Trad. Rim. Rimarkindas, ke la difino en [P1] ne aludas al la celo-aro. Ni ne scias, ĉu temas pri intenca deziro vastigi la nocion (vastigo retrovebla ankaŭ en [P2]) aŭ preteratento. Ja niascie la difino, kiun ni donas, trovebla ankaŭ ĉe [OR], restas la plej kutima en diversaj naciaj lingvoj, eĉ se kelkaj ial identigas funkcionalojn kun formoj.
furiera [nova]
[P2, Furiero] Iel rilatanta al la verko de Furiero. [ Vd. furiera serio, furiera transformaĵo, furiera transformo ] Trad. 
furiera serio [nova]
[P2, Furiero] (de reela funkcio f kun periodo T) Tia trigonometria serio kun ĝenerala termo λneinx, ke la koeficiento λn egalas al (1/T)∫[0,T] f(t).e-int/Tdt: ĉiu perioda funkcio f, integralebla en periodo sia, akceptas elvolvaĵon en furieran serion, kiu konverĝas al la distribucio asociita al f. [ Vd. Furiero ] Trad. Rim. Ĉe [JW] aperas nur la formo „furiera elvolvaĵo“.
furiera transformaĵo [nova]
 1. [K2004, p. 8] (de funkcio f de la aro de reeloj al tiu de reeloj aŭ kompleksoj) La kompleksvalora funkcio F, kiu ĵetas reelon ω al la integralo f(t).e-iωtdt, se ĝi ekzistas: la funkcion F oni kutime signas per ℱ(f) ; en la kampo de signalprilaborado, se f priskribas la tempan evoluon de analoga signalo, la furiera transformaĵo F(ω) informas pri amplitudo kaj fazo de ĝia komponanto ĉe frekvenco ω/(2π). [ Vd. Furiero ] Trad. Rim. Ekzistas pluraj manieroj difini la transformaĵon depende de tio, ĉu oni elektas por ĝi argumenton, kiu prezentas la fizikan frekvencon ν aŭ la angulan rapidon ω = 2πν, kaj ĉu oni volas, aŭ ne, plej multe similigi la difinon de la inversa transformaĵo al tiu de la transformaĵo mem. Malgraŭ tiuj diversaj difinmanieroj la ĉefaj ecoj de la transformaĵo restas identaj.  2. [K2004, p. 13] (de distribucio T) Tia distribucio ℱ(T), ke la bildo per ĝi de ĉiu testa funkcio φ egalas al <T, ℱ(φ)>, supozante, ke ekzistas la furiera transformaĵo1 de φ; simb. <ℱ(T), φ> = <T, ℱ(φ)>: la diraka distribucio ĉe 0 akceptas kiel furieran transformaĵon la konstantan funkcion 1 ; la funkcio cos ω0t ne akceptas furieran transformaĵon1, sed konsiderate kiel distribucio, ĝi havas furieran transformaĵon, egalan al ½(δω00). [ Vd. Furiero ] Trad. 
furiera transformo [nova]
[P2, Furiero] La lineara bildigo , kiu ĵetas funkcion aŭ distribucion al ĝia furiera transformaĵo. [ Vd. Furiero ] Trad. Rim. Troviĝas ĉe [JW] la formoj „furiera bildigo“ por la transformo kaj „furiera bildo“ por la transformaĵo.
Furiero [nova]
[P2] Franclingve: Jean-Baptiste Joseph Fourier, 1768-1830. Franca matematikisto kaj fizikisto. Trad. 
galeza [nova]
Iel rilatanta al la verko de Galezo. [ Vd. galeza grupo, galeza korpo, galeza superkorpo ] Trad. 
galeza grupo [mv381]
 1. (de superkorpo K' de korpo1 K) Grupo de ĉiuj aŭtomorfioj de K', kiuj lasas la elementojn de K senŝanĝaj: la galezan grupon de superkorpo K' de K oni iufoje signas per Gal(K'/K). [ Vd. Galezo. ] Trad.  2. (de polinomo, aŭ algebra ekvacio) Galeza grupo1 de la radika korpo de la polinomo. [ Vd. Galezo. ] Trad. 
galeza korpo [mv382]
Finia korpo1: la kardinalo de galeza korpo estas potenco de primo. [ Vd. Galezo ] Trad. 
galeza superkorpo [mv383]
(de korpo1 K) Tia superkorpo K' de K, ke ĝi havas finian gradon4 kaj ke la invariantokorpo de la galeza grupo1 Gal(K'/K) egalas al K. [ Vd. Galezo ] Trad. 
Galezo [mv384]
Franclingve: Évariste Galois, 1811-1832. Franca matematikisto. Trad. Rim. Povas esti duboj, kiel esperantigi tiun familian nomon, prononcata „galŭa'“ en la franca. Jam ekzistas pluraj okazoj de transskribo de „ŭa“ per „ua“, sed tio malmulte taŭgas vortfine en Esperanto. Cetere la franca finaĵo „-ois“ estas variaĵo de „-ais“ kaj ekzistas en [P1] multaj ekzemploj de transskribo per reveno al la etimologia formo: „Artezo (Artois)“, „Blezo (Blois)“, „Kalezo (Calais)“, „Rabelezo (Rabelais)“, „Valezo (Valais)“ kaj, iom malsame, „Valezio (Valois)“. Ni do sekvis tiun ĉi vojon, prefere al tiu de [P2], kiu uzas „Galojo“ surbaze de angla prononco.
gaŭsa [nova]
Iel rilatanta al la verko de Gaŭso. [ Vd. gaŭsa distribuo, gaŭsa entjero, gaŭsa kurbo, gaŭsa primo ] Trad. 
gaŭsa distribuo [nova]
[JW] Tia probablodistribuo, ke la koncerna probablodenso sekvas gaŭsan kurbon: hazarda variablo kun gaŭsa distribuo, kies ekspekto estas µ kaj varianca devio σ, havas probablodenson de la tipo: f(x) = σ-1(2π)exp(-½[(x-µ)/σ]2) ; gaŭsan distribuon oni ankaŭ nomas normala distribuo ; hazardan variablon kun gaŭsa distribuo oni povas nomi normala hazarda variablo. [ Vd. Gaŭso ] Trad. 
gaŭsa entjero [mv385]
[P2] Komplekso1, kies reela kaj imaginara partoj estas entjeroj: la gaŭsaj entjeroj konsistigas ringon, kutime signatan per ℤ[i], kies inversigeblaj elementoj estas 1, -1, i kaj -i. [ Vd. Gaŭso ] Trad. 
gaŭsa kurbo, kloŝforma kurbo [JW] [mv386]
Ebena kurbo kloŝforma: la kartezia ekvacio de la gaŭsa kurbo estas de la tipo y = (2π)exp(-x2/2). [ Ilust. K12 ] Trad. 
gaŭsa primo [nova]
[P2] Gaŭsa entjero, kiu ne havas proprajn divizorojn: la entjero 2 estas primo (en ), sed ne estas gaŭsa primo, ĉar ĝi egalas i.a. al la produto (1+i)(1-i). [ Vd. Gaŭso ] Trad. 
Gaŭso [mv387]
[P2] Germanlingve: Karl Friedrich Gauß, 1777-1855. Germana matematikisto, astronomo kaj fizikisto. Trad. 
geodezia linio [nova]
[RB, p. 40]Sin. geodezo ] Trad. 
geodezo [nova]
[HY, §145] (inter punktoj A kaj B de surfaco S) Tia kurbo inkluzivata en S kaj trairanta A kaj B, ke la longo de la arko1 inter ili estas minimuma: la rektoj estas la geodezoj de ebenoj ; la geodezoj de sfero estas ĝiaj ĉefcirkloj. [ Sin. geodezia linio ] [ Vd. variada kalkulo ] Trad. Rim. Ĉi tiu formo estas iom problema, ĉar ĝi kreas novan radikon apud tiu de „geodezio“, kaj distanciĝas de la formo, uzata de Bricard. Ĝin tamen adoptas [JW] kaj [DD], do eblas ĝin konsideri aŭtoritata.
generi [mv388]
[P1]Sin. naski ] Trad. 
geometria [mv389]
[RB, p. 6] Iel rilatanta al geometrio: geometria problemo. [ Vd. geometria figuro, geometria meznombro, geometria progresio, geometria serio ] Trad. 
geometria figuro [mv390]
[RB, p. 6] Aro da punktoj, konsiderata de la vidpunkto de ĝiaj geometriaj ecoj: ebena figuro (inkluzivata de ebeno). [ Vd. geometrio ] [ Sub. Specifaj figuroj: punkto1, linio, surfaco, solido2 ] Trad. 
geometria meznombro [mv391]
Vd Ekz. meznombro ] Trad. 
geometria progresio [mv392]
[P1] Tia progresio, ke ĉiu ĝia termo, esceptante la unuan, estas la geometria meznombro de la antaŭa kaj de la posta: 1, 2, 4, 8, 16, 32... ; la n-a termo de tia progresio egalas al la produto de konstanto (la kvociento3 de la progresio) per la antaŭa termo. [ Sin. geometria vico ] Trad. 
geometria serio [mv393]
Vd Ekz. serio ] Trad. 
geometria vico [mv394]
[P1]Sin. geometria progresio ] Trad. 
geometrio [mv395]
[RB, p. 25] Branĉo de matematiko, kiu studas la tridimensian spacon pere de ĝiaj punktoj2, linioj, surfacoj kaj solidoj2: afina geometrio (kadre de afina spaco) ; elementa geometrio (studanta tradiciajn figurojn en la tridimensia spaco surbaze de fizike intuicia aksiomaro) ; eŭklida geometrio (originale: bazita sur la postulato de Eŭklido pri paraleloj, nun: kadre de eŭklida spaco) ; neeŭklida geometrio (ekz-e laŭ Rimano aŭ Lobaĉevskij) ; priskriba geometrio (ebliganta la precizan ebenan prezentadon de spaca figuro) ; analitika geometrio. Trad. 
globo [mv396]
 1. [JW] (kun centro a kaj radiuso ρ, en metrika spaco) Subaro konsistanta el ĉiuj punktoj2, kies distanco1 al a estas malpli granda ol ρ: globoj estas malfermitaj2 subaroj. Trad. Rim. Ĉi-sence troveblas ankaŭ „bulo“ [HY, §53]. Eblas difini ankaŭ „fermitajn globojn“, se oni allasas, ke la distanco al la centro egalu la radiuson. Kontrastcele oni iufoje nomas la ĉi-supre difinitajn globojn „malfermitaj globoj“.  2. [JW]Sin. sfero2 (kiel solido) ] Trad. 
globtavolo [mv397]
[JW] Parto de sfero2, situanta inter du paralelaj ebenoj, sekcantaj la sferon. [ Sin. sferdisko ] Trad. Rim. Kiam unu el la ebenoj tanĝas la sferon, oni ricevas segmenton (de sfero)4. Tial globtavolo en iuj naciaj lingvoj nomiĝas „dubaza sfera segmento“.
gradiento [mv398]
[P1] (de skalara kampo) Vektora kampo, kies komponantoj egalas la partajn derivaĵojn de la skalaro laŭ la koordinatoj: la gradienton de kampo U oni kutime signas per Ugrad U = ∑∂i U∙ei. Trad. 
grado [mv399]
 1. [VE] Komunuza mezurunuo de ebena angulo, egala al la 180a parto de streĉita angulo; simb. ° : grado egalas al π/180 radianoj. Trad.  2. [HY, §342] (de polinomo) La plej granda indico de ĝiaj termoj: la grado de konstanta3 polinomo estas 0. Trad.  3. [OR, p. 18] (de algebra ekvacio) La grado2 de la polinomo ĝin difinanta. Trad.  4. [HY, §342] (de korpo1 K' rilate al subkorpo K) Dimensio2 de K', konsiderata kiel vektora spaco super K: la gradon de K' rilate al K oni signas per [K':K] ; la grado de la korpo de kompleksoj rilate al tiu de reeloj estas 2. Trad.  5. [SP] (de vertico v de grafeo1) Nombro de eĝoj incidaj al ĝi; simb. grad(v): la grado de izolita2 vertico estas nulo ; la grado de vertico egalas al la sumo de ĝiaj elira kaj enira duongradoj. [ Vd. elira duongrado, enira duongrado ] Trad. 
graduso [mv400]
[P1] Komunuza mezurunuo de ebena angulo, egala al la 200a parto de streĉita angulo; simb. gr: graduso egalas al π/200 radianoj. Trad. 
grafeiko [mv401]
[SP] Branĉo de matematiko, studanta grafeojn: la problemo pri la Königsberg-aj pontoj estas klasika problemo de grafeiko ; la solvo evidentas el la grafeikaj konsideroj. [ Sin. grafeteorio ] Trad. 
grafeo [mv402]
 1. [SP] Tia matematika strukturo (E,U), ke E estas aro (aro de la verticoj) kaj U estas vico, kies termoj estas duopoj el elementoj en E (vico de ĝiaj eĝoj): grafeo estas prezentebla per aro da punktoj (la verticoj), ligitaj per linioj aŭ sagoj (la eĝoj) ; ebena grafeo (desegnebla sur ebeno sen interkruciĝoj). [ Sin. grafo1 ] [ Vd. Atributoj: vertico5, eĝo2, buklo, ordo7 ] [ Sub. Specifaj grafeoj: orientita grafeo, neorientita grafeo, simpla grafeo, n-grafeo, plurgrafeo, arbo; sub- kaj super-strukturoj: subgrafeo, supergrafeo ] [ Sub. Specifaj partoj de grafeo: kliko, koneksa komponanto ] [ Vd. Specifaj ecoj de grafeo: n-opeĝa, senbukla, eŭlera3, kompleta3, koneksa2, koneksega, sencikla ] [ Vd. Koneksaj nocioj: ĉeno, ciklo2, vojo2, cirkvito ] Trad. Rim. Oni ankaŭ trovas la vorton „grafo“ uzatan tiusence, ekz-e en [JW] kaj [P2]. Nemulte gravas ĝia koincido kun la nobeltitolo, pli malbonas, ke ĝi povas kolizii kun la kvazaŭsufikso „-graf“. Ĉar ankoraŭ ne ekzistas firma tradicio en la kampo, kaj ĉar „grafeo“ jam aperis en pluraj verkoj, ni favoras tiun iom pli oportunan terminon. Ekzistas pluraj ekvivalentaj difinoj, provantaj pli-malpli bone ampleksi la diversajn tipojn de grafeoj: orientitaj aŭ ne, unuopeĝaj aŭ pluropeĝaj ktp. Ni elektis difinon, kiu favoras la nocion de pluropeĝa orientita grafeo. Notu, ke en pluropeĝa grafeo oni nomas eĝo ne nur la duopon el verticoj, sed iufoje ankaŭ tian duopon, konsideratan kune kun ĝia indico en la vico U. Tiamaniere eblas pravigi esprimojn de la tipo paralelaj eĝoj (eĝoj kun samaj randoj)du eĝoj ligas verticojn v1 kaj v2  2. (de rilato2) Diagramo, iufoje uzata por ĝin prezenti, konsistanta el sagoj, kies randoj prezentas tiajn elementojn a kaj b, ke (a, b) estas elemento de la rilato: en la grafeo de simetria4 rilato, al ĉiu sago respondas sago kun samaj randoj kaj kontraŭa direkto. Trad. 
grafeteorio [mv403]
[SP]Sin. grafeiko ] Trad. 
grafika prezento [mv404]
(de reela funkcio f) Tia ebena kurbo, ke la paro de karteziaj koordinatoj (x, y) de ĉiu punkto de ĝi apartenas al la grafikaĵo de f kaj inverse: la grafika prezento de funkcio x2 estas parabolo. Trad. Rim. Ne ekzistas esenca diferenco inter ĉi tiu nocio kaj „grafikaĵo“.
grafikaĵo [mv405]
[HY, §152] (de bildigo f) Aro, konsistanta el la paroj (x, f(x)) por ĉiu x en la fonto-aro de f. [ Sin. grafo2 ] [ Vd. grafika prezento ] Trad. Rim. Laŭ la donita difino de bildigo ne ekzistas esenca diferenco inter funkcio kaj ĝia grafikaĵo. Oni tamen konservas ambaŭ esprimojn pro la malsamaj intuiciaj kampoj, al kiuj ili referencas: „funkcio“ parolas pri la maniero asocii du elementojn kaj „grafikaĵo“ referencas al eventuala kurbo, figuranta la funkcion.
grafo [mv406]
 1. [JW]Sin. grafeo1 ] Trad.  2. [JW] [EVI] [ Sin. grafikaĵo ]
granda duonakso [mv407]
[JW] (de elipso) Ĉiu el la du strekoj1 de ĝia fokusa akso1, kunligantaj la centron3 al la elipso; longo de tia streko: la kvadratoj2 de periodo de rivoluo de du planedoj rilatas inter si, kiel la kuboj2 de iliaj grandaj duonaksoj (tria keplera leĝo). [ Ilust. K2 ] Trad. 
grupo [mv408]
[RB, p. 14] Tia grupoido (E,†), ke ĝia operacio2 estas asocieca1, ke ekzistas neŭtra elemento en E, kaj ke por ĉiu elemento en E ekzistas ĝia neŭtriganto: adicia grupo (komuteca grupo, kies operacio estas adicie signata) [JW] ; multiplika grupo (grupo, kies operacio estas multiplike signata) ; grupo estas monoido, kies ĉiuj elementoj estas neŭtrigeblaj. [ Sup. algebra strukturo ] [ Sub. Specifaj grupoj: grupo de n-modulaj restoklasoj, alterna grupo, fundamenta grupo, galeza grupo, simetria grupo, kvocienta grupo; substrukturo: subgrupo ] [ Vd. Atributo de grupo: ordo4; specifaj ecoj de grupo: abela, arĥimeda2, cikla1, komuteca2, orda, simpla, topologia3, transitiva2 ] Trad. 
grupo de n-modulaj restoklasoj [mv409]
(por entjero n > 1) Kvocienta grupo de la adicia grupo de entjeroj per la subgrupo de n-obloj; alidire: aro de ĉiuj n-modulaj restoklasoj, provizita per la adicio (p+nℤ)+(q+nℤ) = (p+q)+n: la grupon de n-modulaj restoklasoj oni signas per nℤ/n. [ Vd. cikla1 ] Trad. 
grupoido [mv410]
[JW] Aro, konsiderata kune kun unu interna operacio en ĝi. [ Sub. duongrupo, monoido, grupo ] [ Sup. algebra strukturo ] Trad. Rim. La nocio ne estas tre utila, krom por servi kiel supernocio al ĉiuj unuoperaciaj algebraj strukturoj.
ĝenerala termo [mv411]
Vd Ekz. termo5 ] Trad. 
ĝeneraligita funkcio [mv412]
[P2, distribucio]Sin. distribucio ] Trad. 
harmona [mv413]
 1. [HY, §154] (p.p. funkciokampo) Tia, ke aplikite al ĝi la laplaca operatoro alprenas nulan valoron: en regiono sen elektraj ŝargoj la potencialo estas harmona ; harmonaj funkcioj verigas la laplacan ekvacion. Trad. Rim. Ial por ĉi tiu senco troviĝas „harmonia“ en [P2] (sed „harmona meznombro“ kaj „harmona vico“ restas). Ni dubas, ĉu estas preferinde diri, ke tiaj funkcioj estas harmoniaj (t.e. agrablaj por la oreloj aŭ la okuloj), ol diri, ke ili estas harmonaj (t.e. iel ajn rilataj al osciloj kun frekvencoj egalaj al entjeraj obloj de iu valoro), ja ambaŭ kvalifikoj estas egale absurdaj. Temas evidente pri tradiciaj konvenciaj sciencaj terminoj, kiuj uzas specialan sciencan formon, enkondukitan jam en [RB, p. 31, „harmona biraporto“ ] pro tro pedanta deziro eviti la komunuzan radikon „harmoni“. Oni do komprenu, ke la vorto „harmono“ kun sia akustika kaj fizika senco estas posta kreaĵo, ke „harmona“ rajtas ne submetiĝi al tiu senco, kaj ke ne valoras rompi la tradicion.  2. Vd. harmona meznombro, harmona progresio, harmona serio ]
harmona meznombro [mv414]
Vd Ekz. meznombro ] Trad. 
harmona progresio [mv415]
Tia progresio, ke ĉiu ĝia termo, esceptante la unuan, estas la harmona meznombro de la antaŭa kaj de la posta: 1, 1/2, 1/3, 1/4, 1/5, 1/6... ; la termoj de tia progresio estas inversoj de la termoj de iu aritmetika progresio. [ Sin. harmona vico ] Trad. 
harmona serio [mv416]
Vd Ekz. serio ] Trad. 
harmona vico [mv417]
[P1]Sin. harmona progresio ] Trad. 
hazarda variablo, loteca variablo [mv418]
(super probablospaco (Ω,A,P)) Mezurebla bildigo X de la probablospaco al la aro de reeloj, provizita per la borela σ-algebro; alidire: tia funkcio X, ke la inversa bildo per ĝi de ajna intervalo ]-∞,x[ estas okazo, ofte signata per (X < x): hazarda variablo X difinas probablon PX = P◦X-1 super la aro de reeloj provizita per la borela σ-algebro. [ Sin. stokasta variablo ] [ Vd. probablodistribuo, distribua funkcio, probablodenso, momanto, ekspekto, varianco, varianca devio, kunvarianco, korelacio ] [ Vd. diskreta1, maldiskreta1, nedependa2 ] Trad. Rim. La formoj „hazarda variablo“ kaj „loteca variablo“ ne troveblas en niaj fontoj, sed ni opinias ilin preferindaj al la sinonima „stokasta variablo“, ĉar la bezono por aparta radiko „stokast“ ne ŝajnas al ni pravigebla ĉi-okaze.
heksaedro [mv419]
[RB, p. 30]Sin. sesedro ] Trad. 
helico [mv420]
[RB, p. 35] Tia neebena kurbo, ke la angulo inter ĝia tanĝanto ĉe punkto M kaj la rekto kun difinita direkto trairanta punkton M ne dependas de M: cirkla helico (situanta sur cirkla cilindro1). [ Vd. Ne konfuzu kun: spiralo ] [ Vd. paŝo ] Trad. 
hemisfero [mv421]
[PV] [EVI] Duonsfero.
hermita [mv422]
 1.  Iel rilatanta al la verko de Hermito. [ Vd. hermita formo, hermita (skalara) produto, hermita spaco ] Trad.  2. [P1] (p.p. (n, n)-matrico super la korpo de kompleksoj1) Tia, ke ĉiu ĝia elemento kun indico (i, j) egalas al la konjugito1 de tiu kun indico (j, i). Trad. 
hermita formo [mv423]
(super kompleksa vektora spaco E) Tia seskvilineara formo φ, ke φ(x, y) = κ(φ(y, x)), kie κ signas la operacion konjugo. [ Vd. Hermito ] Trad. 
hermita skalara produto, hermita produto [mv424]
 1. (super kompleksa vektora spaco E) Tia hermita formo φ, ke φ(x, x) ≥ 0 por ĉiuj xE, kaj egalas al nulo, se kaj nur se x = 0. [ Vd. Hermito, hermita spaco, normo ] Trad.  2. (de du vektoroj x, y) La bildo de (x, y) per hermita skalara produto1. Trad. 
hermita spaco [mv425]
[SP] Kompleksa vektora spaco E, konsiderata kune kun hermita produto1 super ĝi, aŭ afina spaco, super kiu operacias tia vektora spaco. [ Vd. Hermito ] Trad. 
Hermito [mv426]
[P2] Franclingve: Charles Hermite, 1822-1901. Franca matematikisto. Trad. 
hevisida [nova]
Iel rilatanta al la verko de Hevisido. [ Vd. hevisida funkcio ] Trad. 
hevisida funkcio [mv427]
[P2, Hevisido] Reela funkcio, kiuj ĵetas strikte negativan argumenton al 0 kaj pozitivan al 1: la hevisidan funkcion oni iufoje signas per H(x)Y(x) kaj iufoje nomas ankaŭ „unuo-ŝtupo“. [ Vd. Hevisido ] Trad. 
Hevisido [mv428]
[P2] Anglalingve: Oliver Heaviside, 1850-1925. Angla matematikisto kaj fizikisto. Trad. Rim. Ni spontane esperantigis la nomon al „Hevisajdo“, sed ĉar „Hevisido“ havas aŭtoritatan fonton, ne valoras krei duoblaĵon.
hilberta [nova]
Iel rilatanta al la verko de Hilberto. [ Vd. hilberta spaco ] Trad. 
hilberta spaco [mv429]
[HY, §156] Kompleta1 hermita spacoeŭklida spaco. [ Vd. Hilberto ] Trad. Rim. Oni ankaŭ parolas pri „antaŭhilbertaj spacoj“, por kiuj oni postulas nek kompletecon, nek ke la normo de nenula vektoro estu nepre nenula.
Hilberto [mv430]
[P2] Germanlingve: David Hilbert, 1862-1943. Germana matematikisto. Trad. 
hiperbola funkcio [mv431]
[JW] Funkcio el la vico: hiperbola sinuso, hiperbola kosinuso, hiperbola tangento, hiperbola kotangento. Trad. 
hiperbola kosinuso [mv432]
[JW] Reela funkcio, kiu ĵetas reelon x al ½(ex+e-x); simb. coshkosh. [ Ilust. A9 ] Trad. 
hiperbola kotangento [mv433]
[JW] Reela funkcio, kiu ĵetas reelon x al (cosh x)/(sinh x); simb. cotghkotangh. Trad. 
hiperbola sinuso [mv434]
[JW] Reela funkcio, kiu ĵetas reelon x al ½(ex-e-x); simb. sinh. [ Ilust. A9 ] Trad. 
hiperbola spiralo [mv435]
Spiralo, kies polusa ekvacio estas de la tipo ρ = k. [ Ilust. K15 ] Trad. 
hiperbola tangento [mv436]
[JW] Reela funkcio, kiu ĵetas reelon x al (sinh x)/(cosh x); simb. tanghtgh. [ Ilust. A9 ] Trad. 
hiperbolo [mv437]
[RB, p. 33] Koniko kun discentreco pli granda ol unu: hiperbolo havas du fokusojn kaj la diferenco inter la distancoj de ĉiu punkto de la hiperbolo al ĝiaj fokusoj estas konstanta ; hiperbolo estas intersekco de cirkla konuso kun ebeno paralela al la konusa akso ; la kartezia ekvacio de hiperbolo estas de la tipo (x/a)2-(y/b)2 = 1. [ Ilust. K1, K4 ] Trad. 
hiperboloido [mv438]
[RB, p. 36] Kvadriko, kiu havas centran simetriecon kaj sekcas iujn ebenojn laŭ hiperboloj: rotacia aŭ rivolua hiperboloido ; unupeca, dupeca hiperboloido ; unupeca hiperboloido estas rektara surfaco. Trad. 
hiperebeno [mv439]
[HY, §158] Afina hiperebenovektora hiperebeno, laŭ la kunteksto. Trad. 
hipocikloido [mv440]
[RB, p. 35] Ebena kurbo, naskita de punkto de cirklo, kiu ruliĝas interne de alia cirklo. [ Ilust. K21 ] [ Vd. longigita hipocikloido, mallongigita hipocikloido; cikloido, epicikloido ] Trad. 
hipotenuzo [mv441]
[RB, p. 27] (de ortangula triangulo) Latero kontraŭa2 al la vertico de la orta angulo; ĝia longo: la kvadrato de hipotenuzo egalas la sumon de la kvadratoj de la du katetoj (pitagora teoremo). Trad. 
hipotroĥoido [mv442]
[JW] [ARK] [ Ilust. K23 ] [ Sub. longigita hipocikloido, mallongigita hipocikloido ] [ Vd. troĥoido, epitroĥoido ] Trad. 
holomorfa [mv443]
 1. [RB, p. 21] (p.p. kompleksa funkcio, ĉe punkto a) Derivebla ĉe tiu punkto: holomorfa estas ĉiu diferencialebla funkcio f, kiu krome verigas la kondiĉon, ke xf(a) + i.∂y f(a) = 0. Trad.  2. [RB, p. 21] (p.p. kompleksa funkcio en iu subaro de ĝia fonto-aro) Tia, ke ĝi estas holomorfa1 ĉe ĉiuj punktoj de tiu subaro: holomorfa funkcio estas ankaŭ analitika funkcio. Trad. 
homeomorfia [mv444]
 1. (p.p. du topologiaj spacoj) Tiaj, ke ekzistas homeomorfio de unu al la alia: la homeomorfieco de ĉiuj sampovaj spacoj kun diskreta topologio estas evidenta. Trad. Rim. Por ĉi tiu senco ekzistas sinonimo „homeomorfa“.  2. [P2] (p.p. bildigo) Havanta ecojn de homeomorfio. Trad. 
homeomorfieco [mv445]
Vd Ekz. homeomorfia1 ] Trad. 
homeomorfio [mv446]
[P2] Tia bijekcio inter du topologiaj spacoj, ke la bildo1 kaj la inversa bildo1 de malfermita1 subaro de unu spaco estas malfermita ankaŭ en la alia: la homeomorfioj konsistas el ĉiuj kontinuaj2 bijekcioj, kies inverso estas mem kontinua ; la grupo de ĉiuj homeomorfioj de topologia spaco al si mem. Trad. 
homogena [mv447]
 1. [RB, p. 13] (p.p. polinomo) Kies ĉiuj termoj estas samgradaj: ĉiuj homogenaj polinomoj de unu argumento estas de la tipo aXn ; X2+XY+Y2 estas duagrada homogena polinomo de du argumentoj. Trad.  2. [RB, p. 23] (p.p. lineara ekvacio) Kies dekstra flanko1 estas 0: por solvi nehomogenan diferencialan ekvacion, ofte utilas solvi la respondan homogenan ekvacion. Trad.  3. (p.p. bildigo f inter du vektoraj spacoj) Tia, ke por iu nombro α ĉiam veras, ke f(λ∙x) = λαf(x). Trad.  4. [JW, „homogenaj koordinatoj“] (p.p. koordinatsistemo) Tia, ke en ĝi la koordinataj opoj kun proporciaj termoj difinas la saman punkton: la sistemo de pezocentraj koordinatoj estas homogena. Trad. Rim. Oni ofte aplikas la kvalifikon „homogena“ al la koordinatoj mem aŭ al la koordinataj opoj.
homologa [mv448]
[PV] [ARK] (p.p. elementoj de du similaj figuroj) Respondaj inter si per la koncerna simileco: la homologaj lateroj de du similaj plurlateroj estas proporciaj.
homomorfia [mv449]
 1. (p.p. du algebraj strukturoj) Tiaj, ke ekzistas homomorfio de unu al la alia: pruvu la homomorfiecon de la grupo de ebenaj rotacioj2 kun la grupo de kompleksoj1 kun modulo unu. Trad. Rim. Por ĉi tiu senco ekzistas kutima sinonimo „homomorfa“.  2. [P2] (p.p. bildigo) Havanta ecojn de homomorfio.
homomorfio [mv450]
[JW] Tia bildigo inter du samspecaj strukturoj, ke ĝi iasence „respektas“ ilin. Pli precize, se oni signas la strukturojn per (E,∆1,∆2,...,∆n) kaj (F,∇1,∇2,...,∇n), la bildigo f estas tia, ke: (1) por ĉiu duopo de internaj operacioj i kaj i veras, ke f(xi y) = f(x)∇i f(y), kiuj ajn estas x, yE; (2) por ĉiu duopo de internaj rilatoj j kaj j veras, ke se xj y, tiam f(x)∇j f(y), kiuj ajn estas x, yE; (3) por ĉiu duopo de eksteraj operacioj k kaj k (de la sama aro R super respektive E kaj F) veras, ke f(α∆k x) = α∇k f(x), kiuj ajn estas xE kaj α∈R: grupa, ringa, modula, vektor(spac)a homomorfio ; ordo-rilata homomorfio (t.e. kreskanta bildigo) ; la bildo per grupa homomorfio de la neŭtra elemento de la fonto-aro estas la neŭtra elemento de la celo-aro. [ Sub. izomorfio, endomorfio, aŭtomorfio ] [ Vd. lineara2 ] [ Vd. Atributoj de homomorfio: bildaro, kerno1; atributoj de vektora homomorfio: matrico, rango3 ] Trad. Rim. Troviĝas ĉe [HY] la formo „homomorfo“ por ĉi tiu signifo. [P2], male, sekvas Werner. Tiuj du lastaj fontoj tamen uzas adjektivkarakteran radikon „homomorf“ kun la signifo de nia homomorfia1, rezervante la formon „homomorfia“ al la signifo homomorfia2. Ni tamen ne vidis kialon uzi du radikojn, des pli ke la dua signifo ne estas tre utila en praktiko, kaj ke la unua jam aperas ĉe bone enradikiĝintaj terminoj same derivitaj el la nomo de la koncerna bildigo, kiel homotetia1, izometria2 kaj simetria2. Deirante de alia etimologia bazo, oni parolas pri similaj figuroj, t.e. tiaj, ke ekzistas simileco inter ili. Oni ne sentas bezonon krei novan adjektivon por signifi „estanta simileco“. Por doni kontraŭan argumenton ni tamen agnosku, ke la terminoj de la tipo „bijekcia“ ktp tradicie ne aplikiĝas al aroj, inter kiuj ekzistus bijekcio ktp. Cetere Bricard konas la formon „izomorfa“ [RB, p. 52], de kiu li derivas „izomorfeco (aŭ izomorfismo)“ [RB, p. 14], ŝajne kun la signifo de la moderna izomorfio, sed manke de klara kunteksto aŭ difino apenaŭ eblas konsideri tiujn formojn aŭtoritataj. Por la pluaj terminoj kun „-morfio“, „-morfia“ ni kompreneble sekvis la starpunkton ĵus prezentitan kaj ignoras la formon kun „-morfa“.
homotetia [mv451]
 1. [RB, p. 29] (p.p. du figuroj) Tiaj, ke ekzistas homotetio, kiu ĵetas unu al la alia: homotetiaj trianguloj (rilate homotetion kun centro en ilia komuna vertico) ; paralelo al latero de triangulo, sekcante la du aliajn laterojn, difinas triangulon homotetian al la originala (talesa teoremo). Trad. Rim. Troviĝas ankaŭ „homoteta“ ĉi-sence, kiel en [P2]. Ĉar ni favoras radikŝparadon, ni preferas sekvi la uzon de Bricard.  2. [P2] (p.p. bildigo) Estanta homotetio. Trad. 
homotetiaĵo [mv452]
[JW] (de geometria figuro) Ĝia bildo per homotetio. Trad. 
homotetio [mv453]
[JW] (en afina spaco, kun centro O kaj rilato λ) Afina2 bildigo, kiu ĵetas punkton M al λ∙(M-O)+O: la centro de homotetio estas la ununura punkto senŝanĝa per ĝi ; homotetio kun rilato pli granda ol unu grandigas la figurojn laŭ ĉi tiu rilato kaj konservas la angulmezurojn. Trad. Rim. Ial oni preferis formon „homotecio“ en [HY, §163].
homotopa [mv454]
[P2] (p.p. vojo1 φ rilate al dua vojo ψ, en topologia spaco E) Tia, ke ekzistas tia kontinua2 bildigo H de [0,1]2 al E, ke por ĉiu t∈[0,1] H(t,0) = φ(t) kaj H(t,1) = ψ(t): oni diras, ke φ estas homotopa al ψ, aŭ ke φ kaj ψ estas homotopaj ; oni diras, ke fermita vojo estas homotopa al punkto a, se ĝi estas homotopa al la konstanta vojo kun bildaro {a} ; homotopeco estas ekvivalento-rilato. [ Vd. fundamenta grupo ] Trad. Rim. La difino interpretiĝas intuicie per tio, ke la vojon φ eblas kontinue aliformi en la vojon ψ.
homotopeco [mv455]
Vd Ekz. homotopa ] Trad. 
horizontalo [mv456]
 1.  Rekto kun direkto orta al la konvencie elektita direkto de vertikaloj1: la ekvacio de la horizontalo trairanta punkton (5,7) estas y = 7. Trad.  2. [HY, §270] (de (n, p)-matrico) Ĉiu el ĝiaj n (1, p)-submatricoj. Trad.  3.  Ĉiu (1, p)-matrico: horizontalo kun p vertikaloj ekvivalentas al p-opo. Trad. 
idealo [mv457]
[HY, §165] (de ringo R) Tia adicia subgrupo I de R, ke al ĝi apartenas ĉiuj produtoj a×b (maldekstra idealo), b×a (dekstra idealo), aŭ a×b kaj b×a (ambaŭflanka idealo) por ajna elemento a en I kaj b en R: en la ringo de entjeroj la obloj de p konsistigas ambaŭflankan idealon. [ Vd. subringo ] [ Vd. Ecoj de idealo: ĉefa1, maksimuma2, prima2 ] Trad. 
identaĵo [mv458]
[RB, p. 15] Egalaĵo, vera sendepende de la valoro de la variabloj aperantaj en ĝi: (a+b)2 = a2+2ab+b2. Trad. 
idento [mv459]
Sin. idento-bildigo ]
idento-bildigo [mv460]
(en aro E) Bildigo, kiu ĵetas ĉiun elementon al ĝi mem. [ Sin. idento, idento-rilato ] Trad. Rim. Troveblas „identa funkcio“ en [HY, §166].
idento-rilato [mv461]
(en aro E) Interna rilato, konsistanta el ĉiuj paroj (a, a) kun aE: la idento-rilaton en E oni iufoje signas per idE ; la idento-rilato estas bildigo. [ Sin. idento-bildigo ]
imaginara [mv462]
[RB, p. 15] Rilata al imaginaro; estanta imaginaro: imaginara nombro (imaginaro) ; pure imaginara nombro (kies reela parto estas nula) ; imaginara parto de komplekso. Trad. 
imaginara parto [mv463]
[HY, §206] (de komplekso1 a+i.b) La reelo b: la imaginaran parton de z oni kutime signas per Im z ; reeloj havas nulan imaginaran parton. [ Vd. imaginara ] Trad. Rim. Oni atentu pri tio, ke imaginara parto ne estas imaginaro!
imaginara unuo [mv464]
[JW] La komplekso1 i. Trad. 
imaginaro [mv465]
[RB, p. 15] [ARK] Komplekso1, precipe se ĝi ne estas reelo: 1+2i, 4i estas imaginaroj, sed 3+0i ne estas. Trad. Rim. Ĉi tiu termino apartenas al la historio de matematiko, ja temas pri la unua nomo de kompleksoj. La malgranda sencnuanco, ke reelo estas komplekso, sed ne estas imaginaro, malmulte gravas. Nun oni uzas ĉefe la adjektivan formon kaj preskaŭ nur en fiksaj esprimoj de la tipo „pure imaginara“ kaj „imaginara parto“. Cetere eblas demandi sin, ĉu necesis krei novan radikon por ĉi tiu nocio: ja naciaj lingvoj senprobleme uzas vorton tradukeblan per „imaga“.
implico [mv466]
[OR, p. 21] Logika operacio, kiu al du propozicioj1 P kaj Q asocias la propozicion ¬P∨Q (legu: ne po aŭ kuo); rezulto de tiu operacio: la implicon de P al Q oni kutime signas per P⇒Q (legu: po implicas kuo-on) ; implico estas falsa, se kaj nur se la unua argumento estas vera kaj la dua falsa. [ Ilust. L6 ] [ Vd. kontraŭpozicio, necesa kondiĉo, sufiĉa kondiĉo ] Trad. 
incida [mv467]
[JW] (p.p. vertico kaj eĝo en grafeo) Tiaj, ke la vertico estas rando3 de la eĝo: oni diras, ke du verticoj estas najbaraj2, se kaj nur se ekzistas eĝo incida al ambaŭ ; eĝo elire (resp. enire) incida al subaro de verticoj (kies komenca (resp. fina) rando apartenas al la koncerna subaro). [ Vd. grado5 ] Trad. Rim. Oni diras sendistinge eĝo incida al verticovertico incida al eĝo
indico [mv468]
[RB, p. 13] (de familio, vico, aŭ matrico) Elemento en ĝia fonto-aro: vicoj estas familioj kun entjeraj indicoj ; la termoj de konstanta vico ne dependas de la indico ; la indicoj de matrico konsistas el entjeraj duopoj ; la indico de matrica elemento (la indico, kies bildo ĝi estas). [ Vd. termo5 ] Trad. 
indukto [mv469]
[JW] Maniero pruvi, ke propozicio2 veras por ĉiu natura entjero n, montrante ke ĝi veras por n = 0, kaj ke se ĝi veras por iu n, ĝi veras ankaŭ por n+1: aksiomo de (matematika) indukto [JW] ; pruvu per indukto, ke la ĝenerala termo un de geometria progresio egalas al u0 qn. Trad. 
infimo [mv470]
[P1] (de subaro A de orda aro (E,≤)) La maksimumo de la aro de ĝiaj subaj baroj; alidire: la plej granda suba baro; simb. inf A: se ĝi ekzistas, la infimo de A povas ne aparteni al A ; ĉiu reela subaro kun subaj baroj akceptas reelan infimon, sed tio ne veras en la aro de racionalaj nombroj. [ Ant. supremo ] Trad. Rim. Kelkaj preferas la pli skemisman „suba limo“ kiel en [HY, §252].
infinita [mv471]
[RB, p. 17] [ARK] Malfinia; strebanta al malfinio. Trad. Rim. Depende de la kunteksto pli prozaj sinonimoj povus esti „senfina“, „senlima“, „senranda“... Tamen Bricard pravigas la radikon, atentigante pri la pedanta diferenco inter senfina sinsekvo, senlima kresko de funkcio, kaj aliflanke infinita kiomo (kvanto) de naturaj nombroj. Ja oni ne povus diri, strikte parolante, ke kvanto „ne havas finon“ aŭ „ne havas limon“, ĉar kio estas fino aŭ limo de kvanto ne estas difinita. En tiuj ĉi tri ekzemploj la nuntempuloj ne hezitas uzi nur „nefinia“. Estas interese rimarki, ke „infinita“ estis por Bricard nederivita vorto, verŝajne, kiel „finita“ mem, malgraŭ ĝia participa aspekto. En [PV] oni provis sistemigi la aferon, prezentante la paron „finita“ / „nefinita“ kiel derivaĵojn de la verbo „fini“, kion la senco tute ne allasas. La moderna uzo solvas la problemon per la paro „finia“ / „nefinia“, do per nova radiko „fini“ [P1], kiu tamen devis venki la strangan samcelan „fajnajt“ [P1s]...
infinitezima kalkulo [mv472]
[JW] Branĉo de matematiko, kiu entenas la diferencialan kaj integralan kalkulojn, kaj pritraktas la infinitezimojn. Trad. 
infinitezimo [mv473]
[RB, p. 18] (en ĉirkaŭaĵo de reelo a) Funkcio, kies limeso2 ĉe a estas nulo. [ Vd. infinito. ] Trad. 
infinitiĝi [mv474]
[RB, p. 17] Strebi al malfinio. Trad. 
infinito [mv475]
[RB, p. 17] [ARK] [ Sin. malfinio ] [ Vd. infinitezimo ] Trad. 
infleksa [mv476]
[RB, p. 33]Sin. transfleksiĝa ] Trad. 
inklino [mv477]
[HY, §174] (de rekto, rilate tian ortan ununorman koordinatsistemon (O, i, j), ke j ne direktas la rekton) La konstanta rilato1 de la diferenco de ordinatoj de du punktoj de la rekto al la diferenco de iliaj abscisoj; simb. a = (y2-y1) / (x2-x1): la kartezia ekvacio de rekto kun inklino a estas de la tipo y = ax+b ; la inklino egalas al la tangento de la angulo inter la abscisa akso kaj la koncerna rekto. [ Sin. angula koeficiento ] Trad. 
inkluziveco [mv478]
Vd Ekz. inkluzivi ] Trad. 
inkluzivi [mv479]
(aron) Esti superaro de ĝi: la aro de reeloj inkluzivas tiun de entjeroj ; la fakton, ke aro E inkluzivas aron A, oni signas per EA (legu: e inkluzivas a), aŭ per AE (legu: a (estas) inkluzivata de e, aŭ: a (estas) subaro de e) ; inkluziveco difinas ordo-rilaton en la aro de subaroj de ĉiu aro. [ Ilust. L1 ] Trad. Rim. Ni opinias tiun formon preferinda al la neologismo „inkludi“, trovebla en [JW].
integra [mv480]
[OR, p. 47] (p.p. ringo) Sen nuldivizoroj: korpo estas integra ringo ; ĉiu ringo, kiu estas samtempe finia, komuteca, unuhava kaj integra, estas korpo. Trad. Rim. Anstataŭ „integra ringo“ troviĝas ankaŭ „integreca domajno“, ekz-e en [JW], kiu paŭsas similajn nacilingvajn formojn. Oni ĉiuokaze ne konfuzu la radikon „integr“ kun la homonimo, kiu signifas „integral“ kaj ne traduku „integreca domajno“ per „regiono de integralado“ !
integrado [mv481]
[RB, p. 21] [ARK] [ Sin. integralado ]
integraĵo [mv482]
[RB, p. 21] [ARK] [ Sin. integralo ] Rim. Vd rimarkon sub integri.
integrala [mv483]
[RB, p. 21] Rilata al integraloj kaj integralado. [ Vd. integrala ekvacio, integrala kalkulo ] Trad. 
integrala ekvacio [mv484]
[JW] Ekvacio, kies nekonato estas funkcio aperanta en integralo: en la integrala ekvacio kun nekonato φ de la tipo abK(s, t)φ(t)dt = f(s) oni nomas la funkcion K ĝia kerno. Trad. 
integrala kalkulo [mv485]
[RB, p. 21] Branĉo de matematiko, kiu okupiĝas pri kalkulado de integraloj1 kaj malderivaĵoj, kaj pri solvado de diferencialaj ekvacioj. Trad. 
integralado [mv486]
 1. [OR, p. 22] Ago, maniero integrali: laŭfaktora integralado, poparta integralado (uzante la econ, ke malderivaĵo de fg estas fg minus malderivaĵo de gf ′). Trad.  2. Sin. integrala kalkulo ] Trad. 
integralato [mv487]
[OR, p. 22] La funkcio, kiu aperas „sub“ la integralsigno. Trad. 
integralebla, integralhava [JW] [mv488]
(p.p. funkcio) Posedanta integralon: eksponencialo estas integralebla en ĉiu finia intervalo, sed ne estas en intervaloj de la tipo [a, +∞[ ; la karakteriza funkcio de la aro de racionalaj nombroj ne estas rimane integralebla, sed ja lebege. Trad. 
integrali [mv489]
[OR, p. 22] Kalkuli integralon. Trad. Rim. Por tiu signifo troviĝas en [P1] la verbo integri, sed kun la difino „kalkuli integralon“ (tiele!). Jam Bricard elmontris tian nekoherecon, uzante la terminon „integralo“ paralele kun „integraĵo, integrebla, integrado...“ Povas esti, ke li eĉ ne konsciis, ke temas pri du malsamaj radikoj. Ni opinias pli logike sistemigi la uzon de nur unu radiko por la faka signifo, kaj tiu estu prefere „integral“, internacia, klare rekonebla kaj atestita ĉe Bricard, dum la transitiva „integri“ maloportune kolizias kun la netransitiva „integri“ derivita de la homonima adjektivkaraktera radiko kun tute alia signifo („tute kompleta“). La solvo, kiun elektis [P2], nome kunfandi ambaŭ radikojn „integr“ en unusolan verbokarakteran radikon, signifantan „enigi en tutaĵon, kunigi erojn en tutaĵon“, povus aspekti ruza, sed malbone obeas la Akademian vortfaran regulon, rilatan al la signifo de la a-derivaĵo de verbokaraktera radiko, t.e. ke ĝi signifas „I+o-identa, I+o-kvalita, I+o-rilata aŭ I+o-apartena“ : ja la signifo „tute kompleta“, ekz-e en la esprimo konservi la integran regadon de la tuta organizaĵo, malfacile rilatigeblus kun „enigo en tutaĵon“. Fakte la natura rilato estas inter la baza „tute kompleta“ kaj la faktitiva „enigi en tutaĵon“. Tiu vortfara ĥaoso por la nefaka signifo des pli forte instigas apartigi la fakan per uzo de la faka radiko „integral“.
integralo [mv490]
 1. [RB, p. 21] (de reela funkcio f inter a kaj b) La diferenco F(b)-F(a), kie F estas ajna malderivaĵo de f; simb. ab f(x)dx (legu: integralo de a al bo de fo de ikso do ikso): la integralo de funkcio sinuso2 inter 0 kaj π egalas -cosπ+cos0, t.e. 2 ; la integralo de la derivaĵo de f inter a kaj b egalas f(b)-f(a) ; se integralo akceptas limeson, kiam ĝia supera rando4 strebas al malfinio, oni diras, ke la nepropra integralo a+∞ f(x)dx konverĝas, kaj per tia skribaĵo oni signas la koncernan limeson ; kontraste oni iufoje diras, ke integralo, kiu ne difiniĝas kiel limeso, kiam la rando strebas al iu problemveka valoro, estas propra integralo. [ Sin. difinita integralo ] Trad. Rim. Surbaze de pli komplika difino oni povas konsiderinde ĝeneraligi la nocion. Vd rimana integralo, lebega integralo.  2. [RB, p. 21] (de reela funkcio f) Ajna malderivaĵo de ĝi; simb. f(x)dx (legu: integralo de fo de ikso do ikso): du integraloj de unu sama funkcio diferencas per konstanto. [ Sin. nedifinita integralo ] Trad. 
integralsigno [mv491]
[JW] Signo , aperanta en skribaĵoj pri integraloj: derivi sub la integralsigno. Trad. 
integrato [mv492]
[P1]Sin. integralato ]
integrebla [mv493]
[P1]Sin. integralebla ]
integri [mv494]
[RB, p. 22]Sin. integrali ]
integrilo [mv495]
[RB, p. 21]Sin. integralsigno ]
interna [mv496]
[HY, §178] (p.p. punkto2 en topologia spaco, rilate al subaro A) Tia, ke A inkluzivas ĉirkaŭaĵon de ĝi. Trad. 
interna aŭtomorfio [mv497]
(en grupo) Aŭtomorfio de la tipo f(x) = a.x.a-1 por iu a. [ Vd. konjugita2 ] Trad. 
interna operacio [DD], ena operacio [mv498]
Operacio2 (kontraste al ekstera operacio1). Trad. 
interna produto [mv499]
[P2]Sin. skalara produto ]
interna rilato [mv500]
(ene de aro E) Rilato2 de E al E. [ Vd. Rimarkindaj ecoj de interna rilato: refleksiva1, malrefleksiva, simetria4, malsimetria, transitiva1 ] [ Sub. Specifaj internaj rilatoj: ekvivalento-rilato, ordo-rilato ] Trad. 
interno [mv501]
[HY, §178]Sin. malfermaĵo ] Trad. 
interpoli [mv502]
[RB, p. 20, „interpolado“] (funkcion) Aproksimi ĝin en intervalo situanta inter du punktoj, por kiuj la valoroj de la funkcio estas jam konataj, per funkcio konstruita surbaze de tiuj du konataj valoroj. Trad. Rim. Vd rimarkon sub eksterpoli.
intersekci sin [mv503]
[P2] (p.p. du geometriaj figuroj) Havi komuna(j)n punkto(j)n, komunan subaron (nomatan intersekco): du paralelaj kurboj neniam sin intersekcas ; la eĝoj de pluredro estas la intersekcoj de ĝiaj facoj ; la intersekcopunkto (la ununura punkto en la intersekco) de la tri altoj de orta triangulo estas ankaŭ la vertico de ĝia orto. Trad. Rim. „Intersekci sin“ aspektas kiel la netransitiva formo de „sekci“. Figuro A sekcas figuron B, do ambaŭ figuroj intersekcas sin. Kial oni ne uzu „sekci sin“ ? Eble pro la influo de la internacia „intersekco“. Estas rimarkinde, ke [P1] prave signas „intersekci“ kiel transitivan verbon, sed donas netransitivan ekzemplon (sen refleksiva pronomo). Werner [JW] same signas la verbon transitiva, sed donas tradukojn per refleksivaj verboj.
intersekco [mv504]
Ilust. G1 ] [ Vd Ekz. intersekci sin ] Trad. 
intervalo [mv505]
[P1] Aro de ĉiuj reeloj, troviĝantaj inter du reeloj a kaj b; pli ĝenerale: konveksa subaro de la aro de reeloj: la intervalon oni notas per skribaĵo de la tipo [a, b] (fermita intervalo, a kaj b apartenas al la koncerna aro), ]a, b[ (malfermita intervalo, nek a nek b apartenas al ĝi), [a, b[]a, b] (duonfermita intervalo) ; la reelojn a kaj b oni nomas randoj2 de la intervalo. Trad. Rim. La nocio estas vastigebla al nefiniaj valoroj de ab: [a,+∞[ (ĉiuj reeloj pli grandaj ol a, inkluzive de a), ]-∞,+∞[ ktp.
invarianta [mv506]
 1. [JW] Estanta invarianto: figuro invarianta per iu transformo (egala al sia bildo per ĝi). Trad.  2. [HY, §182] (p.p. subgrupo H de grupo G) Invarianta1 per ĉiu interna aŭtomorfio de G; alidire: tia, ke a.x.a-1H por ĉiuj xH kaj aG: ĉiuj subgrupoj de komuteca grupo estas invariantaj ; H estas invarianta subgrupo de G, se kaj nur se ĉiu dekstra klaso de G rilate al H estas ankaŭ maldekstra klaso kaj inverse. [ Sin. normala2, memkonjugita ] [ Vd. simpla subgrupo ] Trad. Rim. Krom la du cititaj sinonimoj troveblas ankaŭ „simetria subgrupo“, ekz-e en [OR, p. 19], kiu termino estas maloportuna pro la eventuala konfuzo kun simetria grupo.
invarianto [mv507]
[P1] Propraĵo de matematika objekto, kiu restas senŝanĝa, kiam oni aplikas al ĝi iujn bildigojn; la senŝanĝa objekto mem: areo1 estas invarianto de geometriaj figuroj (rilate al izometrioj) ; la spuro de la matrico de endomorfio estas invarianto (rilate al la ŝanĝo de bazoj) ; la centro de ebena rotacio3 estas invarianto de ĝi (aŭ: per ĝi) ; invariantokorpo. Trad. Rim. Tiu termino devus havi pli skemismajn ekvivalentojn, kiel nevarianto [P2, invarianto], senŝanĝaĵo, aŭ eĉ senŝanĝulo, sed ial ili ne aspektas kutimaj.
invariantokorpo [mv508]
(de grupo de aŭtomorfioj super korpo1 K) La subkorpo de K, enhavanta la invariantojn komunajn al ĉiuj aŭtomorfioj. Trad. 
inversa [mv509]
[P1] Estanta inverso. Trad. 
inversa bildigo [mv510]
[OR, p. 23, „inversa funkcio“] (de bildigo f) Inversa rilato de f, se ankaŭ ĝi estas bildigo. [ Vd. Oni diras ankaŭ: inverso3 de bildigo ] [ Sin. inversa funkcio ] Trad. Rim. Bricard [RB, p. 19] ĉi-sence uzas „reciproka funkcio“, kiel faras pluraj naciaj lingvoj, sed tiu uzo ŝajne ne disvastiĝis kaj [JW] ignoras ĝin.
inversa bildo [mv511]
 1. (de subaro BF per rilato2 RE×F) Subaro de ĉiuj tiaj elementoj de E, ke ekzistas almenaŭ unu paro en R, kies unua termo ĝi estas kaj kies dua termo apartenas al B: la inversan bildon de B per R oni signas per R-1(B). [ Sin. malbildo ] Trad.  2. (de elemento bF per bildigo f de E al F) La inversa bildo1 de subaro {b} per f. [ Sin. malbildo ] Trad.  3. (de elemento bF per bijekcia bildigo f de E al F) La bildo2 de b per la inversa bildigo de f. [ Sin. malbildo ] Trad. Rim. Ni ne trovis fonton por ĉi tiu termino, sed konsideras ĝin sufiĉe internacia kaj logika sekvo de „inversa bildigo“.
inversa funkcio [nova]
[OR]Sin. inversa bildigo ] Trad. Rim. Oni ne miksu inversan funkcion kun funkcio, kiu ĵetas iun elementon al ĝia inverso, ekz-e tiu, kiu ĵetas reelon x al 1/x. Por tiaj funkcioj ni sugestas uzi esprimon „funkcio inversigo“, kun eventuala precizigo „de reelo“, „de matrico“ ktp., t.e. per simpla apudmeto, kiel oni kutime faras por „funkcio sinuso“, por precizigi la celatan sencon de la potenciale plursenca termino „inversigo1“ (la praktika tasko de tiu, kiu kalkulas la inverson; la rezulto de tiu ago; la funkcio, kiu ĵetas al inverso).
inversa hiperbola funkcio [mv512]
[JW] Funkcio el la vico: inversa hiperbola sinuso, inversa hiperbola kosinuso, inversa hiperbola tangento, inversa hiperbola kotangento. Trad. 
inversa hiperbola kosinuso [mv513]
Inversa bildigo de la malvastigaĵo de funkcio hiperbola kosinuso al la intervalo [0,+∞[; simb. arcosharkosh. Trad. 
inversa hiperbola kotangento [mv514]
Inversa bildigo de la malvastigaĵo de funkcio hiperbola kotangento al la intervalo ]0,+∞[; simb. arcotgharkotangh. Trad. 
inversa hiperbola sinuso [mv515]
Inversa bildigo de la malvastigaĵo de funkcio hiperbola sinuso al la intervalo [0,+∞[; simb. arsinh. Trad. 
inversa hiperbola tangento [mv516]
Inversa bildigo de la malvastigaĵo de funkcio hiperbola tangento al la intervalo [0,+∞[; simb. artanghartgh. Trad. 
inversa paro [mv517]
(de paro (a, b)) La paro, kies termoj estas en kontraŭa pozicio, t.e. (b, a). [ Vd. Oni diras ankaŭ: inverso3 de paro ] Trad. 
inversa rilato [mv518]
(de rilato2 R inter E kaj F) Rilato inter F kaj E, kies elementojn oni ricevas aliigante ĉiun paron de R al ties inversa paro: la inversan rilaton de R oni signas per R-1 ; la inversa rilato de R-1 egalas al R. [ Vd. Oni diras ankaŭ: inverso3 de rilato ] [ Sub. inversa bildigo ] Trad. 
inversa trigonometria funkcio [mv519]
Funkcio el la vico: arksinuso, arkkosinuso, arktangento, arkkotangento, arksekanto, arkkosekanto. Trad. Rim. En [JW] troviĝas la sinonimoj „arkusa funkcio“ kaj „ciklometria funkcio“. Koncerne la unuan vd rimarkon sub arko2. La dua ricevis iom da aŭtoritateco pro tio, ke [P2] enkondukis la radikon „ciklometri“, sed tiu radiko restas tute senutila.
invershava [mv520]
[HY, §186]Sin. inversigebla ] Trad. 
inversigebla [mv521]
[HY, §185] (p.p. elemento en multiplike signata grupo aŭ en ringo) Tia, ke ekzistas ĝia inverso1: en la ringo de entjeroj nur 1 kaj -1 estas inversigeblaj ; inversigebla bildigo (rilate al operacio de kunligo). [ Sin. invershava ] Trad. Rim. La inversigeblajn elementojn de ringo oni iufoje nomas „unuoj“, kio estas evitinda pro la ebla konfuzo kun la unuo de la ringo. Ial la citita fonto uzas „inversigebla“ nur p.p. bildigoj. Ni ne opinias tiun limigon utila.
inversigi [mv522]
Kalkuli la inverson: inversigi matricon, bildigon, figuron.
inversigo [mv523]
 1. [JW, „de matrico“] Ago inversigi.  2. [RB, p. 29] (en dudimensia afina eŭklida spaco, kun centro O kaj potenco λ2) Transformo, kiu ĵetas punkton M al tia punkto M′ de la duonrekto OM, ke OM.OM′ = λ2: ĉiu punkto de la cirklo kun centro en O kaj radiuso λ estas senŝanĝa per la inversigo ; inversigo estas involucio. Trad. Rim. Tian transformon oni ankaŭ nomas „inversigo rilate al cirklo kun centro en O kaj radiuso λ“. Troveblas sinonima termino „inversio“ en [JW], sed neniu el niaj aliaj fontoj ĝin konfirmas.
inverso [mv524]
 1. [RB, p. 7] Neŭtriganto rilate al multiplike signata operacio2: la inverso de 3 estas  ; por ĉiu elemento de grupo ekzistas ĝia inverso. Trad. Rim. Verdire la citita fonto limigas la nocion al inversoj de nombroj, sed ĝi nature vastiĝas al ĉia multipliko, kiel aperas en [OR, p. 23].  2.  Bildo2 de punkto aŭ figuro per inversigo2: la inverso de rekto ne trairanta la centron estas cirklo ĝin trairanta. Trad.  3. Vd. inversa paro, inversa rilato, inversa bildo2 de elemento, inversa bildo1 de subaro, inversa bildigo ]
involucia [mv525]
[JW] Egala al sia inverso1: involucia matrico, bildigo. Trad. 
involucio [mv526]
[RB, p. 31] Bildigo, egala al sia inversa bildigo: involucio estas bijekcio. Trad. 
izocela [mv527]
[RB, p. 27] (p.p. triangulo) Havanta du egalajn2 laterojn: izocela triangulo havas du egalajn angulojn ; izocelan triangulon oni ankaŭ nomas simetria1, ĉar la mezortanto de ĝia tria latero estas simetriakso. [ Ilust. G10 ] Trad. 
izolita [mv528]
 1. [RB, p. 32] (p.p. punkto2 x de topologia spaco, rilate al subaro A) Tia, ke ĝi apartenas al A, sed ne estas akumuliĝa rilate al ĝi (alidire: ekzistas ĉirkaŭaĵo de x, kies ununura komuna punkto kun A estas x mem): en spaco kun diskreta topologio ĉiu ajn punkto estas izolita rilate al ajna subaro, ĝin enhavanta. [ Ant. akumuliĝa ] [ Sup. adhera1 ] Trad.  2. (p.p. vertico de grafeo) Tia, ke neniu eĝo estas al ĝi incida. Trad. Rim. Supozeble ankaŭ la pli malpeza sinonimo „izola“, uzata ekster matematiko, tre bone taŭgus ĉi-kuntekste.
izometria [mv529]
 1. [JW] (p.p. du metrikaj spacoj) Tiaj, ke ekzistas izometrio de unu al la alia. Trad.  2. [JW] (p.p. du subaroj) Tiaj, ke ekzistas izometrio, per kiu unu estas bildo de la alia. [ Vd. egala2 ] Trad.  3. [JW] (p.p. bildigo) Havanta ecojn de izometrio. Trad. 
izometrio [mv530]
[JW] (inter du metrikaj spacoj) Tia bildigo f, ke la distanco1 inter du punktoj de la fonto-aro egalas al la distanco inter iliaj bildoj per f en la celo-aro: izometrio estas ĉiam kontinua2 kaj enjekcia ; en normohava afina spaco, provizita per metriko d(x, y) = ||x-y||, la ekstera operacio2 de ajna vektoro estas izometrio. [ Vd. pozitiva2, negativa2 ] Trad. 
izomorfia [mv531]
 1. (p.p. du algebraj strukturoj) Tiaj, ke ekzistas izomorfio de unu al la alia. Trad. Rim. Por ĉi tiu senco ekzistas kutima sinonimo „izomorfa“ kiel en [P2].  2. [P2] (p.p. bildigo) Havanta ecojn de izomorfio. Trad. 
izomorfio [mv532]
[JW] Bijekcia homomorfio: ankaŭ la inverso3 de izomorfio estas izomorfio. Trad. 
jakobia [nova]
Iel rilatanta al la verko de Jakobio. [ Vd. jakobia determinanto, jakobia matrico ] Trad. 
jakobia determinanto [mv533]
(de bildigo inter du n-dimensiaj reelaj normohavaj spacoj, diferencialebla ĉe punkto a) La determinanto2 de ĝia jakobia matrico ĉe a. [ Sin. jakobiano ] [ Vd. Jakobio ] Trad. 
jakobia matrico [mv534]
(de bildigo f de p-dimensia al n-dimensia normohavaj spacoj, diferencialebla ĉe punkto a) La (n, p)-matrico de ĝia diferencialo1 ĉe a: la ĝenerala elemento de la jakobia matrico de f ĉe a egalas al j fi(a). [ Vd. Jakobio, jakobiano ] Trad. 
jakobiano [mv535]
[RB, p. 21]Sin. jakobia determinanto ] Trad. 
Jakobio [mv536]
Germanlingve: Karl Jacobi, 1804-1851. Germana matematikisto. Trad. 
ĵeto [mv537]
[SP]Sin. bildigo ] Trad. Rim. Tiu formo nature sekvas el la legmaniero „f ĵetas x al y“. Krome ĝi ebligas krei skemisman serion surĵeto, disĵeto, dissurĵeto (por kiuj la naturalismaj sinonimoj estas formitaj per la vortero „-jekcio“). Tamen estas malfacile trovi la celitan sencon de la kunmetaĵoj per nura analizo.
kalkulo [mv538]
[RB, p. 21] Branĉo de matematiko. [ Sub. diferenciala kalkulo, infinitezima kalkulo, integrala kalkulo, probablokalkulo, variada kalkulo ks ] Trad. 
kaloto [mv539]
[P1]Sin. vertoĉapo ] Trad. 
kampo [mv540]
[P1, diverĝenco] Bildigo de iu parto de finidimensia eŭklida afina spaco, provizita per orta ununorma koordinatsistemo, al iu reela vektora spaco: skalara kampo (la celo-aro estas la aro de reeloj) ; vektora kampo (la celo-aro havas pli ol unu dimension) ; studi la kampon de temperaturoj en varmigita objekto, la kampon de rapidoj en moviĝanta solido ; elektra kampo. [ Vd. diverĝenco, gradiento, kirlo, laplaca operatoro ] Trad. 
kanona [mv541]
[JW] Plej natura. [ Vd. kanona bazo, kanona projekcio1 ] Trad. Rim. La vorto ne havas precizan sencon. Ĝi nur servas por kvalifiki iujn objektojn, kiujn oni povas ial konsideri plej „naturaj“, „evidentaj“, „regulaj“, ktp.
kanona bazo [mv542]
(de vektora spaco Kn) Bazo4 konsistanta el la opoj, kies ĉiuj termoj4 egalas al la nulo de K, krom unu, kiu egalas al ĝia unuo: la p-a komponanto de vektoro laŭ la kanona bazo egalas al ĝia p-a termo. Trad. 
kanona projekcio [mv543]
Sin. projekcio1 ] Trad. Rim. Troviĝas en [JW] la termino „ar-teoria projekcio“, supozeble kun la sama signifo.
karakteristiko [mv544]
 1. [P1] (de logaritmo) Ĝia entjera parto: la karakteristiko de la ordinara logaritmo de 10n.x egalas al tiu de x plus n. [ Vd. mantiso ] Trad.  2. [OR, p. 29] (de ringo) Tia plej malgranda nenula entjero n, se ĝi ekzistas, ke n∙1 = 0: la ringo de entjeroj havas nulan karakteristikon (ne ekzistas tia nenula entjero n, ke n∙1 = 0) ; la ringo de n-modulaj restoklasoj havas karakteristikon n. Trad. 
karakteriza funkcio [mv545]
[JW] (de subaro A de aro E) Funkcio kun fonto-aro E, kiu alprenas valoron 1 en ĉiu punkto de A kaj 0 en ĉiu punkto de ĝia komplemento: la karakterizan funkcion de A oni ofte signas per χA ; la bildigo χ, kiu ĵetas subaron A de E al ĝia karakteriza funkcio, konsistigas bijekcion inter 2E kaj {0, 1}E (kio iel klarigas la skribaĵon 2E por la aro de ĉiuj subaroj kaj la nomon, kiun donas al ĝi iuj lingvoj, ekz-e „Potenzmenge“ en la germana). Trad. 
karakteriza polinomo [mv546]
[HY, §189] (de endomorfio f en vektora spaco E) Determinanto3 de f-λ.idE: la ajgenoj de endomorfio estas la radikoj1 de ties karakteriza polinomo. Trad. 
kardinalo [JW], kardinala nombro [RB, p. 18] [mv547]
(de aro E) La plej malgranda ordinalo sampova kiel E: la kardinalon de aro E oni signas per kard E|E| (legu: kardinal e) ; la kardinalo de kunaĵo de finiaj aroj estas maksimume egala al la sumo de iliaj kardinaloj ; la kardinalo de la aro de ĉiuj subaroj de finia aro E egalas al la potenco1 de 2 per la kardinalo de E (simb. |2E| = 2|E|) ; oni signas per 0 (legu: alef nul) la kardinalon de la aro de naturaj entjeroj, la plej malgrandan kardinalon malfinian, nomatan ankaŭ povo de numereblo. [ Sin. povo ] Trad. Rim. Laŭ nacilingva kutimo oni diras ankaŭ „kardinala nombro“. Oni povas tamen senti emon nomi la saman objekton jen kardinalo (de specifa aro), jen kardinala nombro, kiam oni emas konsideri ilian kolekton kiel plivastigon de la aro de naturaj entjeroj.
kardioido [mv548]
[RB, p. 34] Ebena kurbo, naskita de punkto apartenanta al cirklo, kiu ruliĝas sur la ekstera periferio de alia samradiusa cirklo: kardioido estas speco de epicikloido ; la polusa ekvacio de kardioido estas de la tipo ρ = 2a(1-cosθ). [ Ilust. K9 ] Trad. 
kartezia [nova]
[RB, p. 16] Iel rilatanta al la verko de Kartezio. [ Vd. kartezia folio, kartezia koordinato, kartezia ovalo, kartezia prisigna regulo, kartezia produto ] Trad. 
kartezia folio [mv549]
[JW] Speco de triagrada ebena kurbo: la kartezia ekvacio de kartezia folio estas de la tipo x3+y3 = 3axy. [ Ilust. K6 ] [ Vd. Kartezio ] Trad. 
kartezia koordinato [mv550]
[RB, p. 31] (de punkto M en afina spaco rilate al origino2 O laŭ bazo4 B) Ĉiu el la komponantoj de vektoro OM (t.e. M-O) laŭ B: en la tridimensia reela afina spaco, kiu figuras la fizikan spacon, oni ofte signas la karteziajn koordinatojn de punkto per la triopo (x, y, z) kaj la koordinatsistemon mem per kvaropo (O, i, j, k) ; x-koordinato (absciso) ; y-koordinato (ordinato) ; z-koordinato. [ Vd. Kartezio, koordinato ] Trad. Rim. Estas strange, ke neniu registris specifan nomon por z-koordinato. La formo „aplikato“ estus sufiĉe internacia, sed eble ĝenas la kolizio kun verbo „apliki“, tamen ne multe pli ol de „ordinato“ kun „ordini“.
kartezia ovalo [mv551]
[RB, p. 34] Ebena kurbo, konsistanta el ĉiuj tiaj punktoj M, ke ar+br' = c, kie r kaj r' respektive signas la distancojn de M al du fiksaj punktoj (la fokusoj de la kurbo) kaj a, b, c estas fiksaj nombroj: elipsoj kaj hiperboloj estas specoj de kartezia ovalo. [ Vd. Kartezio ] Trad. Rim. Verdire Bricard havas la formon „karteza ovalo“, sed tio respegulas lian heziton inter „karteza“ kaj „kartezia“, kiu ja aperas aliloke.
kartezia prisigna regulo [mv552]
Vd Ekz. signo ] [ Vd. Kartezio ] Trad. 
kartezia produto [mv553]
[JW] (de du aroj E kaj F) Aro de ĉiuj paroj, kies unua termo apartenas al E kaj dua termo apartenas al F: la kartezian produton de E kaj F oni signas per E×F (legu: e per fo, e kruco fo) ; la kartezian produton de n identaj aroj E oni kutime signas per En (legu: e alt no) kaj nomas n-a kartezia potenco de E. [ Vd. Kartezio ] [ Sub. rilato2 ] Trad. Rim. La nocion eblas vastigi al produto de pli ol du aroj. Ekz-e la produto E×F×G estas aro de ĉiuj opoj (x, y, z) kun xE, yF, zG. Eblas diri ankaŭ, ke ĝi estas difinita kiel la duobla produto (E×FGE×(F×G), kiujn oni arbitre elektas identigi.
Kartezio [mv554]
[RB, p. 46] Franclingve: René Descartes, 1596-1650. Franca filozofo, matematikisto kaj fizikisto, multe vojaĝinta en la tiama Eŭropo. Trad. 
kateno [mv555]
[RB, p. 35] Ebena kurbo laŭ la formo, kiun alprenas peza ŝnuro, kies du ekstremoj estas ligitaj al fiksaj punktoj: la kartezia ekvacio de kateno estas de la tipo y = a(ex/a+e-x/a)/2. [ Ilust. K5 ] Trad. 
kateto [mv556]
[P1] (de ortangula triangulo) Ĉiu el la du lateroj1, limantaj ĝian ortan angulon; alternative: la longo de tia streko. [ Vd. hipotenuzo ] Trad. 
keplera [nova]
Iel rilatanta al la verko de Keplero. [ Vd. kepleraj leĝoj, keplera triangulo ] Trad. 
kepleraj leĝoj [mv557]
[P2, Keplero]Vd Ekz. elipso, radiusvektoro, granda duonakso ] [ Vd. Keplero ] Trad. Rim. En [P1, leĝo] troviĝas la malpli esperanteca formo „leĝoj de Kepler“.
keplera triangulo [nova]
Tia triangulo, ke ĝiaj sinsekvaj lateroj estas proporciaj respektive al 1, √Φ kaj Φ, kie Φ signas la oran dispartigon: ĉiu keplera triangulo estas ortangula, ĉar Φ2 = Φ+1. [ Vd. Keplero ] Trad. 
Keplero [mv558]
[P2] Germanlingve: Johannes Kepler, 1571-1630. Germana astronomo. Trad. 
kerno [mv559]
 1. [HY, §194] (de homomorfio f) Inversa bildo2 de la neŭtra elemento de la celo-aro; simb. kern f: la kerno de homomorfio f inter ringojmoduloj1 estas la aro de ĉiuj elementoj, kies bildo per f egalas al la nulo. Trad.  2. [JW]Vd. integrala ekvacio ] Trad. 
kinematiko [mv560]
[RB, p. 42] Branĉo de meĥaniko, pritraktanta la movojn nekonsiderante la fortojn, kiuj ilin elvokas. Trad. 
kio estis pruvota, K.E.P. [RB, p. 49] [mv561]
Konvencia esprimo, signanta la finon de demonstro. Trad. Rim. Fakte nur la akronimo „K.E.P.“ aperas ĉe Bricard. Estas nature elvolvi ĝin al „kio estis pruvota“, ĉar en lia tempo la sufikso „-end“ ankoraŭ ne estis oficiala, kaj oni uzis surogate la participan sufikson „-ot“. Cetere li uzas ankaŭ la akronimon „K.O.D.P.“ [p. 46], elvolvebla al „kion oni devis pruvi“. Oni hodiaŭ povus preferi la formon „kio estis pruvenda“. Tio laŭ ni tamen ne nepras, ĉar la signifo de la latina „verba adjektivo“ demonstrandum, kiu troviĝas ĉe la bazo de tiu ĉi esprimo, estas pli vasta ol strikta devo, kaj povas i.a. preni prospektan valoron: ante conditam condendamve Urbem „antaŭ ol la Urbo estis fondita, aŭ eĉ fondota“. Cetere, kiam matematikisto proponas al si demonstri iun matematikan veron, tio certe konsistigas iun celon, iun defion, sed malofte iun devon.
kirlo [mv562]
[P1] (de kampo E, alprenanta valorojn en reela tridimensia vektora spaco) Vektora kampo kun valoroj en la sama spaco, kies komponantoj ĉe ĉiu punkto egalas al (∂2E3-∂3E2, ∂3E1-∂1E3, ∂1E2-∂2E1), kie Ei signas la i-an komponanton de E: la kirlon de E oni kutime signas per ∇∧E, kirl Erot E. Trad. 
kliko [mv563]
[SP, klikproblemo] (de grafeo1) Kompleta3 subgrafeo de ĝi. Trad. 
koeficiento [mv564]
 1. [VE] Nombro, kiu, metite antaŭ algebra kvanto, montras kiomfoje oni devas ĝin multobligi: en la skribaĵo 2.a+3.b la nombro 2 (resp. 3) estas koeficiento de la kvanto a (resp. b). Trad.  2. [P2, lineara kombinaĵo] (de vektoro en lineara kombinaĵo) Tiu skalaro, per kiu la vektoro estas multiplikata: lineara kombinaĵo de nedependaj vektoroj estas nula, nur se ĉiuj koeficientoj estas nulaj. Trad.  3. [RB, p. 13] (de polinomo P rilate al indico i) La valoro Pi: la k-a koeficiento (t.e. rilata al indico k) de la n-a potenco de (b.X+a.1) estas Kkn an-k bk. [ Sin. termo7 ] Trad.  4. (de (n, p)-matrico)Sin. elemento2, termo8 ] Trad. 
kofaktoro [mv565]
[JW] (de elemento Aij en (n, n)-matrico A) La produto de ĝia minoro per (-1)i+j: determinanto2 de matrico egalas al la sumo de ĉiuj produtoj de elementoj de unu ĝia vertikalo per la responda kofaktoro (laplaca elvolvaĵo). Trad. 
koincida [mv566]
Vd Ekz. koincidi1 ] Trad. 
koincidi [mv567]
 1. [P1] [ARK] (p.p. geometriaj figuroj, nombroj, ktp) Havi sufiĉe vastan komunan parton, esti egalaj: la intersekco-punkto de la medianoj koincidas kun ĝia pezocentro ; du figuroj, kies unu, ricevante taŭgan delokigon estas koincidigebla je la alia (bildo de la alia per tiu transformo), estas kongruaj2 [RB, p. 25] ; pro la nuleco de la diskriminanto la ekvacio havas du koincidajn radikojn (du egalajn radikojn, duoblan radikon). Trad. Rim. Etimologie tiu vorto povas interpretiĝi kiel „kun-en-fali“. Ĝia tradicia uzo baziĝas sur metaforo de dinamikeco, kiu nun aspektas tre fremda al la koncernaj matematikaj objektoj. Ial [P2] montras nur la sencon „esti identa“, sed uzas la evitindan formon „koincidebla“, anstataŭ „koincidigebla“, en artikolo „kongrui“.  2. [P2, ĝermo] (p.p. bildigoj, rilate al komuna subaro de iliaj fonto-aroj) Alpreni egalajn valorojn ĉe elementoj de tiu subaro: la funkcio eksponencialo koincidas kun (egalas al) sia derivaĵo ; se du funkcioj koincidas sur iu intervalo, iliaj integraloj sur tiu intervalo egalas. Trad. 
koincidigebla [mv568]
Vd Ekz. koincidi1 ] Trad. 
kombinaĵo [mv569]
[RB, p. 14] (de p el n, de n po p) Ĉiu el la diversaj manieroj formi p-elementan subaron de n-elementa aro: la nombron de ĉiuj kombinaĵoj de n po p oni signas per Kpn = Apn/n! = n!/[p!×(n-p)!] ; la kombinaĵoj de du elementoj el la aro {a, b, c} estas ab, ac, bc. [ Vd. aranĝaĵo, permutaĵo ] Trad. Rim. En la citita fonto Bricard parolas ankaŭ pri „kombinaĵoj ripetaj“ (ekz-e de 3 po 2: aa, ab, ac, bb, bc, cc), kio estas alia nocio, aperanta ekz-e en domenludo.
kombinatoriko [mv570]
[RB, p. 13] Branĉo de matematiko, kiu studas problemojn rilatajn al elektado kaj kombinado de elementoj de finia (aŭ, almenaŭ, diskreta) aro laŭ antaŭfiksitaj reguloj; la klasikaj kaj elementaj nocioj de kombinatoriko estas aranĝaĵo, kombinaĵo, permutaĵo. Trad. 
komenca rando [mv571]
Vd Ekz. rando3 ] Trad. 
kompakta [mv572]
 1. [P2] (p.p. topologia spaco) Apartiga kaj kvazaŭkompakta. Trad. Rim. La difino donita en [P2] respondas al nia difino de „kvazaŭkompakta“.  2. [JW] (p.p. subaro A de metrika spaco E) Tia, ke rilate ĉiun vicon en A ekzistas almenaŭ unu adhera2 punkto en A: ĉiu kompakta subaro de metrika spaco estas fermita kaj barita3 ; la kompaktaj subaroj de finidimensia normohava spaco estas ĝiaj fermitaj kaj baritaj subaroj ; ĉiu finia subaro de metrika spaco estas kompakta. Trad. 
kompleksa [mv573]
[P1] (p.p. nombro) De la tipo a+i.b, kie a, b estas reeloj kaj i2 = -1; rilata al tia nombro: la aro de ĉiuj kompleksaj nombroj konsistigas korpon1, kiu samtempe estas dudimensia reela vektora spaco ; kompleksa vico (kies valoroj estas kompleksaj), ebeno (eŭklida afina ebeno, uzata por doni geometrian prezenton de la kompleksaj nombroj), vektora spaco (super la korpo de kompleksaj nombroj). [ Vd. kompleksa funkcio ] Trad. 
kompleksa funkcio [nova]
(krom se aperas mala precizigo pri la fonto-aro) Funkcio kun kompleksaj valoroj kaj kompleksa argumento. Trad. 
komplekso [mv574]
 1.  Kompleksa nombro. [ Sin. Preskaŭa sinonimo: imaginaro ] [ Vd. Atributoj de komplekso: reela parto, imaginara parto, modulo2, argumento2 ] [ Vd. Rilatantaj nocioj: konjugito ] Trad. Rim. Bricard [RB, p. 15] nomas tiujn nombrojn „imaginaroj“. Li krome enkondukas la terminon „kompleksa nombro“, kiel nocion iom pli vastan, nome linearaj kombinaĵoj de pluraj „unuoj“ i1, i2,... in, al kiuj oni altrudas specifan multiplikan operacion (nun oni nomas tiajn nombrojn hiperkompleksaj). La kutimaj imaginaroj estas aparta speco de tiuj nombroj. Oni poste ĉesis uzi „imaginaro“ kaj parolis anstataŭe pri „kompleksa nombro“. Estas mirinde, kial la termino „komplekso“ aperas ĉi-sence nek en [P1], nek en [JW], nek en [P2]. Ja delonge por la nombroj oni pli-malpli konsekvence uzas duoblan terminon, jen per substantivo, jen per sintagmo kun nombro kaj preciziga adjektivo (entjero, reelo, racionalo, imaginaro... kaj entjera nombro,...). Ne estas klare, ĉu la radiko „kompleks“ estu la sama, kiel tiu de la neoficiala nefaka adjektivo „kompleksa“ en la senco „malsimpla“, sed eblas ĝin konsideri kiel honominon. Ĉe la supre menciitaj verkoj la termino „komplekso“ referencas alian aferon, en la kampo de geometrio, elementa aritmetiko, algebra topologio ktp. Ĉar la termino estas jam ege multsenca, kaj ĉar multsenceco de matematika termino ne estas malofta afero (grado, rango, termo...), mankas pravigo por daŭre rifuzi al tiu substantivo la aldonan sencon „kompleksa nombro“, cetere tre oportunan kaj preskaŭ trudatan de la adjektiva uzo de „kompleksa“ kun la senco „rilata al kompleksa nombro“.  2. [P1] [ARK] Nombro, kunmetita el pluraj partoj, kiujn necesas pritrakti aparte dum kalkuloj. Rim. Historie temas pri nombroj esprimitaj en bazo alia ol la dekuma, kiel ekz-e la tempo (horoj, minutoj, sekundoj) aŭ la angulmezuroj.  3. [RB, p. 37] Aro da rektoj, kiuj dependas de tri parametroj. Trad. 
komplementa [mv575]
 1. [RB, p. 27] (p.p. du anguloj1) Kies sumo de la mezuroj egalas al orto. [ Ilust. G7 ] Trad.  2. (p.p. du subaroj de E) Tiaj, ke ili estas disaj1, kaj ke ilia kunaĵo egalas al E. Trad.  3. (p.p. subspacoj de vektora spaco E) Tiaj, ke ilia sumo3 egalas al E kaj estas rekta2: en tridimensia vektora spaco ajna ebeno estas komplementa al ajna rekto, kiun ĝi ne inkluzivas. Trad. Rim. Ĉi-sence troviĝas ankaŭ „suplementa“, ekz-e en [HY, §372].  4. [HY, §208] (p.p. latiso (E,∨,∧)) Tia, ke por ĉiu elemento x de ĝi ekzistas tia elemento x', ke xx' estas maksimumo de E kaj xx' estas minimumo de E. Trad. 
komplemento [mv576]
 1. [P1] (de angulo1) Angulo komplementa1 al ĝi: la sinuso de la komplemento egalas al la kosinuso de la originalo (sin(π/2-θ) = cosθ). Trad.  2. [HY, §207] (de subaro AE rilate al E) La aro, kies elementoj apartenas al E, sed ne al A: la komplementon oni iufoje signas per E A ; la komplemento de E rilate al si mem estas la malplena aro. [ Ilust. L1 ] Trad.  3. Vd Ekz. bulea algebro2 ] Trad.  4. (de vektora subspaco) Subspaco, al kiu ĝi estas komplementa3: ajna komplemento de la kerno1 de homomorfio estas izomorfia al ties bildaro. Trad. 
kompleta [mv577]
 1. [HY, §209] (p.p. metrika spaco) Tia, ke ĉiuj ĝiaj koŝiaj vicoj konverĝas en ĝi. Trad.  2. (p.p. latiso) Tia, ke ajna subaro de ĝi (ne nur duelementa) akceptas infimon kaj supremon. Trad.  3. [SP] (p.p. grafeo1) Tia, ke du ajnaj verticoj de ĝi ĉiam estas najbaraj2. Trad. 
kompletigaĵo [nova]
(de metrika spaco E) Tia kompleta1 metrika spaco F, ke enestas en ĝi subaro F0, kiu estu la bildo de iu izometrio de E al F, kaj estu densa en F: la aro de reeloj estas kompletigaĵo de la aro de racionaloj  ; la fermita reela intervalo [a, b] estas la kompletigaĵo de ]a, b[ ; ĉiu metrika spaco akceptas kompletigaĵon ; du ajnaj kompletigaĵoj de la sama spaco estas inter si izometriaj. Trad. 
komponanto [mv578]
[JW] (de vektoro x laŭ bazo4 (ei)) Ĉiu el la koeficientoj2 en la ununura lineara kombinaĵo de bazvektoroj, kiu egalas al x; alternative: la produto de tiu koeficiento per la responda bazvektoro: la komponanton de x rilate al indico i (aŭ rilate al bazvektoro ei) oni kutime signas per xi, tiel ke x = ∑ xiei. [ Vd. koordinato ] Trad. Rim. Eblas diskuti, ĉu la koncerna koeficiento ne estus pli bone nomata koordinato, lasante al „komponanto“ la sencon, kiun ni difinis alternativa (vd ekz-e [OR, p. 26,50], kiu difinas la nocion kiel vektoron, sed uzas ĝin kiel skalaron en la difino de „skalara produto“). Se la ambigueco iĝas ĝena, eblas paroli pri „skalara komponanto“ kaj „vektora komponanto“.
komunaĵo [mv579]
[HY, §211] (de aroj) Aro de la elementoj, kiuj komune apartenas al ĉiuj aroj: la komunaĵo de {a, b, c} kaj {a, c, d} estas {a, c} ; la komunaĵon de E kaj F oni signas per EF (legu: e kaj fo) ; la komunaĵo de aro el subaroj (la komunaĵo de ĉiuj subaroj en la aro). [ Ilust. L1 ] Trad. Rim. Kvankam aperis neniu pli bona termino por ĉi tiu nocio, la nuna formo estas problema. Unue estas facile miksi ĝin kun la parenca „kunaĵo“, kaj due ne tre klaras, kiel nomi la operacion, kiu al du aroj asocias ilian komunaĵon. Pluraj naciaj lingvoj uzas ĉi-cele ag-substantivon, kiu servas ankaŭ por nomi la operacian rezulton.
komunona [mv580]
[P1] [EVI] [ Sin. kunmezurebla ] Rim. Ĉi tiu kunmetaĵo estas analizenda kiel „havanta komunan onon“, do temas nek pri sufiksa uzo de „-on“, nek pri faka uzo de ono1ono2. Ja kaj estas komunonaj, sed neniu riskus diri, ke π estas ono, kvankam ĝi ja estas la komuna „parto“ (faktoro) de tiuj nombroj.
komuta [mv581]
[HY, §213]Sin. komuteca ]
komutebla [mv582]
[P2] (p.p. du elementoj x, yE rilate al operacio2 en E) Komutiĝantaj. Trad. 
komuteca [mv583]
 1. [RB, p. 15] (p.p. operacio2) Tia, ke rilate al ĝi ĉiuj elementoj komutiĝas: la aritmetikaj operacioj adicio kaj multipliko estas komutecaj, subtraho kaj divido ne estas ; demonstru la komutecon de polinoma multipliko. Trad.  2. (p.p. unuoperacia grupoido) Tia, ke ĝia operacio estas komuteca1: komuteca grupo. [ Vd. abela ] Trad.  3. (p.p. ringokorpo1) Tia, ke ĝia dua operacio estas komuteca1: la diagonalaj matricoj formas komutecan subringon en la nekomuteca ringo de (n, n)-matricoj. Trad. Rim. Ni ne vidis gravan kialon por sekvi [HY] [P2], kiuj preferas la formon „komuta“. Cetere, la formo de Bricard similas al „asocieca“, akceptata de ĉiuj.
komuteco [mv584]
Vd Ekz. komuteca1 ] Trad. 
komuti [mv585]
[P2] (argumentojn de operacio) Interŝanĝi ilian lokon: eblas komuti la termojn de adicio sen ŝanĝi ĝian rezulton. [ Vd. permuti ] Trad. 
komutiĝanta [mv586]
Vd Ekz. komutiĝi ] Trad. 
komutiĝi [mv587]
(p.p. du elementoj x, yE rilate al operacio2 en E) Esti tiaj, ke xy = yx: laŭdifine neŭtra elemento e komutiĝas kun ĉiu alia (alidire: x kaj e komutiĝas, kiu ajn estu x) ; elemento x komutiĝanta kun elemento y ; oni nomas centro de grupo la subaron, kies elementoj komutiĝas kun ĉiuj elementoj de la grupo. Trad. Rim. En [OR, p. 26] troveblas „komuti“ kun ĉi tiu senco. Laŭ ni la transitiveco de la verbo ne ebligas tion.
kondiĉa probablo [mv588]
[HY, §215] (rilate al okazo a, kadre de probablospaco (Ω,A,P)) Probablo1 Pa, difinita per Pa(b) = P(ab)/P(a); pli ofte: la bildo per la koncerna mezuro de iu okazo b: la kondiĉan probablon Pa(b) oni ankaŭ signas per P(b|a) (legu: probablo de bo, sciante (ke okazis) a). Trad. 
koneksa [mv589]
 1. [HY, §217] (p.p. topologia spaco) Tia, ke nur la tuta spaco kaj la malplena aro estas samtempe malfermitaj1 kaj fermitaj. Trad.  2. [SP] (p.p. grafeo1) Tia, ke por ajnaj du verticoj de ĝi ĉiam ekzistas ĉeno, kiu ilin ligas. Trad. 
koneksa komponanto [mv590]
[SP] (de grafeo1) Ĉiu el la ekvivalento-klasoj laŭ la rilato „ekzistas ĉeno liganta A kun B“ : koneksa2 grafeo havas nur unu koneksan komponanton. Trad. 
koneksega [mv591]
[SP] (p.p. orientita grafeo) Tia, ke por ajnaj du verticoj de ĝi ĉiam ekzistas vojo2, kiu ilin ligas. Trad. 
konforma [mv592]
[JW] (p.p. transformo)Sin. angulfidela ] Trad. Rim. Bricard [RB, p. 37] donas „konformeca“, sed havas „konforma“ en la indekso.
kongrua [mv593]
 1. [RB, p. 11] (p.p. du reeloj x kaj y, laŭ la reela modulo3 μ) Tiaj, ke ilia diferenco estas entjera oblo de μ; simb. xy [μ]: 1111 kaj 4 estas kongruaj laŭ modulo 9 ; la kvocienta ringo de la ringo de entjeroj per la rilato de kongrueco laŭ modulo 5 estas korpo1. Trad.  2. [RB, p. 25] [ARK] (p.p. du geometriaj figuroj) Egalaj2: kongruaj trianguloj.
kongrueco [mv594]
Vd Ekz. kongrua1 ] Trad. 
kongrui [mv595]
[P2] Esti kongrua: se du reeloj kongruas laŭ modulo π, iliaj sinusoj2 estas kontraŭegalaj ; ĉar ajna translacio estas izometrio, ĉiu figuro kongruas kun sia translaciaĵo. Rim. Oni diras sendistinge „x kaj y kongruas laŭ modulo μ“, aŭ „x kongruas kun/je y laŭ modulo μ“. Anstataŭ „kongrui“ eblas diri „esti kongrua“, kaj anstataŭ „laŭ modulo“ eblas diri „module“.
konĥoido [mv596]
(de ebena kurbo K, rilate al punkto O) Ebena kurbo, konsistanta el ĉiuj tiaj punktoj M, ke la distanco MN egalas al iu konstanto l, kie N estas la intersekcopunkto de la rekto OM kaj de la kurbo K: paskala limako estas konĥoido de cirklo rilate al punkto de ĝi: ; la polusa ekvacio de konĥoido de rekto estas de la tipo ρ = (a/cosθ)+l. [ Ilust. K17 ] [ Sin. konkoido ] Trad. Rim. Ni opinias la formon „konĥoido“ preferinda al „konkoido“ pro la etimologio, sed eblas advokati por ĉi-lasta surbaze de ĝia aŭtoritateco kaj de la proksimeco kun la vorto „konko“, ja la etimologia interpreto de la vorto estas „konkforma“.
konĥoido de rekto [mv597]
Ilust. K17 ] [ Vd Ekz. konĥoido ] Trad. 
koniko [mv598]
[RB, p. 33] Kurbo, intersekco de ebeno kaj cirkla konuso1: se la intersekco estas kunaĵo de du rektoj, oni kvalifikas la konikon nepropra ; la rilato inter la distanco de punkto de la koniko al iu punkto (ĝia fokuso) kaj la distanco de tiu punkto al iu rekto (ĝia direktanto) egalas al konstanta valoro (ĝia discentreco) ; polusa ekvacio de koniko kun poluso ĉe la origino de koordinatoj estas de la tipo ρ = p/(1+q.cosθ), kie q signas la discentrecon ; la kartezia ekvacio de koniko estas de la tipo ax2+by2+cxy+dx+ey+f = 0, t.e. duagrada algebra ekvacio kun du variabloj. [ Ilust. K1 ] [ Sub. Diversaj specoj de koniko: elipso, cirklo1, hiperbolo, parabolo ] [ Vd. Karakterizaj elementoj: direktanto2, discentreco, fokuso, parametro2 ] Trad. 
konjekto [mv599]
[JW] Aserto, kiun oni opinias vera, sed ankoraŭ ne sukcesis demonstri: la konjekto pri la kvar koloroj ricevis solvon helpe de komputilo ; ĝis antaŭ nelonge la t.n. „teoremo de Fermat“ estis nura konjekto. [ Vd. aksiomo, teoremo ] Trad. 
konjekto pri la kvar koloroj [mv600]
Vd Ekz. konjekto ] Trad. 
konjugaĵo [mv601]
[JW]Sin. konjugito ]
konjugita [mv602]
 1. [JW, 2326] (p.p. komplekso1, rilate al alia) Havanta saman reelan parton, sed kontraŭsignan imaginaran parton: 1+2i estas konjugita rilate al 1-2i ; konjugita funkcio (kies valoroj estas konjugitaj rilate al tiuj de la originalo) ; konjugita matrico (matrico, kies elementoj estas konjugitaj rilate al tiuj de la originalo) ; la sumo de du konjugitaj kompleksoj estas reela ; la produto de du konjugitaj kompleksoj egalas al kvadrato de ilia komuna modulo2. Trad.  2. (p.p. subgrupo S, rilate al subgrupo T) Tia, ke ekzistas interna aŭtomorfio de S al T. Trad. Rim. Ekzistas pluraj aliaj matematikaj sencoj por ĉi tiu adjektivo.
konjugito [mv603]
Konjugita objekto.  1. [P1] (de komplekso1) Ĝia konjugita1 nombro: la konjugiton de z oni kutime signas per z kun supra horizontala streko, nome (legu: zo trabo) ; ĉiu komplekso egalas al la konjugito de sia konjugito ; konjugito de matrico, de funkcio. Trad.  2. (de subgrupo) Subgrupo, konjugita2 rilate al ĝi. Trad. Rim. Apud „konjugito“ kaj „konjugaĵo“, kiu anstataŭas la unuan en [P2], iuj provis enkonduki „konjugo“ por la sama senco, surbaze de rezonado simila al tiu en [OR, p. 97]. Prave, ke la verbo „konjugi“ ne havas fakan sencon, sed tiu, kiun oni povas etimologie rekonstrui estas de la tipo „meti en rilaton du iel simetriajn objektojn“. Eblas do diri, ke z kaj estas konjugitaj nombroj, do konjugitoj (certe ne: konjugaĵoj). Tion konsiderante, la malnova formo „konjugito“ estas logika kaj restas laŭ ni preferinda.
konjuglineara, duonlineara, kontraŭlineara [mv604]
(p.p. bildigo f inter du vektoraj spacoj super la korpo de kompleksoj1) Tia, ke ĝi ĵetas x+α∙y al f(x)+κ(α)∙f(y), kie κ signas la operacion konjugo: la konjugo mem estas konjuglineara bildigo de la aro de kompleksoj al ĝi mem. [ Vd. seskvilineara ] Trad. Rim. Ni ne trovis fonton por tiu termino. Ŝajnas, ke la formo „konjuglineara“ estas la plej logika, sed la naciaj lingvoj plimulte preferas formojn de la tipo „kontraŭlineara“ (kial?) aŭ la metaforon „duonlineara“, kiu kalembure pravigas la terminon „seskvilineara“ (etimologie: unu-kaj-duon-lineara). La donitan difinon oni povas vastigi al la okazo, kiam la vektoraj spacoj estas super ajna korpo, provizita per involucia aŭtomorfio κ. Tiusence, lineara bildigo inter reelaj spacoj povas esti kvalifikata ankaŭ konjuglineara.
konjugo [mv605]
[JW] Bildigo, kiu ĵetas objekton al ĝia konjugito: la konjugo de kompleksoj estas involucio. Trad. 
konjunkcio [mv606]
[JW] Logika operacio, kiu al du propozicioj1 asocias la propozicion, kiu estas vera, se kaj nur se ambaŭ estas veraj; rezulto de tiu operacio: la konjunkcion de P kaj Q oni iufoje signas per P∧Q (legu: po kaj kuo). [ Ilust. L3 ] Trad. 
konkava [mv607]
 1. [P1] (p.p. geometria figuro, subaro de afina spaco, aŭ de vektora spaco) Ne konveksa1: konkava angulo1 (pli granda ol streĉita angulo), plurlatero, pluredro. [ Ant. konveksa1 ] Trad. Rim. Konkavajn angulojn oni iufoje nomas „transobtuzaj“ aŭ „superstreĉitaj“ (ambaŭ en [JW]).  2. [JW] (p.p. bildigo f de la aro de reeloj al si mem) Tia, ke ĝia kontraŭegalo estas konveksa2. [ Ant. konveksa2 ] Trad. 
konkoido [mv608]
[RB, p. 35]Sin. konĥoido ] Trad. 
konoido [mv609]
[RB, p. 30] Surfaco, naskita de ĉiuj rektoj paralelaj al iu ebeno (ĝiaj naskantoj2), kiuj sekcas fiksan kurbon (ĝian direktanton1) kaj fiksan rekton. [ Vd. rektara ] Trad. 
konstanta [mv610]
 1. [P2, homogena] Ne varianta, dependanta de neniu variablo: la konstanta termo de ekvacio. [ Ant. varianta ] Trad.  2. [RB, p. 20] (p.p. bildigo) Tia, ke ĝia bildaro enhavas nur unu elementon: la polinoma funkcio x2+x ne estas konstanta, se konsiderata kiel reela funkcio, sed ja estas, se konsiderata kiel funkcio super la korpo de 2-modulaj restoklasoj ; konstanta vojo1 ; konstanta vico (kies ĉiuj termoj estas inter si egalaj). Trad.  3. (p.p. polinomo1) Tia, ke nur ĝia termo kun indico 0 estas eble nenula: nulpolinomo kaj unuopolinomo estas konstantaj. Trad. Rim. Atentu: kvankam polinomo ja estas vico, konstanta polinomo ne estas konstanta vico! La termino transiris al polinomoj pere de la reelaj polinomaj funkcioj.
konstanto [mv611]
[RB, p. 23] Io konstanta: la derivaĵo de lineara funkcio estas konstanto ; variigo de konstantoj (ilia anstataŭigo per funkcioj). [ Ant. variablo ] Trad. 
kontinua [mv612]
 1. [HY, §223] (p.p. bildigo f de topologia spaco E al topologia spaco F, ĉe punkto aE) Tia, ke ĉiu ajn ĉirkaŭaĵo de f(a) inkluzivas la bildon per f de iu ĉirkaŭaĵo de a. Trad. Rim. En malpli faka lingvaĵo: f(x) senlime proksimiĝas al f(a), kiam x senlime proksimiĝas al a.  2. [RB, p. 20] (p.p. bildigo f de topologia spaco E al topologia spaco F) Tia, ke ĝi estas kontinua1 ĉe ĉiuj punktoj de E: f estas kontinua, se kaj nur se la inversa bildo de ĉiu ajn malfermita subaro1 de F estas malfermita subaro de E ; la idento-bildigo de E al si mem (kun la sama topologio) estas kontinua ; la kunligaĵo de du kontinuaj bildigoj estas mem kontinua ; kiu ajn bildigo inter topologiaj spacoj kun diskreta topologio estas kontinua. [ Vd. homeomorfio ] Trad. 
kontinuega [mv613]
[HY, §225] (p.p. bildigo f de metrika spaco E al metrika spaco F) Tia, ke por ĉiu pozitiva reelo ε ekzistas tia reelo α, ke se la distanco inter ajnaj punktoj x kaj y en E estas pli malgranda ol α, tiam la distanco inter la bildoj de x kaj y per f estas pli malgranda ol ε: ĉiu kontinuega bildigo estas ankaŭ kontinua2, sed la malo ne veras. Trad. 
kontraŭa [mv614]
 1. [RB, p. 27, „kontraŭlateraj anguloj“] (p.p. du duonrektoj) Kies origino estas ilia ununura komuna punkto, kaj inkluzivataj de unu komuna rekto; alidire: ilia kunaĵo estas rekto: du kontraŭaj duonrektoj formas streĉitan angulon. Trad.  2. [RB, p. 27] (p.p. latero1 kaj vertico1 en triangulo) Tiaj, ke la vertico ne apartenas al la latero: streki tra vertico ortanton al la kontraŭa latero ; la latero, kontraŭa je (aŭ: al) la vertico de la orto, estas hipotenuzo [RB] ; ĉiu mezortanto de regula triangulo dusekcas la kontraŭan angulon (la angulon, kies vertico estas kontraŭa al la konsiderata latero). Trad.  3. [VE, paralelogramo] (p.p. lateroj1 en kvarlatero) Sen komuna vertico: la kontraŭaj lateroj de paralelogramo estas paralelaj. Trad.  4. [P1, alto 3] (p.p. faco kaj vertico2 en kvaredro) Tiaj, ke la vertico ne apartenas al la faco: streki tra vertico ortanton al la kontraŭa faco. Trad. 
kontraŭegala [mv615]
[RB, p. 7] (p.p. du elementoj de grupo kun adicie signata operacio) Tiaj, ke ĉiu el ili estas neŭtriganto de la alia. Trad. 
kontraŭegaligebla [mv616]
(p.p. elemento en adicie signata monoido) Tia, ke ekzistas ĝia kontraŭegalo: en la aro de naturaj entjeroj nur la nulo estas kontraŭegaligebla.
kontraŭegalo [mv617]
Neŭtriganto rilate al adicie signata operacio2: ĉiu elemento en adicia grupo havas kontraŭegalon ; la nulo egalas al sia kontraŭegalo ; kontraŭegalo de bildigo f (la bildigo, kiu ĵetas x al la kontraŭegalo de f(x)). Trad. Rim. Ni ne trovis fonton por tiu termino, nek alian terminon por la nocio, sed ĝi tre nature deriviĝas de la aŭtoritata „kontraŭegala“ per kutima en matematiko rekta substantivigo de adjektivoj.
kontraŭekzemplo [mv618]
(de predikato P) Tia objekto x, ke por ĝi la propozicio P(x) estas falsa: kontraŭekzemplojn oni ofte uzas por pruvi la falsecon de asertoj de la tipo „por ĉiu x veras P(x). Trad. 
kontraŭlatera [mv619]
[RB, p. 27] (p.p. du anguloj1) Havantaj saman verticon kaj kontraŭajn1 laterojn: du kontraŭlateraj anguloj estas egalaj2. [ Ilust. G7 ] Trad. 
kontraŭlogaritmo [mv620]
[P1] [ARK] [ Sin. eksponencialo ] Trad. 
kontraŭpozicio [mv621]
[JW] (de implico P⇒Q) La logike ekvivalenta propozicio ¬Q⇒¬P: la kontraŭpozicio de „se 6 divizoras en n, tiam 2 kaj 3 divizoras en n“ estas „se 23 ne divizoras en n, tiam 6 ne divizoras en n ; por demonstri la pruvotan aserton, demonstru ĝian kontraŭpozicion. Trad. Rim. La formo de ĉi tiu kunmetaĵo ne klare rilatas kun ĝia senco. Aldonajn fontojn kaj alternativajn formojn ni ne trovis, sed internaciaĵo kiel „kontrapozicio“ aŭ klara kunmetaĵo kiel „implicpermut(aĵ)o“ estus verŝajne prefereblaj al tiu supraĵe esperantigita formo. Notindas ankaŭ, ke en iuj naciaj lingvoj la formo parenca al „kontra(ŭ)pozicio“ ne montras propozicion, sed ja la principon, asertantan la ekvivalentecon de la du koncernaj propozicioj.
kontraŭsigna [mv622]
[RB, p. 7] (p.p. nombroj) Havantaj malsaman signon: produto de du kontraŭsignaj faktoroj estas negativa. Trad. 
konuso [mv623]
 1. [RB, p. 30] Surfaco, naskita de ĉiuj rektoj (ĝiaj naskantoj2), kiuj havas unu komunan punkton (la verticon3 de la konuso), kaj sekcas fiksan linion (ĝian direktanton1): cirkla, elipsa, kvadrata ks konuso (kies direktanto estas cirklo, elipso, kvadrato ks, orta al ĝia akso) ; se ebeno sekcas konuson nur en ĝia vertico, ĝi apartigas du duonojn de la surfaco, kiujn oni nomas ankaŭ konusoj aŭ duonkonusoj. [ Vd. koniko, rektara. ] Trad.  2. [VE] Solido2, kiun limas duono de konuso1 (ĝia flanko3) kaj unu ebena surfaco (ĝia bazo3), kiu sekcas la konusan surfacon laŭ fermita linio. Trad. Rim. Pro la komunuza senco de „konuso“ la vortaroj emas difini ĝin fake kiel solidon (vd [P1]). Ŝajnas al ni, ke tio estas tro pedanta, ĉar la naciaj lingvoj kutime akceptas ambaŭ fakajn sencojn. Oni uzu „konusa surfaco“ aŭ „konusa solido“ en dubaj okazoj.
konustrunko [mv624]
Vd Ekz. trunko ] Trad. 
konveksa [mv625]
 1. [RB, p. 28] (p.p. geometria figuro, subaro de afina spaco, aŭ de vektora spaco) Tia, ke ĝi inkluzivas ajnan strekon1, kunligantan du ĝiajn elementojn: konveksa angulo1 (malpli granda ol streĉita angulo), plurlatero, pluredro ; rekto, inkluzivanta lateron L de konveksa plurlatero, ne sekcas ĝiajn aliajn laterojn, krom ĉe la verticoj de L ; ĉiuj trianguloj kaj paralelogramoj estas konveksaj ; konveksa tegaĵo1 de subaro ; konveksa ĉirkaŭaĵo (en topologia vektora spaco). [ Ant. konkava1 ] Trad.  2. [OR, p. 28] (p.p. bildigo f de la aro de reeloj al si mem) Tia, ke f(tx+(1-t)y) ≤ tf(x)+(1-t)f(y), kiaj ajn estas x, y, kaj por ĉiu t∈[0,1]: la surfaco situanta super grafikaĵo de konveksa reela funkcio estas mem konveksa. [ Ant. konkava2 ] Trad. Rim. Se egaleco okazas, nur kiam t egalas al 01, oni diras, ke la bildigo estas strikte konveksa. Eblas vastigi la difinon al la okazoj, kiam la fonto-aro estas afina aŭ vektora spaco.
konverĝa [mv626]
 1. [RB, p. 19] (p.p. vico (xn) en topologia spaco) Tia, ke ĉiuj ĝiaj termoj (krom finia nombro da ili) apartenas al ĉirkaŭaĵo de iu punkto (ĝia limeso1), kiel ajn oni elektas la ĉirkaŭaĵon: konverĝa serio (kies vico de partaj sumoj konverĝas) ; en metrika spaco, la distanco inter termo xn de konverĝa vico kaj ĝia limeso estas arbitre malgranda, se n estas sufiĉe granda ; se vico akceptas adheran2 punkton, ekzistas konverĝa subvico de ĝi. Trad.  2. (p.p. filtrilo super topologia spaco, al iu punkto) Pli fajna ol la filtrilo de ĉirkaŭaĵoj de tiu punkto. Trad. 
konverĝa en distribuo [mv627]
(p.p. vico de hazardaj variabloj, al limeso X) Tia, ke la vico de iliaj distribuaj funkcioj estas simple konverĝa al la distribua funkcio de X: konverĝo en probablo implicas konverĝo en distribuo, sed ne inverse. Trad. 
konverĝa en mezuro [mv628]
[OR, p. 28, sub verba formo] (p.p. vico de funkcioj (fn) de mezurhava spaco al metrika spaco, al limeso f) Tia, ke por ajna reelo ε la mezuro de la aro de tiaj x, ke la distanco de fn(x) al f(x) superas ε, strebas al nulo, kiam n strebas al malfinio. Trad. 
konverĝa en probablo [mv629]
[HY, §230] (p.p. vico de hazardaj variabloj, al limeso X) Konverĝa en mezuro al X rilate al la probablo1. Trad. 
konverĝi [mv630]
 1. (p.p. linioj) Havi komunan punkton: ĉiuj naskantoj2 de konuso1 konverĝas (intersekciĝas) ĉe ĝia vertico3. [ Ant. diverĝi. ] Trad. Rim. Ekzistas ankaŭ „kunkuri“, samsenca, kiel atestas [JW, „kunkura“].  2. [RB, p. 17] (p.p. vicofiltrilo super topologia spaco) Esti konverĝa: laŭdifine ĉiuj koŝiaj vicoj konverĝas en kompleta1 spaco. [ Ant. diverĝi. ] Trad. Rim. Kvankam la verbo enhavas ideon pri ago, ĝia matematika uzo simple parolas pri eco de la koncerna vico. Oni diras sendistinge „konverĝi“ aŭ „esti konverĝ(ant)a“.
konverĝintervalo [mv631]
[RB, p. 19] (de reela potencoserio S(x) ĉirkaŭ x0) Malfermita intervalo ]x0-ρ,x0+ρ[, kie ρ signas la konverĝoradiuson de la serio. Trad. 
konverĝocirklo [mv632]
[RB, p. 19] (de kompleksa potencoserio S(z) ĉirkaŭ z0) Malfermita cirklo2 de la kompleksa ebeno kun centro en z0 kaj radiuso egala al la konverĝoradiuso de la serio. Trad. Rim. Eblas diri ankaŭ „konverĝodisko“.
konverĝ(o)radiuso [mv633]
(de potencoserio S(x) ĉirkaŭ x0) Tia reelo ρ, ke la serio malkonverĝas, se |x-x0| > ρ, kaj konverĝas, se |x-x0| < ρ. Trad. Rim. Oni diras, ke la konverĝoradiuso estas nefinia, se la serio konverĝas ĉie.
koordinata akso [P1], koordinatakso [OR, p. 24] [mv634]
Sin. akso3 ] Trad. 
koordinato [mv635]
[RB, p. 31] Ĉiu el la nombroj, kiuj estas necesaj por difini la situon de punkto en afina spaco: koordinata opo (opo el koordinatoj). [ Sub. kartezia koordinato, pezocentra koordinato, polusa koordinato, cilindra koordinato, sfera koordinato ] Trad. 
koordinatsistemo [mv636]
[P1] Maniero kalkuli la koordinatojn; tuto de la matematikaj objektoj, kiuj difinas tiun manieron: kartezia, polusa, sfera, cilindra koordinatsistemoj ; orta (kaj eventuale ununorma) koordinatsistemo (kartezia koordinatsistemo laŭ orta4 kaj ununorma2 bazo) ; kalkuli la koordinatojn de la punkto en alia kartezia koordinatsistemo (t.e. rilate al alia origino, laŭ alia bazo). Trad. 
korelacio [mv637]
[P2] (de du hazardaj variabloj X kaj Y) La kvociento de ilia kunvarianco per la produto de iliaj respektivaj variancaj devioj; simb. Kor(X,Y) = Kov(X,Y)/(σ(X).σ(Y)). Trad. Rim. En pli malnovaj fontoj kutime troveblas „korelacia koeficiento“. Indas rimarki, ke la radiko „korelaci“ ŝajnas senutila kaj ke ne videblas malhelpoj anstataŭigi „korelacio“ per „korelativeco“ kaj „korelacia“ per „korelativeca“.
korolario [mv638]
[RB, p. 6] Facile pruvebla konsekvenco de teoremo. Trad. 
korpo [mv639]
 1. [HY, §233] Tia unuhava ringo (E,†,×), ke krom la neŭtra elemento de ĉiuj aliaj elementoj estas neŭtrigeblaj rilate al ×: la korpo de racionalaj nombroj. [ Sup. algebra strukturo ] [ Sub. frakcikorpo, galeza korpo, galeza superkorpo, invariantokorpo, radika korpo, subkorpo, superkorpo ] Trad. Rim. Laŭ kelkaj la komuteco de operacio × estas deviga en la difino de korpo. Aliaj preferas nomi „kampoj“ la komutecajn3 korpojn.  2. [RB, p. 25] [ARK] [ Sin. solido2 ] Trad. 
kosekanto [mv640]
 1. [RB, p. 20] (de angulo α) Sekanto de ĝia komplemento1; simb. cosec αkosek α: la kosekanto de orto egalas al 1. Trad.  2. [RB, p. 20] Reela funkcio, kiu ĵetas reelon x al la kosekanto1 de angulo, kies mezuro en radianoj diferencas de x per oblo de ; simb. coseckosek: kosekanto estas perioda funkcio, kun periodo . Trad. 
kosinuso [mv641]
 1. [RB, p. 20] (de angulo α) Sinuso de ĝia komplemento1; simb. cos αkos α: la kosinuso de orto egalas al 0 ; la kosinuso de angulo egalas al la kontraŭegalo de la kosinuso de ĝia suplemento ; la kosinuso de konkava angulo egalas la kosinuso de ĝia komplemento2 rilate al la plena angulo. [ Ilust. A8 ] Trad.  2. [RB, p. 20] Reela funkcio, kiu ĵetas reelon x al la kosinuso1 de angulo, kies mezuro en radianoj diferencas de x per oblo de ; simb. coskos: kosinuso estas perioda funkcio, kun periodo  ; eblas vastigi tiun funkcion al kompleksoj, uzante la identaĵon cos z = ½(eiz+e-iz). [ Ilust. A7 ] Trad. 
koŝia [nova]
Iel rilatanta al la verko de Koŝio. [ Vd. koŝia teoremo, koŝia vico ] Trad. 
koŝia teoremo [nova]
Vd Ekz. ordo4 ] [ Vd. Koŝio ] Trad. 
koŝia vico [P2], Koŝi-vico [HY, §236] [mv642]
Tia vico en metrika spaco, ke la distanco inter du ĝiaj termoj povas iĝi arbitre malgranda, se la indicoj estas sufiĉe grandaj: konverĝanta vico estas koŝia ; en la metrika spaco de reeloj ĉiu koŝia vico konverĝas. [ Vd. kompleta1, Koŝio ] Trad. 
Koŝio [mv643]
[P2] Franclingve: Augustin Cauchy, 1789-1857. Franca matematikisto. Trad. 
kotangento [mv644]
 1. [RB, p. 20] (de angulo α) Tangento de ĝia komplemento1; simb. cotg αkotang α: la kotangento de angulo estas ankaŭ la inverso de ĝia tangento. [ Ilust. A8 ] Trad.  2. [RB, p. 20] Reela funkcio, kiu ĵetas reelon x al la kotangento1 de angulo, kies mezuro en radianoj diferencas de x per oblo de π; simb. cotgkotang: kotangento estas perioda funkcio, kun periodo π. Trad. 
kovarianco [mv645]
[HY, §237]Sin. kunvarianco ] Trad. 
kovro [mv646]
[HY, §238] (de aro E) Tia familio de aroj, ke ĝia kunaĵo inkluzivas E. [ Sub. dispartigo ] [ Vd. kvazaŭkompakta ] Trad. 
kreskanta [mv647]
[RB, p. 20] (p.p. bildigo f inter du ordaj aroj) Tia, ke la ordo konserviĝas per ĝi: se f estas kreskanta kaj ab, tiam f(a) ≤ f(b) ; strikte kreskanta bildigo (konservanta la striktan ordon) ; logaritmo estas kreskanta funkcio, sinuso ne estas. Trad. 
kruciĝi [mv648]
Sin. intersekci sin ] Trad. 
kuba [mv649]
[P1] Rilata al kubo: kuba skatolo (kubforma) ; kuba metro ; kuba polinomo (triagrada) ; kuba radiko3. Trad. 
kubo [mv650]
 1. [RB, p. 30] Sesedro, kiun limas ses kvadratoj1; alidire regula2 sesedro. Trad.  2. [RB, p. 10] La tria potenco1 de nombro; produto de tiu elemento per ĝia kvadrato2. Trad. 
kunaĵo [mv651]
[HY, §240] (de du aroj E kaj F) Aro, kies elementoj apartenas al E aŭ al F: la kunaĵon de E kaj F oni signas per EF (legu: e aŭ fo, aŭ: e kun fo) ; la kunaĵo de aro el subaroj (la kunaĵo de ĉiuj subaroj en la aro). [ Ilust. L1 ] Trad. Rim. Vd rimarkon sub komunaĵo.
kunigaĵo [mv652]
[SP]Sin. kunaĵo ]
kunligaĵo [mv653]
 1. [JW] (de du rilatoj2 RE×F kaj SF×G) Rilato TE×G, konsistanta el ĉiuj tiaj elementoj (a, c), ke ekzistas almenaŭ unu tia elemento bF, ke (a, b)∈R kaj (b, c)∈S: la kunligaĵon de rilatoj R kaj S oni signas per SR (legu: so post ro) ; la kunligaĵo de rilato R kun idento-rilato egalas al R (R◦idE = idFR = R) ; la kunligaĵo de du bildigoj mem estas bildigo ; la kunligaĵo de bildigo kun ĝia inverso egalas al idento-rilato (ff-1 = idF). Trad.  2. (de du tiaj vojoj1 φ kaj ψ, ke la fina punkto de φ egalas al la komenca de ψ) Tia vojo ω, ke ω(t) = φ(2t) por ajna t ≤ ½, kaj ω(t) = ψ(2t-1) por ajna t > ½. Trad. 
kunligo [mv654]
[JW] Operacio2, kiu ĵetas du objektojn al ilia kunligaĵo; la kunligaĵo mem: la kunligo de bildigoj ne estas komuteca. Trad. 
kunmezurebla [mv655]
[JW] (p.p. du nombroj) Kies kvociento1 estas racionala: la pitagoranoj pruvis, ke la diagonalo de kvadrato estas nekunmezurebla kun ĝia latero. [ Sin. komunona ] Trad. Rim. Tiu ĉi termino estas paŭsaĵo de la respondaj nacilingvaj terminoj kaj referencas al la historio: oni tiam demandis sin, ĉu du samdimensiaj grandoj estas mezureblaj per entjeraj nombroj de la sama mezurunuo.
kuntiro [mv656]
[HY, §244] (inter du metrikaj spacoj) Tia bildigo de unu al alia, ke la rilato de la distanco de la bildoj de du ajnaj punktoj al ilia distanco akceptas superan baron, strikte malpli grandan ol 1: la reela bildigo x/2 estas kuntiro. Trad. 
kunvarianco [mv657]
[P2] (de du hazardaj variabloj X kaj Y) La ekspekto de (X-E(X))(Y-E(Y)); simb. Kovar(X,Y): la varianco de X egalas al ĝia kunvarianco kun ĝi mem ; se du variabloj estas nedependaj2, ilia kunvarianco estas nula, sed du dependaj variabloj povas havi nulan kunvariancon. [ Sin. kovarianco ] Trad. Rim. Temas pri unu el la malmultaj okazoj, kiam praviĝas la anstataŭigo de la internacia prefikso „ko-“ per „kun-“. Tiu ĉi PIV-a neologismo ŝajnas do sekvinda.
kurbeco [mv658]
[RB, p. 38] (de ebena kurbo, ĉe punkto a de ĝi) La inverso1 de ĝia kurbecoradiuso: la kurbeco de rekto estas nula. Trad. 
kurbecocentro [mv659]
[RB, p. 38] (de ebena kurbo, ĉe punkto a de ĝi) Intersekcopunkto de la ortanto ĉe a kaj de la ortanto ĉe punkto „tre proksima“ al a: la kurbecocentro de cirklo ĉe ajna punkto de ĝi estas ĝia centro. [ Ilust. A3 ] [ Vd. kurbeco ] Trad. Rim. En [JW] kaj [P1, kurb] aperas la sinonima formo „centro de kurbeco“.
kurbecocirklo [mv660]
[RB, p. 38] (de ebena kurbo, ĉe punkto de ĝi) La cirklo1 difinita de la kurbecocentro kaj la kurbecoradiuso de la kurbo ĉe tiu punkto. [ Ilust. A3 ] Trad. Rim. Ĉi-sence oni uzas ankaŭ „oskulcirklo“ [RB, p. 38] kaj „oskula cirklo“ [P2, oskuli].
kurbec(o)radiuso [mv661]
[RB, p. 38, „kurbecoradio“] (de ebena kurbo, ĉe punkto a de ĝi) La distanco inter a kaj la kurbecocentro de la kurbo ĉe tiu punkto: la kurbecoradiuso de cirklo ĉe ajna punkto de ĝi egalas al ĝia radiuso. [ Ilust. A3 ] [ Vd. kurbeco ] Trad. Rim. En [JW] troviĝas la formo „radiuso de kurbeco“.
kurbo [mv662]
[RB, p. 31] Linio, precipe kiam ne temas pri rekto: ebena kurbo (inkluzivata de ebeno) ; neebena kurbo ; polusa, kartezia ekvacio de kurbo ; algebra, transcenda kurbo (kies kartezia ekvacio estas algebra, transcenda) ; n-a-grada ebena kurbo (kies kartezia ekvacio esprimiĝas per n-a-grada polinoma funkcio de la koordinatoj). [ Ilust. G1 ] [ Sup. geometria figuro ] [ Sub. Specifaj ebenaj kurboj: arĥimeda spiralo, cikloido, cirklo1, cisoido, elipso, epicikloido, epitroĥoido, gaŭsa kurbo, hiperbola spiralo, hiperbolo, hipocikloido, hipotroĥoido, kardioido, kartezia folio, kartezia ovalo, kateno, koniko, lemniskato, rompita linio, logaritma spiralo, parabolo, paskala limako, strofoido, traktorio, troĥoido ] [ Sub. Specifa neebena kurbo: helico ] [ Vd. Karakterizaĵoj de ebena kurbo: kurbeco, kurbecocentro, kurbecocirklo, kurbecoradiuso ] [ Sub. Derivitaj kurboj: elvolvanto, elvolvato, envolvaĵo, konĥoido, podajro ] Trad. Rim. Kurbojn oni studas ĉefe surbaze de la analitikaj ecoj de iliaj ekvacioj aŭ de iliaj parametraj prezentoj.
kvadranto [mv663]
[RB, p. 28] Kvarono de cirklo1; centra angulo, kiu detranĉas tian arkon: du ortaj koordinataj aksoj3 estigas kvar kvadrantojn. Trad. 
kvadrata [mv664]
 1.  Rilata al kvadrato: kvadrata metro ; kvadrata ekvacio (duagrada) [PV] ; kvadrata radiko3 [PV]. Trad.  2. [HY, §270] (p.p. (n, p)-matrico) Tia, ke n = p. Trad. 
kvadrategala [mv665]
(p.p. elemento x de monoido kun multiplike signata operacio *) Tia, ke x*x = x; alidire: kiu egalas al sia kvadrato2: kiu ajn estas entjero n, la n-a potenco de kvadrategala elemento egalas al ĝi mem ; vektora projekcio estas kvadrategala endomorfio ; kvadrategala matrico ; en la aro de kompleksoj kvadrategalaj estas nur 0 kaj 1. Trad. Rim. Estas strange, ke en niaj fontoj troveblas nek tiu termino, nek la ekvivalenta internacia formo „idempotenta“ (etimologie interpretebla kiel „egala al (ĉiuj) siaj potencoj“), dum plurloke troveblas „nilpotenta“.
kvadratigi [mv666]
Potencigi per 2. Trad. 
kvadrato [mv667]
 1. [RB, p. 27] Ortangula rombo; alternative kaj samsence: regula1 kvarlatero. [ Ilust. G15 ] Trad.  2. [RB, p. 10] La dua potenco1; elemento multiplikita per si mem: 3² = 9 (legu: tri kvadrate estas naŭ, aŭ: tri je kvadrato estas naŭ, aŭ: tri alt du estas naŭ) ; la areo de kvadrato1 estas la kvadrato2 de ĝia latero1. Trad. 
kvadraturo [mv668]
 1. [VE] (de geometria figuro) Geometria problemo, celanta desegni kvadraton1, kies areo1 egalas al tiu de la koncerna figuro: la kvadraturo de cirklo per rektilo kaj cirkelo estas nesolvebla. Trad.  2. [RB, p. 23] [ARK] Kalkulo de difinita integralo: kelkaj diferencialaj ekvacioj estas redukteblaj al kvadraturoj. Trad. 
kvadriko [mv669]
[RB, p. 36] Ĉiu surfaco kun duagrada kartezia ekvacio. Trad. 
kvaredro [mv670]
Vd Ekz. n-edro ] Trad. 
kvarlatero [mv671]
[P1] Plurlatero kun 4 lateroj. [ Ilust. G15 ] [ Sub. Ekzemploj de kvarlateroj: deltoido, kvadrato1, lozanĝo, ortangulo, paralelogramo, rombo, trapezo ] Trad. 
kvaropo [mv672]
Vd Ekz. n-opo ] Trad. 
kvartermo [mv673]
Vd Ekz. n-termo ] Trad. 
kvazaŭkompakta [mv674]
(p.p. subaro de topologia spaco) Tia, ke el ĉiu kovro per malfermitaj1 subaroj eblas depreni finian subkovron: ĉiu kvazaŭkompakta subaro de metrika spaco estas ankaŭ kompakta2. Trad. 
kvinedro [mv675]
Vd Ekz. n-edro ] Trad. 
kvinlatero [mv676]
Vd Ekz. n-latero ] Trad. 
kvinopo [mv677]
Vd Ekz. n-opo ] Trad. 
kvocienta aro [mv678]
(de ekvivalento-rilato) Aro de ĉiuj ĝiaj ekvivalento-klasoj: la kvocientan aron de rilato R en E oni signas per E/R. Trad. Rim. Troveblas ĉi-sence ankaŭ „kvocientaro“ (en [JW]), kiun ni ne konsideras bone formita, aŭ „kvocienta spaco“ (en [P2]).
kvocienta frakcio [mv679]
Frakcio prezentita per numeratoro kaj denominatoro (kontraste al pozicia frakcio). Trad. 
kvocienta grupo [mv680]
[P2] (de grupo G rilate al invarianta2 subgrupo H de ĝi) La aro de ĉiuj flankaj klasoj de G rilate al H, provizita per la operacio (aH).(bH) = (a.b)H; simb. G/H. Trad. Rim. Ni preferas tiun terminon al la sinonima, malpli travidebla faktorgrupo. Notindas, ke troviĝas ankaŭ „kvocientogrupo“ en [OR, p. 19].
kvocienta ringo [mv681]
(de ringo R rilate al idealo I de ĝi) La kvocienta grupo de R rilate al I, provizita per la multipliko (a+I)×(b+I) = (a×b)+I; simb. R/I. Trad. 
kvociento [mv682]
 1. [PV] Rezulto de divido: la kvociento de 10 per 5 estas 2. [ Sin. rilato1 ] Trad. Rim. Tiun ĉi kvocienton oni iufoje kvalifikas „ekzakta“ por distingi ĝin de kvociento2.  2. (ĉe eŭklida divido de a per b en eŭklida ringo) Ĉiu el la eblaj elementoj q, por kiuj a = b×q+r kaj φ(r) ≤ φ(b): ĉe eŭklida divido de X2+1 per X la kvociento estas X. Trad. Rim. Tiun ĉi kvocienton oni iufoje kvalifikas „eŭklida“ por distingi ĝin de kvociento1.  3. [JW] (de geometria progresio) La konstanta kvociento1 de ĉiu termo de ĝi per la antaŭa. Trad. 
laplaca [nova]
[P2, Laplaco] Iel rilatanta al la verko de Laplaco. [ Vd. laplaca ekvacio, laplaca elvolvaĵo, laplaca operatoro, laplaca transformaĵo, laplaca transformo ] Trad. 
laplaca ekvacio [nova]
[K2004, p. 8] Diferenciala ekvacio en partaj derivaĵoj, esprimanta, ke la laplaca operatoro de nekonato U egalas al la nula funkcio; simb. ∆U = 0. [ Vd. Laplaco, harmona1 funkcio ] Trad. Rim. Ial en [P2] troviĝas la malpli esperanteca „ekvacio de Laplaco“. La sama formo troviĝas ankaŭ en [K2004] apud la nuna.
laplaca elvolvaĵo [nova]
Vd Ekz. kofaktoro ] [ Vd. Laplaco ] Trad. 
laplaca operatoro, laplacoperatoro [mv683]
Operatoro, kiu ĵetas skalaran kampon U al la sumo de ties duaj partaj derivaĵoj laŭ la sinsekvaj koordinatoj; alternative: la rezultanta kampo: la laplacoperatoran bildon de kampo U oni kutime signas per 2U∆U = ∑ ∂2iU ; ĝi egalas al la diverĝenco de la gradiento de U. [ Vd. Laplaco ] Trad. 
laplaca transformaĵo [nova]
(de reela funkcio f kun fonto-aro [0,+∞[) La kompleksa funkcio F, kiu ĵetas komplekson s al la integralo [0,+∞[ f(t).e-stdt, se ĝi ekzistas: la funkcion F oni kutime signas per ℒ(f). [ Vd. Laplaco ] Trad. 
laplaca transformo [nova]
[P2, Laplaco] La bildigo , kiu ĵetas funkcion al ĝia laplaca transformaĵo: la laplaca transformo ebligas transformi iujn diferencialajn ekvaciojn en algebrajn. [ Vd. Laplaco ] Trad. 
Laplaco [mv684]
[P2] Franclingve: Pierre Simon de Laplace, 1749-1827. Franca matematikisto. Trad. 
latero [mv685]
 1. [RB, p. 27, pri triangulo] Streko1, limanta plurlateron; alternative: la longo de tiu streko: la randojn de la lateroj oni nomas verticoj ; la areo de rektangulo egalas al la produto de ĝia granda latero per la malgranda. [ Ilust. G3 ] [ Sin. flanko2 ] Trad.  2. [RB, p. 26] (de angulo2) Ĉiu el la du duonrektoj, ĝin konsistigantaj. [ Ilust. G4 ] Trad. 
latiso [mv686]
[HY, §251] Tia algebra strukturo (E,∨,∧), ke ambaŭ operacioj estas komutecaj1 kaj asociecaj1, kaj ke x∨(xy) = x∧(xy) = x, kiuj ajn estas x, yE (sorbada regulo): se (E,∨,∧) estas latiso, ankaŭ (E,∧,∨) estas (duala latiso) ; la aro de naturaj entjeroj, provizita per la operacioj plej granda komuna divizoro kaj plej malgranda komuna oblo, estas latiso. [ Vd. Specifaj ecoj de latiso: distribueca2, komplementa4, kompleta2 ] Trad. Rim. La rilato xy = x difinas ordo-rilaton super E. Alternative kaj ekvivalente eblas difini latison kiel tian ordan aron (E,≤), ke por ajnaj du elementoj x, y de ĝi ekzistas iliaj infimo (signata per xy) kaj supremo (signata per xy).
latitudo [mv687]
(de punkto M en tridimensia reela eŭklida afina spaco provizita per orta ununorma koordinatsistemo (O, i, j, k)) Mezuro de la angulo2 (OP, OM), kie P signas la ortan projekciaĵon de M sur la ebeno difinita de (O, i, j): latitudo estas la tria koordinato en la sfera koordinatsistemo. Trad. 
laŭfaktora integralado, poparta integralado [mv688]
Vd Ekz. integralado1 ] Trad. 
lebega [nova]
Iel rilatanta al la verko de Lebego. [ Vd. lebega integralo, lebega kriterio, lebega mezuro ] Trad. 
lebega integralo [mv689]
 1. (de simpla funkcio f = ∑aiAi laŭ mezuro μ super σ-algebro A) La sumo ai.μ(Ai); simb. f (legu: integralo de fo do mu) aŭ f(x)dμ(x): la lebega integralo de karakteriza funkcio de ajna elemento de A egalas al ĝia mezuro ; kvankam simpla funkcio povas prezentiĝi diversmaniere kiel lineara kombinaĵo de karakterizaj funkcioj, ĝia lebega integralo estas unika. [ Vd. Lebego ] Trad.  2. (de funkcio f) La komuna valoro, se ĝi ekzistas, de la supremo de la integraloj de simplaj funkcioj malpli grandaj ol f kaj de la infimo de la integraloj de simplaj funkcioj pli grandaj ol f; simb. ff(x)dμ(x): la lebega integralo de ajna funkcio f laŭ la diraka mezuro ĉe punkto a egalas al f(a) ; la lebega integralo de funkcio f en subaro V (la integralo de fV; simb. V f, legu: integralo en vo de fo do mu). [ Vd. Lebego ] Trad. Rim. Parolante pri la lebega integralo laŭ mezuro μ, oni ofte ellasas la adjektivon „lebega“. Inverse, se oni parolas pri la lebega integralo sen precizigi la mezuron, tiam temas pri integralo laŭ la lebega mezuro super la borela σ-algebro.
lebega kriterio [nova]
Vd Ekz. rimana integralo2 ] [ Vd. Lebego ] Trad. 
lebega mezuro [mv690]
(super la borela σ-algebro super la aro de reeloj) Mezuro, difinita per tio, ke sur intervalo ]a, b[ ĝi alprenas la valoron (b-a). [ Vd. Lebego ] Trad. 
Lebego [mv691]
Franclingve: Henri Lebesgue, 1875-1941. Franca matematikisto. Trad. 
lemniskato [mv692]
[RB, p. 35] Ebena kurbo, konsistanta el ĉiuj tiaj punktoj, ke la produto de iliaj distancoj al n fiksaj punktoj (ĝiaj polusoj) egalas al fiksa nombro: la kurbo kun polusa ekvacio de la tipo ρ = a(2cos2θ)½ estas dupolusa lemniskato. [ Ilust. K11 ] Trad. 
lemo [mv693]
[P1] Aserto, demonstrita dum la pruvo de pli grava teoremo kaj servanta al tiu pruvo. Trad. 
libera [mv694]
(p.p. subaro de modulo1vektora spaco) Kies elementoj estas lineare nedependaj: subaro, al kiu apartenas la nula vektoro, ne estas libera. [ Vd. bazo4 ] Trad. 
limesinfimo [mv695]
 1. [HY, §254] (de subaro el reeloj) Ĝia plej malgranda akumuliĝa punkto. [ Ant. limesosupremo1 ] Trad.  2. [P2, „limesa infimo“] (de reela funkcio f, ĉe punkto a de ties fonto-aro) La infimo de la aro de punktoj, adheraj3 al f ĉe a; simb. lim infxa f(x). [ Ant. limesosupremo2 ] Trad. 
limeso [mv696]
 1. [P1, konverĝi] (de vico (un)) Punkto p, al kiu ĝi konverĝas2; simb. p = lim (un): la limeso de (1/n)n > 0 estas 0 ; la vico ((-1)n)n > 0 ne akceptas limeson (ne konverĝas). Trad. Rim. Por ĉi tiu nocio Bricard [RB, p. 17] kontentiĝis je „limo“.  2. [P1] (de bildigo f inter du topologiaj spacoj, ĉe akumuliĝa punkto a de la fonto-aro) Tia punkto b de la celo-aro, ke por ĉiu ĝia ĉirkaŭaĵo W, ekzistas responda ĉirkaŭaĵo V de a, kies bildo1 per f estas inkluzivata de W; simb. b = limxa f(x): bildigo povas havi limeson ĉe punkto, en kiu ĝi ne estas difinita ; la limeso ĉe 0 de x.sin(1/x) estas 0 ; se la limeso de f ĉe a egalas al f(a), tiam oni diras, ke f estas kontinua1 ĉe a ; se vico (un) konverĝas al a, kaj se b estas limeso de f ĉe a, tiam ĝi ankaŭ estas limeso de la vico (f(un)). [ Vd. analitiko, strebi ] Trad. Rim. En la kadro de reelaj funkcioj oni parolas ankaŭ pri limeso ĉe malfinio, kaj pri dekstra, maldekstra limeso (la konsiderata ĉirkaŭaĵo V devas akcepti a kiel infimon aŭ supremon, respektive) Oni diras sendistinge, ke „b estas limeso de f ĉe punkto a“, „f akceptas limeson b ĉe punkto a“, aŭ ke „f(x) strebas al b, kiam x strebas al a“.
limesosupremo [mv697]
 1. [HY, §255] (de subaro el reeloj) Ĝia plej granda akumuliĝa punkto. [ Ant. limesinfimo1 ] Trad.  2. [P2, „limesa supremo“] (de reela funkcio, ĉe punkto a de ties fonto-aro) La supremo de la aro de punktoj, adheraj3 al f ĉe a; simb. lim supxa f(x). [ Ant. limesinfimo2 ] Trad. 
limi [mv698]
Sin. randi ]
limo [mv699]
[RB, p. 17] [ARK] [ Vd. infimo, supremo ]
lineara [mv700]
 1.  Iel rilatanta al algebraj strukturoj de la tipo modulo1vektora spaco. [ Vd. lineara algebro1 ] Trad.  2. [P1] (p.p. bildigo inter moduloj1vektoraj spacoj) Homomorfia2 rilate al la koncerna strukturo: por ke bildigo f inter vektoraj spacoj estu lineara, sufiĉas, ke f(x+α∙y) = f(x)+α∙f(y), kiuj ajn estas x, y kaj α. [ Sin. linia ] Trad.  3. [P1] (p.p. reela funkcio f) Tia, ke f(x) = αx. [ Sin. linia ] Trad.  4. [JW, p. 23] (p.p. diferenciala ekvacio) Tia, ke ĝi aspektas kiel egalaĵo inter sumo de diversordaj derivaĵoj de la nekonato f, multiplikitaj per funkciaj koeficientoj αi, kaj aliflanke funkcio g; simb. 0≤in αi(x)Dif(x) = g(x), aliskribe 0≤in αi(x)y(i) = g(x): unuaorda homogena2 lineara diferenciala ekvacio kun konstantaj koeficientoj (αf ′(x)+f(x) = 0). Trad. 
lineara algebro [mv701]
 1.  Branĉo de algebro, kiu okupiĝas pri la ecoj de moduloj1, vektoraj spacoj kaj iliaj homomorfioj. [ Vd. lineara1 ] Trad.  2. (super korpo (K,+,×)) Tia algebra strukturo (A,+,×,∙), ke (A,+,×) estas ringo, (A,+,∙) estas vektora spaco super K, kaj la tri koncernaj multiplikoj verigas, ke (α∙x)×(β∙y) = (α×β)∙(x×y) por ajnaj skalaroj α, β kaj vektoroj x, y: la polinomringo de korpo K estas lineara algebro super ĝi. Trad. 
lineara kombinaĵo [mv702]
[P2] (el finia nombro da vektoroj xi) Sumo de termoj, konsistantaj el produto de ĉiu el la vektoroj xi per skalaro αi; la skalaroj estas nomataj koeficientoj2: ∑ αixi. [ Vd. lineare nedependa ] Trad. 
lineare dependa [mv703]
[HY, §257]Ant. lineare nedependa ] Trad. 
lineare nedependa [JW], lineare sendependa [HY, §258] [mv704]
(p.p. vektoroj) Tiaj, ke lineara kombinaĵo el ili estas nula, se kaj nur se ĉiuj ĝiaj koeficientoj2 estas mem nulaj: en polinom-ringo, konsiderata kiel modulo1 super ĝia baza ringo, la polinomoj Xi estas nedependaj unuj de la aliaj. [ Vd. libera ] Trad. Rim. Pro oportuneco oni diras ankaŭ „x dependas de y“, „x estas dependa de y“ anstataŭ „x kaj y ne estas nedependaj“, kaj „x ne dependas de y“ anstataŭ „x kaj y estas nedependaj“.
linia [mv705]
[P1] [ARK] Lineara: linia ekvacio. Trad. Rim. Kvankam arĥaiĝinta, tiu senco restas logika, radikŝpara, internacia kaj promociinda. Riskoj de ambigueco apenaŭ ekzistas.
linio [mv706]
[RB, p. 25] Unudimensia geometria figuro: rekta, kurba, rompita linio ; linio estas la bildaro de kontinua bildigo de la aro de reeloj al la koncerna spaco, kiun bildigon oni nomas parametra prezento de la linio. [ Ilust. G1 ] [ Sin. kurbo ] Trad. 
logaritma derivaĵo [mv707]
[P2, „logaritma derivo“] (de funkcio f) Derivaĵo de la natura logaritmo de ties absoluta valoro: la logaritma derivaĵo de produto de funkcioj egalas al la sumo de iliaj logaritmaj derivaĵoj. Trad. 
logaritma spiralo [mv708]
Spiralo, kies polusa ekvacio estas de la tipo ρ = ekθ. [ Ilust. K14 ] [ Vd. logaritmo ] Trad. 
logaritmo [mv709]
[RB, p. 20] (kun bazo2 a, aŭ a-uma2) Inverso3 de la reela funkcio eksponencialo kun bazo a: logaritmon de x kun bazo a oni kutime signas per loga(x) ; logaritmo de la bazo egalas al 1 ; vastigite al kompleksoj, la funkcio logaritmo fariĝas plursenca (simb. Log z = Log |z| + i.(Arg z + 2kπ)) ; logaritmo de produto egalas al sumo de logaritmoj de la apartaj faktoroj ; logaritmo de eksponencialo de x egalas al x. [ Ilust. A6 ] [ Vd. karakteristiko1, mantiso ] [ Sub. natura logaritmo, ordinara logaritmo ] Trad. 
logika operacio [mv710]
[JW] Regulo, kiu asocias propozicion1 al unu aŭ pluraj propozicioj, difinante ĝian vervaloron ― depende de la vervaloro de la argumentoj ― per iu vertabelo: ekzistas 4 eblaj unuargumentaj logikaj operacioj kaj 16 duargumentaj. [ Sub. Unuargumenta operacio: negacio; duargumentaj operacioj: disjunkcio, ekskluziva disjunkcio, konjunkcio, implico, duobla implico, ekvivalento ] Trad. Rim. Logikajn operaciojn eblus difini kiel operaciojn2 super iu duelementa aro, prezentanta la eblajn vervalorojn, kaj efektive tia aro, provizite per konjunkcio, disjunkcio kaj negacio, ricevas strukturon de bulea algebro2. Sed por difini logikajn operaciojn ne estus tre konsekvence uzi tiajn nociojn, kiaj estas aroj aŭ bildigoj, kiuj ja baziĝas sur rezonadoj uzantaj la koncernajn operaciojn. Ŝajnas pli bonorde difini tian operacion per ĝia vertabelo (intuicia nocio), kiu por ĉiu vervaloro de la „argumentoj“ donas la vervaloron de la „rezulto“.
logistiko [mv711]
[P1] Matematika logiko: Couturat estis unu el la fondintoj de logistiko [P1]. [ Vd. Ne konfuzu kun: loĝistiko ] Trad. 
loka ekstremumo [mv712]
Vd Ekz. ekstremumo ] Trad. 
lokaro [mv713]
[RB, p. 32] [ARK] Aro de punktoj, verigantaj iun econ: la lokaro de kurbecocentroj de iu kurbo nomiĝas ties elvolvato. Trad. Rim. Kvankam tiu ĉi termino estas aŭtoritata, bone formita kaj arĥaika, ĉar ĉiam anstataŭigebla per „aro“, oni ial enkondukis por ĝi novan, nerekomendindan formon „lokuso“ [P1].
longigita cikloido [mv714]
[JW] Ebena kurbo, naskita de punkto ligita al cirklo1 kaj ekstera al ĝi, kiu cirklo ruliĝas sur fiksa rekto. [ Ilust. K19 ] [ Sup. troĥoido ] Trad. 
longigita epicikloido [mv715]
[JW] Ebena kurbo, naskita de punkto ligita al cirklo1 kaj ekstera al ĝi, kiu cirklo ruliĝas sur la ekstera periferio de alia cirklo. [ Ilust. K22 ] [ Sup. epitroĥoido ] Trad. 
longigita hipocikloido [mv716]
[JW] Ebena kurbo, naskita de punkto ligita al cirklo1 kaj ekstera al ĝi, kiu cirklo ruliĝas interne de alia cirklo. [ Ilust. K23 ] [ Sup. hipotroĥoido ] Trad. 
longitudo [mv717]
(de punkto M en tridimensia reela eŭklida afina spaco provizita per orta ununorma koordinatsistemo (O, i, j, k)) Polusa angulo de la orta projekciaĵo de M sur la ebeno difinita de (O, i, j): longitudo estas la dua koordinato en la sfera koordinatsistemo. Trad. 
lozanĝo [mv718]
[RB, p. 27]Sin. rombo ] Trad. 
maksimuma [mv719]
 1. (p.p. elemento de orda aro (E,≤)) Tia, ke ne ekzistas elemento de E strikte pli granda ol ĝi: la eventuala maksimumo de orda aro estas maksimuma, sed maksimuma elemento ne nepre estas maksimumo. [ Ant. minimuma ] Trad.  2. (p.p. idealo de ringo R) Tia, ke ĝi estas maksimuma1 rilate inkluzivecon en la aro de ĉiuj idealoj strikte inkluzivitaj en R. Trad. Rim. Troveblas tiu termino en [JW], sed sen difino estas malfacile taksi, ĉu la intencata senco estas nur „plej granda, estanta maksimumo“ (kiel en „ekvaciaro de maksimuma ordo“), aŭ ĉu ĝi povas aplikiĝi ankaŭ en la supre menciitaj kuntekstoj.
maksimumejo [mv720]
[P2]Sin. maksimumiganto ]
maksimumiganto [mv721]
[RB, p. 20] (de bildigo kun valoroj en orda aro) Punkto de la fonto-aro, ĉe kiu la bildigo atingas maksimumon. [ Ilust. A1 ] Trad. Rim. Ial [P2] preferas nomi tion „maksimumejo“, eble imite al la germana. Ni tamen ne vidas firman kialon por rompi la tradicion ĉi-koncerne, des malpli ke „-ejo“ aŭ „loko“ pensigas pli pri aro da punktoj, ol pri ununura punkto.
maksimumo [mv722]
[RB, p. 18, 20] (de orda aro (E,≤)) Tia elemento M en E, ke ĉiuj aliaj estas malpli grandaj ol ĝi (x ≤ M por ĉiu ajn x en E); simb. M = max E: la reela intervalo ]0,1[ ne havas maksimumon ; la eventuala maksimumo estas unika ; (absoluta) maksimumo de funkcio (t.e. de ĝia bildaro) ; (loka) maksimumo de funkcio (t.e. de la bildo de iu ĉirkaŭaĵo). [ Ant. minimumo ] [ Sup. ekstremumo ] Trad. Rim. La difino de Bricard estas pli larĝa ol nia. Li distingas inter „tuŝata maksimumo“ (nia „maksimumo“) kaj „netuŝata maksimumo“ (nia „supremo“, se ĝi ne estas ankaŭ maksimumo).
mala okazo [mv723]
Vd Ekz. okazo ] Trad. 
malakuta [mv724]
[RB, p. 26]Sin. obtuza ] Trad. 
malbildo [mv725]
[HY, §263]Sin. inversa bildo ]
maldekstra klaso [mv726]
(de grupo G rilate al subgrupo H de ĝi kaj elemento aG) Aro de ĉiuj elementoj de la tipo a.h, kie hH; simb. aH: maldekstra klaso estas ekvivalento-klaso laŭ la rilato x-1.yH. [ Sup. flanka klaso ] [ Vd. dekstra klaso, invarianta2 subgrupo ] Trad. 
maldekstruma [mv727]
[JW] (p.p. bazo4 de orientita vektora spaco) Havanta negativan orientiĝon. Trad. 
malderivaĵo [mv728]
[P1] (de funkcio f kun reela aŭ kompleksa argumento) Ĉiu funkcio g, kies derivaĵo egalas al f, t.e. g′ = f. [ Sin. integralo2, nedifinita integralo ] Trad. Rim. Por tiu ĉi nocio ekzistas la plia sinonimo „primitiva funkcio“ [JW] („funcio primitiva“ ĉe [RB, p. 21]), kiun ni tamen ne opinias utila.
maldiskreta [mv729]
 1. (p.p. aro) Ne numerebla: maldiskreta funkcio, hazarda variablo (kies valoroj apartenas al maldiskreta aro). [ Ant. diskreta1 ] Trad. Rim. Kvankam la nacilingvaj ekvivalentoj sugestas, ke oni uzu „kontinua“ ĉi-sence, kontinua2 funkcio kaj maldiskreta funkcio estas nepre diferencigindaj nocioj. Notindas, ke [HY] uzas „kontinue distribuita“ parolante pri hazardaj variabloj, kio mallerte pensigas pri la probablodistribuo, dum fakte sufiĉus diri, ke la hazarda variablo estas maldiskreta funkcio.  2. [JW]Vd. maldiskreta topologio ]
maldiskreta topologio [mv730]
Vd Ekz. topologio2 ] Trad. 
malfaza [mv731]
Vd Ekz. fazo ]
malfermaĵo [mv732]
[P2] (de subaro A en topologia spaco) La plej granda malfermita1 subaro, inkluzivata de A (alidire: la kunaĵo de ĉiuj malfermitaj subaroj, inkluzivataj de ĝi) : la malfermaĵon de A oni kutime signas per A kun supra ringo, nome (legu: a ringo) ; malfermita aro identas kun sia malfermaĵo ; la komplemento de la malfermaĵo de A egalas al la fermaĵo de la komplemento de A. [ Sin. interno ] Trad. 
malfermita [mv733]
 1. [P2] (p.p. subaro de topologia spaco (E,T)) Apartenanta al T. Trad. Rim. Ial nur la neologismo „aperta“ aperas en [JW], dum la sama konas „fermita“ paralele kun „kloza“. Vd ankaŭ la rimarkon sub fermita.  2. (p.p. subaro de metrika spaco) Tia, ke por ĉiu ĝia punkto x ĝi inkluzivas iun globon1 kun centro x kaj radiuso ρ > 0: la malfermitaj aroj de metrika spaco konsistigas ĝian kutiman topologion2. Trad. 
malfinia, nefinia [P1] [mv734]
„Senlime granda“ aŭ „senlime malproksima“, t.e. estanta malfinio: la aro de la primoj estas nefinia (ne havas finian nombron da elementoj, eŭklida teoremo). [ Vd. senfina ] [ Sin. nefinita ] Trad. Rim. Vd rimarkon sub infinita.
malfinidimensia [mv735]
Vd Ekz. n-dimensia ] Trad. 
malfinio [mv736]
[SP] Objekto „senlime granda“ aŭ „senlime malproksima“, t.e. ne estanta finio: la signohavaj malfinioj +∞ (legu: plus malfinio) kaj -∞ (legu: minus malfinio) ; la sensigna malfinio . [ Sin. infinito, nefinio ] Trad. 
malforta topologio [mv737]
(super topologia5 vektora spaco E) La topologio2, difinita per la aro de ĉiuj kontinuaj2 linearaj2 formoj super ĝi (alidire: per ĝia topologia dualo): la malforta topologio estas la malplej fajna topologio, kiu igas kontinuaj la elementojn de la topologia dualo E ; por finidimensia normohava spaco la malforta topologio identas kun tiu, difinita per la normo. Trad. Rim. Kontraste kun la malforta, oni ofte referencas al la origina topologio de E nomante ĝin „forta“. En multaj aplikoj la forta topologio estas difinita per normo.
malforte konverĝa [mv738]
[HY, §266, „malforta konverĝo“] (p.p. vico super topologia5 vektora spaco) Konverĝa rilate al la malforta topologio. Trad. 
malgranda duonakso [mv739]
[JW] (de elipso) Ĉiu el la du strekoj1 de ĝia nefokusa akso1, kunligantaj la centron3 al la elipso; longo de tia streko. [ Ilust. K2 ] Trad. 
malkomponaĵo [mv740]
Vd Ekz. malkomponi ] Trad. 
malkomponebla [mv741]
Vd Ekz. malkomponi ] Trad. 
malkomponi [mv742]
[RB, p. 10, „malkomponebla“] Esprimi ion kiel rezulton de operacio, aplikita al iuj „konsistaj eroj“ de ĝi: malkomponi vektoron laŭ bazo (trovi ĝiajn komponantojn) ; neprima entjero estas, unike, malkomponebla en primojn (prezentebla kiel produto de primaj faktoroj) ; kanona malkomponaĵo de bildigo (prezento de ĝi kiel kunligaĵo de enjekcio, bijekcio kaj surjekcio). [ Vd. elvolvi ] Trad. 
malkonverĝa, nekonverĝa [mv743]
Ne konverĝanta: nekonverĝa serio [RB, p. 19]. [ Sin. diverĝa ] Trad. 
malkonverĝi [mv744]
Ne konverĝi2, ne esti konverĝa. [ Sin. diverĝi ] Trad. 
malkreskanta [mv745]
[RB, p. 20] (p.p. bildigo f inter du ordaj aroj) Tia, ke la ordo inversiĝas per ĝi: se f estas malkreskanta kaj ab, tiam f(a) ≥ f(b) ; strikte malkreskanta bildigo (inversanta la striktan ordon) ; la funkcio, kiu ĵetas pozitivan reelon al ĝia inverso, estas malkreskanta ; sinuso estas nek kreskanta, nek malkreskanta. Trad. 
mallongigita cikloido [mv746]
Ebena kurbo, naskita de punkto ligita al cirklo1 kaj interna al ĝi, kiu cirklo ruliĝas sur fiksa rekto. [ Ilust. K19 ] [ Sup. troĥoido ] Trad. Rim. Ekzistas ankaŭ la formo „kurtigita cikloido“, ekz-e en [JW].
mallongigita epicikloido [mv747]
Ebena kurbo, naskita de punkto ligita al cirklo1 kaj interna al ĝi, kiu cirklo ruliĝas sur la ekstera periferio de alia cirklo. [ Ilust. K22 ] [ Sup. epitroĥoido ] Trad. Rim. Ekzistas ankaŭ la formo „kurtigita epicikloido“, ekz-e en [JW].
mallongigita hipocikloido [mv748]
Ebena kurbo, naskita de punkto ligita al cirklo1 kaj interna al ĝi, kiu cirklo ruliĝas interne de alia cirklo. [ Ilust. K23 ] [ Sup. hipotroĥoido ] Trad. Rim. Ekzistas ankaŭ la formo „kurtigita hipocikloido“, ekz-e en [JW].
malplena aro [mv749]
[HY, §267] La aro, kiu enhavas neniun elementon: la malplenan aron oni signas per  ; ĝi estas subaro de ĉiu aro. Trad. 
malrefleksiva [mv750]
[P1, rilato] (p.p. interna rilato R) Tia, ke ĝia komunaĵo kun la idento-rilato estas malplena; simb. R∩idE = ∅: la rilato „strikte pli granda ol“ estas malrefleksiva. Trad. 
malsimetria [mv751]
[P2, rilato] (p.p. interna rilato R) Tia, ke la komunaĵo inter ĝi kaj ĝia inverso3 estas subaro de la idento-rilato; simb. RR-1⊂idE: se R estas malsimetria, de la fakto, ke xRy kaj yRx, sekvas, ke x = y. Trad. Rim. Pri la sencevoluo de tiu termino vd rimarkon sub antisimetria.
malvastigaĵo [mv752]
[P2] (de bildigo f laŭ subaro A de ĝia fonto-aro) Tia bildigo g de A al la celo-aro de f, ke g(x) = f(x) por ĉiu xA: la entjera adicio estas malvastigaĵo de la reela laŭ la aro de entjeroj. [ Sin. subbildigo ] Trad. Rim. Por ĉi tiu senco troveblas „malplivastigo“ en [JW]. La elemento „pli“ ne aspektas tre utila, sed estas ĝuste, ke ankaŭ la sufikso „-aĵ“ en nia termino, kiu teorie povus servi por distingi la agon disde ĝia rezulto, en praktiko estas balasta.
mantiso [mv753]
[RB, p. 9] Frakcia parto de reelo, pli speciale de logaritmo: la ordinara logaritmo de x kaj tiu de 10n.x havas saman mantison. [ Vd. karakteristiko1 ] Trad. 
matematika logiko [mv754]
[P1] Branĉo de matematiko, studanta la formalajn rilatojn inter propozicioj kaj ilian aplikon al la demonstrado de matematikaj teoremoj. [ Sin. logistiko ] [ Vd. propozicio1 ] Trad. 
matematiko [mv755]
[RB, p. 1] Scienco, kiu per rezonado, studas la ecojn de abstraktaj objektoj (nombroj, geometriaj figuroj, strukturoj, ktp) kaj la rilatojn inter ili. Trad. 
matrica adicio [mv756]
(de du (n, p)-matricoj) Operacio2, kiu konsistas en poelementa adicio: la ĝenerala elemento Cij de la rezulto de adicio de A al B estas Aij+Bij. Trad. 
matrica multipliko [mv757]
(de (n, p)-matrico A per (p, q)-matrico B) Operacio2, kies rezulto estas (n, q)-matrico C kun ĝenerala elemento Cij = ∑m Aim.Bmj, kie m varias inter 1 kaj p: la matrica multipliko ne estas difinita por ajna paro de matricoj ; provizite per matricaj adicio kaj multipliko, la aro de ĉiuj (n, n)-matricoj, ricevas la strukturon de ringo, nekomuteca se n > 1, kies unuo estas la unuomatrico. Trad. 
matrico [mv758]
[P1] (kun n horizontaloj kaj p vertikaloj)Sin. (n, p)-matrico ] Trad. 
matrico de vektora homomorfio [mv759]
(p.p. homomorfio f de p-dimensia vektora spaco E al n-dimensia F, ambaŭ super korpo K, rilate al respektivaj bazoj4 BE kaj BF) Tia (n, p)-matrico A super K, ke aij estas la i-a komponanto laŭ bazo BF de la bildo per f de la j-a vektoro de BE: la matrico de endomorfio estas kvadrata ; la matrico de idento estas la unuomatrico ; la matrico de kunligaĵo de du homomorfioj egalas al la produto de la matricoj de ĉiu homomorfio. Trad. 
mediano [mv760]
 1. [PV] (de triangulo) Rekto, trairanta verticon de ĝi kaj la mezon de la kontraŭa2 latero: la tri medianoj de triangulo sin intersekcas en ĝia pezocentro. [ Ilust. G14 ] Trad.  2. (de kvaredro) Rekto, trairanta verticon de ĝi kaj la pezocentron de la kontraŭa4 faco: la kvar medianoj de kvaredro sin intersekcas en ĝia pezocentro. Trad. Rim. Por tiu ĉi nocio Bricard [RB, p. 27] uzis la terminon „mezanto“. La sama termino troviĝas ankaŭ en [P1], sed la aŭtoroj de tiu verko nemalprave opiniis, ke „mezanto“ ne bone sidas sub radiko „mez“ kaj havigis al ĝi propran radikon. La situacio renversiĝis en [P2], kie „mezanto“ estas signita kiel evitinda.
meĥaniko [mv761]
[VE] Komuna branĉo de matematiko kaj fiziko, studanta la fortojn kaj la rezultantajn movojn. Trad. 
membro [mv762]
[RB, p. 13] (de egalaĵo, neegalaĵoekvacio) Ĉiu el la du esprimoj, situantaj ambaŭflanke de la signo de egaleco aŭ neegaleco: ŝovu la konstantan termon de la unua membro de la ekvacio al la dua, ŝanĝinte ties signon ; dividi ambaŭ membrojn de la neegalaĵo per la nekonato. Trad. Rim. Kvankam tiu tre fakeca termino troviĝas ankaŭ en modernaj fontoj kiel [OR, p. 34], ne estus absurde preferi la pli ordinaran flanko1.
memkonjugita [mv763]
(p.p. subgrupo) Konjugita2 kun si mem. [ Sin. invarianta2 ] Trad. 
meridiano [mv764]
[RB, p. 30] (de rivolua surfaco) Ebena kurbo, intersekco de la surfaco kun ebeno trairanta ĝian akson: ĉiuj meridianoj de cirklaj konuso aŭ cilindro estas rektoj ; rivolua surfaco difiniĝas per sia akso kaj unu el siaj meridianoj. [ Vd. paralelo2 ] Trad. 
meromorfa [mv765]
[RB, p. 21] (p.p. kompleksa funkcio en iu subaro de ĝia fonto-aro) Tia, ke ĝi estas holomorfa2 ĉe ĉiu punkto de la koncerna subaro, krom ĉe iuj punktoj, kiuj estas polusoj3 de ĝi: ĉiu meromorfa funkcio identiĝas kun la kvociento de du holomorfaj funkcioj. Trad. 
metrika spaco [mv766]
[HY, §276] Aro M, konsiderata kune kun metriko d en M: tian metrikan spacon oni signas per (M,d). [ Sub. punkto2 ] [ Sup. topologia spaco ] [ Sub. Specifaj subaroj: globo1, malfermita2 subaro ] [ Vd. Specifaj ecoj de metrika spaco aŭ subaro de ĝi: barita3, antaŭkompakta, kompakta2, kompleta1 ] [ Sub. Bildigoj super metrika spaco, kun specifaj ecoj: izometrio, kontinua2, kontinuega ] Trad. 
metriko [mv767]
[P1] (en aro M) Tia bildigo d de M×M al la aro de pozitivaj reeloj, ke por ĉiuj elementoj x, y, zM veras, ke: (1) d(x, y) = 0, se kaj nur se x = y; (2) d(x, y) = d(y, x); (3) d(x, z) ≤ d(x, y)+d(y, z): la absoluta valoro de la diferenco inter du nombroj estas metriko en la aro de la koncernaj nombroj. [ Vd. distanco, metrika spaco, normo ] Trad. Rim. Metriko estas matematika formaligo de la nocio distanco. La valoron d(x, y) oni kutime nomas distanco inter „punktoj“ x kaj y. La tria aksiomo, iufoje nomata „triangula neegalaĵo“, signifas, ke la „rekta“ vojo de iu punkto al alia estas ankaŭ la malplej longa.
meznombro [VE, mezo], mezonombro [UV] [mv768]
En aro el n nombroj, nombro situanta inter la plej granda kaj la plej malgranda, kaj iasence tipa de la koncerna aro: aritmetika meznombro (ilia sumo dividita per n) ; geometria meznombro (la n-a radiko de ilia produto) ; harmona meznombro (inverso de la aritmetika meznombro de la inversoj) ; pesita meznombro [JW] (de n nombroj (xi) provizitaj per respektivaj koeficientoj (αi): la kvociento de la sumo de la produtoj de ĉiu nombro per la responda koeficiento, per la sumo de la koeficientoj; simb. Σαi xi / Σαi) ; la geometria meznombro de du nombroj estas tiu nombro, al kiu la unua rilatas kiel ĝi mem rilatas al la dua. Trad. Rim. Bricard [RB, p. 8] ĉi-sence uzis nur „mezo“, kio en difinita kunteksto estas sufiĉe klara, sed ial ne enradikiĝis en la uzon. Antaŭ relative nelonge aperis ankaŭ la formo mezvaloro, eble ĉar ne aspektas tre komforte paroli pri meznombro de funkcio, kvankam ankaŭ la valoroj de la koncernaj funkcioj ja estas nombroj. Ni substreku, ke delonge la koncerna adjektiva formo „mezvalora“ estas uzata kun la signifo „kies valoro estas meza“ (t.e. nebona). Ni do konsilas ne vastigi la uzon de „mezvaloro“ al la okazoj, por kiuj uzo de „meznombro“ estas tradicia.
mezo [mv769]
 1. [JW] (de streko1) Punkto2 de ĝi egaldistanca de ĝiaj du randoj1: la du strekoj, kiuj ligas la mezon al la randoj de la originala streko, estas egalaj2. Trad.  2. (de punktoparo en afina spaco) La pezocentro kun egalaj koeficientoj de la du punktoj. Trad. 
mezortanto [mv770]
[P1] (de streko1) Rekto orta al ĝi kaj trairanta ĝian mezon: la mezortantoj de triangulo (t.e. de ĉiuj ĝiaj lateroj) intersekciĝas en la centro de la ĉirkaŭskribita cirklo. [ Ilust. G13 ] Trad. 
mezpunkto [mv771]
[RB, p. 26]Sin. mezo ]
mezurebla [mv772]
[JW] (p.p. bildigo f de aro E al aro F, provizitaj per respektivaj σ-algebroj A kaj B) Tia, ke la inversa bildo1 per f de ĉiu elemento de B apartenas al A: se la σ-algebroj estas borelaj, ĉiu kontinua2 bildigo estas ankaŭ mezurebla. Trad. 
mezurhava spaco [mv773]
Aro Ω, konsiderata kune kun σ-algebro A super ĝi kaj mezuro μ super A: mezurhavan spacon oni kutime signas per triopo (Ω,A,μ). Trad. 
mezuro [mv774]
[HY, §281] (super σ-algebro A) Tia bildigo μ de A al la aro de reeloj, ke la bildo per ĝi de kunaĵo de numerebla disa2 familio el elementoj de la σ-algebro egalas la sumon de la iliaj bildoj; simb. μ(∪ Pi) = ∑μ(Pi): la bildo de la malplena aro per mezuro estas 0 ; nulmezura subaro (apartenanta al la σ-algebro kaj kies mezuro estas 0). [ Sub. diraka mezuro, lebega mezuro ] Trad. 
mezvaloro [nova]
[JW] (de reela funkcio f inter a kaj b) La kvociento de ĝia integralo1 inter a kaj b per b-a: se f estas kontinua sur la koncerna intervalo, ekzistas tia punkto de ]a, b[, ke la valoro de f ĉe ĝi egalas al ties mezvaloro (teoremo pri mezvaloro). Trad. Rim. Vd rimarkon sub meznombro.
miksa frakcio [mv775]
Vd Ekz. frakcio ] Trad. 
minimuma [mv776]
(p.p. elemento de orda aro (E,≤)) Tia, ke ne ekzistas elemento de E strikte pli malgranda ol ĝi: la eventuala minimumo de orda aro estas minimuma, sed minimuma elemento ne nepre estas minimumo. [ Ant. maksimuma1 ] Trad. 
minimumejo [mv777]
[P2]Sin. minimumiganto ]
minimumiganto [mv778]
[RB, p. 20] (de bildigo kun valoroj en orda aro) Punkto de la fonto-aro, ĉe kiu la bildigo atingas minimumon. [ Ilust. A1 ] Trad. Rim. Ial [P2] preferas nomi tion „minimumejo“. Vd rimarkon sub maksimumiganto.
minimumo [mv779]
[RB, p. 18, 20] (de orda aro (E,≤)) Tia elemento m en E, ke ĉiuj aliaj estas pli grandaj ol ĝi (m ≤ x por ĉiu ajn x en E); simb. m = min E: la reela intervalo ]0,1[ ne havas minimumon ; la eventuala minimumo estas unika ; (absoluta) minimumo de funkcio (t.e. de ĝia bildaro) ; (loka) minimumo de funkcio (t.e. de la bildo de iu ĉirkaŭaĵo). [ Ant. maksimumo ] [ Sup. ekstremumo ] Trad. Rim. La difino de Bricard estas pli larĝa ol nia. Li distingas inter „tuŝata minimumo“ (nia „minimumo“) kaj „netuŝata minimumo“ (nia infimo).
minoro [mv780]
[JW] (de elemento Aij en (n, n)-matrico A) Determinanto2 de la submatrico de A, rezultanta el forigo de la i-a horizontalo kaj de la j-a vertikalo. [ Vd. kofaktoro ] Trad. 
minus [mv781]
[PV] Konjunkcio esprimanta subtrahon aŭ la negativan signon: 10-4 = 6 (legu: dek minus kvar estas ses) ; 4-10 = -6 (legu: kvar minus dek estas minus ses) ; en adicie signata grupo la neŭtriganton de elemento a oni signas per -a (legu: minus a) ; temperaturo je -25°C (legu: minus dudek kvin gradoj celsiaj). [ Ant. plus ] Trad. 
minuso [mv782]
[SP] La streketforma signo -, uzata kiel simbolo de minus en formuloj kaj nombroprezentoj. [ Vd. pluso ] Trad. Rim. Troveblas „minussigno“ en [JW].
minuto [mv783]
[VE] Mezurunuo de angulo, egala al sesdekono de grado1. Trad. 
module [mv784]
Vd Ekz. modulo3 ] Trad. 
modulo [mv785]
 1. [HY, §381, „ring-modulo“] (super unuhava ringo R) Tia algebra strukturo (M,+,∙), ke (M,+) estas komuteca2 grupo; estas ekstera operacio de R super M; kaj por ĉiuj α, β∈R kaj x, yM veras, ke : (1) (α+β)∙x = α∙x+β∙x; (2) α∙(x+y) = α∙x+α∙y; (3) (α×β)∙x = α∙(β∙x); kaj (4) 1∙x = x. [ Sub. vektoro ] [ Sub. vektora spaco, submodulo ] Trad. Rim. Eblus kombini „modulo“ kaj „vektora spaco“ sub la sama tegmenta nocio „vektora spaco“ kun distingo „super ringo“ aŭ „super korpo“.  2. [RB, p. 15] (de komplekso1 a+i.b) La kvadrata radiko de a2+b2: la kompleksoj kun modulo ρ estas prezenteblaj per ρeiθ ; la modulon de z oni signas per |z| ; la modulo de reelo egalas al ĝia absoluta valoro. Trad.  3. [RB, p. 11] Nombro, laŭ kiu oni pritaksas la kongruecon1 de du nombroj: 1111 kaj 4 estas kongruaj laŭ modulo 9, aŭ module 9. Trad. 
monoido [mv786]
[JW] Asocieca2 grupoido kun neŭtra elemento: la aro de ĉiuj subaroj de E, konsiderata kune kun la operacio komunaĵo estas monoido. [ Sup. duongrupo, algebra strukturo ] Trad. 
monojdo [mv787]
[SP]Sin. monoido ]
monomo [mv788]
[PV] Polinomo kun unu termo7; alidire, en elementa algebro: algebra esprimo, kiu entenas nek adicion, nek subtrahon. [ Vd. n-termo ] Trad. 
monotona [mv789]
[JW] (p.p. bildigo f inter du ordaj aroj) Kreskantamalkreskanta: la funkcio x2 ne estas monotona, sed x3 ja estas ; popece monotona reela funkcio (monotona sur ĉiu elemento de dispartigo de ĝia fonto-aro en intervalojn) ; strikte monotona bildigo (strikte kreskanta aŭ strikte malkreskanta). Trad. 
multiplika grupo [mv790]
Vd Ekz. grupo ] Trad. 
multiplikanto [mv791]
[P1] Nombro, per kiu oni multiplikas alian nombron. Trad. 
multiplikato [mv792]
[P1] Nombro, kiun oni multiplikas per alia nombro. [ Sin. multiplikendo ] Trad. Rim. Laŭ la donitaj difinoj estas malfacile distingi multiplikanton kaj multiplikaton, ĉar ĉiu el ili respondas al la difino de la alia. Pli oportune estas paroli pri „dekstra“ aŭ „maldekstra faktoro“.
multiplikendo [mv793]
[PV] [ARK] [ Sin. multiplikato ]
multipliki [mv794]
 1. [PV] (nombron q per entjero n) Adicii n ekzemplerojn de la nombro q : multiplikante 5 per 3 oni ricevas 15. [ Sin. multobligi, obligi ] Trad. Rim. En nefaka kunteksto oni povas diri „multobligi“ anstataŭ „multipliki“.  2. [RB, p. 9] Plenumi la operacion multipliko: multipliki reelojn, polinomojn, matricojn. Trad. 
multipliko [mv795]
 1. [RB, p. 15] La operacio multipliki: 3×7 = 21 (legu: trioble sep estas dudek unu, aŭ: tri multiplikite per sep estas dudek unu, aŭ: tri mul sep estas dudek unu [OR]). [ Vd. multiplikato, multiplikanto ] Trad.  Simila operacio, kaj pli precize:  2. [P2, ringo] (en ringo) Ĝia dua operacio2. [ Vd. faktoro, produto ] Trad.  3. (en modulo1vektora spaco) Ĝia ekstera operacio1. [ Vd. faktoro, produto ] Trad.  4. (de (n, p)-matrico A super K per elemento λ de K) Ekstera operacio1, kies rezulto estas (n, p)-matrico kun ĝenerala elemento λAij: multipliko de matrico de A per skalaro λ havas saman rezulton kiel dekstra aŭ maldekstra multipliko per diagonala matrico, kies ĉiuj diagonalaj elementoj egalas al λ ; provizite per multipliko per skalaro, la adicia grupo de (n, p)-matricoj fariĝas np-dimensia vektora spaco, kaj la ringo de (n, n)-matricoj fariĝas n2-dimensia lineara algebro2. [ Vd. faktoro, produto ] Trad.  5. (de matricoj)Sin. matrica multipliko ] Trad. 
multobla [mv796]
[JW]Sin. plurobla ]
multobligi [mv797]
[VE, artikoloj: mult, multipliki] [ARK] Multipliki1 nombron per entjero.
n-a centra momanto [mv798]
Vd Ekz. n-a momanto ] Trad. 
n-a kartezia potenco [nova]
Vd Ekz. kartezia produto ] Trad. 
n-a momanto [mv799]
[HY, §285, „momanto de la ordo n“] (de hazarda variablo X) La ekspekto de Xn; simb. E(Xn): n-a centra momanto (E((X-E(X))n)). Trad. 
n-a potenco [mv800]
(de reelo x) La produto de n faktoroj egalaj al x: la n-an potencon de x oni signas per xn ; la kvina potenco de du estas tridek du: 25 = 2×2×2×2×2 = 32. [ Sub. kvadrato2, kubo2 ] Trad. Rim. Tiu difino estas vastigebla al elementoj de ajna monoido kun multiplike signata operacio: n-a potenco de entjero, de matrico, de endomorfio (konsiderante la operacion kunligo).
n-a radiko [mv801]
(de reelo x) Tia reelo r, ke rn = x: kvadrata, kuba radiko (t.e. 2-a, 3-a) ; la n-an radikon de x oni signas per nx aŭ per x1/n. Trad. 
n-a termo [mv802]
Vd Ekz. termo5 ] Trad. 
n-a-grada [mv803]
[RB, p. 5] (p.p. polinomo aŭ algebra ekvacio) Kies grado23 estas n; legu: noagrada: duagrada ekvacio ; ajna n-a-grada kompleksa ekvacio havas n radikojn. Trad. 
najbara [mv804]
 1. [HY, §288] (p.p. elementoj a kaj b de orda aro (E,≤)) Tiaj, ke ne ekzistas tia elemento c, ke a < c < bb < c < a: entjero n estas najbara nur kun n+1 kaj n-1 ; du racionaloj neniam povas esti najbaraj. [ Vd. antaŭanto, postanto ] Trad.  2. [SP] (p.p. pri du verticoj en grafeo1) Tiaj, ke ekzistas eĝo, kies randoj3 ili estas; (p.p. pri du eĝoj en grafeo1) Havantaj komunan randon. Trad. 
n-argumenta funkcio [mv805]
[JW] Funkcio, kies fonto-aro konsistas el n-opoj: la bildo per n-argumenta funkcio f de n-opo (x1,x2,... xn) oni kutime signas per f(x1,x2,... xn) ; la duargumenta funkcio f(x, y) = arc tan(y/x) donas la argumenton2 de komplekso x+i.y. Trad. Rim. La diferenco inter unu- aŭ plur-argumenta funkcio estas pure konvencia. Ekz-e, depende de la kunteksto, oni preferos konsideri funkcion de kompleksa argumento kiel unuargumentan, aŭ kiel duargumentan funkcion de du reelaj argumentoj.
n-argumenta rilato [mv806]
(inter elementoj de n aroj Ei) Subaro de la kartezia produto E1×E2... ×En: duargumenta rilato (t.e. rilato2) ; la triargumenta rilato „M situas inter N kaj P“, difinita inter la punktoj de rekto. Trad. 
naskanto [mv807]
 1.  Elemento de aro, kiu naskas alian aron: la bazaj vektoroj estas naskantoj de la tuta vektora spaco. Trad.  2. [P1] (de surfaco) Ĉiu el la rektoj, kiuj naskas iujn surfacojn: naskantoj de konuso1, cilindro1. Trad. Rim. Oni diras ankaŭ „generanto“ [P1] aŭ „estiganto“ [OR, p. 16].
naski [mv808]
[RB, p. 25] Diri, ke aro A naskas aron B signifas, ke aro B inkluzivas A kaj ĉiujn rezultojn de iuj operacioj inter elementoj de B, sed nenion pli. Oni nomas aron A la naskanta aro, ĝiajn elementojn la naskantoj, kaj aron B la naskita aro: la idealo naskita en ringo per naskanta aro {a, b} estas aro de ĉiuj elementoj p×a+q×b ; en modulo1vektora spaco, la subaro naskita de A estas la subaro de ĉiuj linearaj kombinaĵoj el elementoj de A ; por naski n-dimensian vektoran spacon, sufiĉas n naskantoj. [ Sin. generi ] Trad. Rim. La indikita fonto uzas la terminon en geometria kunteksto (punkto naskas linion, linio naskas surfacon), kiu supozigas „movon“ de la koncerna objekto.
natura entjero [mv809]
[RB, p. 7] Nenegativa entjero (t.e. 0, 1, 2, 3...): la aron de naturaj entjeroj oni signas per , kaj tiun de strikte pozitivaj entjeroj per *. [ Sin. natura nombro ] Trad. Rim. En elementa aritmetiko, oni ofte lasas la nombron 0 ekster la aro de naturaj entjeroj.
natura logaritmo [mv810]
[RB, p. 20] Logaritmo kun bazo e (bazo de naturaj logaritmoj): naturan logaritmon de x oni kutime signas per Log xln x ; la natura logaritmo de x egalas al integralo de funkcio 1/t inter 1 kaj x (simb. ln x = ∫1x dt/t). [ Sin. nepera logaritmo ] Trad. 
natura nombro [mv811]
[HY, §290]Sin. natura entjero ] Trad. 
naŭlatero [mv812]
Vd Ekz. n-latero ] Trad. 
n-ciklo [mv813]
Vd Ekz. ciklo1 ] Trad. 
n-dimensia [mv814]
[RB, p. 25, noto] (p.p. vektora spacoafina spaco) Kies dimensio2 egalas al n; kiu havas n dimensiojn1: nuldimensia afina spaco konsistas el nur unu punkto ; unudimensia spaco estas nomata rekto ; finidimensia spaco ; malfinidimensia spaco ; tridimensia kurbo (neebena kurbo). Trad. 
nebarita [mv815]
Ant. barita ] Trad. 
necesa kondiĉo [mv816]
[JW] (p.p. propozicioj1 P kaj Q) Diri, ke Q estas necesa kondiĉo por P, signifas, ke P implicas Q: necesa kondiĉo, por ke entjero estu dividebla per 4, estas, ke ĝi estu dividebla per 2. [ Vd. nur se ] Trad. 
nedependa [mv817]
 1. (p.p. okazoj) Tiaj, ke la probablo de ilia komunaĵo egalas al la produto de iliaj probabloj: se a kaj b estas okazoj nedependaj kun nenula probablo, la kondiĉa probablo de unu, sciante, ke okazis la dua, egalas al la probablo de la unua (simb. P(a|b) = P(a)). Trad.  2. (p.p. du hazardaj variabloj X kaj Y super la sama probablospaco) Tiaj, ke por ajnaj reeloj x kaj y la okazoj (X < x) kaj (Y < y) estas nedependaj1: se du variabloj estas nedependaj, la ekspekto de ilia produto egalas al la produto de iliaj respektivaj ekspektoj (simb. E(X.Y) = E(X).E(Y)). Trad. Rim. Troveblas „stokaste nedependa“ en [JW], probable kun la sencoj1 kaj2. Por la samaj sencoj troveblas „stokaste sendependa“ en [OR, p. 51].  3. Vd. lineare nedependa, dependa kaj nedependa variabloj ]
nedependa variablo [mv818]
Vd Ekz. variablo ] Trad. 
nedifinita integralo [mv819]
[RB, p. 21]Sin. integralo2 ] Trad. 
nedivizoro [mv820]
[JW] Elemento, kiu ne estas divizoro. [ Vd. alikvanto ] Trad. 
n-edro [mv821]
[RB, p. 30, por n=4, 6, 8, 12, 20] (por n ≥ 4) Pluredro kun n facoj: kvaredro, kvinedro, sesedro, sepedro, okedro, dekedro, dek-duedro, dudekedro, sesdek-kvinedro.... Trad. 
neebena kurbo [mv822]
Vd Ekz. kurbo ] Trad. 
neebla okazo [mv823]
Vd Ekz. okazo ] Trad. 
neegalaĵo [mv824]
[RB, p. 15] Skribaĵo, kiu asertas neegalecon de du matematikaj objektoj, aŭ montras ordo-rilaton inter ili: u2+1 > u ; la neegalaĵo u2u estas malvera por ĉiu reelo en intervalo ]0,1[ ; se multipliki ambaŭ flankojn1 de reela neegalaĵo per negativa nombro, necesas ŝanĝi ĝian sencon. Trad. 
neekvacio [mv825]
[RB, p. 16] Matematika problemo, konsistanta en serĉado de ĉiuj valoroj de nekonato, por kiuj validas iu neegalaĵo: la solvoj de neekvacio x2+y2 < 1 konsistigas malfermitan diskon. Trad. 
neeŭklida geometrio [mv826]
Vd Ekz. geometrio ] Trad. 
nefinio [mv736]
[JW]Sin. malfinio ] Trad. 
nefinita [mv827]
[PV] [ARK] [ Sin. malfinia ] Rim. Vd rimarkon sub infinita.
negacio [mv828]
[OR, p. 36] Logika operacio, kiu al propozicio1 P asocias la propozicion, kiu estas vera, se kaj nur se P estas falsa: la negacion de P oni kutime signas per ¬P (legu: ne po) ; la negacio de propozicio „aA“ estas „aA ; la negacio de propozicio P∨Q estas ¬P∧¬Q (legu: ne po kaj ne kuo). [ Ilust. L2 ] Trad. 
negativa [mv829]
 1. [RB, p. 7] (p.p. nombro aŭ p.p. elemento en orda, adicie signata monoido) Malpli granda ol nulo: negativa kvanto povas esti signata per la signo - (ekz-e -3) ; la kvadrato de negativa reelo estas pozitiva. [ Ant. pozitiva1 ] Trad. Rim. Kiel por ĉiu ordo-rilato ekzistas ambigueco, ĉu oni konsideras ĝin strikte aŭ malstrikte. Laŭ la kunteksto eblas konsideri, ke 0 estas negativa aŭ ne.  2. (p.p. afina2 izometrio) Tia, ke la determinanto3 de ĝia asociita endomorfio estas negativa1. [ Ant. pozitiva2 ] Trad. Rim. Vd rimarkon sub „pozitiva“.
neinversigebla [mv830]
Ne estantan inversigebla. Trad. 
nekonato [mv831]
[RB, p. 15] (en ekvacio) Ĉiu el la literoj, kiuj simbole signas la serĉatajn solvojn: ekvacio kun du nekonatoj x kaj y ; eblas simpligi la ekvacion dividante ambaŭ ĝiajn membrojn per kvadrato de la nekonato. Trad. 
nekontinuiganto [nova]
[JW] (de bildigo) Punkto de la fonto-aro, ĉe kiu ĝi ne estas kontinua1. Trad. 
nekunmezurebla [mv832]
Vd Ekz. kunmezurebla ] Trad. 
nenegativa [mv833]
[JW] (p.p. nombro) Pli granda ol 0 aŭ egala al ĝi. Trad. Rim. Tiun vorton oni uzas por eviti la ambiguecon de „pozitiva1“... sed, kompreneble, oni devas fronti tiun de „negativa“, kiu reaperas, kiam oni analizas la kunmetaĵon.
neordinara [mv834]
[RB, p. 21] (p.p. punkto a rilate al kompleksa funkcio f) Tia, ke f estas holomorfa2 en malfermita disko2 kun centro a, krom ĉe a mem: la funkcio (z-a)-1 akceptas neordinaran punkton en a. [ Vd. poluso3 ] Trad. Rim. Kelkaj matematikistoj uzas „singulara“ [OR, p. 50] ĉi-sence. Tio ŝajnas malkonsilinda pro la ĝis nun pure gramatika senco de „singularo“. Bricard parolas pri „neordinara punkto“ de funkcio, sed ja pri „singulara punkto“ de kurbo. Tio ne aspektas tre konsekvenca uzado. Aliaj proponas „singularaĵo“ [HY, §399] aŭ „apartaĵo“ [DD] kun signifo „neordinara punkto“. Supozante, ke tiaj mallongigaj formoj estus utilaj, sufiĉus diri „neordinaraĵo“.
neorientita grafeo [mv835]
[JW, „neorientita grafo“] Grafeo1, por kiu oni konvencie identigas la inversajn eĝojn (x, y) kaj (y, x); alidire: la eĝoj de neorientita grafeo ne estas duopoj, sed du- aŭ unu-elementaj subaroj de la aro de verticoj. Trad. Rim. Al neorientita grafeo ĉiam eblas asocii orientitan. Sufiĉas konsideri, ke la eĝo {x, y} respondas al la du eĝoj (x, y) kaj (y, x), kaj ke la buklo {x} respondas al (x, x). Danke al tiu konvencio, ĉio, kio validas por orientita grafeo ricevas signifon ankaŭ por neorientita.
nepara [mv836]
 1. [VE, nombro] (p.p. entjero) Ne dividebla per 2: neparaj entjeroj kongruas kun 1 module 2 ; la sumo de du neparaj entjeroj estas para1. Trad.  2. (p.p. funkcio) Tia, ke ĝi alprenas kontraŭegalajn valorojn ĉe kontraŭegalaj argumentoj: la funkcio x3 estas nepara. Trad. Rim. Ial [HY, §323] preferas la formon „malpara“ ĉi-sence.  3. (p.p. permuto) Havanta neparan1 nombron da renversaĵoj. Trad. 
nepera logaritmo [mv837]
Sin. natura logaritmo ] [ Vd. Nepero ] Trad. 
Nepero [mv838]
Anglalingve: John Napier (aŭ Neper), 1550-1617. Skota matematikisto. Trad. 
nepozitiva [mv839]
[JW] (p.p. nombro) Malpli granda ol 0 aŭ egala al ĝi. Trad. Rim. Vd rimarkon sub nenegativa.
nepropra frakcio [mv840]
Vd Ekz. frakcio ] Trad. 
nepropra integralo [nova]
[JW]Vd Ekz. integralo1 ] Trad. 
neracionalo [mv841]
[RB, p. 8] Reela nombro, kiu ne estas racionala: oni pruvas per redukto al absurdo, ke la kvadrata radiko3 de 2 estas neracionalo. [ Sup. reelo ] [ Vd. tranĉo ] Trad. 
nereduktebla [mv842]
[JW] Ne reduktebla: se la numeratoro kaj denominatoro de frakcio estas primaj inter si, la frakcio estas nereduktebla ; en integra ringo, la primoj2 estas neredukteblaj ; en iuj ringoj, ekz-e en la ringo de entjeroj, nereduktebleco sinonimas kun primeco. Trad. 
nereduktebla frakcio [mv843]
Vd Ekz. frakcio ] Trad. 
netransitiva [mv844]
(p.p. interna rilato) Ne transitiva1. Trad. 
neŭtra [mv845]
[SP] (p.p. elemento eE rilate al operacio2 en E) Tia, ke xe = ex = x por ĉiu xE: la nombroj 0 kaj 1 estas neŭtraj respektive rilate al adicio kaj multipliko ; idento-rilato estas neŭtra rilate al kunligo de rilatoj. Trad. Rim. Pli vaste eblas diri, ke elemento estas neŭtra dekstre (resp. maldekstre), se nur xe = x (resp. ex = x). Kiam la operacion oni signas adicie (resp. multiplike), la neŭtran elementon oni ofte signas per 0 (resp. 1).
neŭtra elemento, neŭtraĵo [mv846]
[SP] (de aro E rilate al operacio2 en E) Elemento en E, neŭtra rilate al : se ekzistas neŭtra elemento, ĝi estas unika. [ Sub. unuo, nulo ] Trad. 
neŭtriganto, neŭtriga elemento [mv847]
[SP] (de elemento xE rilate al operacio2 en E) Tia elemento x~, ke xx~ = x~x = e, kie e estas neŭtra rilate al operacio : se ĝi ekzistas, kaj se la operacio estas asocieca, la neŭtriganto estas unika ; neŭtriganto de neŭtriganto de x estas x mem ; -3 estas neŭtriganto de 3 rilate al adicio. [ Vd. inverso1, kontraŭegalo ] Trad. Rim. Kiam la operacion oni signas adicie (resp. multiplike), la neŭtriganton de x oni ofte signas per -x (resp. x-1).
neŭtrigebla [mv848]
[SP] (p.p. elemento xE rilate al operacio2 en E) Tia, ke ekzistas ĝia neŭtriganto rilate al en E: la nombro 2 ne estas neŭtrigebla rilate al multipliko en la aro de entjeroj, sed ja en la aro de racionaloj. [ Vd. inversigebla, invershava, kontraŭegaligebla ] Trad. 
n-grafeo [mv849]
[SP, „unugrafeo“] n-opeĝa grafeo1. Trad. 
nilpotenta [mv850]
[HY, §295]Sin. nulpotenca ] Trad. 
n-latero [mv851]
[P1] Plurlatero kun n lateroj: trilatero (pli kutime nomata triangulo), kvarlatero, kvinlatero, seslatero, seplatero, oklatero, naŭlatero, deklatero, dek-unulatero, dek-dulatero, sesdek-kvinlatero.... Trad. Rim. Aldone, kelkaj plurlateroj havas t.n. internacian nomon (ekz-e „pentagono“ anstataŭ kvinlatero).
n-lineara [mv852]
[P2, „du-, tri-, plur-lineara“] (p.p. bildigo de kartezia produto de n moduloj1 Ei al modulo F) Tia, ke ĉiu parta bildigo φ(xi) = f(a1,..., xi,...an) estas homomorfio de Ei al F: la bildigo f(x, y) = x×y super algebro2 estas dulineara ; plurlineara bildigo (kun n > 1). Trad. Rim. Apud la logika „dulineara“ troveblas ankaŭ „bilineara“ [JW].
n-modula restoklaso [mv853]
(por entjero n > 1) Ĉiu el la n ekvivalento-klasoj por la rilato „kongrua1 module n“ super la aro de entjeroj: la n-modula restoklaso de nombro p oni signas per p+n aŭ per ṗ. [ Vd. grupo de n-modulaj restoklasoj ] Trad. Rim. Kvankam la skribaĵo n memorigas pri tiu por la flankaj klasoj, oni tamen memoru, ke ne estas multiplika grupo. Kaj n, kaj p+n estas ekvivalento-klasoj, sed ne laŭ la samaj rilatoj.
n-obla [mv854]
 1. [RB, p. 15] (p.p. radiko1 a de polinomo P) Tia, ke n estas la plej granda potenco, por kiu (X-a.1)n divizoras en P: X2-1 akceptas du unuoblajn radikojn ; 1 estas duobla radiko de X2-2.X+1. [ Vd. obleco, plurobla ] Trad.  2. [RB, p. 32] (p.p. punkto de kurbo) Tia, ke la kurbo trapasas ĝin n-foje: ĉiuj punktoj de koniko estas unuoblaj. [ Vd. obleco, plurobla ] Trad. 
nombrebla [mv855]
[JW]Sin. numerebla ] Trad. 
nombro [mv856]
[VE] Matematika objekto esprimanta grandon aŭ mezuron. [ Sub. natura entjero, entjero, kardinalo, racionalo, neracionalo, reelo, komplekso1 ] [ Vd. numeralo, numero ] Trad. 
nombrosistemo [mv857]
[JW] Sistema maniero por prezenti nombrojn per ciferoj: la romia nombrosistemo ; pozicia nombrosistemo (en kiu oni prezentas nombrojn per n-umaj prezentoj) ; la homoj preferas uzi la dekuman nombrosistemon, la komputiloj pli facile operacias en la duuma nombrosistemo ; la maniero nombri po 60 sekundojn en minuto kaj po 60 minutojn en horo aŭ grado estas heredaĵo de la sesdekuma nombrosistemo ĥaldea. [ Vd. bazo1, -um1 ] Trad. Rim. Bricard [RB, p. 8] konas la terminon sub formo „nombradsistemo“.
n-opeĝa [mv858]
(p.p. grafeo1 (E,U)) Tia, ke la sama eĝo aperas maksimume n-foje en U: unuopeĝa grafeo estas identigebla kun interna rilato en E ; pluropeĝa grafeo (n > 1). Rim. Ni ne trovis aŭtoritatan fonton por tiu termino. En [SP] troviĝas „unuobla grafeo“, sed ŝajnas tamen, ke la de ni proponita termino estas logika, ja tiaj grafeoj karakteriziĝas per tio, ke iliaj eĝoj povas esti maksimume n-opaj, en la senco, ke inter du verticoj estas maksimume n „paralelaj“ eĝoj. Alternativo estas paŭsi la internaciajn formojn per kunmetaĵo de la tipo n-grafeo. Bedaŭrinde la modelo „n-X-o“ havas du eblajn interpretojn: „objekto kun n X-oj“ (n-latero, n-edro) aŭ „X-o iel karakterizata per n“ (n-opo). Pli ĝene estas, ke la plej uzata formo estas „1-grafeo“, kiu sonas maloportune en elparolata frazo. Do entute la adjektiva formo ŝajnas utila.
n-opo [mv859]
[HY, §287] Opo kun n termoj4: n-opon oni kutime signas per skribaĵo de la tipo (x1,x2,... xn) ; la objektojn konsistigantajn n-opon oni nomas ĝiaj anoj aŭ termoj4 ; duopoj ankaŭ nomiĝas paroj ; koordinata triopo ; kvaropo, kvinopo, sesopo, sepopo, okopo. Trad. Rim. El la klarigaj elementoj troveblaj en [OR, p. 38, 70] sekvus, ke n-opo estus nenio alia, ol n-elementa aro. La sama aŭtoro preferas nomi „n-vico“ la nocion, kiu respondas al la supra difino. Male, la difino trovebla en [HY] estas teĥnike malsama al la nia, sed laŭcele kongruas.
normala [mv860]
 1. [RB, p. 28] [EVI] [ Sin. orta3 ] Trad.  2. [P2] [EVI] [ Sin. invarianta2 ] Trad.  3. (en la kampo de probablokalkulo)Vd. normala distribuo, normala hazarda variablo ] Rim. Ĉi tiu termino devenas etimologie de la latina „norma“, kiu signifas „ortilo“. En Esperanto, kiel en multaj modernaj lingvoj, la senca rilato inter la matematikaj sencoj de ĉi tiu termino kaj la komunuza tute perdiĝis.
normala distribuo [nova]
[JW]Sin. gaŭsa distribuo ] Trad. 
normala hazarda variablo [nova]
Vd Ekz. gaŭsa distribuo ] Trad. 
normalo [mv861]
[RB, p. 35]Sin. ortanto ] Trad. 
norme konverĝa [mv862]
(p.p. vico super normohava spaco) Tia, ke konverĝas2 la responda vico de la normoj de ĝiaj termoj: norme konverĝa serio (kies responda serio de normoj konverĝas) ; en kompleta1 spaco ĉiu norme konverĝa vico estas ankaŭ konverĝa. Trad. 
normi [mv863]
(vektoran spacon) Provizi ĝin per normo. Trad. Rim. Ial [JW] preferis uzi „normigi“ ĉi-sence, dum ŝajnas, ke la senpera verba derivaĵo sufiĉas. Notindas, ke „normigi“ jam ekzistas en [P1], sed kun malpreciza difino, kiu sugestas uzeblecon en kuntekstoj de la tipo normigi polinomon (dividi ĝin per la altgrada koeficiento)normigi nombron (prezenti ĝin sub laŭnorma formo mantiso kaj eksponento) Ĉiuokaze oni atentu ne konfuzi „normi“ kaj „ununormigi“, kiuj ofte koincidas en nacilingvaj tradukoj.
normo [mv864]
[P1] (super reela aŭ kompleksa vektora spaco) Tia reela bildigo p, ke por ĉiuj ajn vektoroj x, y, kaj por ĉiu ajn skalaro α veras: (1) p(x) ≥ 0; (2) p(x) = 0, se kaj nur se x = 0; (3) p(α∙x) = |α|.p(x); kaj (4) p(x+y) ≤ p(x)+p(y): la normon de vektoro x oni ofte signas per ||x|| ; la nocio normo plivastigas por vektoraj spacoj la nocion de modulo2absoluta valoro ; por normoj super algebroj2 oni plie postulas, ke p(x×y) ≤ p(x).p(y) ; en spaco provizita per skalara produto, la bildigo p(x) = √ <x|x> estas normo, nomata eŭklida normo ; la bildigo, kiu ĵetas paron (x, y) al ||x-y|| estas metriko. Trad. 
norm(o)hava [HY, §298], normita [P2, spaco], normigita [JW] [mv865]
(p.p. vektora spaco) Provizita per normo. [ Vd. normohava spaco, banaĥa spaco, banaĥa algebro ] Trad. 
normohava spaco, normita spaco [mv866]
Normohava vektora spaco: eŭklida vektora spaco estas ankaŭ normohava spaco, konsiderante la naturan normon ||x|| = √<x|x> ; ĉiu normohava spaco estas ankaŭ metrika spaco kaj topologia5 vektora spaco ; la topologia dualo de normohava spaco estas normohava (la normo de lineara formo φ difiniĝas kiel la supremo de ||φ(x)||, kiam ||x|| ≤ 1) kaj kompleta1. Trad. 
normumi [mv867]
[P1]Sin. ununormigi ]
normumita [mv868]
[HY, §298]Sin. ununorma1 ]
(n, p)-matrico [mv869]
(super komuteca3 korpo1 K) Bildigo de I×J al K, kie I = {1, 2,..., n} kaj J = {1, 2,..., p}: matricon A oni kutime signas kiel familion, t.e. per skribaĵo (Aij)(i, j)∈I×J, kie Aij signas la bildon de (i, j) per A kaj estas nomata elemento (aŭ koeficiento) de A kun indico (i, j) ; la nombrojn da horizontaloj kaj vertikaloj de (n, p)-matrico oni nomas ties dimensioj kaj signas ilin per skribaĵo de la tipo (n, p)n×p ; eblas prezenti al si (n, p)-matricon A kiel rektangulan tabelon, ĉe la interkruciĝo de kies i-a horizontalo kaj j-a vertikalo staras la elemento Aij. [ Sin. Malpli fakece: matrico kun n horizontaloj kaj p vertikaloj ] [ Vd. Partoj de matrico: horizontalo2, vertikalo2, diagonalo2, submatrico; elemento2, indico de elemento, koeficiento4, termo8; atributoj de matrico: dimensioj3, ajgeno, rango2, spuro, determinanto2, minoro, kofaktoro; rimarkindaj ecoj de matrico: kvadrata2, diagonala3, diagonaligebla2, triangula, simetria3, hermita2, regula3; operacioj super matricoj: matrica adicio, matrica multipliko, multipliko de matrico per skalaro4, transpono ] [ Sub. Specifaj matricoj: unuomatrico, nulmatrico, matrico de homomorfio, jakobia matrico de bildigo, horizontalo3, vertikalo3 ] Trad. Rim. Multaj fakaj terminoj rilatantaj al matricoj baziĝas sur la ĉi-supre menciita tabela metaforo.
n-termo [mv870]
[JW] Polinomo kun n termoj; esprimo, konsistanta el n adiciataj termoj: unutermo (monomo), dutermo (binomo), tritermo, kvartermo.... Rim. Ĉi tiu termino aspektas oportuna, radikŝpara, kaj tre simila al ĝiaj slavlingvaj ekvivalentoj, kiuj montras al polinomoj. Tamen, pro la multsenceco de „termo“, tiu termino kunportas ĝenan ambiguecon: ja X+a+b estas triterma esprimo, sed duterma polinomo. La samon eblas diri pri plurtermo.
nula [mv871]
 1.  Egala al nulo; (p.p. funkcio) alprenanta la valoron nulo. Trad.  2. (p.p. angulo1) Situanta inter du egalaj lateroj, do malplena; kies mezuro egalas al 0°. [ Ilust. G6 ] Trad. 
nuldivizoro [mv872]
[HY, §301] Tia nenula elemento p en ringo, ke por nenula elemento q veras, ke p×qq×p egalas al nulo: ĉiu kvadrategala bildigo p de la grupo (E,+) al si mem, egala nek al la nulo nek al la idento, estas nuldivizoro kadre de (EE,+,◦), ĉar p◦(idE-p) = 0. [ Vd. integra ] Trad. 
nulejo [mv873]
[P2]Sin. nuliganto1 ]
nuli [mv874]
[JW]Sin. nuliĝi ] Rim. Eblas vidi nuancon inter „nuli“ kaj „nuliĝi“, nome ke la unua koncernas nevariajn objektojn, dum la dua prefere aplikiĝas al variabloj aŭ funkcioj, kiuj en difinitaj cirkonstancoj alprenas nulan valoron. Tia nuanco tamen ne tiom gravas, ĉar en ambaŭ okazoj oni ne hezitus uzi la saman adjektivon „nula“, lasante la kuntekston precizigi la celitan sencon.
nuliganto [mv875]
 1. [RB, p. 20] (de funkcio) Ĉiu elemento, kies bildo per la funkcio estas 0: π estas nuliganto de funkcio sinuso ; la polinoma funkcio x2-1 akceptas 1 kaj -1 kiel nuligantojn. [ Ilust. A1 ] [ Vd. radiko de ekvacio2, radiko de polinomo1 ] Trad. Rim. Ial [P2] preferas nomi tion „nulejo“. Vd rimarkon sub maksimumiganto.  2. [P2] (de elemento a en ringo) Ĉiu elemento, kiu multiplikite per a donas nulan rezulton: en la ringo de 6-modulaj restoklasoj elemento 2 akceptas 0 kaj 3 kiel nuligantojn. [ Vd. nuldivizoro ] Trad. Rim. Senco2 povas vastiĝi ankaŭ p.p. skalaro rilate al elemento de modulo1 aŭ eĉ p.p. funkcio rilate al elemento de ĝia fonto-aro: la karakteriza polinomo de endormorfio (konsiderata kiel polinoma funkcio super la aro de endomorfioj) estas nuliganto de tiu endomorfio La du subsencoj respegulas dualan aliron al la fenomeno: funkcio nuligas sian argumenton, aŭ argumento nuligas la funkcion. Oni tiam atentu, ke ambaŭ sencoj ne koliziu, kiam ankaŭ la argumentoj estas funkcioj.
nuligi [mv876]
(funkcion, polinomon, esprimon) Esti nuliganto de ĝi, doni al ĝi nulan valoron: trovi ĉiujn argumentojn, kiuj nuligas la funkcion sin(x2+x) ; la funkcio alprenas maksimuman valoron, kiam ni nuligas ĝian variablon. Trad. 
nuliĝi [mv877]
[RB, p. 20] Alpreni nulan valoron. Trad. 
nulmatrico [JW], matrica nulo [mv878]
(n, p)-Matrico, kies ĉiuj elementoj estas nulaj: nulmatrico estas nulo rilate al la matrica adicio. Trad. 
nulmezura [mv879]
Vd Ekz. mezuro ] Trad. 
nulo [mv880]
[SP, neŭtra elemento] Neŭtra elemento rilate al adicie signata operacio2. Trad. 
nulpolinomo, polinoma nulo [mv881]
Konstanta3 polinomo1, kies ĉiuj termoj egalas al la nulo de la ringo: la nulpolinomo estas nulo de la polinomringo. Trad. 
nulpotenca [mv882]
(p.p. nenula elemento x de ringo) Tia, ke iu n-a potenco de ĝi egalas al la nulo: ĉiu nulpotenca elemento estas ankaŭ nuldivizoro ; ajgeno de nulpotenca endomorfio estas nepre nula ; nulpotenca matrico ; la sumo de du komutiĝantaj nulpotencaj elementoj estas ankaŭ nulpotenca. [ Sin. nilpotenta ] Trad. Rim. Estas strange, ke ĉi tiu simpla kaj travidebla kunmetaĵo ne aperas en niaj fontoj.
nulvektoro [mv883]
[JW] La vektoro, estanta la nulo de la koncerna modulo. Trad. 
n-uma frakcio [mv884]
Pozicia frakcio laŭ bazo n: 0,349 = 349/1000 estas dekuma frakcio ; 356/512, prezentebla en duuma nombrosistemo per la numeralo 0,1011001, estas duuma frakcio.
n-uma prezento [mv885]
 1. (de entjero laŭ bazo1 n) Skribaĵo de la tipo cp...c1 c0, konsistanta el ciferoj ci inter 0 kaj n-1, kaj prezentanta la nombron cpnp +... + c2n2 + c1n + c0: la dekuma prezento de la nombro cent estas 100, kaj ĝia okuma prezento estas 144. Trad.  2. (de reelo laŭ bazo1 n) Skribaĵo de la tipo cp...c1 c0,c-1 c-2...c-k..., aŭ cp...c1 c0.c-1 c-2...c-k..., konsistanta el ciferoj ci inter 0 kaj n-1, kaj prezentanta la nombron cpnp +... + c2n2 + c1n + c0 + c-1/n + c-2/n2 +... + ck/nk...: la triuma prezento de estas 0,1, sed ĝia dekuma prezento estas senfina 0,3333... ; la duuma prezento de π estas 11,0010010000111111011010101000.... [ Sub. pozicia frakcio ] Trad. Rim. La rangon de cifero cic-i oni kutime referencas pere de la nombro ni1/ni, kiun ĝi multiplikas. Ekz-e en la dekuma prezento oni havas la sekvan sistemon: cifero de la milonoj (c-3), centonoj (c-2), dekonoj (c-1), unuoj (c0), dekoj (c1), centoj (c2), miloj (c3).
numeratoro [mv886]
[RB, p. 7] La dividato en kvocienta frakcio aŭ en algebra frakcio: en la nombro 4/16, 4 estas la numeratoro kaj 16 estas la denominatoro. Trad. 
numerebla [mv887]
[P1] (p.p. aro) Sampova, kiel iu subaro de la aro de entjeroj: finia aro estas numerebla ; la aro de racionaloj estas numerebla, la aro de reeloj ne estas ; banaĥa spaco povas havi numereblan dimension, nur se finidimensia. [ Sin. diskreta1, nombrebla ] Trad. Rim. Werner uzas por ĉi tiu senco „nombrebla“ (germane: abzählbar) ― konforma al la nacilingvaj ekvivalentoj ―, kiun li distingas disde „numerebla“ (germane: numerierbar, malofta en faka kunteksto). Tamen niaj aliaj fontoj mencias nur „numerebla“ kaj ni preferis sekvi ilin. Notindas, ke la difino en [HY, §303] postulas, ke nur nefiniaj aroj povas esti numereblaj, sed malmultaj dividas tiun ĉi vidpunkton. Notu ankaŭ, ke Bricard [RB, p. 18] konas terminon „komputebla“, verŝajne samsignifa.
nur se [mv888]
[P2, rilato] Konjunkcio signifanta, ke la implico de du propozicioj1 estas vera: nombro estas dividebla per 4, nur se ĝi estas dividebla per 2 („dividebla per 4“ implicas „dividebla per 2“). [ Vd. necesa kondiĉo ] Trad. Rim. La efiko de tiu konjukcio estas simila al tiu de „se“, sed ĝi enkondukas la duan propozicion de la implico, ne la unuan.
obleco [mv889]
[JW] (p.p. punkto de kurboradiko1 de polinomo) Tia entjero n, ke la punkto aŭ la radiko estas n-obla: la sumo de la obleco de ĉiuj radikoj de kompleksa polinomo egalas al ties grado. Trad. 
obligi [mv890]
[PV] Multipliki1 nombron per entjero: obligante 3 per 5 oni ricevas 15. Trad. Rim. En pli frua stato de la lingvo oni uzis multobligi ĉi-cele. Matematika Vortaro [JW] precizigas en la tradukoj, ke temas pri multipliko per entjero, sed same kiel por „oblo“ aŭ „divizoro“ eblas vastigi la sencon al kampoj ekster elementa aritmetiko.
oblikva projekcio [mv891]
[JW]Sin. projekcio3 ] Trad. 
oblikva simetrio [mv892]
Sin. simetrio2 ]
oblo [mv893]
[RB, p. 10] Produto de donita entjero, multiplikita per alia entjero: la paraj nombroj estas obloj de 2. [ Vd. divizoro ] Trad. Rim. Malgraŭ ĝia deveno la nocio estas vastigebla al ĉia multipliko, same kiel okazas por „divizoro“.
obtuza [mv894]
[P1] (p.p. angulo1) Pli granda ol orto (90°), sed malpli granda ol streĉita angulo (180°): en triangulo maksimume unu angulo estas obtuza. [ Ilust. G6 ] [ Sin. malakuta ] [ Ant. akuta ] Trad. 
obtuzangula [mv895]
[JW] (p.p. triangulo) Unu angulo1 de kiu estas obtuza. [ Ilust. G10 ] Trad. 
okazalgebro [mv896]
[JW, 2427] (kadre de iu probablospaco (Ω,A,P)) La σ-algebro A. Trad. Rim. La termino troviĝas en [HY, §306], sub la formo „okazalgebrao“, sed kun malĝusta difino kaj malĝusta franca traduko.
okazo [mv897]
[HY, §306] (kadre de iu probablospaco (Ω,A,P)) Ĉiu el la elementoj de A: neebla okazo (la malplena aro) ; certa okazo (la aro Ω) ; mala okazo [JW] (komplementa2). [ Vd. nedependa1 ] Trad. Rim. Jam ekzistas „okazo“ kaj „okazaro“ en [RB, p. 28], sed por determini iliajn sencojn necesus pli bone koni la terminologion de la tiama probablokalkulo.
okedro [mv898]
Vd Ekz. n-edro ] Trad. 
oklatero [mv899]
Vd Ekz. n-latero ] Trad. 
okopo [mv900]
Vd Ekz. n-opo ] Trad. 
oktanto [mv901]
[PV] Okono de cirklo1; centra angulo, kiu detranĉas tian arkon: kvadranto konsistas el du oktantoj. Trad. 
okuma [mv902]
[SP]Vd. -um1 ] Trad. 
onigi [mv903]
[RB, p. 7, substantive] Dividi per entjero.
onkomo, onpunkto [SP] [mv904]
Signo (komo aŭ punkto), kiu disigas la ciferojn de la frakcia parto de nombro disde tiuj de ĝia frakcia parto: 0.75 (uson-stile), 0,75 (eŭrop-stile). Trad. Rim. Kiel montras la ekzemplo, la koncerna signo povas kolizii kun la normalaj interpunkciaj signoj. La usona stilo (t.e. onpunkto) povas montriĝi pli oportuna, kiam oni skribas liston de nombroj apartigitaj per komoj, kiel ekz-e en f(3.14,2.72). Cetere oni notu, ke la onpunkton aŭ la onkomon neniam sekvas spaceto. Por ĉi tiu senco ofte troviĝas esprimoj de la tipo „decimala komo“ aŭ „punkto“ [P1], kiujn malfacilas uzi ekster la kunteksto de dekuma bazo.
ono [mv905]
 1. [P1] Frakcio, kies numeratoro estas unu. Trad.  2. (en n-uma prezento de nombro) Ĉiu el la ciferoj en ĝia frakcia parto, konsiderata kune kun ties pozicio: la nombro 1,72 entenas du onojn, nome sep dekonojn kaj du centonojn. Trad. Rim. Por ĉi tiu nocio troveblas la stranga formo „postfiguro“ en [RB, p. 9]. Por la bazo 10, t.e. por dekumaj frakcioj, eblas nomi tiajn onojn decimaloj. Ĉi tiu senco metafore devenas de ono1: ja la koncerna pozicio estas nomata laŭ la frakcio, kiun oni ricevas metante 1 en ĝin kaj 0 en ĉiujn aliajn. Notindas, ke ne ekzistas komuna termino, per kiu eblus nomi ĉiujn ciferojn de la entjera parto. Ŝajnas do, ke la termino „ono“ ne estas absolute necesa, kaj ke preferindas klara esprimo de la tipo „frakciparta cifero“.  3. [RB, p. 10] [EVI] [ Sin. divizoro ] Rim. Ĉi tiu senco estas evitinda, ĉar ĝi forte kolizias kun la antaŭe menciitaj. Indas tamen agnoski, ke Bricard tre lerte uzis la rimedojn de la lingvo, kontraŭmetante la terminon „ono“ al la termino „oblo“.
operaciato [mv906]
[SP, operando] [EVI] Argumento1 de operacio. Trad. Rim. Tiu formo devenas analogie de „dividato“, „adiciato“ ks, kaj respegulas similajn formojn en naciaj lingvoj, sed ĝenas la fakto, ke neniu verba senco pravigas tiun pasivan formon. Ja „operacii“ havas alian sencon, cetere netransitivan. Ŝajnas do, ke „argumento“ sufiĉas.
operacii [mv907]
Diri, ke aro R operacias super aro E, signifas, ke ekzistas iu ekstera operacio1 de R super E, pri kiu oni fokusiĝas: la ringo, kiu operacias super modulo1 ; la vektora spaco, kiu operacias super afina spaco ; Simila metaforo validas ankaŭ por la elementoj de R, kiam oni parolas pri ilia ekstera operacio2 super E: ĉiu vektoro operacias enjekcie super afina spaco. Trad. 
operacio [mv908]
 1. [RB, p. 9] Kalkulo, plenumata super konataj kvantoj por eltrovi unu aŭ plurajn kvantojn nekonatajn: la kvar bazaj operacioj aritmetikaj estas adicio1, subtraho1, multipliko1 kaj divido. Trad.  2. [OR, p. 38] (en aro E) Bildigo de E×E al E: la aritmetika adicio estas operacio, kiu al ĉiu duopo de entjeroj asocias la sumon de ties termoj ; la kunligo de internaj rilatoj estas operacio. [ Vd. Apartaj ecoj de operacio: asocieca1, komuteca1, distribueca1; elementoj kun aparta konduto rilate al la operacio: neŭtra elemento, neŭtriganto; strukturoj: algebra strukturo ] Trad. Rim. Tiu ĉi difino estas formaligo kaj plivastigo de la kutima nocio „aritmetika operacio“. Por tion ĉi respeguli, la bildon de paro (x, y) per operacio T oni prefere signas per xTy anstataŭ T(x, y) kaj oni ĝin nomas „rezulto de la operacio“. La operacion mem oni ofte signas adicie: x+y, multiplike: x×y, xy, xy aŭ per ajna taŭga signo xy, xy, x*y. La nocio operacio estas vastigebla ankaŭ al bildigoj, kies fonto-aro estas kartezia produto de pli ol du identaj aroj. Oni tiam parolas pri „triargumenta“, „kvarargumenta“ aŭ ĝenerale „n-argumenta operacio“.
operatoro [mv909]
[P1] Bildigo, precipe (sed ne nur) kiam ĝia fonto-aro konsistas el bildigoj: diferenciala operatoro (bildigo, kiu ĵetas funkcion al ĝia diferencialo2) ; komunaĵa operatoro (bildigo, kiu ĵetas paron de subaroj al ilia komunaĵo). Trad. 
opo [mv910]
[SP] Elemento de kartezia produto de pluraj aroj; intuicie: sinsekvo el finia nombro da objektoj (ne nepre malsamaj), prenitaj en difinita ordo. [ Vd. finilonga vico, n-opo ] Rim. Tiu termino aperas en [JW], sed en kombinatorika kunteksto, do konjekteble kun la senco, kiun ni donas al kombinaĵo.
ora dispartigo [mv911]
[HY, §307] La nombro Φ = ½(1+√5), egala al la valoro de ajna proporcio kun termoj (a, b, a+b, a): en arto la ora dispartigo estas konsiderata aparte harmonia proporcio. Trad. Rim. Tiun nombron eblas ricevi kiel pozitivan solvon de la ekvacio x = 1+x-1 kaj ankaŭ kiel limeson de du sinsekvaj termoj de tia vico (un), ke un+2 = un+1+un. Troveblas pluraj sinonimoj, ekz-e „ora sekco“ [JW] kaj „ora proporcio“ (difinita en [P2] kiel Φ-1).
orda [mv912]
Vd. orda aro ]
orda aro [mv913]
[HY, §308] Aro, konsiderata kune kun ordo-rilato super ĝi: ordan aron oni ofte signas per skribaĵo de la tipo (E,≤). [ Sub. Specifa orda aro: latiso ] [ Vd. Specifaj elementoj en orda aro: antaŭanto, postanto, supremo, infimo, baro, maksimumo, minimumo ] [ Vd. Bildigoj super orda aro, kun specifaj ecoj: barita2, kreskanta, malkreskanta, monotona ] Trad. 
ordigo-nombro [nova]
[HY, §312]Sin. ordinalo ] Trad. 
ordinalo, ordinala nombro [nova]
Tia transitiva3 aro, ke la rilato de aparteno konsistigas en ĝi bonan ordon malrefleksivan: la aroj de la speco ∅, {∅}, {∅, {∅}}, {∅,{∅,{∅}}},... estas ordinaloj, kiujn oni povas signi respektive per 0, 1, 2, 3... ; ĉiu elemento de ordinalo estas mem ordinalo ; oni difinas inter ordinaloj la tutecan bonan ordon xy per xyx = y ; la plej malgrandan malfinian ordinalon, kiun oni kutime signas per ω, eblas identigi kun la aro de naturaj entjeroj . [ Sin. ordigo-nombro ] [ Sub. kardinalo ] Trad. Rim. Ni ne trovis aŭtoritatan fonton por la de ni enkondukita formo „ordinalo“, sed ĝi estas sufiĉe internacia kaj agrable similas al tiu de la parenca nocio „kardinalo“. Kiel por ĉi lasta oni povas uzi ankaŭ la formon „ordinala nombro“. Pli aŭtoritata estus la formo „ordigo-nombro“ [HY]. Werner [JW] uzas la saman formon, el kies provizitaj tradukoj eblas hipotezi, ke temas pri la sama nocio. Menciindas, ke iuj uzas la paron „kvantonombro/ordonombro“ [Vikipedio] anstataŭ „kardinalo/ordinalo“. Tiuj nocioj apartenas al kampo sufiĉe pinta de arteorio kaj ni preferis ne doni tro da atento al la fabelo, kvazaŭ ordinaloj estus nombroj uzataj por asigni numerojn laŭ difinita ordo, dum kardinaloj servus por mezuri kvantojn. La difino trovebla en [HY] nur donas kondiĉon certigantan, ke du bonordaj aroj „prezentas la saman ordigo-nombron“, sen difino de tio, kio estas tia nombro kaj kion signifas ĝin „prezenti“. Tiu maniero difini la koncernan nocion similas al tio, kion oni povas trovi en iu literaturo, nome per enkonduko de la nocio „ordotipo“ kun naiva difino paralela al tiu de „povo“, t.e. „komuna eco de la bonordaj aroj ordo-rilate izomorfiaj“ (kp. kun povo, kiel „komuna eco de aroj, inter kiuj ekzistas bijekcio“). Poste ordinalo estas pli-malpli identigita al ordotipo, same kiel kardinalo estas pli-malpli identigita al povo. Ni preferis ĉi tie uzi pli rigorajn difinojn: ordinalo estas aparta speco de aro, kardinalo estas speco de ordinalo kaj povo estas iom malnoviĝinta sinonimo de kardinalo. Laŭ la ĉi tie elektita maniero prezenti tiujn nociojn finfine kardinaloj estas apartaj ordinaloj kaj ne indas tro enplekti la fabelon kun kreado de la terminoj. Ĉiuokaze la terminologio ankoraŭ ne stabiliĝis.
ordinara logaritmo [mv914]
[P1] Logaritmo kun bazo 10: ordinaran logaritmon de x oni kutime signas per log xlg x ; tabelo de ordinaraj logaritmoj (tabelo uzata por fari komplikajn kalkulojn helpe de logaritmoj). [ Sin. dekuma logaritmo ] Trad. Rim. En [P2] estas ial dekretite, ke ĉi tiu formo estas evitinda. Oni prezentas kiel preferindan la formon „dekbaza logaritmo“. Ni male opinias, ke la formoj kunmetitaj per radiko „baz“ estas evitindaj (vd rimarkon sub um2), kaj ne vidas kialon ostracismi la formon „ordinara logaritmo“, kiu ne estas pli mallogika ol „natura logaritmo“ malgraŭ la nefaka epiteto. Cetere se oni volas klare mencii la bazon, ekzistas la formo „dekuma logaritmo“, jam de Bricard.
ordinata akso [mv915]
Vd Ekz. akso3 ] Trad. 
ordinato [mv916]
[P1] La dua el la du karteziaj koordinatoj, kiuj difinas la situon de punkto sur ebeno: la ordinaton de punkto oni kutime signas per la litero y ; ĉe grafikaĵo de funkcio de unu argumento, la ordinato prezentas la valoron de la funkcio. [ Vd. absciso ] Trad. 
ordo [mv917]
 1. [P2]Sin. ordo-rilato ] Trad. Rim. Ĉi-sence troveblas „ordigo“ en [HY]. Rango de matematika objekto, rilate nefake difinitan hierarĥion aŭ ĝia pozicio en tia klasifiko.  2. [P1] (de derivaĵo) : la dua derivaĵo de funkcio estas derivaĵo de ordo 2 ; duaorda diferenciala ekvacio. Trad.  3. (de elemento a en grupo) Tia plej malgranda nenula pozitiva entjero n, ke an egalas al la unuo. Trad.  4. [HY, §309] (de finia grupo) Nombro de ĝiaj elementoj: la ordo3 de elemento en grupo dividas la ordon de la grupo ; estu n la ordo de grupo G, por ĉiu prima divizoro p de n ekzistas en G almenaŭ unu elemento, kies ordo3 egalas al p (koŝia teoremo). Trad.  5. (de polinoma radiko1)Sin. obleco ]  6. [RB, p. 18] (de infinitezimo)Vd. ĉefinfinitezimo ] Trad.  7. (de grafeo) Nombro de ĝiaj verticoj. Trad. 
ordo-rilato [mv918]
[SP] Interna rilato samtempe refleksiva1, malsimetria kaj transitiva1: en aro de subaroj de E la rilato AB estas ordo-rilato ; ordo-rilaton oni ofte signas per (legu: malpli granda ol, aŭ: pli malgranda ol) kaj ĝian inverson per (legu: pli granda ol). [ Sin. ordo1 ] [ Vd. Ecoj de ordo-rilato: tuteca, parta1 ] Trad. Rim. Kune kun ordo-rilato R oni ofte konsideras ĝian malvastigitan version, nome la rilaton „xRy kaj xy“. Tia rilato ne estas ordo-rilato laŭ la ĉi-supra difino, sed oni ofte nomas ĝin „strikta“, „malvastsenca“ aŭ „rigora ordo-rilato“. Ĝi estas malrefleksiva, malsimetria kaj transitiva. Kiam necesas eviti ambiguecon inter la refleksiva rilato kaj ĝia malvastigaĵo, eblas uzi klarigan lingvaĵon de la tipo „a estas strikte pli granda ol b(a > b), aŭ „a estas pli granda ol b, aŭ egala (al ĝi)“ (ab).
orienti [mv919]
[JW] Elekti bazon4, rilate al kiu oni determinos la orientiĝon de ĉiuj aliaj bazoj. Trad. 
orientiĝo [mv920]
[JW] (de bazo4 B rilate al bazo B') La signo de la determinanto1 de ĝiaj vektoroj rilate al B': pozitiva aŭ negativa orientiĝo ; aksa simetrio en ebeno modifas la orientiĝon (la orientiĝo de bildo de bazo B rilate al B estas negativa). [ Vd. dekstruma, maldekstruma ] Trad. 
orientita grafeo [mv921]
[JW, „orientita grafo“]Sin. grafeo1 ] Trad. Rim. Kongrue kun la nacilingva ĥaoso eblus uzi ankaŭ la adjektivon „direktita“ anstataŭ „orientita“, kiel aperas en [JW, „direktita grafo“], aŭ eĉ „digrafo“ (samloke).
origino [mv922]
Rimarkinda punkto2, interalie:  1. (de duonrekto)Ilust. G1 ] Trad.  2. [P1] (de kartezia koordinatsistemo)Vd. kartezia koordinato ] Trad.  3. (de polusa koordinatsistemo) La origino1 de la polusa akso. Trad. Rim. Bricard [RB, p. 26, 31] konas la du unuajn sencojn, sed sub formo „origeno“.
orta [mv923]
 1. [RB, p. 26] (p.p. angulo1) Estanta orto; kies mezuro egalas al 90°: rektangulo oni nomas paralelogramon, de kiu almenaŭ unu angulo estas orta. [ Ilust. G6 ] [ Sin. rekta1 ] Trad.  2. [RB, p. 30, pri paralelepipedo] [EVI] (p.p. plurlateropluredro)Sin. ortangula ] Trad. Rim. Ĉi tiu senco povas esti konsiderata kiel mallongigo, iufoje bonvena: orta triangulo estas pli malpeza ol ortangula triangulo Ĝi tamen restas malofta kaj evitinda.  3. [P1] (p.p. geometria figuro rilate al alia) Tiaj, ke ili sin intersekcas formante orton: rekto orta al alia rekto, al kurbo (t.e. al ties tanĝanto), al ebeno, al surfaco ; ebeno orta al lumradio ; ortaj rektoj, cirkloj, ebenoj ; la teraj meridianoj kaj paraleloj estas inter si ortaj. [ Sin. perpendikla, perpendikulara ] Trad. Rim. Eblas diri sendistinge „a estas orta al b“, aŭ „a kaj b estas (inter si) ortaj“. Por ĉi-lasta senco ekzistas ankaŭ la pli preciza termino „interorta“ en [P1].  4. [HY, §316] (p.p. vektoroj en eŭklida spaco) Tiaj, ke ilia skalara produto egalas al nulo: se x estas orta al y, validas la pitagora teoremo: ||x+y||2 = ||x||2+||y||2 ; orta bazo4 estas bazo, kies ĉiuj vektoroj estas ortaj inter si ; oni diras, ke vektoro estas orta al subaro, se ĝi estas orta al ĉiu ĝia elemento. Trad.  5. (p.p. subaro de eŭklida spaco, rilate al alia subaro A) Tia, ke ĉiuj ĝiaj elementoj estas ortaj4 al tiuj de A: la orta aro de subaro estas fermita vektora subspaco. Trad. Rim. Anstataŭ „orta aro“ troveblas „ortanto“ en [HY, §317].  6. (p.p. elemento x de vektora spaco kaj elemento f de ties dualo) Tiaj, ke f(x) = 0. Trad.  7. [HY, §316] (p.p. (n, p)-matrico A) Kies transponaĵo egalas al la inverso1 de A: la determinanto de orta matrico egalas al +1-1. Trad. 
orta projekcio [mv924]
[P1]Sin. projekcio4 ] Trad. 
orta simetrio [mv925]
Sin. simetrio3 ]
ortangula [mv926]
[RB, p. 26] (p.p. plurlateropluredro) Havanta ortan angulon: ortangula triangulo, trapezo. [ Ilust. G10 ] Trad. 
ortangulo [mv927]
[RB, p. 26] Ortangula paralelogramo: ĉiuj anguloj de ortangulo estas ortaj. [ Ilust. G15 ] [ Sin. rektangulo ] [ Sup. kvarlatero ] Trad. Rim. Necesas interpreti la vorton „ortangulo“, kiel „(kvarlatero), kies (ĉiuj) anguloj estas ortaj“, do eblas riproĉi al ĉi tiu formo troan elipsecon, sed entute temas pri bone formita kaj tradicia formo, vortfare tre proksima al la pli internacia „rektangulo“. Pri la nekredeblaj polemikoj ĉirkaŭ tiu ĉi termino vd [OR, p. 101]. Sekve de ili Reiersøl proponis la nekonvinkan formon „ortogramo“, aperanta ekz-e en [HY, §320]. Ni aldone rimarkigu, ke nekvadratan ortangulon oni iufoje nomas „oblongo“ [JW]. Pri ĉi tiu ekskluziviga sistemo de nomado vd rimarkon sub romboido.
ortanto [mv928]
[P1] Rekto orta al iu alia figuro. [ Ilust. G1, A3 ] [ Sin. normalo, perpendikularo ] Trad. Rim. Tiu ĉi termino aperis ankaŭ ĉe Bricard [RB, p. 27], sed kun malpli vasta senco, nome: alto1. La malnova senco konserviĝis ĝis en [PV].
ortilo [mv929]
[P1] Ilo por desegni ortajn3 rektojn. Trad. Rim. Ortiloj povas havi diversajn formojn laŭ la intencita uzo, ekz-e formo de orta triangulo aŭ de litero T.
orto [mv930]
[RB, p. 26] Angulo1 je 90°: se du rektoj kruciĝas tiel, ke du apudaj anguloj estas egalaj, ili determinas kvar ortojn. Trad. 
ortocentro [mv931]
[RB, p. 27] (de triangulo) La komuna punkto de ĝiaj tri altoj1. [ Ilust. G11 ] [ Sin. altocentro ] Trad. Rim. En [P1] oni prezentas tiun vorton kiel kunmetaĵon de „ort“ kaj „centr“, kio aspektas tre dubinde, se konsideri la signifon. En [P2] ĉi-sence troveblas termino „altocentro“, kio ja estas pli-malpli pravigebla kunmetaĵo („rimarkinda punkto [de triangulo, estigita de ĝiaj] altoj“), tamen sufiĉe tordita rilate al la teoria senco („centro iel rilatanta kun alt(ec)o“) kaj senutila. Ni preferas konservi la tradician terminon, konsiderante ĝin nekunmetita. Notindas, ke apud „altocentro“ la sama verko konservas ankaŭ „ortocentro“, sed kun alia senco (intersekco de la mezortantoj), kiun sencoŝanĝon ni ne opinias facile pravigebla.
ovalo [mv932]
[PV] Ebena kurbo proksimume samforma kiel elipso aŭ konturo de ovo. [ Sub. kartezia ovalo ] Trad. Rim. Temas pri malpreciza nocio kaj la difinoj povas varii. Troveblas en [P1], ke ovalo konsistas el kvar arkoj de cirklo, sed tio tute ne nepras.
para [mv933]
 1. [VE] (p.p. entjero) Dividebla per 2: 6 estas para nombro ; ĉiu entjero dividebla per 4 estas para ; ankaŭ oblo de para entjero estas mem para. Trad.  2. [HY, §323] (p.p. funkcio) Tia, ke ĝi alprenas egalajn valorojn ĉe kontraŭegalaj argumentoj: la funkcio x2 estas para. Trad.  3. (p.p. permuto) Havanta paran1 nombron da renversaĵoj. Trad. 
parabolo [mv934]
[RB, p. 33] Koniko kun discentreco egala al unu: parabolo estas intersekco de konuso kun ebeno paralela al naskanto de ĝi ; parabolo havas unu fokuson ; la kartezia ekvacio de parabolo estas de la tipo y = ax2 ; la trajektorio de pafaĵo estas parabolo. [ Ilust. K1, K3 ] Trad. 
paraboloido [mv935]
[RB, p. 36] Kvadriko kun ekvacio de la tipo x2/a+y2/b = z: elipsa paraboloido (kun samsignaj a kaj b) ; hiperbola paraboloido (kun kontraŭsignaj a kaj b) ; la sekcoj de rotacia aŭ rivolua paraboloido (kun a = b) per ebeno enhavanta la rotacian akson estas paraboloj. Trad. 
paralela [mv936]
[RB, p. 27] (p.p. geometriaj figuroj) Tiaj, ke ĉiuj punktoj de unu havas saman distancon al la dua: paralelaj rektoj, ebenoj ; paralelaj cirkloj1, sferoj1 (samcentraj, kun malsama radiuso) ; du rektoj paralelaj al tria estas paralelaj inter si ; rekto paralela al ebeno ; la cirkloj de latitudo estas paralelaj al la ekvatora ebeno ; paralelaj afinaj subspacoj (tiaj, ke la direkto de unu inkluzivas la direkton de la dua). Trad. 
paralela projekcio [P2], paralelprojekcio [P1] [mv937]
Oblikva projekcio al ebeno. Trad. 
paralelepipedo [mv938]
[RB, p. 30] Sesedro, kiun limas ses paralelogramoj: ortangula, neortangula paralelepipedo. Trad. Rim. Ortangulan paralelepipedon oni iufoje nomas „kvadro“ aŭ „ortepipedo“ [JW].
paralelo [mv939]
 1. [P1] (al geometria figuro) Rekto paralela al ĝi: tiri paralelon al la hipotenuzo tra la mezo de unu kateto ; sekcanto de du paraleloj difinas kun ili ok angulojn. [ Ilust. G1 ] Trad.  2. [JW, 2519] (de rivolua surfaco) Ĉiu cirklo1, estanta intersekco de la surfaco kun ebeno orta al ĝia akso. [ Vd. meridiano ] Trad. Rim. Ĉi-sence Bricard [RB, p. 30] uzas „paralelcirklo“, dubinda termino de vortfara vidpunkto.
paralelogramo [mv940]
[RB, p. 27] Kvarlatero, kies kontraŭaj3 lateroj estas duope paralelaj: la paralelaj lateroj de paralelogramo estas ankaŭ egalaj2. [ Ilust. G15 ] Trad. 
parametra prezento [mv941]
[HY, §330]Vd Ekz. linio ] Trad. 
parametro [mv942]
 1. [PV] Variablo aŭ konstanto aperanta en iuj matematikaj problemoj aŭ ekvacioj. Trad. Rim. Kiel evidentas el la „difino“, la nocio estas nebula. Kiam ekvacio dependas de parametro, oni ĝin solvas konsiderante la parametron konstanta kaj ofte ricevas solvojn, kiuj dependas de la parametro, do fariĝas funkcioj de ĝi. Alia uzkampo estas prezentado de kurbo (resp. surfaco) per parametraj ekvacioj, t.e. prezentante la koordinatojn de punkto kiel funkciojn de unu (resp. du) variabloj, nomataj parametroj.  2. [JW, „duonparametro“] (de koniko) La nombro p, aperanta en ĝia polusa ekvacio: la parametro de cirklo egalas al ĝia radiuso ; la parametro de elipso egalas al duono de la longo de ŝnuro trairanta fokuson kaj paralela al la nefokusa akso ; la distanco inter fokuso kaj direktanto de parabolo egalas al ties parametro. Trad. 
pareco [mv943]
Eco de io para: pareco de entjero estas ekvivalenta al pareco de ĝia lasta dekuma cifero ; la pareco de permuto (nombre identigebla kun ĝia signumo2). Trad. 
paro [mv944]
[HY, §287] Matematika objekto, konsistanta el du objektoj prenitaj laŭ difinita ordo: oni signas per (a, b) la paron konsistantan el a kaj b ; (a, b) = (b, a), se kaj nur se a = b ; en la paro (a, b), a estas la unua termo kaj b la dua ; la paroj (a, b) kaj (c, d) estas egalaj, se kaj nur se a = c kaj b = d ; eblas derivi la nocion paro de la nocio aro, identigante (a, b) kun la aro {a, {a, b}}. [ Sin. duopo ] [ Vd. termo de paro4 ] [ Sup. kartezia produto ] Trad. Rim. Naciaj lingvoj ofte hezitas, ĉu paro estu duopo aŭ duelementa aro, kaj laŭbezone aldonas „ordigita“ por la unua, kaj „neordigita“ por la dua. Tiun ĉi konvencion sekvas [JW], sed ŝajnas al ni preferinde konsideri, ke la baza senco estas duopo.
parta [mv945]
 1. (p.p. ordo-rilato ) Tia, ke ekzistas du elementoj x kaj y, por kiuj veras nek xy, nek yx: se la aro E enhavas pli ol unu elementon, la rilato estas parta en 2E ; la rilato „a estas dividebla per b“ estas parta ordo-rilato ene de la aro de entjeroj. [ Ant. tuteca ] Trad.  2. Vd. parta derivaĵo, parta sumo de serio ]
parta derivaĵo [mv946]
[RB, p. 20] (de plurargumenta funkcio, laŭ la i-a argumento) Derivaĵo laŭ unu el la argumentoj, kiam la ceteraj restas konstantaj: la partan derivaĵon de f laŭ la i-a argumento xi oni kutime signas per f ′xif ′i (legu: fo unua laŭ (ikso) i), xi fi f (legu: (ronda) do fo laŭ (ikso) i)f/∂xi (legu: (ronda) do fo sur do ikso i) ; dua derivaĵo de f laŭ la i-a argumento (2i f), laŭ la i-a kaj la j-a argumentoj (2i, j f) ; la parta derivaĵo de f(x, y) = x2 y laŭ x estas x f(x, y) = 2xy kaj la parta derivaĵo de la sama funkcio laŭ y estas y f(x, y) = x2. Trad. Rim. Pluraj aŭtoroj ( [JW, OR, HY]) preferas la formon „parciala derivaĵo“. Ni tamen ne vidas neceson uzi specialan radikon „parcial“, kaj sekvis la uzon de Bricard, sankciitan ankaŭ de [P1] kaj [P2].
parta diferenciala ekvacio [nova]
[P2]Sin. diferenciala ekvacio en partaj derivaĵoj ] Trad. 
parta sumo [mv947]
[HY, §390] (de serio u, je ordo n) La sumo u0+u1+... +un. Trad. 
partuma parto [mv948]
[RB, p. 9]Sin. frakcia parto ]
partumo [mv949]
[RB, p. 7] [ARK] Pozitiva frakcio pli malgranda ol unu: , .
paskala [nova]
Iel rilatanta al la verko de Paskalo. [ Vd. paskala limako, paskala triangulo ] Trad. 
paskala limako [mv950]
[RB, p. 34] Ebena kurbo, bildo de koniko per inversigo2 kun centro en unu el ties fokusoj: la polusa ekvacio de paskala limako estas de la tipo ρ = a(cosθ+l) ; se l = 1, la paskala limako fariĝas kardioido. [ Ilust. K16 ] [ Vd. konĥoido, Paskalo ] Trad. Rim. La formo de tiu fermita kurbo povas iel memorigi konkon de heliko, fazeolan semon, koron, pugon aŭ ion ajn pli-malpli rondan. Eblas pensi, ke „paskala heliko“ estus pli bona termino, sed „paskala limako“ estas aŭtoritata formo kaj baziĝas sur la komunuza kaj Fundamenta senco de „limako“. Notindas ankaŭ, ke laŭdire la kurbo ricevis sian nomon ne pro Paskalo (Blazio), sed pro lia patro (Stefano).
paskala triangulo [mv951]
Tabelo, prezentanta la nombrojn de kombinaĵoj de n po p, laŭ tia triangula tabelo de nombroj, ke la nombro Kpn, situanta ĉe la intersekco de linio n kaj kolumno k, egalas al la sumo Kp-1n-1 + Kpn-1 de du nombroj de la antaŭa linio. [ Vd. Paskalo ] Trad. Rim. Tiu ĉi tabelo estas konata de antaŭ Paskalo kaj ricevis aliajn nomojn, kiel „triangulo de Umar Ĥajjam“ aŭ „de Tartaglia“.
Paskalo [mv952]
[P1] Franclingve: Blaise Pascal, 1623-1662. Franca sciencisto kaj filozofo. Trad. 
paŝo [mv953]
[RB, p. 35] (de cirkla helico) Distanco inter du sinsekvaj punktoj de la helico, situantaj sur la sama naskanto de la koncerna cilindro. Trad. 
pentagono [mv954]
[PV]Sin. kvinlatero ] Trad. 
perfekta [mv955]
[JW] (p.p. natura entjero) Tia, ke ĝi egalas al la sumo de ĉiuj ĝiaj divizoroj (krom ĝi): 28 = 22×7 = 1+2+4+7+14. Trad. 
periferio [mv956]
[VE] (de ebena surfaco) Ĝia rando1. [ Vd. cirkonferenco, perimetro ] Trad. 
perimetro [mv957]
[RB, p. 27] (de ebena surfaco) Longo de ĝia rando1. [ Vd. cirkonferenco, periferio ] Trad. 
perioda [mv958]
 1. [JW] (p.p. reela funkcio) Akceptanta almenaŭ unu periodon. Trad.  2. [RB, p. 9]Vd. perioda pozicia frakcio ]
perioda pozicia frakcio [mv959]
Vd Ekz. pozicia frakcio ] Trad. 
periodo [mv960]
[HY, §333] (de reela funkcio f) Ĉiu tia reelo T, ke f(x+T) = f(x), kiu ajn estas x; pli specife: la plej malgranda el tiuj nombroj: la funkcio sinuso2 havas periodon . Trad. Rim. La difino nature vastiĝas al kompleksaj funkcioj kaj al ĉiuj aliaj okazoj, kiam adicio estas difinita en la fonto-aro.
permutaĵo [mv961]
[RB, p. 13] (de n elementoj) Ĉiu el la diversaj manieroj vicigi la elementojn de n-elementa aro: la nombro de permutaĵoj de n elementoj estas faktorialo de n ; la diversaj permutaĵoj de la aro {a, b, c} estas: abc, acb, bac, bca, cab, cba. [ Vd. aranĝaĵo, kombinaĵo ] Trad. Rim. „Maniero vicigi elementojn“ ne estas matematika objekto. Temas pri tradicia lingvaĵo, kiu fakte referencas al la permuto: per „permutaĵo acb“, konkreta skribaĵo, oni fakte referencas al la permuto, kiu ĵetas a al a, b al c kaj c al b.
permuti [mv962]
Ŝanĝi la ordon de ciferoj, literoj ks. Trad. 
permuto [mv963]
[RB, p. 14] Bijekcio de aro al ĝi mem; pli speciale: bijekcio de aro {1, 2,..., n} al ĝi mem: cikla permuto (kiu ĵetas 1 al k, 2 al k+1,..., (n-k+2) al 1,..., n al k-1) ; la rango2 de matrico ne ŝanĝiĝas, se oni aplikas permuton al la indicoj de ĝiaj vertikaloj aŭ de ĝiaj horizontaloj. [ Sub. substituo ] [ Vd. para3, nepara3, signumo2, renversaĵo ] Trad. 
perpendikla [nova]
[RB, p. 26] [ARK] [ Sin. orta3 ]
perpendikulara [mv965]
[VE]Sin. orta3 ] Trad. 
perpendikularo [mv966]
[VE]Sin. ortanto ] Trad. 
pesita meznombro [mv967]
Vd Ekz. meznombro ] Trad. 
pezocentra koordinato [mv968]
(de punkto M en n-dimensia afina spaco rilate al n+1 punktoj (Ai)0≤in ne apartenantaj al la sama hiperebeno) Ĉiu el la termoj de iu ajn tia (n+1)-opo i), ke M estas la pezocentro de la punktoj (Ai) kun la koeficientoj i). [ Vd. koordinato ] Trad. Rim. Tiuj koordinatoj estas homogenaj4. Troviĝas aliaj difinoj, kiuj „malhomogeneigas“ ilin, postulante ekzemple, ke α0 = 1.
pezocentro [mv969]
[JW] (de n punktoj (Mi) en afina spaco, kun respektivaj skalaraj koeficientoj i), kies sumo ne egalas 0) La ununura punkto G, veriganta Σi αi∙(Mi-G) = 0: kiam Σi αi = 1, tian pezocentron oni iufoje simbole signas per Σi αi∙Mi ; la pezocentro de du punktoj kun egalaj koeficientoj estas la mezo de la streko, kies randoj ili estas ; pezocentro de plurlatero aŭ pluredro (pezocentro de ĝiaj verticoj kun egalaj koeficientoj) ; la aron de ĉiuj pezocentroj de n punktoj oni nomas afina subspaco naskita de tiuj punktoj. [ Ilust. G14 ] Trad. Rim. Kvankam la terminologio devenas de fiziko, la matematika nocio tute ne rilatas al pezo aŭ maso. Ĝi estas pure afina nocio, ne bezonanta metrikan strukturon, kvankam en elementa geometrio similaj nocioj estas difinitaj uzante distancojn. Cetere, notu, ke Bricard [RB, p. 27] ĉi-sence proponis la ŝajne internacian terminon „baricentro“, kiu ne enradikiĝis, kaj samtempe uzis „pezocentro“ aliloke [RB, p. 43] en kunteksto pli fizika.
piedo [mv970]
[RB, p. 26] [ARK] (de ortanto, sur ajna al ĝi orta geometria figuro) La punkto, en kiu ili sin orte sekcas: la piedo de mezortanto de streko estas ties mezo. Trad. 
piramido [mv971]
[RB, p. 30] Pluredro, kies unu faco (ĝia bazo3) estas ajna n-latero kaj ĉiuj n aliaj facoj estas trianguloj kun po unu komuna latero kun la bazo. Trad. 
pitagora [mv972]
 1.  Iel rilatanta al la verko de Pitagoro: pitagora skolo. [ Vd. pitagora teoremo, pitagora triangulo, pitagora triopo ] Trad.  2. (p.p. korpo1) Tia, ke en ĝi la sumo de du kvadratoj2 estas mem kvadrato: la racionaloj ne konsistigas pitagoran korpon (ja 2 = 12+12 ne estas kvadrato de racionalo) ; ĉiu algebre fermita korpo estas pitagora (ja la polinomo X2-(a2+b2) ĉiam akceptas radikon en ĝi). Trad. 
pitagora teoremo [mv973]
[JW]Vd Ekz. hipotenuzo, orta4 ] [ Vd. Pitagoro ] Trad. 
pitagora triangulo [mv974]
[JW] Tia triangulo, ke la longo de ĝiaj lateroj konsistigas pitagoran triopon. [ Vd. Pitagoro ] Trad. 
pitagora triopo [mv975]
[JW] Tia triopo el entjeroj (a, b, c), ke a2 = b2+c2. [ Vd. Pitagoro ] Trad. 
Pitagoro [mv976]
[P1] Greklingve: Πυθαγόρας. Antikva greka filozofo kaj matematikisto el Samoso, 6a jc a.K. Trad. 
planimetrio [mv977]
[VE] [ARK] Parto de geometrio, kiu pli speciale okupiĝas pri la ecoj de ebenaj geometriaj figuroj. [ Vd. stereometrio ] Trad. 
platona [nova]
Iel rilatanta al la verko de Platono. [ Vd. platona solido ] Trad. 
platona solido [mv978]
[P1, regula] Regula2 pluredro. [ Vd. Platono ] Trad. 
Platono [mv979]
Greklingve: Πλάτων. Helena filozofo el Ateno, ĉ. 428-347 a.K., disĉiplo de Sokrato. Trad. 
plej granda komuna divizoro, PGKD [mv980]
[RB, p. 11] (de pluraj entjeroj) la plej granda komuna divizoro de 24 kaj 30 estas 6. Trad. 
plej malgranda komuna oblo, PMKO [mv981]
[P1] (de pluraj entjeroj) la plej malgranda komuna oblo de 14, 20, 30 estas 420. Trad. 
plena [mv982]
[JW] (p.p. angulo1) Situanta ekster du egalaj lateroj, do ampleksanta la tutan ebenon; kies mezuro egalas al 360°. [ Ilust. G6 ] Trad. 
pli fajna [mv983]
[P2, p.p. topologio] (p.p. aro de subaroj, rilate al alia) Ĝin inkluzivanta: la maldiskreta topologio estas la malplej fajna el ĉiuj ; la idento-bildigo de topologia spaco al topologia spaco kun pli malfajna topologio estas ĉiam kontinua2. [ Vd. topologio2, filtrilo ] Trad. Rim. Tiu ĉi termino estas klare internacia, kaj ni preferis ne sekvi [OR, p. 53], kiu proponas uzi verbojn de la tipo „pli(al)i“ aŭ „men(al)i“ por kompari la topologiojn. Se iu ne ŝatas la terminon „esti pli fajna“, li simple uzu „inkluzivi“.
plurangulo [mv984]
[P1] [EVI] [ Sin. plurlatero ]
pluredro [mv985]
[P1] Barita solido2, kiun limas finia nombro da tiaj plurlateroj, ke ĉiu el ĝiaj lateroj1 estas latero de unu alia plurlatero. [ Vd. Atributoj de pluredro: ĉirkaŭskribita sfero, enskribita2 sfero, enskribita1 en sfero, konkava1, konveksa1, ortangula, regula2 ] [ Sub. Karakterizaj partoj de pluredroj: faco, eĝo1, vertico2 ] [ Sub. Ekzemploj de pluredroj: n-edro, paralelepipedo, kubo1, piramido, prismo ] Trad. Rim. Bricard [RB, p. 30], kiel estas ĉe li kutime, uzas la prefikson „mult“ anstataŭ „plur“. Li konas ankaŭ la internacian formon „poliedro“.
plurgrafeo [mv986]
[SP] n-Grafeo kun n > 1. Trad. 
plurlatero [mv987]
[P1] Ebena surfaco, kiun limas finia nombro da tiaj strekoj1, ke ĉiu el ĝiaj randoj1 estas rando de unu alia streko. [ Ilust. G1, G3 ] [ Vd. Atributoj de plurlatero: ĉirkaŭskribita cirklo, enskribita2 cirklo, enskribita1 en cirklo, konkava1, konveksa1, ortangula, regula1 ] [ Sub. Karakterizaj partoj de plurlateroj: apotemo1, centro2, diagonalo1, latero1, vertico1 ] [ Sub. Ekzemploj de plurlateroj: n-latero, triangulo, rektangulo, kvadrato1, lozanĝo, paralelogramo, trapezo ] Trad. Rim. La studataj en elementa geometrio plurlateroj estas plejofte konveksaj1, kaj oni plie postulas de ili, ke tri sinsekvaj verticoj ne estu samrektaj. Bricard [RB, p. 27], kiel estas ĉe li kutime, uzas la prefikson „mult“ anstataŭ „plur“. Krome li aludas al senca diferenco inter „multlatero“ kaj „multangulo“, sed ŝajnas, ke tiu diferenco validas nur en kelkaj maloftaj figuroj, kiel la t.n. „plena kvarangulo“.
plurlineara [mv988]
Vd Ekz. n-lineara ] Trad. 
plurobla [mv989]
(p.p. punkto de kurboradiko1 de polinomo) Tia, ke ĝia obleco superas unu. Trad. Rim. Oni trovas ankaŭ „multobla“ ĉi-sence, verŝajne pro imito de nacilingvaj formoj. Tiu nelogika uzo de „mult“ anstataŭ „plur“ troviĝas ankaŭ ĉe Bricard [RB]: multlatero, multedro...
plursenca funkcio [mv990]
[P1] (de aro E al aro F) Ĝenerala regulo, difinanta por elemento de E plurajn elementojn de F: la plursenca funkcio „kvadrata radiko“ (kiu asocias al pozitiva nombro x ĝiajn du kvadratajn radikojn: -√x kaj x), „argumento“ (kiu asocias al komplekso z ĉiujn reelojn de la tipo Arg z+2kπ). Trad. Rim. En rigora lingvaĵo ne temas pri funkcio de E al F, sed pri rilato2 inter ili. Tamen kelkaj el la analitikaj ecoj de funkcioj validas ankaŭ por ili. Bricard [RB, p. 21] formas samsencajn terminojn per alia rimedo: unuforma, duforma,... neunuforma, paŭsante la francan. La serio unusenca, dusenca,... plursenca bedaŭrinde ne estas pli logika, ĉar oni ne parolas pri „senco de funkcio“, sed ja pri ĝia „valoro“. Tamen la terminoj estas nun firme enradikiĝintaj.
plurtermo [mv991]
[P1, -nomialo, polinomo] [EVI] n-Termo kun n ≥ 2.
plus [mv992]
[PV] Konjunkcio indikanta adicion aŭ pozitivan signon: 4+5 = 9 (legu: kvar plus kvin estas naŭ) ; temperaturo je +25°C (legu: plus dudek kvin gradoj celsiaj). [ Ant. minus ] Trad. 
pluso [mv993]
[SP] La krucforma signo +, uzata kiel simbolo de plus, kaj por diversaj aliaj celoj: la ŝakistoj uzas pluson por indiki ŝakon. [ Vd. minuso ] Trad. Rim. Troveblas „plussigno“ en [JW].
podajro [mv994]
[RB, p. 35] (de ebena kurbo K, rilate al punkto O en la sama ebeno) Ebena kurbo, konsistanta el ĉiuj ortaj projekciaĵoj de O al la tanĝantoj de K: kardioido estas podajro de cirklo rilate al punkto de ĝi. Trad. 
poliedro [mv995]
[RB, p. 30] [ARK] [ Sin. pluredro ]
poligono [mv996]
[RB, p. 27]Sin. plurlatero ]
polinoma adicio [mv997]
Unua operacio2 en polinom-ringo, kiu konsistas en poterma adicio: la ĝenerala termo Sn de la rezulto de adicio de P al Q estas Pn+Qn. Trad. 
polinoma funkcio [mv998]
 1.  Funkcio de unu aŭ pluraj argumentoj, kies valoro estas esprimo, en kiu aperas, krom konstantoj, nur potencoj de la argumentoj kun pozitivaj entjeraj eksponentoj, kombinitaj per multipliko kaj adicio: x2.y+x.y2-7 estas polinoma funkcio de du variabloj ; cos3 x+2.cos2 x+1 estas polinoma funkcio de cosx. Trad.  2. (responda al polinomo P super ringo R) Tia bildigo de R al R, ke la bildo per ĝi de elemento x egalas al Pi.xi. Trad. Rim. La ĉi-supra sumo havas samtiom da termoj1, kiom estas da nenulaj termoj7 en la polinomo.
polinoma multipliko [mv999]
Dua operacio2 en polinom-ringo: la ĝenerala termo Sn de la rezulto de multipliko de P kun Q estas p+q=n Pp.Qq ; la rezulto de multipliko de Xi per Xj estas Xi+j. Trad. 
polinomo [mv1000]
 1. [HY, §342] (super unuhava komuteca3 ringo R) Tia vico en R, ke la nombro de ĝiaj nenulaj1 termoj estas finia: oni signas per Xi la polinomon, kies j-a termo egalas al la unuo de la ringo, se i = j, kaj al ties nulo aliokaze ; la polinomon X (t.e. X1) oni nomas argumento3 ; la polinomon (ai)iN oni ofte signas per aiXi. [ Sub. Specifaj polinomoj: nulpolinomo, unuopolinomo, monomo, binomo ] [ Vd. Epitetoj por polinomo: konstanta3, reduktebla2, nereduktebla, prima1; atributoj de polinomo: argumento3, koeficiento3, termo7, grado2, radiko1; rilataj algebraj strukturoj: polinomringo ] Trad.  2. [P1]Sin. polinoma funkcio ] Trad. Rim. Bricard [RB, p. 13] proponis la formon „polinomjo“ kaj vicon da similaj terminoj, derivitaj aŭ ne de radiko „nomj“ : ununomjo, monomjo, dunomjo... Tiuj ĉi formoj ne enradikiĝis. Vd ankaŭ la rimarkon sub n-termo. La nocio polinomo historie fontas el la polinomaj funkcioj, kiel ekz-e x2+3x+7. La unua senco koncernas formalajn polinomojn kaj prisilentas la analitikan fonon de la nocio, okupiĝante nur pri la vico de „koeficientoj“. En multaj kutimaj kuntekstoj la bildigo inter polinomoj kaj polinomaj funkcioj estas bijekcia, sed ne ĉiam. Same kiel ekzistas plurargumentaj polinomaj funkcioj, la ĉi-supra formala nocio estas vastigebla ankaŭ al pluraj „argumentoj“ : la pliajn argumentojn oni ofte signas per Y kaj Z. Se estas pli ol tri argumentoj, oni ilin signas per Xi kun suba indico.
polinomringo [mv1001]
(de ringo R) Ringo de ĉiuj polinomoj super R: la polinomringon de R oni ofte signas per R[X] ; la polinomringon de R[X] oni ofte signas per R[X,Y] (ringo de duargumentaj polinomoj super R). Trad. 
polusa akso [mv1002]
[JW]Sin. akso4 ] Trad. 
polusa angulo [mv1003]
[JW] (de punkto M en afina ebeno) Mezuro de la angulo inter la polusa akso kaj la duonrekto OM, kie O estas la origino3: polusa angulo estas la dua koordinato en la polusa koordinatsistemo ; la polusa angulo de punkto egalas al la argumento2 de ĝia bildo en la kompleksa ebeno. Trad. 
polusa distanco, polusdistanco [JW] [mv1004]
(de punkto en afina spaco) Distanco de la punkto al la origino de koordinatoj: polusa distanco estas la unua koordinato en la polusa kaj sfera koordinatsistemoj ; la polusa distanco de punkto en ebeno egalas al la modulo2 de ĝia bildo en la kompleksa ebeno. [ Vd. radiusvektoro ] Trad. Rim. Pro teĥnikaj kialoj oni iufoje toleras negativajn valorojn de la polusa distanco, ekz-e en polusaj ekvacioj de kurboj.
polusa koordinato [mv1005]
[RB, p. 31] (de punkto M en reela eŭklida afina ebeno rilate al polusa akso) Ĉiu el la du reeloj polusa distanco kaj polusa angulo: oni ofte signas la polusajn koordinatojn de punkto per la paro (ρ, θ). [ Vd. koordinato ] Trad. Rim. La koncernan ebenon oni samtempe provizas per orta kaj ununorma koordinatsistemo (O, i, j), kie O estas la origino de la polusa akso kaj i ĝia ununorma direktanta vektoro. Bricard prezentas la terminon, kiel alternativon al „azimuta koordinato“. La polusajn distancon kaj angulon li nomas azimutaj vektoro kaj angulo.
poluso [mv1006]
 1. [VE] Ĉiu el la du punktoj, je kiuj akso de sfero sekcas ĝian surfacon: suda poluso de la tero. Trad.  2. [P1] (de polusa koordinatsistemo) Ĝia origino3. Trad.  3. [RB, p. 21] (de kompleksa funkcio f) Tia neordinara punkto a de f, ke por iu entjero n la funkcio (z-a)n f(z) estas holomorfa1 ĉe punkto a. [ Vd. meromorfa ] Trad. 
popece monotona [mv1007]
Vd Ekz. monotona ] Trad. 
postanto [mv1008]
[HY, §288] (de elemento en orda aro) Tiu elemento, se ĝi ekzistas, najbara1 kun ĝi kaj pli granda ol ĝi: 5 estas la postanto de 4. Trad. 
postulato [mv1009]
[PV] Aksiomo: la eŭklida postulato pri paraleloj. Trad. Rim. La vorto postulato en matematiko iĝas malpli kaj malpli uzata, krom en kelkaj historiaj esprimoj. La distingo, kiu iam ekzistis inter la neevidenta postulato kaj la memevidenta aksiomo, ĉesis esti senchava en la moderna matematiko. Gravas nur, ke la nepruvita aserto ne veku kontraŭdirojn en la teorio.
potenci [mv1010]
[P1] [EVI] [ Sin. potencigi ]
potencialhava [mv1011]
(p.p. vektora kampo E) Tia, ke ekzistas potencialo de ĝi: sub sufiĉe ĝeneralaj kondiĉoj kampo estas potencialhava, se ĝi estas senkirla, kaj nur tiam. Trad. Rim. Se kampo E estas potencialhava, oni diras, ankaŭ ke E „akceptas potencialon“ aŭ „deriviĝas de potencialo“.
potencialo [mv1012]
[P1] (de vektora kampo E) Tia skalara kampo U, se ĝi ekzistas, ke E egalas al kontraŭegalo de la gradiento de U; simb. E = -grad U: iuj meĥanikaj fortoj akceptas potencialon, kiu nomiĝas potenciala energio. Trad. 
potenciganto [mv1013]
[RB, p. 10] La nombro, per kiu oni potencigas. [ Sin. eksponento ] Trad. 
potencigato [mv1014]
La nombro, kiun oni potencigas. [ Sin. bazo2 de eksponencialo ] Trad. 
potencigi [mv1015]
(reelon x per entjero n aŭ reelo y) Kalkuli ĝian potencon12: 23 = 8 (legu: du potencigite per tri estas ok, aŭ: du alt tri estas ok [P2, eksponento]) ; divido per p de la entjeroj m-potencigitaj liveras restojn m-umajn [RB, p. 11]. [ Vd. radikigi ] Trad. Rim. En [P1] kaj [OR, p. 43] troveblas ĉi-sence la rekta verbigo „potenci“. Tio malagrable kolizias kun la politika senco de la sama verbo, nome „havi potencon super“. Ŝajnas, ke „igi potenca“ estas pli bona metaforo por la matematika nocio, kaj cetere ĝi ekzistas de longe kaj troveblas ankaŭ en [JW].
potencigo [mv1016]
[RB, p. 10] Ago potencigi. Trad. 
potenco [mv1017]
 1. [RB, p. 10] (de reelo x per entjero n) Ĝia n-a potenco. Trad.  2. [HY, §347] (de pozitiva reelo x per reelo y) La eksponencialo de y kun bazo x; alidire: ey.lnx. [ Ilust. A4 ] Trad.  3. Vd. inversigo2 ] Trad. 
potencoserio [mv1018]
[HY, §348] (ĉirkaŭ punkto x0) Serio de funkcioj, kies ĝenerala termo un(x) havas formon an(x-x0)n: la partaj sumoj de potencoserio estas polinomaj funkcioj ; elvolvi funkcion en potencoserion. [ Vd. konverĝocirklo, konverĝintervalo, konverĝoradiuso ] Trad. Rim. Ĉe Bricard [RB, p. 19] troveblas la vortumo „serio da potencoj (aŭ serio entjera)“. La kunmetita formo ŝajnas al ni preferinda, kaj la rilato de tiu nocio al entjeroj estas ĉiuokaze malfacile pravigebla.
povo [mv1019]
[HY, §349] (de aro) Tia nocio asociita al ĉiu aro, ke du aroj havas la saman povon, se kaj nur se ekzistas inter ili bijekcio (alidire estas sampovaj); por finia aro: natura entjero egala al la kvanto de ĝiaj elementoj: la povo de {10, 20, 30} egalas al 3 ; ĉiuj aroj sampovaj kiel la aro de reeloj laŭdifine havas la povon de kontinuumo, kiun oni iufoje signas per 𝖈. [ Sin. kardinalo ] Trad. Rim. La donita naiva difino nerigore sugestas, ke povo estas nombro el vastigita kolekto de entjeroj. Por havi pli rigoran difinon necesas transiri al la sinonima termino „kardinalo“.
povo de kontinuumo [nova]
[JW]Vd Ekz. povo ] Trad. Rim. La vorto „kontinuumo“ estas ne-PIV-a scienca vorto kun malpreciza signifo. Ĉi tie indas interpreti ĝin kiel kolektivan nomon por ĉiu aro sampova kiel .
povo de numereblo [nova]
Vd Ekz. kardinalo ] Trad. Rim. La vorto „numereblo“ signifas la econ de nefiniaj numereblaj aroj. Krom la franca, malmultaj lingvoj konas specifan terminon por tiu nocio, sed ĝi aspektis al ni interesa por enkonduki.
pozicia frakcio [mv1020]
(laŭ bazo1 n) n-uma prezento de reelo, precipe se ĝi ne estas entjero: el ĉiaj poziciaj frakcioj por komputiko plej gravas la dekumaj, kiel 0,75, kaj la duumaj, kiel 0,11 (tiuj du skribaĵoj prezentas unu saman nombron ¾ en siaj respektivaj nombrosistemoj) ; se pozicia frakcio konsistas el finia nombro p de ciferoj ci, ĝi prezentas racionalon, prezenteblan ankaŭ per kvocienta frakcio kun denominatoro np ; perioda pozicia frakcio (senfina pozicia frakcio, kies „vosto“ konsistas el unu sama cifergrupo senfine ripetiĝanta). [ Sup. reelo ] [ Sub. n-uma frakcio ] [ Vd. ono2 ] Trad. 
pozicia nombrosistemo [mv1021]
Vd Ekz. nombrosistemo ] Trad. 
pozitiva [mv1022]
 1. [RB, p. 7] (p.p. nombro aŭ p.p. elemento en orda, adicie signata monoido) Pli granda ol nulo: pozitiva kvanto povas esti signata per la signo + (ekz-e +3 aŭ simple 3) ; kvadrato de reelo estas ĉiam pozitiva. [ Ant. negativa1 ] Trad. Rim. Kiel por ĉiu ordo-rilato ekzistas ambigueco, ĉu oni konsideras ĝin strikte aŭ malstrikte. Laŭ la kunteksto eblas konsideri, ke 0 estas pozitiva aŭ ne.  2. (p.p. afina2 izometrio) Tia, ke la determinanto3 de ĝia asociita endomorfio estas pozitiva1. [ Ant. negativa2 ] [ Vd. delokigo ] Trad. Rim. Ni ne trovis aŭtoritatan fonton por tiu ĉi termino, sed aspektas, ke inter ĉiuj nacilingvaj metaforaĵoj pozitiva, rekta, propra... tiu ĉi estas la plej facile pravigebla kaj oportuna por krei malasencan terminon.
predikato [mv1023]
[JW, 2123] Propozicio1, entenanta variablon: x estas para nombro“. Trad. 
preskaŭ certe konverĝa [mv1024]
(p.p. vico de hazardaj variabloj (Xn), al limeso X) Tia, ke la probablo de la aro de ĉiuj ω, por kiuj la vico (Xn(ω)) ne konverĝas al X(ω), estas nula: konverĝo preskaŭ certa implicas konverĝo en probablo. Trad. 
preskaŭ ĉie [mv1025]
[JW] (rilate iun mezuron) Krom ĉe la punktoj de nulmezura (sub)aro: funkcio kun numerebla subtenanto estas preskaŭ ĉie nula (rilate la lebegan mezuron) ; du preskaŭ ĉie egalaj funkcioj havas saman lebegan integralon. Trad. 
preskaŭ ĉiuj [mv1026]
[JW] (p.p. termoj de vico) Krom finia nombro da ili: polinomo1 estas vico, kies preskaŭ ĉiuj termoj estas nulaj. Trad. 
prima [mv1027]
 1. [RB, p. 10] Estanta primo: prima faktoro. Trad.  2. (p.p. idealo) Tia, ke se produto apartenas al ĝi, tiam nepre apartenas al ĝi almenaŭ unu el la faktoroj: la idealo de ĉiuj obloj de 4 ne estas prima, ĉar 6×10 apartenas al ĝi, sed nek 6, nek 10 estas obloj de 4. Trad.  3. [P1, primo, ekz.] (aldonante „inter si“ aŭ „relative“, p.p. entjeroj aŭ elementoj de komuteca unuhava ringo) Tiaj, ke ĉiuj iliaj komunaj divizoroj estas inversigeblaj; alidire, p.p. entjeroj: ilia plej granda komuna divizoro estas la nombro unu: dek kaj dudek unu ne estas primaj, sed ili estas primaj inter si. Trad. Rim. Por ĉi tiu nocio Bricard [RB, p. 11] enkondukis la vorton „interprimumaj“, kiu ne enradikiĝis.
primo [mv1028]
 1. [RB, p. 10] Natura entjero, dividebla nur per si mem kaj per la nombro unu: sep, dek tri,... estas primoj. Trad.  2.  Tia neinversigebla elemento p de komuteca3, unuhava ringo, ke ĝi naskas priman2 idealon; alidire p estas tia, ke se ĝi estas divizoro2 de la produto x×y, tiam ĝi nepre estas divizoro de x aŭ de y: en integra ringo, primo ne havas proprajn divizorojn. [ Vd. nereduktebla ] Trad. 
priskriba geometrio [mv1029]
Vd Ekz. geometrio ] Trad. 
prismo [mv1030]
[RB, p. 30] Pluredro, el kiu du facoj estas egalaj plurlateroj kun duope paralelaj lateroj, sur kiuj estas konstruitaj paralelogramoj, konsistigantaj la ceterajn facojn. Trad. 
probablo [mv1031]
 1. [HY, §306] (super σ-algebro super aro Ω) Tia mezuro P, ke ĝiaj valoroj estas pozitivaj, kaj ke P(Ω) = 1. [ Vd. probablokalkulo ] Trad.  2. [RB, p. 24] (de okazo, kadre de iu probablospaco) La bildo per la koncerna probablo1 de tiu okazo. [ Vd. probablokalkulo ] Trad. 
probablodenso [mv1032]
[P1, probabla] (de hazarda variablo X) Tia reela mezurebla funkcio f, ke por ĉiu borela subaro b la probablo de X-1(b) egalas al la (lebega) integralo de f en b; simb. PX(b) = P(X-1(b)) = ∫b f: se ekzistas probablodenso, la distribua funkcio estas malderivaĵo de ĝi. Trad. 
probablodistribuo [mv1033]
[OR, p. 44] (de hazarda variablo X) La probablo1 PX, kiun ĝi difinas. Trad. Rim. Ekzistas pluraj manieroj karakterizi PX, ekz-e per la distribua funkcio de X, aŭ per ĝia probablodenso, aŭ eĉ per la vico de probabloj P(X = x), se X estas diskreta. Rim. Eblas simpligi la terminon al „distribuo“, kiam aperas epiteto, kiu donas ĝian karakterizon, kiel ekz-e en „normala (probablo)distribuo“.
probablokalkulo [mv1034]
[JW] Branĉo de matematiko, kiu okupiĝas pri modeligo de hazardo. Trad. 
probablospaco [mv1035]
Tia mezurhava spaco (Ω,A,P), ke P estas probablo1. [ Vd. Koneksaj nocioj: okazo, okazalgebro, hazarda variablo ] Trad. 
problemo pri la Königsberg-aj pontoj [mv1036]
Vd Ekz. grafeiko ] Trad. 
produto [mv1037]
 1. [RB, p. 9] Rezulto de multipliko: 15 estas la produto de 3 kaj 5 ; la produton de a kaj b oni signas per a×b, a.b, aŭ simple ab ; la produton de ĉiuj termoj en familio (ai)iI per ΠiI ai ; produto de matricoj, polinomoj. [ Sup. oblo ] Trad.  2.  Nomo de pluraj multipliksimilaj operacioj kaj de iliaj rezultoj. [ Vd. kartezia produto; hermita (skalara) produto, skalara produto, vektora produto; ekstera produto, interna produto ]
progresio [mv1038]
[VE] Tia vico de nombroj, ke ĉiu el ili esprimiĝas kiel „simpla“ funkcio de la antaŭaj. [ Sub. aritmetika progresio, geometria progresio, harmona progresio ] Trad. 
projekciaĵo [mv1039]
[JW] Bildo per projekcio: la orta projekciaĵo de sfero al ebeno estas cirklo. Trad. Rim. Bricard [RB, p. 26] konas la terminon, sed sub formo „projeciaĵo“. Cetere, ekster la rigora faka lingvaĵo, eblas konsideri, ke ankaŭ „projekcio“ havas ĉi tiun sencon.
projekcio [mv1040]
 1.  Bildigo de kartezia produto de pluraj aroj al la p-a inter ili, kiu ĵetas ĉiun opon al ĝia p-a termo4: tian bildigon oni nomas kanona projekcio al la p-a faktoro ; en vektora spaco Kn la projekcio al ajna el la n faktoroj ĵetas vektoron al ĝia p-a komponanto laŭ la kanona bazo. Trad.  2. [HY, §356] (en vektora spaco) Tia endomorfio p, ke ĝi egalas al la kunligaĵo1 kun si mem; simb. pp = p: la kerno1 kaj la bildaro de projekcio estas komplementaj3 ; se U estas la kerno de p kaj V ĝia bildaro, tiam oni diras, ke p estas „projekcio al subspaco V, paralele al subspaco U. [ Sin. vektora projekcio ] Trad.  3. (en afina spaco) Afina2 bildigo, asociita al projekcio2. [ Sin. oblikva projekcio ] Trad.  4. [P1] (en eŭklida afina spaco) Tia projekcio3, ke la kerno kaj bildaro de la asociita endomorfio estas ortaj5. [ Sin. orta projekcio ] Trad. 
proporcio [mv1041]
[RB, p. 8] Egalaĵo inter du algebraj frakcioj: a/b = c/d estas proporcio kun termoj3 (a, b, c, d). Trad. Rim. Oni trovas en [PV] difinon pli vastan, kiu ebligas nomi proporcion egalaĵon inter frakcioj (geometria proporcio) aŭ du diferencoj (aritmetika proporcio). Tia uzo, ŝajne ne plu aktuala, rilatas kun la difino de aritmetika kaj geometria meznombroj (la koncerna meznombro estas la komuna meza termo de samspeca proporcio).
propozicio [mv1042]
 1. [JW] Aserto pri matematikaj objektoj, kiu povas esti vera, falsa, aŭ kies vereco estas nepruvebla kadre de la koncerna teorio. Trad.  2. [P1] [EVI] Propozicio1, kiun oni proponas al si demonstri. Rim. Tiu iom fakulĵargona uzo ne plu aperas en [P2].
propra divizoro [mv1043]
(de elemento a en ringo) Tia divizoro, ke ĝi estas nek inversigebla, nek dividebla per a: propraj divizoroj de natura entjero estas ĉiuj ĝiaj divizoroj krom ĝi kaj 1 ; primo ne havas proprajn divizorojn. Trad. Rim. Ni ne trovis fonton por tiu termino kaj malgraŭ la ŝajno de internacieco ne konsideras ĝin senmanka, ĉar ĝi ne akordas kun la nefaka senco de la adjektivo „propra“ (apartenanta ekskluzive al iu). Tamen pro influo de naciaj lingvoj oni iufoje uzas „propra“ kun senco simila al „pura“, „vera“, ekz-e en la esprimo „proprasence“.
propra frakcio [mv1044]
Vd Ekz. frakcio ] Trad. 
propra integralo [nova]
[JW]Vd Ekz. integralo1 ] Trad. 
pruvi [mv1045]
[PV] Plene kaj nepre montri la verecon de matematika propozicio1 per dedukto: pruvi geometrian teoremon. [ Sin. demonstri ] Trad. 
pruvo [mv1046]
[JW] Ago aŭ maniero pruvi : via pruvo estas tre eleganta. [ Sin. demonstro ] [ Sub. pruvo per indukto, pruvo per redukto al absurdo, pruvo de ekzisto ] Trad. 
pruvo de ekzisto [mv1047]
[JW] Pruvo, kiu montras, ke la serĉata objekto ekzistas, sed ne ebligas ĝin difini precize. Trad. 
pruvo per indukto [mv1048]
[JW]Vd. indukto ] Trad. 
pruvo per (redukto al) absurdo [mv1049]
[JW]Vd. redukto al absurdo ] Trad. 
punkto [mv1050]
 1. [RB, p. 25] Senlime malvasta spacero, konsiderata kiel havanta nek larĝon, nek longon: renkonto de du rektaj linioj naskas unu punkton. [ Ilust. G1 ] Trad.  2. [P2, sternaĵo] Elemento1 en spaco, speciale topologia, afina aŭ metrika. Trad. 
punktoparo [mv1051]
Paro, konsistanta el du punktoj2. [ Vd. ekvipolenta2 ] Trad. Rim. Ni ne trovis aŭtoritatan terminon por tiu nocio. Ŝajnas, ke „punktoparo“ estas bona, ĉar priskriba. Ebla anstataŭaĵo povus esti „dupunkto“.
pure imaginara [mv1052]
Vd Ekz. imaginara ] Trad. 
raciona [mv1053]
[P1s]Sin. racionala ]
racionala [mv1054]
[RB, p. 7] (p.p. nombro) Estanta kvociento de du entjeroj. [ Sin. raciona ] Trad. 
racionala frakcio [mv1055]
Elemento en la frakcikorpo de polinomringo: la racionala frakcio 1/X estas la ekvivalento-klaso de ĉiuj tiaj polinom-paroj (P,Q), ke P×X = Q. Trad. Rim. La epiteto „racionala“ resendas al la maniero konstrui la aron de racionalaj nombroj, sed tiun nocion oni povus nomi ankaŭ „polinoma frakcio“. Same kiel oni ofte ne distingas inter polinomoj kaj polinomaj funkcioj, oni en nerigora lingvaĵo identigas racionalajn frakciojn kun racionalaj funkcioj.
racionala funkcio [mv1056]
[HY, §360] Kvociento de du polinomaj funkcioj. [ Vd. racionala frakcio ] Trad. Rim. Laŭ la modelo de iuj naciaj lingvoj troviĝas la formo „racionala frakcia funkcio“ en [JW].
racionalo [mv1057]
[RB, p. 8] Racionala nombro: la aron de racionaloj oni signas per . [ Sin. raciono ] [ Sup. reelo ] Trad. 
raciono [mv1058]
[SP]Sin. racionalo ] Rim. Laŭ [OR, p. 102] la radiko „racion“ estus pravigita de la bezono distingi inter la komunlingva koncepto „racionala“ kaj la matematika „raciona“. Tiun bezonon ni konsideras des malpli evidenta, ke la komunlingva senco pli bone esprimiĝas per „racia“. Aliaj insistas, por ke tiu radiko estu substantiva, kvankam ĝi aperas adjektive en [P1s], por ricevi regulan vicon da substantivaj terminoj: entjero, raciono, reelo Ni tamen memorigu, ke racionalo ekzistas de longe, kaj same kiel komplekso (ankoraŭ malmulte uzata), estas perfekte pravigebla en matematiko, eĉ se derivita de adjektiva radiko.
radiano [mv1059]
[P1] Mezurunuo de ebena angulo en la Internacia Sistemo de unuoj, egala al centra angulo, kiu detranĉas sur la cirklo1 arkon egalan al la radiuso; simb. radrd: la mezuro de streĉita angulo estas π rad. Trad. 
radika korpo [mv1060]
(de polinomo P super korpo1 K) La plej malgranda superkorpo de K, enhavanta ĉiujn radikojn1 de P: la radika korpo de la reela polinomo X2+1 estas la korpo de kompleksoj. Trad. 
radiki [mv1061]
[P1]Sin. radikigi ]
radikigato [mv1062]
Vd Ekz. radikigi ] Trad. 
radikigi [mv1063]
(reelon per entjero n) Kalkuli ĝian radikon3: 3√8 = 2 (legu: ok radikigite per tri estas du, aŭ : la tria radiko de ok estas du, aŭ: ok rad tri estas du [OR]) ; radikigo per n estas potencigo per 1/n ; la radikigato (t.e. la nombro, kiun oni radikigas; la kvanto sub la radiksigno). [ Vd. potencigi ] Trad. Rim. Ŝajnas, ke la kialoj por preferi „potencigi“ al „potenci“ aplikiĝas ankaŭ por la mala operacio. Cetere „igi radiko“ estas pli klara metaforo ol „agi radike“. Ni do proponas „radikigi“, subtenate de la formo „radikigo“ trovebla en [RB, p. 10], dum [JW] kaj [OR, p. 45] preferas „radiki“.
radikilo [mv1064]
[RB, p. 10]Sin. radiksigno ] Trad. 
radiko [mv1065]
 1. [P2] (de polinomo) Nuliganto1 de la responda polinoma funkcio. [ Vd. obleco ] Trad.  2. [RB, p. 15] (de ekvacio) Solvo de ĝi: la ekvacio x2+1 = 0 ne havas reelan radikon. Trad.  3. [RB, p. 10] (de reelo x per entjero n) Ĝia n-a radiko: radikon oni ofte signas per la radiksigno. Trad.  4. [SP] (en orientita grafeo) Tia vertico5, ke ekzistas vojo2 ĝin liganta al ajna alia vertico de la grafeo. Trad. 
radiksigno [mv1066]
[JW] Signo . [ Sin. radikilo ] Trad. 
radio [mv1067]
 1. [RB, p. 28] [ARK] Radiuso: armeo estas nenie en almenaŭ trimejla radio (en cirklo kun trimejla radio) ; la rigardo ĉirkaŭprenis en kelkmejla radio preskaŭ la tutan provincon.  2. [JW]Sin. duonrekto ]
radiuso [mv1068]
[P1] (de cirklo1sfero1) Ĉiu el la strekoj1, kunligantaj punkton de la koncerna figuro al ĝia centro1; la longo de tia streko: areo de cirklo aŭ sfero estas proporcia al la kvadrato de ĝia radiuso. [ Ilust. G2 ] [ Sin. radio1 ] Trad. 
radiusvektoro [mv1069]
[JW] (de punkto P en afina spaco, rilate al rimarkinda punkto O) La vektoro P-O, aŭ la streko OP: la du radiusvektoroj de punkto sur elipso (rilate al ties fokusoj) ; areoj trairataj de radiusvektoro de planedo (rilate al la centro de gravitaj fortoj) dum egalaj daŭroj estas egalaj (dua keplera leĝo). Trad. Rim. Ĉi tiu termino, ne tre klare analizebla, devenas tra la naciaj lingvoj el latinaĵo signifanta „radio, kiu estas portanto“, kaj ne estas hazardo, se Bricard [RB, p. 33] konas la terminon sub formo „vektora radio“. Nemirinde do, ke en naciaj lingvoj la termino ofte montras al iu streko kun ofta glito al „longo de tiu streko“ (vd polusa distanco, kiu en pluraj lingvoj nomiĝas „radiusvektoro“, sed ŝajne ne en Esperanto). La ideo, ke „radiusvektoro“ povas esti vektoro, supozeble estiĝis pro renverso de la etimologia interpreto, t.e. „radiusa vektoro“.
randa [mv1070]
[JW] (p.p. punkto2 x en topologia spaco, rilate al subaro A) Tia, ke ĝi apartenas al la rando6 de A: randa punkto estas interna punkto nek de A, nek de ĝia komplemento. Trad. 
randi [mv1071]
[RB, p. 30] (geometrian figuron) Esti ĝia rando1: kubon randas ses kvadratoj. Rim. Oni ofte uzas la verbon „limi“ ĉi-sence, ekz-e en [P1s, edro]. Oni tamen evitu „limigi“ kiel en [P1, edro].
rando [mv1072]
 1. [RB, p. 26 (de segmento)] (de geometria figuro) La kunaĵo de ĉiuj punktoj (se paroli pri linio), de ĉiuj linioj (se paroli pri surfaco) aŭ de ĉiuj surfacoj (se paroli pri solido), kiuj ĝin randas: la du randoj de segmento1 ; la rando de sfero2 estas sfera surfaco ; ebeno ne havas randon ; la rando de plurlatero (resp. pluredro) konsistas el ĝiaj lateroj (resp. edroj). [ Ilust. G1 ] Trad. Rim. La „difino“ ne pretendas esti rigora, ĝi nur resendas al la intuicio. Sed, krom tio, paroli pri la rando de linio aŭ de solido povas ŝoki la intuician senton de tiuj, kiuj perceptas randon kiel nepre linian (kiel sugestas la nefaka senco). Pluraj lingvoj preferas uzi metaforon de la tipo „ekstremo“ aŭ „fin(punkt)o“ por paroli pri la randoj de segmento. Ni tamen preferis terminologion pli unuecan, same en la geometria kampo, kiel ankaŭ por la metafore derivitaj subsencoj.  2. (de intervalo) La du reeloj, kiuj ĝin difinas. Trad. Rim. Por ĉi tiu senco oni trovas ankaŭ „finpunkto“, ekz-e en [P1, intervalo] kaj „fino“ en [P2].  3. (de grafea eĝo2) Ĉiu el la du verticoj, kiuj ĝin difinas: komenca rando, fina rando de eĝo de orientita grafeo (respektive la unua kaj la dua termo de la duopo). Trad. Rim. Por ĉi tiu senco oni trovas ankaŭ „ekstremo“, ekz-e en [SP, incida], kaj „finpunkto“ en [JW].  4. [RB, p. 21] (de difinita integralo) Ĉiu el la randoj2 de la intervalo, sur kiu oni prenas la integralon. Trad.  5. [RB, p. 18] [EVI] [ Sin. baro ]  6. [OR, p. 46] (de subaro A en topologia spaco) Aro de la punktoj2 en A, kiuj apartenas nek al ĝia malfermaĵo, nek al la malfermaĵo de ĝia komplemento2; simb. A: el la difino sekvas, ke la rando estas la komunaĵo de la fermaĵo de A kaj de tiu de ĝia komplemento ; la ĉirkaŭaĵo de ĉiu punkto en la rando de A enhavas kaj punktojn de A, kaj punktojn de ĝia komplemento. Trad. Rim. Supozeblas, ke ĝuste kun tiu senco Bricard celis uzi la vorton en [RB, p. 40], sed la frazo estas malklara.
rango [mv1073]
 1. (de n vektoroj de vektora spaco) Dimensio2 de la vektora subspaco, kiun ili naskas. Trad.  2. [JW] (de (n, p)-matrico A super korpo K) Dimensio2 de la vektora subspaco de Kn, kiun naskas ĝiaj vertikaloj; simb. rang A. Trad.  3. (de homomorfio inter vektoraj spacoj) Dimensio2 de ĝia bildaro: la rango de endomorfio de finidimensia spaco egalas al la diferenco inter la dimensio de la spaco kaj la dimensio de la kerno1 de la endomorfio. Trad. 
realo [mv1074]
[RB, p. 15] [ARK] [ Sin. reelo ]
reduktebla [mv1075]
 1. [JW]Vd. frakcio ]  2. [HY, §364] (p.p. elemento en ringo) Tia, ke eblas ĝin egaligi al produto de du neinversigeblaj elementoj: en la ringo de entjeroj 10 estas reduktebla (10 = 5×2), sed 7 ne estas. Trad. Rim. Tiu derivaĵo pravigus la uzon de „redukti“ por nomi serĉadon de la koncernaj neinversigeblaj faktoroj, sed ŝajnas, ke la preferata metaforo estas „malkomponi en faktorojn“.
reduktebla frakcio [mv1076]
Vd Ekz. frakcio ] Trad. 
redukto al absurdo [mv1077]
[JW] Maniero pruvi propozicion2, uzante la fakton, ke se oni konsideras ĝin falsa, oni povas per tio pruvi rezultojn, kiuj estas konataj kiel falsaj. Trad. 
reela [mv1078]
[P1s] Rilata al reelo; estanta reelo: reela nombro (reelo), variablo, funkcio (kies valoroj estas reelaj) ; reela rekto (rekto en la kompleksa ebeno, figuranta la reelajn nombrojn) ; reela vektora spaco (super la korpo de reeloj) ; reela parto de komplekso. Trad. 
reela parto [mv1079]
[HY, §206] (de komplekso1 a+i.b) La reelo a: la reelan parton de z oni kutime signas per Re z ; pure imaginaraj nombroj havas nulan reelan parton. [ Vd. reela ] Trad. 
reelo [mv1080]
[P1s] Ĉia nombro prezentebla per sumo de entjero kaj pozicia frakcio: la aron de reeloj oni signas per  ; ĉiu racionalo estas ankaŭ reelo ; √2 (la kvadrata radiko de 2) estas reelo neracionala ; la nombro π estas reelo, prezentebla per la sumo de 3 kaj de senfina dekuma frakcio komenciĝanta per 0,14159.... [ Vd. Atributoj de reelo: entjera parto, frakcia parto ] Trad. Rim. Ankoraŭ troveblas „reala nombro“ en [P1], sed „reelo“ anstataŭis ĝin. Eblas difini la reelojn pli rigore, kiel ekvivalento-klasojn de racionalaj koŝiaj vicoj rilate konverĝon de ilia diferenco al nulo.
refleksiva [mv1081]
 1. [P1, rilato] (p.p. interna rilato R) Tia, ke la idento-rilato estas subaro de R; simb. idER: la idento-rilato estas refleksiva ; R estas refleksiva, se kaj nur se por ĉiu elemento x veras xRx. Trad.  2. (p.p. normohava spaco) Tia, ke ekzistas izomorfio inter ĝi kaj ĝia topologia dudualo. Trad. 
reflekto [mv1082]
[P2]Sin. simetrio3 ]
regula [mv1083]
 1. [RB, p. 28] (p.p. plurlatero) Tia, ke ĝi estas enskribita1 en cirklo, kaj ke ĝiaj lateroj estas samlongaj: regulan rektangulon oni nomas kvadrato ; ĉiuj anguloj de regula plurlatero estas egalaj. [ Ilust. G16 ] Trad.  2. [JW] (p.p. pluredro) Tia, ke ĝi estas enskribita1 en sfero, kaj ke ĝiaj facoj estas izometriaj2, regulaj2 plurlateroj: inter ĉiuj konveksaj pluredroj nur kvaredro, sesedro, okedro, dek-duedro kaj dudekedroj povas esti regulaj. [ Vd. platona solido ] Trad.  3. (p.p. (n, n)-matrico) Inversigebla. Trad.  4. (p.p. distribucio T) Tia, ke la bildo per ĝi de ĉiu testa funkcio φ estas esprimebla per ]-∞,+∞[ h(x)φ(x)dx por iu funkcio h (funkcio asociita al la distribucio): la diraka distribucio ne estas regula ; se la funkcio h estas asociita al la regula distribucio T, oni diras ankaŭ, ke T estas asociita al h. Trad. Rim. Oni ofte identigas regulan distribucion kun ĝia asociita funkcio. Eĉ por tiuj distribucioj, kiuj ne estas regulaj, oni tradicie uzas funkciecajn skribaĵojn, ekz-e de la tipo ∫δ(x-a)φ(x)dx anstataŭ δa(φ).
rekta [mv1084]
 1. [VE] [EVI] (p.p. angulo1)Sin. orta1 ] Trad.  2. [HY, §372] (p.p. sumo3 de vektoraj subspacoj) Tia, ke ajna ĝia elemento esprimiĝas nur unumaniere kiel sumo de elementoj en la subspacoj: se la sumo de du subspacoj estas rekta, tiam ilia komunaĵo egalas al {0}. [ Vd. komplementa3 ] Trad. 
rekta bildo [mv1085]
Bildo (kontraste al inversa bildo).
rektangulo [mv1086]
[PV]Sin. ortangulo ] Trad. 
rektara [mv1087]
[JW] (p.p. neebena surfaco) Egala al la kunaĵo de ĉiuj rektoj, inkluzivataj de ĝi: rektaran surfacon oni povas intuicie prezenti al si kiel la spuron de iu rekto, kiu moviĝas en la spaco ; cilindroj1, konoidoj kaj konusoj1 laŭdifine estas rektaraj surfacoj. Trad. Rim. La termino ne estas tre logika, ĉar rektara surfaco ne estas „aro da rektoj“, sed ja aro de la punktoj de ĉiuj ĉi rektoj. La metaforo per „rektilo“, kiun uzas la franca kaj la rusa povus esti pli bona bazo por la koncerna termino. Notindas, ke Bricard [RB, p. 39] uzas ĉi-sence la terminon „rektenaskita“, tamen ne sekvinda pro la strangeco de la kunmetaĵo, same kiel „rektoestigebla“ trovebla en [OR, p. 46].
rektifebla [mv1088]
[HY, §374] (p.p. kurbo) Tia, ke eblas kalkuli ĝian longon. Trad. 
rektifi [mv1089]
[RB, p. 38] [ARK] (kurbon) Per simplaj desegnaj iloj konstrui strekon samlongan kiel donita segmento de la kurbo: neeblas rektifi cirklon per rektilo kaj cirkelo.
rektilo [mv1090]
[RB, p. 25] Ilo, uzata por desegni rektajn liniojn: T-kapa rektilo [P1]. Trad. 
rekto [mv1091]
[RB, p. 25] Nekurba linio, ambaŭflanke senfina: tra du punktoj trairas multaj kurboj, sed nur unu rekto. Trad. Rim. Kompreneble temas pri naiva difino de unu el la plej bazaj nocioj de elementa geometrio. La sama termino estas uzata kiel mallongigo parolante pri afina rektovektora rekto, laŭ la kunteksto, do kun la senco de unudimensia spaco.
renversaĵo [mv1092]
[RB, p. 14] (de permuto σ super orda aro) Ĉiu tia duopo (i, j), ke i < j, kaj σ(i) > σ(j): la permuto abcacb enhavas unu renversaĵon, nome (b, c). Trad. Rim. Eblas diri ankaŭ, ke temas pri la duopo (σ(i),σ(j)), kiel faras Bricard.
responda [mv1093]
[JW] (p.p. anguloj1) Situantaj samflanke de rekto sekcanta du paralelajn rektojn, kaj ambaŭ „sube“ de la paraleloj aŭ „supere“ de ili: angulo responda al alia. [ Ilust. G9 ] Trad. Rim. Kiel por la nocio de alternaj2 anguloj, tiun difinon oni vastigas ankaŭ al la okazo, kiam la du „unuaj“ rektoj ne estas paralelaj.
resto [mv1094]
 1. [RB, p. 9] (ĉe eŭklida divido de a per b en eŭklida ringo) Ĉiu el la eblaj elementoj r, por kiuj a = b×q+r kaj φ(r) ≤ φ(b): ĉe eŭklida divido de X2+1 per X la resto estas 1. Trad.  2. [RB, p. 19] (de konverĝa serio, je ordo n) La diferenco inter ĝia sumo2 kaj ĝia parta sumo je ordo n: la restoj formas vicon, konverĝantan al 0. Trad. 
rilato [mv1095]
 1. [VE] Nombro, kiu montras, kiomfoje iu kvanto estas pli granda ol alia: la rilato de 6 al 3 estas 2. [ Sin. kvociento ] Trad. Rim. Bricard [RB, p. 8] nomis tion „raporto“, sed tiu uzo, ne tre kongrua kun la baza senco de la radiko, ne disvastiĝis.  2. [P1] (de aro E al aro F) Subaro de la kartezia produto E×F. [ Sub. bildigo ] [ Vd. grafeo2 ] Trad. Rim. Iam oni nomis „rilato“ nur la rilatojn de iu aro al ĝi mem (nun: „interna rilato“) kaj tiusence difinas ĝin la citita fonto, sed okazis vastigo de la nocio, videbla ekz-e en [HY, §379]. La ĉi-supra difino pli precize koncernas la „duargumentajn rilatojn“, sed eblas difini ankaŭ „n-argumentajn rilatojn“. La matematikan nocion rilato povas ilustri ĉiutagaj rilatoj de la tipo: „a estas frato de b“, „a estas pli aĝa ol b“... Anstataŭ diri „(a, b) apartenas al rilato R“, oni diras „a estas en R-rilato kun b“ kaj oni skribas aRb. La sama nocio servas ankaŭ por priskribi la situacion, kiam al unu objekto oni asocias unu aŭ plurajn aliajn. Do ĝi estas tre oportuna por formaligi funkciojn unu- aŭ plur-sencajn.  3. Vd. homotetio, simileco ]
rimana [nova]
Iel rilatanta al la verko de Rimano. [ Vd. rimana integralo ] Trad. 
rimana integralo [mv1096]
 1. (de reela ŝtupara funkcio f = ∑aiAi en intervalo [a, b]) La sumo ai.li, kie li signas la longon de intervalo Ai; simb. ab f(x)dx. [ Vd. Rimano ] Trad.  2. (de reela funkcio f en intervalo [a, b]) La komuna valoro, se ĝi ekzistas, de la supremo de la integraloj en [a, b] de ŝtuparaj funkcioj malpli grandaj ol f kaj de la infimo de la integraloj en [a, b] de ŝtuparaj funkcioj pli grandaj ol f; alidire limn→∞ [(b-a)/n] ∑i=1n f(a+i.(b-a)/n); simb. ab f(x)dx: la rimana integralo, kiam ĝi ekzistas, egalas al la lebega ; barita funkcio super [a, b] akceptas rimanan integralon en tiu intervalo, se kaj nur se nulas la lebega mezuro de la aro de ĝiaj nekontinuigantoj (lebega kriterio). [ Vd. Rimano ] Trad. 
Rimano [mv1097]
[P2] Germanlingve: Bernhard Riemann, 1826-1866. Germana matematikisto. Trad. 
ringo [mv1098]
[HY, §380] Tia algebra strukturo (E,†,×), ke (E,†) estas komuteca2 grupo, kaj × estas asocieca1 kaj distribueca1 rilate al : la ringo (EE,+,◦) de la bildigoj de komuteca grupo (E,+) al si mem ; la unuan operacion de ringo oni kutime signas adicie kaj la duan multiplike ; la nulo (resp. unuo) de ringo estas ĝia neŭtra elemento rilate la unuan (resp. duan) operacion. [ Sub. Specifaj ringoj: ringo de n-modulaj restoklasoj, eŭklida ringo, kvocienta ringo, korpo1, lineara algebro2 ] [ Vd. Epitetoj por ringo: integra, ĉefideala, faktoreca, komuteca3, unuhava; atributo de ringo: karakteristiko2; epitetoj por elemento en ringo: inversigebla, invershava, neinversigebla, reduktebla2, nereduktebla, nulpotenca, prima1 ] [ Vd. Operacioj en ringo: adicio2, multipliko2 ] [ Vd. Rimarkindaj elementoj: nulo, unuo, nuldivizoro ] [ Vd. Substrukturoj: idealo, subringo ] Trad. Rim. Kelkaj postulas, ke la dua operacio havu neŭtran elementon (t.e. unuon). Tiajn ringojn ni nomas unuhavaj.
ringo de n-modulaj restoklasoj [mv1099]
(por entjero n > 1) Kvocienta ringo de la ringo de entjeroj per la idealo de n-obloj. Trad. 
rivolua [mv1100]
[PV] (p.p. solido2surfaco) Tia, ke ĝi estas entute senŝanĝa per ĉiu rotacio3 ĉirkaŭ difinita akso (alidire: ĝi enhavas la bildon de ĉiu ĝia punkto per tiuj rotacioj): cirklaj cilindro1 kaj konuso1 estas rivoluaj surfacoj. [ Sin. rotacia ] Trad. Rim. Rivoluan surfacon (resp. solidon) oni povas intuicie prezenti al si, kiel spuron, lasitan de iu ebena kurbo (resp. surfaco), kiu rivoluas ĉirkaŭ rekto, kuŝanta en ĝia ebeno. Kelkaj preferas uzi ĝian sinonimon „rotacia“, opiniante ke la radiko „rivolu“ ne respondas al vera bezono de la lingvo. Rimarkindas, ke la termino aperas jam ĉe Bricard [RB, p. 30], sed sub formo „revolua“.
rivoluo [mv1101]
[PV] Tia rotacio1 de solido, ke tiu revenas al sia origina pozicio. Trad. Rim. Tiu termino fakte ne estas uzata en matematiko, sed iel pravigas la alifakajn sencojn.
rombo [mv1102]
[RB, p. 27] Egallatera kvarlatero: rombo estas ĉiu kvarlatero, kies diagonaloj estas ortaj kaj kruciĝas ĉe siaj mezoj. [ Ilust. G15 ] [ Sin. lozanĝo ] [ Sup. romboido ] [ Vd. romboedro ] Trad. 
romboedro [mv1103]
[P1] Paralelepipedo, kies ĉiuj facoj estas romboj: la facoj de romboedro estas egalaj. Trad. 
romboido [mv1104]
[JW] Paralelogramo, precipe se temas nek pri ortangulo, nek pri rombo. Trad. Rim. La termino devenas de Eŭklido (Unua libro, difino 22), kaj eble tial oni pie konservis ĝin apud „paralelogramo“, kvankam la eventuala sencnuanco tion ne pravigas. Ja la eŭklida sistemo estas ekskluziviga (ortangulo aŭ rombo ne rajtas esti kvadrato, paralelogramo ne rajtas esti rombo, ktp), dum nia estas inkluziviga (kvadrato estas speco de rombo kaj de ortangulo, rombo estas speco de paralelogramo ktp, kiel montras la ilustraĵo pri kvarlateroj).
rompita linio [mv1105]
[JW] Linio, konsistanta el kontinua sinsekvo de strekoj1: la rando1 de plurlatero estas fermita rompita linio. [ Ilust. G1 ] Trad. 
rondigi [mv1106]
[JW] (nombron) Aproksimi ĝin per alia nombro kun malpli da decimaloj aŭ, por entjero, malpli da nenulaj ciferoj en la dekstra parto: rondigante π je 2 decimaloj, oni ricevas 3,14 ; rondigu vian pagon ĝis la supera deko (ekz-e: pagu 40 anstataŭ 32) ; la rondigo enkondukis tro altan eraron. Trad. 
rondigo [mv1107]
Vd Ekz. rondigi ] Trad. 
rondo [mv1108]
[VE] [ARK] Cirklo (linio)1cirklo (surfaco)2.
rotacia [mv1109]
[PV, hiperboloido] (p.p. solido2surfaco) Rivolua: rotacia konuso. Trad. 
rotacia akso [mv1110]
[JW]Sin. akso2 ] Trad. 
rotacia centro [mv1111]
Sin. centro4 ] Trad. 
rotacio [mv1112]
 1. (de solido1) Tia movo, ke almenaŭ du punktoj de la solido restas senmovaj: ĉiuj punktoj senmovaj dum rotacio apartenas al unu sama rekto (la akso de la rotacio) ; dum rotacio la trajektorio de ĉiu punkto ekster la akso estas cirklo aŭ parto de cirklo.  2. [HY, §383] (en finidimensia eŭklida vektora spaco) Izometria3 aŭtomorfio kun determinanto3 egala al 1. [ Sin. vektora rotacio ] Trad.  3. [P2] (en finidimensia eŭklida afina spaco) Afina2 bildigo, asociita al rotacio2: en ebeno, rotacio estas kunligaĵo1 de du ortaj simetrioj3 rilate al rektoj, kies intersekco estas la centro4 de la rotacio ; se O estas la centro de rotacio kaj M′ estas la bildo per ĝi de punkto M, la mezuro de la angulo2 randata de duonrektoj OM kaj OM′ ne dependas de M kaj estas nomata la angulo de la rotacio ; en tridimensia spaco, rotacio estas kunligaĵo de du ortaj simetrioj rilate al ebenoj, kies intersekco estas la akso2 de la rotacio. [ Sin. afina rotacio ] Trad. 
sago [mv1113]
[RB, p. 28] (de arko1 de cirklo) Plej granda streko1 orte liganta la arkon al la ŝnuro ĝin substreĉanta; la longo de tia streko: sago estas segmento de radiuso ; la sago de arko detranĉita de centra angulo kun mezuro α estas porporcia al 1-cos(α/2). [ Ilust. G2 ] Trad. 
samarea [mv1114]
[RB, p. 25] (p.p. surfacoj) Havantaj saman areon. Trad. 
samcentra [mv1115]
[P1] (p.p. geometriaj figuroj kun centro) Havantaj saman centron: samcentraj cirkloj, kvadratoj, sferoj. Trad. 
samebena [mv1116]
[JW] (p.p. punktoj2 aŭ aroj da punktoj) Apartenantaj al (aŭ inkluzivataj de) unu sama ebeno: tri punktoj estas ĉiam samebenaj ; samebenaj kurboj ; ĉiu pezocentro de tri punktoj estas samebena kun ili. Trad. 
samfaza [mv1117]
Vd Ekz. fazo ]
samlatera [mv1118]
[JW] (p.p. du anguloj1) Havantaj la saman verticon kaj unu komunan lateron. [ Ilust. G7 ] [ Vd. apuda ] Trad. 
sampova [mv1119]
(p.p. du aroj) Tiaj, ke ekzistas bijekcio inter ili: du aroj estas sampovaj, se kaj nur se ili havas la saman kardinalon ; du finiaj aroj kun sama nombro da elementoj estas sampovaj ; la aro de ĉiuj entjeroj estas sampova kiel la aro de ĉiuj paraj entjeroj ; la aro de reeloj kaj la subaro de ĝiaj elementoj inter 0 kaj 1 estas sampovaj. [ Vd. povo ] Trad. 
samrekta [mv1120]
[JW] (p.p. punktoj2 aŭ aroj da punktoj) Apartenantaj al (aŭ inkluzivataj de) unu sama rekto: du punktoj estas ĉiam samrektaj ; samrektaj strekoj (segmentoj el unu sama rekto) ; ĉiu punkto de streko1 estas samrekta kun ties randoj ; tra tri nesamrektaj punktoj trairas nur unu ebeno. Trad. 
samsigna [mv1121]
(p.p. nombroj) Havantaj la saman signon: la sumo de samsignaj nombroj estas samsigna kiel ili. Trad. 
samvolumena [mv1122]
[RB, p. 30] (p.p. solidoj2) Havantaj saman volumenon. Trad. 
se [mv1123]
[P2, kreskanta] Konjunkcio, signifanta implicon inter du propozicioj1: se nombro estas dividebla per 4, ĝi estas dividebla per 2 („dividebla per 4“ implicas „dividebla per 2“). [ Vd. sufiĉa kondiĉo ] Trad. 
se kaj nur se, se... kaj nur tiam, s.n.s. [mv1124]
[P2, ekvivalento] Konjunkcio, signifanta ekvivalenton inter du propozicioj1: nombro estas dividebla per 6, se kaj nur se ĝi estas dividebla per 2 kaj 3 („dividebla per 6“ estas ekvivalenta al „dividebla per 2 kaj 3“). Trad. 
segmento [mv1125]
Iu parto de geometria figuro.  1. (de linio) Parto de ĝi, entenata inter du ĝiaj punktoj: segmento de hiperbolo ; la du punktojn, limantajn segmenton, oni nomas ĝiaj randoj1. Trad. Rim. La vorto „inter“ en la difino supozigas, ke oni difinis iun ordon, ekz-e la manieron trairi la linion, sed la segmento mem ne dependas de ĝi.  2. [RB, p. 22] (de rekto)Sin. streko1 ] Trad.  3. [RB, p. 28] (de cirklo2) Parto de ĝi, entenata inter segmento1 de ĝia rando1 kaj la responda ŝnuro. [ Ilust. G2 ] Trad. Rim. Eble pro la eventuala konfuzo kun arko1 ĉi-sence troviĝas „diskosegmento“ en [JW].  4. [JW, 3065] (de sfero2) Ĉiu el ĝiaj partoj situantaj ambaŭflanke de ĝin sekcanta ebeno. [ Sup. globtavolo ] Trad. Rim. Ĉi-sence aperas ankaŭ „globsegmento“ en [JW].  5.  Fermita reela intervalo. Trad. 
sekanto [mv1126]
 1. [RB, p. 20] (de angulo α) Inverso de ĝia kosinuso; simb. sec αsek α. Trad.  2. [RB, p. 20] Reela funkcio, kiu ĵetas reelon x al la sekanto1 de angulo, kies mezuro en radianoj diferencas de x per oblo de ; simb. secsek: sekanto estas perioda funkcio, kun periodo . Trad.  3. [PV] [ARK] [ Sin. sekcanto ]
sekcanto [mv1127]
[P1] Rekto, kiu sekcas ion (linion, surfacon, strekon, angulon ks): sekcanton ortan al la mezo de streko oni nomas mezortanto ; sekcanto de du paraleloj difinas ok angulojn. [ Ilust. G1 ] Trad. Rim. Oni kutime ne nomas sekcanto de surfaco rekton, kiu ĝin nur tanĝas. Bricard [RB, p. 28] konas tiun ĉi nocion, sed sub formo „secanto“.
sekci [mv1128]
[JW] (p.p. geometria figuro rilate al alia) Havi komuna(j)n punkto(j)n kun ĝi (iufoje kun la kroma ideo, ke la unua figuro dividas la duan en du partojn): rekto, neinkluzivata de ebeno, sekcas ĝin en maksimume unu punkto ; diagonalo sekcas paralelogramon en du egalajn triangulojn ; se oni sekcas paralelepipedon per diagonala ebeno, oni ricevas du triangulajn prismojn. Trad. 
sekco [mv1129]
[JW] (de surfacosolido2) Intersekco inter la koncerna figuro kaj alia, plejofte ebeno: ĉiuj ebenaj sekcoj de sfero estas cirkloj ; la ebenaj sekcoj de cirkla konuso estas nomataj konikoj. Trad. 
sektoro [mv1130]
 1. [P2] (sektoro de ebeno aŭ angula sektoro) Angulo1. Trad.  2. [RB, p. 28] (sektoro de cirklo2 aŭ cirkla sektoro) Intersekco de la cirklo kun centra angulo de ĝi. [ Ilust. G2 ] Trad.  3. [P1] (sektoro de sfero2 aŭ sfera sektoro) Solido2, naskita de sektoro de cirklo rotacianta ĉirkaŭ diametro de la koncerna cirklo. Trad. 
sekundo [mv1131]
[VE] Mezurunuo de angulo, egala al 3600-ono de grado1. Trad. 
sekvaĵo [mv1132]
[RB, p. 10] [ARK] [ Sin. vico ]
seminormo [mv1133]
[P2] [EVI] [ Sin. duonnormo ]
senbukla [mv1134]
(p.p. grafeo1) Tia, ke neniu eĝo de ĝi estas buklo. Trad. 
sencikla [mv1135]
(p.p. grafeo1) Tia, ke neniu ĉeno en ĝi estas ciklo2. Trad. 
sendiverĝenca [mv1136]
(p.p. vektora kampo) Kies diverĝenco egalas al nulo. [ Vd. vektora potencialo ] Trad. 
senkirla [mv1137]
(p.p. vektora kampo) Kies kirlo egalas al nulo. [ Vd. potencialhava ] Trad. 
sepedro [mv1138]
Vd Ekz. n-edro ] Trad. 
seplatero [mv1139]
Vd Ekz. n-latero ] Trad. 
sepopo [mv1140]
Vd Ekz. n-opo ] Trad. 
serio [mv1141]
[RB, p. 19] Vico u, konsiderata kune kun ties vico v de partaj sumoj (vn = u0+u1+... +un): la harmona serio (kies ĝenerala termo egalas al 1/n) ne konverĝas ; geometria serio (bazita sur geometria progresio) konverĝas, se kaj nur se la absoluta valoro de ĝia kvociento3 estas strikte malpli granda ol 1. [ Vd. termo6, parta sumo, sumo2, resto2, konverĝa1 ] Trad. Rim. Ne ekzistas formala diferenco inter la nocioj vico kaj serio. Ĉiun vicon oni povas konsideri ankaŭ kiel serion. La diferenco aperas nur, kiam temas pri konverĝo: ja oni diras, ke serio u konverĝas, se kaj nur se konverĝas la vico v de ĝiaj partaj sumoj. Konverĝo de la serio u estas alia afero, ol konverĝo de la vico u.
serio de funkcioj [OR, p. 28], funkciserio [mv1142]
Serio, kies termoj estas reelaj aŭ kompleksaj funkcioj. [ Sub. potencoserio, trigonometria serio ] Trad. 
sesdekuma [mv1143]
Vd. -um1 ] Trad. 
sesedro [mv1144]
Vd Ekz. n-edro ] Trad. 
seskvilineara [mv1145]
(p.p. bildigo de kartezia produto E×E al F, kie E kaj F estas vektoraj spacoj super la korpo de kompleksoj1) Tia, ke ĝi estas lineara2 rilate al la unua argumento kaj konjuglineara rilate al la dua: la bildigo f(x, y) = x super la algebro2 de kompleksoj estas seskvilineara. Trad. Rim. Ni ne trovis aŭtoritatan fonton por ĉi tiu radiko, tamen sufiĉe internacia. Ne havus sencon provi traduki la etimologian kalemburon. Vd rimarkon sub konjuglineara.
seslatero [mv1146]
Vd Ekz. n-latero ] Trad. 
sesopo [mv1147]
Vd Ekz. n-opo ] Trad. 
sfera koordinato [mv1148]
[JW] (de punkto M en tridimensia reela eŭklida afina spaco provizita per orta ununorma koordinatsistemo (O, i, j, k)) Ĉiu el la tri reeloj polusa distanco, longitudo kaj latitudo: oni ofte signas la sferajn koordinatojn de punkto per la triopo (ρ, θ, φ). [ Vd. koordinato ] Trad. 
sferdisko [mv1149]
[P1]Sin. globtavolo ] Trad. 
sfero [mv1150]
 1. [RB, p. 30] Tridimensia surfaco, konsistanta el ĉiuj punktoj, kies distanco al iu punkto (ĝia centro) egalas al iu valoro (ĝia radiuso). [ Vd. centro1, diametro1, radiuso ] [ Sub. zono, vertoĉapo, kaloto ] Trad.  2. [VE] Solido2, kiun limas sfero1. [ Sin. globo2 ] [ Sub. segmento4, globtavolo, sferdisko ] Trad. 
sigma-algebro, σ-algebro [mv1151]
(super aro Ω) Tia ne malplena aro el subaroj de Ω, ke ĝi enhavas la komplementon2 de ĉiu sia elemento, kaj la kunaĵon de ĉiu sia numerebla subaro: eblas demonstri, ke σ-algebro nepre enhavas Ω, la malplenan aron kaj la komunaĵon de ĉiu sia numerebla subaro ; la aro de ĉiuj subaroj de Ω estas σ-algebro ; σ-algebro naskita de aro el subaroj (komunaĵo de ĉiuj σ-algebroj ĝin inkluzivantaj). Trad. Rim. Reiersøl [OR, p. 49] konas la terminon, sed sub formo „sigma-algebrao“.
signo [mv1152]
[RB, p. 7] (de nombro) Ĝia eco esti pozitiva1negativa1: pozitiva aŭ plusa, negativa aŭ minusa signo de variablo (ĝia pozitiveco, negativeco) ; signo de funkcio (la signo de ĝia valoro) ; se la signo de kontinua funkcio ŝanĝiĝas inter a kaj b, tiu nepre nuliĝas ĉe iu punkto de intervalo ]a, b[ ; produto estas pozitiva, se kaj nur se la du faktoroj havas saman signon ; la kartezia prisigna regulo (regulo liganta la nombron da strikte pozitivaj radikoj de polinomo kaj la nombron da signoŝanĝoj en la vico de ĝiaj koeficientoj) [RB, p. 16]. Trad. Rim. Temas kompreneble pri metafora uzo de la tipografia senco de vorto „signo“, ĉar pozitiveco kaj negativeco de nombro povas esti indikitaj pere de la plusominuso, kiu aperas en ĝia cifera prezento. Ĉar pozitiveco kaj negativeco ne estas per si mem matematikaj objektoj, oni ofte preferas paroli pri la signumo1 de nombro, t.e. pri la valoro, kiun alprenas ĉe ĝi la koncerna funkcio. La pli tradicia formo „signo“ restas tamen uzata, precipe en kunmetaĵoj, kiel samsigna, kontraŭsigna, signoŝanĝo...
signoŝanĝo [mv1153]
[RB, p. 16] (de bildigo) Ŝanĝiĝo de la signo de ĝiaj valoroj laŭ la valoro de la argumento: la funkcio x2-4 prezentas signoŝanĝon ĉe -2 kaj alian ĉe +2. Trad. 
signumo [mv1154]
 1. [HY, §393] Funkcio, ĵetanta reelon al +1, se la reelo estas pozitiva, al 0, se ĝi estas 0, al -1, se ĝi estas negativa; bildo per tiu funkcio: la produto de reelo per ĝia signumo egalas al ĝia absoluta valoro. Trad. Rim. En [JW] troviĝas por tiu termino tradukoj, kiuj suspektigas, ke oni komprenas ĝin kun la senco signo; tiom pli, ke oni donas la sencon de funkcio al alia termino, nome „signumfunkcio“. Tio povas esti provo lerte evakui la terminon signo, kiu ne montras al difinita matematika objekto kaj kies ambigueco povas ĝeni. Ja oni legas en [OR, p. 105], ke „se a estas negativa nombro, -a havas negativan signon, sed pozitivan signumon“, sed temas pri vortludo: neniu dirus „-a havas negativan signon“ por signifi, ke minuso staras antaŭ a! Do entute ŝajnas, ke la maloftaj uz-okazoj de la malŝatata „signo“ ne pravigas reformon de jam tradicia kaj internacia terminologio, sed aprobindas la strebo al pli rigora lingvaĵo, anstataŭigante la terminon „signo de nombro“ per „signumo de nombro“, kiam tion ebligas la kunteksto.  2. [HY, §393] Funkcio, kiu ĵetas permuton al 1, se ĝi estas para3, kaj al -1 alie: signumo estas la ununura homomorfio de la simetria grupo al la grupo {-1, 1}, kiu ĵetas la duelementajn ciklojn1 al -1. Trad. 
simetria [mv1155]
 1. [P1] (p.p. geometria figuro) Tia, ke simetrio lasas ĝin senŝanĝa; alidire: per iu simetrio, la bildo de ajna punkto de ĝi apartenas al ĝi: sfero estas simetria rilate al sia centro kaj al ĉiu rekto aŭ ebeno enhavanta ĝian centron ; elipso estas simetria rilate al siaj fokusa kaj nefokusa aksoj. Trad.  2. (p.p. du geometriaj figuroj) Tiaj, ke ekzistas simetrio, kiu ĵetas unu en la alian: kalkulu la koordinatojn de punkto B, simetria al A rilate la ordinatan akson ; du duonsferoj, estigitaj de la samaj sfero kaj ebeno, estas simetriaj rilate al tiu ebeno. Trad. Rim. Estas strange, ke ĉi tiu signifo aperas nur nerekte en la vortaroj, ekz-e per la nefaka ekzemplo vazoj simetrie metitaj sur kameno en [P1].  3. [OR, p. 34] (p.p. (n, p)-matrico) Tia, ke ĉiu ĝia elemento kun indico (i, j) egalas al tiu kun indico (j, i): simetria matrico egalas al sia transponaĵo. Trad.  4. [P1, rilato] (p.p. interna rilato R) Tia, ke ĝi egalas al sia inverso3 R-1: la idento-rilato estas simetria ; R estas simetria, se kaj nur se de la fakto, ke xRy, sekvas, ke yRx ; simetrieco estas nepra eco de ekvivalento-rilato. Trad.  5. [HY, §394] (p.p. bildigo de En al F, kun n ≥ 2) Tia, ke ĝi ĵetas ĉiujn opojn kun permutitaj termoj al la sama bildo: se n = 2 kaj f estas simetria, f(x, y) = f(y, x) por ĉiu ajn x, y. Trad. 
simetria diferenco [mv1156]
Ilust. L1 ] [ Vd Ekz. diferenco3 ] Trad. 
simetria grupo [mv1157]
[RB, p. 14] (de finia aro E) Grupo, konsistanta el la aro de ĉiuj bijekcioj super E, provizita per la operacio kunligo; alidire: grupo de ĉiuj substituoj super E: la simetrian grupon de n-elementa aro oni kutime signas per 𝕾n. Trad. 
simetriakso [mv1158]
 1. [JW] Rekto, kiu difinas aksan simetrion3. Trad.  2. [JW] (de geometria figuro) Rekto, rilate al kiu la figuro estas simetria1. Trad. 
simetricentro [mv1159]
 1. [JW] Punkto2, kiu difinas centran simetrion3. Trad.  2. [JW] (de geometria figuro) Punkto2, rilate al kiu la figuro estas simetria1. Trad. 
simetriebeno [mv1160]
 1. [JW] Ebeno, kiu difinas ebenan simetrion3. Trad.  2. [JW] (de geometria figuro) Ebeno, rilate al kiu la figuro estas simetria1. Trad. 
simetrieco [mv1161]
Eco de io simetria: se solido posedas aksan simetriecon, ĝi ne nepre estas rotacia. Trad. 
simetrio [mv1162]
 1. [JW] (en vektora spaco) Homomorfia2 involucio: se U estas la aro de ĉiuj vektoroj senŝanĝaj per la simetrio f, kaj V estas la aro de ĉiuj vektoroj ŝanĝitaj al sia kontraŭegalo per f, tiam oni diras, ke f estas simetrio kun direkto V rilate al U. [ Sin. vektora simetrio ] Trad.  2. [JW] (en afina spaco) Afina2 involucio: la homomorfio asociita al tia simetrio estas mem vektora simetrio. [ Sin. oblikva simetrio ] Trad.  3. [JW] (en eŭklida afina spaco) Tia bildigo de la spaco al ĝi mem, ke ĉiuj strekoj1 kunligantaj punkton al ĝia bildo2 havas jenan econ: ilia mezo estas konstanta punkto (centra simetrio), aŭ ili estas ortaj en sia mezo al konstanta rekto (aksa simetrio) aŭ konstanta ebeno (ebena simetrio). [ Sin. orta simetrio ] [ Vd. simetriakso, simetricentro, simetriebeno ] Trad. Rim. Ial tiaj matematikaj sencoj aperas nek en [P1], nek en [P2], kiuj atribuas similajn al „reflekto“. Ja tiu termino en iuj naciaj lingvoj estas ofta sinonimo por „ebena simetrio“, sed ne ŝajnas konsilinde tute evakui la terminon „simetrio“. Ni do preferis sekvi [JW].
simila [mv1163]
[RB, p. 29] (p.p. du geometriaj figuroj) Tiaj, ke ekzistas simileco2, kiu ĵetas unu al la alia: en du similaj figuroj la respondaj anguloj estas egalaj kaj la respondaj longoj estas proporciaj ; la areoj de du similaj plurlateroj estas inter si kiel la kvadrato de iliaj respondaj lateroj. Trad. 
simileco [mv1164]
 1. [JW] (en eŭklida vektora spaco, kun rilato λ) Tia aŭtomorfio, ke la eŭklida normo de la bildo de ajna vektoro egalas al la produto de la normo de tiu vektoro per λ. Trad.  2. [JW] (en eŭklida afina spaco) Afina2 bildigo, asociita al simileco1: homotetio estas simileco. Trad. 
simpla [mv1165]
[RB, p. 14] (p.p. grupo G) Tia, ke ĝiaj ununuraj invariantaj2 subgrupoj estas G kaj {1}: finia grupo, kies ordo estas primo, estas simpla. Trad. 
simpla funkcio [mv1166]
(laŭ σ-algebro A) Ĉiu funkcio s, kiu povas prezentiĝi kiel s = ∑aiAi, kie ai estas nombro, (Ai) estas finia familio el elementoj de A kaj χAi estas la karakteriza funkcio de Ai: ĉiu ŝtupara funkcio kun finia nombro da valoroj estas simpla funkcio laŭ la borela σ-algebro super la aro de reeloj, sed la malo ne veras. Trad. 
simpla grafeo [mv1167]
[JW] Neorientita grafeo, kiu estas unuopeĝa kaj senbukla. Trad. 
simple koneksa [mv1168]
[HY, §398] (p.p. vojkoneksa topologia spaco) Tia, ke ĉiu fermita vojo en ĝi estas homotopa al punkto. Trad. 
simple konverĝa [mv1169]
(p.p. vico de funkcioj (fn)) Tia, ke por ajna x la vico (fn(x)) konverĝas2 al iu limeso f(x): simple konverĝi (esti simple konverĝa). [ Vd. topologio de simpla konverĝo ] Trad. 
sinuso [mv1170]
 1. [RB, p. 20] (de akuta angulo α en orta triangulo) Kvociento de la latero1 kontraŭa2 al ĝia vertico4 per la hipotenuzo; simb. sin α: la sinuso de orto egalas al 1 ; la sinuso de obtuza angulo difiniĝas kiel la sinuso de ĝia suplemento ; la sinuso de konkava angulo difiniĝas kiel la kontraŭegalo de la sinuso de ĝia komplemento2 rilate al la plena angulo. [ Ilust. A8 ] Trad.  2. [RB, p. 20] Reela funkcio, kiu ĵetas reelon x al la sinuso1 de angulo, kies mezuro en radianoj diferencas de x per oblo de ; simb. sin: sinuso estas perioda funkcio, kun periodo  ; la rilato de sinuso al ĝia argumento strebas al 1, kiam la argumento strebas al 0 ; eblas vastigi tiun funkcion al kompleksoj, uzante la identaĵon sin z = (eiz-e-iz)/(2i). [ Ilust. A7 ] Trad. 
sistemo [mv1171]
[P1] (de ekvacioj)Sin. ekvaciaro ] Trad. 
skalara [mv1172]
[P1] Rilata al skalaro; estanta skalaro: skalara grando, kampo. [ Vd. skalara produto ] Trad. 
skalara potencialo [mv1173]
Sin. potencialo ] Trad. 
skalara produto [mv1174]
 1. [HY, §402] (super reela vektora spaco E) Tia dulineara simetria5 formo φ, ke φ(x, x) ≥ 0 por ĉiuj xE, kaj egalas al nulo, se kaj nur se x = 0. [ Vd. eŭklida spaco, normo ] Trad.  2. (de du vektoroj x, y) La bildo de (x, y) per skalara produto1: la skalaran produton de x kaj y oni signas iufoje per x.y, iufoje per <x|y>. Trad. 
skalaro [mv1175]
[P1] Elemento1 de ringokorpo1, kiu operacias super modulo1vektora spaco. Trad. 
skalena [mv1176]
[P1] (p.p. triangulo) Kies tri lateroj estas malsamlongaj. [ Ilust. G10 ] Trad. 
solida angulo [mv1177]
[JW] Solido2, naskita de ĉiuj duonrektoj kun komuna origino O, trairantaj ian parton de sfero1 kun centro en O: duedro, triedro, solido limata de duonkonusa surfaco estas solidaj anguloj. Trad. 
solido [mv1178]
 1.  Tia objekto en la tridimensia spaco, ke la distanco inter du ajnaj ĝiaj punktoj ne ŝanĝiĝas dum movo. Trad.  2. [P1] Tridimensia geometria figuro. [ Sin. Malnovaj ekvivalentoj: korpo2, volumenaĵo ] [ Sub. Specifaj solidoj: solida angulo, duedro, triedro, pluredro, sfero2, cilindro2, konuso2, elipsoido, sektoro3, segmento4, toro ] [ Vd. Rimarkindaj ecoj de solido: barita3, nebarita, konveksa1, konkava1, rivolua; atributoj de iuj solidoj : areo1, rando1, volumeno ] Trad. 
spaco [mv1179]
[RB, p. 25] Alia nomo por aro, provizita per matematika strukturo, kiu donas al ĝi ian similecon kun la fizika spaco. [ Sub. punkto2 ] [ Sub. afina spaco, banaĥa spaco, eŭklida spaco, funkcia spaco, hermita spaco, hilberta spaco, metrika spaco, mezurhava spaco, normohava spaco, probablospaco, vektora spaco, topologia spaco ] Trad. 
spektro [mv1180]
[JW] (de endomorfio en vektora spaco) La aro de ĝiaj ajgenoj. Trad. 
spiralo [mv1181]
[RB, p. 35] Ebena kurbo, prezentanta la trajektorion de punkto, kiu rondiras ĉirkaŭ fiksa punkto kaj samtempe malproksimiĝas de ĝi. [ Sub. arĥimeda spiralo, logaritma spiralo ] [ Vd. Ne konfuzu kun: helico ] Trad. 
spuro [mv1182]
[JW, „matricospuro“] (de (n, n)-matrico A) Sumo de ĝiaj diagonalaj2 elementoj; simb. tr Asp A. Trad. 
statistiko [mv1183]
[P1] Branĉo de matematiko, proksima al probablokalkulo kaj okupiĝanta pri kolektado, analizo, interpreto kaj prezento de donitaĵoj, influitaj de hazardo aŭ necertaj, kadre de sociaj sciencoj, medicino aŭ natursciencoj, ofte kun la celo tiri el ili sciojn pri la estonto. Trad. 
steradiano [mv1184]
[P1] Mezurunuo de solida angulo en la Internacia Sistemo de unuoj, egala al solida angulo, kiu detranĉas sur sfero1 surfacon kun areo egala al la kvadrato de ties radiuso; simb. sr: la mezuro de orta triedro estas π/2 sr. Trad. 
stereometrio [mv1185]
[VE] [ARK] Parto de geometrio, kiu pli speciale okupiĝas pri la ecoj de solidoj2. [ Vd. planimetrio ] Trad. 
stokasta variablo [mv1186]
[P1]Sin. hazarda variablo ] Trad. 
stokasto [mv1187]
[OR, p. 51]Sin. hazarda variablo ]
strebi [mv1188]
Senlime proksimiĝi: la funkcio logaritmo strebas al malfinio, kiam ĝia argumento strebas al nulo. [ Vd. konverĝi2, limeso ] Trad. 
streĉita [mv1189]
[P1] (p.p. angulo1) Kies lateroj2 estas kontraŭaj1: streĉita angulo egalas al du ortoj, alidire ĝia mezuro estas 180°. [ Ilust. G6 ] Trad. 
streko [mv1190]
 1. [JW] (kunliganta punktojn A kaj B) Segmento1 kun randoj1 A kaj B de la rekto trairanta A kaj B: la streko, kunliganta du punktojn de cirkla linio, estas nomata ŝnuro ; latero1 de triangulo estas streko. Trad.  2. [JW] (kunliganta punktojn A kaj B en afina spaco) Aro de ĉiuj pezocentroj de A kaj B kun pozitivaj koeficientoj. Trad.  3. [HY, §410] (kunliganta du vektorojn a kaj b en reela vektora spaco) Aro de ĉiuj vektoroj de la tipo ta+(1-t)∙b, kie t∈[0,1]. Trad. 
strikte monotona [mv1191]
Vd Ekz. monotona ] Trad. 
strofoido [mv1192]
[RB, p. 34] Speco de triagrada ebena kurbo: la kartezia ekvacio de strofoido estas de la tipo y2(a-x) = x2(a+x). [ Ilust. K8 ] Trad. 
strukturo [mv1193]
[JW] Tuto de la rilatoj2, operacioj2, topologioj2 ks, per kiuj oni provizas aron por doni al ĝi interesajn matematikajn ecojn; alternative, oni nomas strukturo ankaŭ la tiamaniere provizitan aron kaj la tuton de ĝiaj ecoj: provizite per adicio kaj multipliko, la aro de polinomoj havas ringan strukturon ; metriko donas al aro topologian strukturon, sed ne ĉiu topologia spaco havas metrikan strukturon ; kian strukturon havas la aro de frakcioj super la polinomringo?. [ Sub. algebra strukturo, topologia strukturo ] Trad. 
suba baro [mv1194]
[P1] (de subaro A de orda aro (E,≤)) Baro de la sama aro, provizita per la inversa rilato: la aro de ĉiuj subaj baroj de la reela intervalo [0,1[ estas la aro de strikte negativaj reeloj. Trad. Rim. Vd rimarkon sub supera baro.
subarbo [mv1195]
Subgrafeo de arbo, kiu mem estas arbo. Trad. 
subaro [mv1196]
[HY, §411] (de aro E) Aro A, kies elementoj1 apartenas al E: ĉiu aro estas subaro de si mem ; la subaroj de E konsistigas aron, nomatan aro de ĉiuj subaroj kaj signatan per 2E (legu: du alt e)𝒫(E). [ Vd. inkluzivi ] Trad. 
subbildigo [mv1197]
Sin. malvastigaĵo ] Trad. 
subgrafeo [mv1198]
[SP] (de grafeo1 (E,U)) Tia grafeo (F,V), ke F estas subaro de E kaj V estas subvico de U: la subgrafeo naskita de subaro de verticoj (tia, ke V enhavas ĉiujn termojn de U, kies randoj apartenas al la koncerna subaro). Trad. Rim. En naciaj lingvoj oni iufoje uzas malsamajn terminojn por indiki, ĉu E, ĉu U estas malvastigita, nome terminojn de la tipo „subgrafeo“ aŭ „parta grafeo“. Ni preferis sekvi la difinon de nia ununura fonto.
subgrupo [mv1199]
[JW] (de grupo (E,†)) Tia grupo (A,†A), ke AE kaj xA y = xy por ĉiuj x, yA: nemalplena subaro estas subgrupo nur, se al ĝi apartenas rezultoj de la operacio inter kiu ajn unua elemento kaj neŭtriganto de kiu ajn dua. Trad. 
subkorpo [mv1200]
(de korpo1 K) Ĉiu unuhava subringo de ĝi, kiu subringo estas ankaŭ korpo. Trad. 
subkovro [nova]
(de kovro) Malvastigaĵo de ĝi. Trad. 
submatrico [mv1201]
(de (n, p)-matrico A) Tia (n', p')-matrico B, ke (1) n'n kaj p'p, (2) la elemento de B kun indico (i, j) egalas al la elemento de A kun indico (α(i),β(j)), kie α (respektive β) estas strikte kreskanta bildigo de {1, 2,..., n'} al {1, 2,..., n} (respektive de {1, 2,..., p'} al {1, 2,..., p}): el (n, p)-matrico oni povas formi p submatricojn kun dimensioj (n,1) ; eblas prezenti al si submatricon B per tio, kio restas el matrico A, kiam oni forstrekis iujn horizontalojn kaj vertikalojn de ĝi. Trad. 
submodulo [mv1202]
[P2, modulo, ~e] (de modulo1 (M,+,∙)) Tia subaro de M, ke ĝi egalas al la subaro, kiun ĝi naskas: la kerno1 kaj bildaro de homomorfio inter moduloj estas submoduloj respektive de ĝiaj fonto-aro kaj celo-aro ; submodulo estas mem modulo. Trad. 
subringo [mv1203]
(de ringo (E,†,×)) Tia ringo (A,†AA), ke AE, (A,†A) estas subgrupo de (E,†) kaj x×A y = x×y∈A por ĉiuj x, y∈A: la ringo de entjeroj estas subringo de la ringo de reeloj. Trad. 
substituo [mv1204]
[RB, p. 14] Permuto super finia aro. Trad. Rim. La montrita fonto ne indikas, en kio konsistas la nuanco inter permuto kaj substituo. Cetere la nuanco estas malgranda kaj ŝajnas, ke en multaj naciaj lingvoj oni preferas uzi nur la pli vastasencan „permuto“.
substreĉi [mv1205]
[P1] (p.p. arko1 kaj ŝnuro de la sama kurbo) Diri, ke la ŝnuro substreĉas la arkon, signifas, ke ili havas samajn randojn1: diametro substreĉas duonon de la cirklo ; du egalaj2 ŝnuroj de cirklo substreĉas egalajn arkojn. [ Ilust. G2 ] Trad. Rim. Travidebla metaforo: la ŝnuro streĉas la arkon de sube, kvazaŭ temus pri pafarko pafanta al flugantaj birdoj.
subtenanto [mv1206]
[HY, §414] (de bildigo de topologia spaco al la aro de reeloj aŭ kompleksoj) Adheraĵo de la aro de ĉiuj elementoj de la fonto-aro, kiujn la bildigo ĵetas al nenula valoro: se reela funkcio havas numereblan subtenanton, ĝia integralo1 sur ĉiu intervalo estas nula. Trad. 
subtrahato [mv1207]
[P1] Nombro, kiun oni subtrahas de alia nombro; alidire: dua termo en subtraho. Trad. Rim. Vd rimarkon sub adiciato.
subtrahi [mv1208]
[RB, p. 9] Celi, konante la sumon de du nombroj kaj unu el tiuj nombroj, trovi la alian: se ni subtrahas 3 de 8, ni ricevas 5. Trad. Rim. Estas strange, ke tiu radiko ankoraŭ ne oficialiĝis. En nefaka kunteksto oni povas diri „depreni“ anstataŭ „subtrahi“.
subtraho [mv1209]
 1. [P1] La operacio subtrahi: 10-2 = 8 (legu: dek minus du estas ok). [ Vd. termo1, diferenco1, subtrahato. ] Trad.  2. (en ringo) Operacio2, per kiu al du elementoj oni asocias la sumon de la unua kaj de la kontraŭegalo de la dua. [ Vd. termo1, diferenco1, subtrahato. ] Trad. 
subvico [mv1210]
(de vico u) Malvastigaĵo de u: ĉiu termo de subvico de u estas termo ankaŭ de u por la sama indico ; ĉiu ajn nefinia subvico de koŝia vico estas koŝia. Trad. 
sufiĉa kondiĉo [mv1211]
[JW] (p.p. propozicioj1 P kaj Q) Diri, ke P estas sufiĉa kondiĉo por Q, signifas, ke P implicas Q: sufiĉa kondiĉo, por ke entjero estu dividebla per 2, estas, ke ĝi estu dividebla per 4 (tamen tiu kondiĉo ne estas necesa, ĉar 6 estas dividebla per 2, kvankam ne per 4). [ Vd. se ] Trad. 
sumero [mv1212]
[RB, p. 9] Termo1 de sumo aŭ termo6 de serio.
sumo [mv1213]
 1. [RB, p. 9] Rezulto de adicio: 5 estas la sumo de 3 kaj 2 ; la sumon de a kaj b oni signas per a+b ; la sumon de ĉiuj termoj en familio (ai)iI oni signas per ΣiI ai ; sumo de vektoroj, matricoj, polinomoj. Trad.  2. (de konverĝa serio) Limeso de la vico de ties partaj sumoj: se |q| < 1, la sumo de la serio kun ĝenerala termo qn estas (1-q)-1. Trad. Rim. Sumo de serio estas konceptebla kiel sumo de senfina nombro da termoj. Oni ĝin ofte signas per u0+u1+u2+...Σn∈ℕ un.  3. (de vektoraj subspacoj) La vektora subspaco, naskita de ilia kunaĵo: ĉiu elemento x de la sumo de subspacoj (Ui) esprimiĝas kiel sumo de finia nombro de vektoroj xiUi ; la sumo de du neegalaj vektoraj rektoj estas vektora ebeno. [ Vd. rekta2 ] Trad. 
supera baro [mv1214]
[P1] (de subaro A de orda aro (E,≤)) Baro de ĝi: ĉiu pozitiva reelo estas supera baro de la aro de negativaj reeloj. Trad. Rim. La epitetoj „supera“ aŭ „suba“ rilatas al ia intuicia prezento de la koncerna aro kaj de ĝia ordo. Laŭ la kunteksto eblas interŝanĝi ilian signifon, aŭ paroli pri „dekstra baro“, „maldekstra baro“ ks. Cetere, kelkaj opinias, ke al la paro supera/suba preferindus supra/malsupra. Bricard parolas pri „superrando“ kaj „malsuperrando“ en sufiĉe konfuza artikoleto [RB, p. 17-18], titolita „limoj kaj randoj“, kiu miksas la nociojn rilatajn al baroj (maksimumoj, minimumoj, supremoj, infimoj) kun nocioj rilataj al limesoj.
superaro [mv1215]
[JW] (de aro E) Tia aro, ke E estas subaro de ĝi. Trad. 
supergrafeo [mv1216]
(de grafeo1 (E,U)) Tia grafeo, ke (E,U) estas subgrafeo de ĝi. Trad. 
superkorpo, supera korpo [HY, §234] [mv1217]
(de korpo1 K) Tia korpo, ke K estas subkorpo de ĝi. Trad. Rim. La naciaj lingvoj konas por ĉi tiu nocio sinonimon signifantan „vastigaĵo“. Efektive, la superkorpo ofte rezultas el konscia klopodo konstrui ion pli vastan ol la baza korpo. Tial troviĝas en [HY, §234] la termino „korpopluigaĵo“ (cetere kun iom pli abstrakta difino, nome: paro de korpoj). La tempa nuanco entenata en „pluigi“ igas tamen la terminon iom mistrafa.
suplementa [mv1218]
[RB, p. 27] (p.p. du anguloj1) Kies sumo egalas al streĉita angulo: suplementaj anguloj havas la saman sinuson kaj kontraŭegalan kosinuson. [ Ilust. G7 ] Trad. 
suplemento [mv1219]
[P1] (de angulo1) Angulo suplementa al ĝi: en triangulo, ĉiu angulo estas suplemento de la sumo de la du aliaj ; sinuso de la suplemento de angulo egalas al sinuso de la originalo (sin(π-θ) = sinθ). Trad. 
supraĵo [mv1220]
[VE] [ARK] Surfaco: la kubo havas ses ebenajn supraĵojn.
supremo [mv1221]
[P1] (de subaro A de orda aro (E,≤)) La minimumo de la aro de ĝiaj superaj baroj; alidire: la plej malgranda supera baro; simb. sup A: se ĝi ekzistas, la supremo de A povas ne aparteni al A ; ĉiu reela subaro kun superaj baroj akceptas reelan supremon, sed tio ne veras en la aro de racionalaj nombroj. [ Ant. infimo ] Trad. Rim. Kelkaj preferas la pli skemisman „supera limo“ kiel en [HY, §252].
surfaco [mv1222]
[RB, p. 25] Dudimensia geometria figuro: ebena surfaco (inkluzivata de ebeno) ; neebena surfaco. [ Ilust. G1 ] [ Sin. Malnovaj ekvivalentoj: areaĵo, supraĵo ] [ Sub. Specifaj ebenaj surfacoj: angulo1, cirklo2, ebeno, plurlatero; specifaj neebenaj surfacoj: cilindro1, elipsoido, konoido, konuso1, kvadriko, sfero1, hiperboloido, paraboloido, rando de pluredro, toro ] [ Vd. Rimarkindaj ecoj de surfaco: barita3, nebarita, konveksa1, konkava1, rektara, rivolua; atributoj de iuj surfacoj: areo1, cirkonferenco, periferio, perimetro, rando1 ] Trad. 
surjekcia [mv1223]
[P2, epimorfio] (p.p. bildigo) Havanta la ecojn de surjekcio: la bildigo, kiu ĵetas reelon al ĝia kvadrato, ne estas surjekcia (la negativaj nombroj ne estas bildoj per ĝi). Trad. 
surjekcio [mv1224]
[JW] Tia bildigo, ke ĉiu elemento de la celo-aro estas bildo2 de iu elemento el la fonto-aro. [ Sin. surĵeto ] Trad. 
surĵeta [mv1225]
[HY, §421]Sin. surjekcia ] Trad. 
surĵeto [mv1226]
[SP]Sin. surjekcio ] Trad. Rim. Por pravigi ĉi tiun terminon necesas akcepti neordinaran metaforan sencon de prepozicio „sur“ : la ĵeto kvazaŭ kovras la tutan celo-aron. Tian sencon la prepozicio ne havas en ĵeti pilkon sur tablonsurmeti ĉapelon. La prefiksa uzo de „pri“ eble pli taŭgus, sed la ĥaoso jam sufiĉe vastas...
ŝnuro [mv1227]
[RB, p. 28] Streko1, kiu kunligas du punktojn de cirklo1, plejofte, aŭ de alia kurbo: la longo de ŝnuro maksimume egalas al la diametro de la koncerna cirklo ; mezortanto de ŝnuro trairas la centron. [ Ilust. G2 ] Trad. Rim. Ekzistas balasta sinonimo „kordo“ [P1].
ŝtupara funkcio [mv1228]
[HY, §424] Ĉiu funkcio ŝ kun reela argumento, kiu povas prezentiĝi kiel ŝ = ∑aiAi, kie ai estas nombro kaj χAi estas la karakteriza funkcio de iu aro Ai, apartenanta al dispartigo de la aro de reeloj en intervalojn: la funkcio, kiu ĵetas reelon al ĝia entjera parto estas ŝtupara funkcio. Trad. 
talesa [mv1229]
Iel rilatanta al la verko de Taleso. [ Vd. talesa teoremo ] Trad. 
talesa teoremo [mv1230]
[JW]Vd Ekz. homotetia1 ] [ Vd. Taleso ] Trad. 
Taleso [mv1231]
[P1] Greklingve: Θαλῆς. Greka filozofo kaj matematikisto el Mileto (Malgrandazio), inter la 7a kaj 6a jc a.K. Trad. 
tangento [mv1232]
 1. [RB, p. 20] (de angulo α) Kvociento de ĝia sinuso per ĝia kosinuso; simb. tg αtang α: la tangento de orto estas nefinia ; la tangento de angulo egalas al la kontraŭegalo de la tangento de ĝia suplemento ; la tangento de akuta angulo en orta triangulo egalas al la kvociento de ambaŭ katetoj. [ Ilust. A8 ] [ Vd. Ne konfuzu kun: tanĝanto ] Trad.  2. [RB, p. 20] Reela funkcio, kiu ĵetas reelon x al la tangento1 de angulo, kies mezuro en radianoj diferencas de x per oblo de π; simb. tgtang: tangento estas perioda funkcio, kun periodo π ; tangento strebas al malfinio, kiam la argumento strebas al π/2. [ Ilust. A7 ] Trad. 
tanĝa [JW], tanĝanta [P1] [mv1233]
 1. (p.p. rekto rilate al kurbosurfaco ĉe iu punkto M de ĝi) Tia, ke en la ĉirkaŭaĵo de M ĝi sekcas la kurbon aŭ la surfacon nur en tiu punkto kaj povas esti konsiderata kiel la limesa pozicio de sekcanto, kiam la du punktoj de intersekco kune strebas al M: tanĝa al cirklo1 estas ĉiu rekto, kiu sekcas ĝin en nur unu punkto. Trad. Rim. La difino estas intence naiva, ĉar la nocio ne povas esti rigore difinita kadre de elementa geometrio. Oni diras sendistinge, ke „la rekto estas tanĝa al la kurbo“ aŭ „la kurbo estas tanĝa al la rekto“.  2. (p.p. ebeno rilate al surfaco ĉe iu punkto de ĝi) Inkluzivanta ĉiujn rektojn tanĝajn al la surfaco ĉe la koncerna punkto: tanĝa al sfero1 estas ĉiu ebeno, kiu sekcas ĝin en nur unu punkto. Trad.  3. (p.p. du kurboj aŭ du surfacoj ĉe punkto komuna al ambaŭ) Tiaj, ke ĉiu rekto tanĝa al unu tanĝas ankaŭ la duan ĉe tiu sama punkto: tanĝaj cirkloj. Trad. 
tanĝanto [mv1234]
[RB, p. 28] (al kurbosurfaco) Rekto, kiu estas al ĝi tanĝa: la tanĝantoj de cirklo estas ortaj al ĝiaj radiusoj. [ Ilust. A3 ] Trad. 
tanĝi [mv1235]
[RB, p. 28] (ion) Esti tanĝa al tio. Trad. 
tegaĵo [mv1236]
(de subaro) La plej malgranda aro kun la dezirataj ecoj, kiu ĝin inkluzivas.  1. [JW] (konveksa1 tegaĵo) konveksa surfaco aŭ solido estas konveksa tegaĵo de ĝia rando1 ; la konveksa tegaĵo de subaro konsistas el ĉiuj pezocentroj de ĝiaj elementoj kun pozitivaj koeficientoj. Trad.  2. (lineara1 tegaĵo) la lineara tegaĵo de subaro konsistas el ĉiuj linearaj kombinaĵoj de ĝiaj elementoj ; ĝi estas la submodulo naskita de la koncerna subaro. Trad.  3. [HY, §18] (algebra tegaĵo de korpo1 K en superkorpo K' de ĝi) La aro de ĉiuj algebraj2 super K elementoj de K': la algebra tegaĵo de K estas algebra4 superkorpo de ĝi ; korpo, kiu egalas al sia algebra tegaĵo, estas algebre fermita. Trad. 
teoremo [mv1237]
[RB, p. 6] Aserto, kiun oni povas demonstri kadre de iu matematika teorio: la „malgranda“ teoremo (fare) de Fermat asertas, ke se p estas primo1, la p-a potenco1 de natura entjero a estas kongrua1 kun a module p. [ Vd. aksiomo, konjekto, korolario, lemo ] Trad. 
teoremo pri mezvaloro [nova]
[JW]Vd Ekz. mezvaloro ] Trad. 
termo [mv1238]
Konsista parto de iu matematika objekto.  1. [P1] (de aŭ en sumo, adicio aŭ subtraho) Ĉiu el la argumentoj de la koncerna operacio: sumo ne dependas de la ordo de ĝiaj termoj. [ Sin. sumero ] Trad.  2. [RB, p. 7] [EVI] (de frakcio) Ĉiu el la entjeroj ĝin difinantaj; ĝia numeratorodenominatoro.  3. [RB, p. 8, alude] (de proporcio) Ĉiu el la termoj2 de la frakcioj ĝin difinantaj: en proporcio a/b = c/d produto de la ekstremaj termoj (a kaj d) egalas al produto de la mezaj (b kaj c). Trad.  4. (de paroopo) Ĉiu el la objektoj ĝin konsistigantaj, konsiderata kune kun sia rango: x estas la unua termo de la paro (x, y). [ Vd. komponanto, koordinato, kanona projekcio ] Trad.  5. [JW] (de vicofamilio) Ĉiu el ĝiaj bildoj2, konsiderata kune kun sia indico: la vico, kies ĝenerala termo egalas produton de konstanto per ĝenerala termo de konverĝanta vico, mem konverĝas ; la n-a termo de vico (la bildo de n per ĝi). Trad.  6. [RB, p. 19] (de serio) Termo5 de la serio, konsiderata kiel vico; alternative kaj ekvivalente: termo1 en parta sumo de la serio. [ Sin. sumero ] Trad.  7. [RB, p. 13] (de polinomo) Termo5 de la polinomo, konsiderata kiel vico (koeficiento3); alternative, sed ne ekvivalente: termo1 en la sumo de unutermaj polinomoj ĝin konsistigantaj: la konstanta termo de polinomo X estas 0 ; la nekonstanta termo de polinomo 2.X2+X0 estas 2 (alternative : 2.X2). Trad.  8. (de (n, p)-matrico) Termo5 de la matrico, konsiderata kiel familio. [ Sin. elemento2, koeficiento4 ] Trad.  9. Sin. flanko1 (de ekvacio) ] Trad. Rim. Pro manko de internacieco, kelkaj preferas la terminojn „ano“ aŭ „membro“ por nomi termon de paro aŭ vico, „elemento“ aŭ „koeficiento“ por nomi termon de matrico. Koncerne sumon aŭ serion ŝajnas, ke „termo“ ne vekas ĝenon. Koncerne polinomojn necesas atenti, ke la du eblaj difinoj kunvivas senprobleme, sed en okazo de ambigueco oni povus uzi la pli tradician terminon „koeficiento“. Uzo de la sufikso „-ero“, jam konata en „sumero“, kaj iufoje aperanta en „vicero“, povus esti eleganta solvo por ricevi pli racian aron da terminoj sumero, vicero, op-ero, matricero, polinomero, frakciero, proporciero, produtero... sed, krom ĝia eventuala manko de internacieco, la termino „termo“ jam tre kontentige kaj aŭtoritate plenumas ĉiujn ĉi funkciojn.
testa funkcio, testofunkcio [mv1239]
Ĉiu funkcio, apartenanta al la fonto-aro de distribucio. Trad. Rim. La termino aspektas absurda, sed ĝi estas internacia. Oni ĝin uzas kontraste kun „ĝeneraligita funkcio“, t.e. „distribucio“.
tiri [mv1240]
(linion) Desegni ĝin, reale aŭ nur image: tiri paralelon al la latero de triangulo [P1], ortanton tra la mezo de streko, dusekcanton de angulo. Trad. 
topologia [mv1241]
 1.  Rilata al topologio1 aŭ al la karakterizaj ecoj, pri kiuj tiu ĉi fako okupiĝas: kontinueco estas topologia eco de bildigo. Trad.  2. Vd. topologia spaco ]  3. (p.p. grupo) Provizita per tia topologio2, ke la bildigo xy-1 estu kontinua2. Trad.  4. (p.p. ringo) Provizita per tia topologio2, ke la bildigoj x†(-y) kaj x×y estu kontinuaj2. Trad.  5. (p.p. modulo1 super topologia4 ringo) Provizita per tia topologio2, ke la bildigoj x-y kaj α∙x estu kontinuaj2. Trad. 
topologia dualo [mv1242]
(de topologia5 vektora spaco E) Topologia vektora spaco, konsistanta el ĉiuj kontinuaj2 linearaj2 formoj super E: la topologian dualon de E oni iufoje signas per E. Trad. 
topologia dudualo [mv1243]
(de topologia vektora spaco E) Topologia dualo de ĝia topologia dualo: la topologian dudualon de E oni iufoje signas per E". Trad. Rim. Vd rimarkon sub dudualo.
topologia spaco [mv1244]
[HY, §432] Aro E, konsiderata kune kun topologio2 T super E: tian topologian spacon oni signas per (E,T). [ Sub. punkto2 ] [ Vd. Specifaj ecoj de topologia spaco: apartiga, apartigebla, koneksa1, simple koneksa, vojkoneksa, kompakta1 ] [ Vd. Derivitaj subaroj: adheraĵo, fermaĵo, malfermaĵo, interno, rando6 ] [ Vd. Specifaj subaroj: ĉirkaŭaĵo, densa subaro, fermita subaro, kvazaŭkompakta subaro, malfermita1 subaro ] [ Vd. Epitetoj pri punktoj en topologia spaco: adhera1, akumuliĝa, interna, izolita1, randa ] [ Sub. Bildigoj super topologia spaco, kun specifaj ecoj: homeomorfio, kontinua2 ] Trad. 
topologia strukturo [mv1245]
[HY, §434]Sin. topologio2 ] Trad. 
topologia subspaco [mv1246]
(de topologia spaco (E,T)) Tia topologia spaco (A,TA), ke AE kaj TA konsistas el ĉiuj komunaĵoj de elemento de T kun A. Trad. 
topologio [mv1247]
 1. [P1] Branĉo de matematiko, kiu okupiĝas ĉefe pri distanco, kontinueco, limeso, konverĝo ks. Trad. Rim. Historie topologio studis, kiel konserviĝas la ecoj de geometriaj figuroj dum kontinuaj transformoj. Danke al la nocio „topologia strukturo“ nun eblas paroli pri kontinueco ankaŭ en spacoj pli ĝeneralaj ol la metrikaj. Topologio provizas gravajn ilojn kaj nociojn al aliaj matematikaj branĉoj, precipe al analitiko.  2. [OR, p. 53] (super aro E) Tia aro T de subaroj de E, ke la malplena aro kaj E apartenas al ĝi, kaj ke ĉiu kunaĵo de ajna nombro da ĝiaj elementoj kaj ĉiu komunaĵo de finia nombro da ĝiaj elementoj apartenas al ĝi: la elementojn de topologio oni nomas malfermitaj subaroj ; diskreta topologio (konsistanta el ĉiuj subaroj de E) [JW] ; maldiskreta topologio (konsistanta nur el E kaj la malplena aro) [JW] ; topologio difinita per metriko, per normo, per aro de duonnormoj ; topologio super E, difinita per aro A de subaroj de E (topologio, kies bazon konsistigas ĉiuj finiaj komunaĵoj de elementoj en A∪{∅, E}) ; topologio super E, difinita per aro de bildigoj al iu topologia spaco (topologio, kies bazon konsistigas ĉiuj inversaj bildoj de malfermita aro per bildigo el la aro). [ Sin. topologia strukturo ] [ Sub. Specifaj topologioj: topologio de simpla konverĝo, topologio de unuforma konverĝo, malforta topologio, dualmalforta topologio ] [ Vd. Rilataj nocioj: bazo5 de topologio, pli fajna topologio, malfermita subaro1, fermita subaro, ĉirkaŭaĵo ] Trad. 
topologio de simpla konverĝo [mv1248]
(super aro de funkcioj) Topologio2, rilate al kiu vico de funkcio estas konverĝa1, se kaj nur se ĝi estas simple konverĝa. Trad. 
topologio de unuforma konverĝo [mv1249]
(super aro de funkcioj al metrika spaco) Topologio2, difinita per la metriko, kiu difinas distancon inter du funkcioj per la supremo de la distancoj inter ĝiaj valoroj. [ Vd. unuforme konverĝa ] Trad. 
toro [mv1250]
[PV] Surfaco, naskita de cirklo1 rotacianta ĉirkaŭ rekto, kiu situas en la ebeno de la cirklo, sed ĝin ne sekcas; solido2, kiun limas tia surfaco: toro estas homeomorfia al la kartezia produto de du cirkloj ; pli ĝenerale, n-dimensian toron oni nomas la kartezian produton de n cirkloj. Trad. Rim. Bricard [RB, p. 30] ĉi-sence uzas formon „toruso“, troviĝanta ankaŭ en [OR, p. 53].
trairi [mv1251]
(p.p. geometria figuro, rilate al alia) Sekci kaj eventuale inkluzivi ĝin: mezortanto de streko estas ortanto, trairanta la mezon de la streko ; ebeno trairanta ĉefcirklon de sfero trairas ankaŭ la centron de la sfero ; konuso estas naskita de rekto, kiu moviĝas trairante fiksan punkton kaj fiksan kurbon. Trad. 
traktorio [mv1252]
[RB, p. 35] Ebena kurbo, elvolvanto de kateno: la distanco inter ajna punkto de traktorio kaj la punkto de ĝia asimptoto, kie pasas la tanĝanto ĉe tiu punkto, estas konstanta. [ Ilust. K5 ] Trad. 
tranĉo [mv1253]
[RB, p. 8]Sin. dedekinda tranĉo ]
transcenda [mv1254]
 1. [HY, §14] (p.p. elemento de korpo1 K', super subkorpo K) Estanta radiko1 de neniu polinomo super K. [ Ant. algebra2 ] Trad.  2. [P1] (p.p. reelakompleksa nombro) Transcenda1 super la korpo de racionaloj: π kaj e estas la plej famaj transcendaj nombroj, sed oni ankoraŭ ne pruvis, ĉu e estas transcenda. [ Ant. algebra3 ] Trad.  3. Vd. transcenda ekvacio, transcenda kurbo ] Rim. Bricard [RB, p. 8,31] konas la nocion, sed sub formo „transcendenta“, troviĝanta ankaŭ en [OR, p. 53].
transfleksiĝa [mv1255]
[P1] (p.p. punkto de ebena kurbo) Tia, ke la signo de la kurbeco ŝanĝiĝas, kiam la kurbo ĝin trairas; intuicie: la kurbo trairas sian tanĝanton ĉe tiu punkto: por ke estu transfleksiĝa la punkto (x0,y0) de kurbo difinita per kartezia ekvacio y = f(x), kie f estas almenaŭ dufoje kontinue derivebla funkcio, necesas, ke la dua derivaĵo de f nuliĝu ĉe x0 (tiam, oni povas diri, ke la koncerna punkto estas transfleksiĝa punkto de funkcio f). [ Ilust. A2 ] [ Sin. infleksa ] Trad. Rim. Tiu termino ne estas tre kontentiga: ĝi malprecize elvokas la ideon, ke la kurbo transiras la koncernan punkton, aŭ sian tanĝanton ĉe tiu punkto, fleksiĝante (al alia direkto). Ĉiuj aliaj fontoj ― krom [P2], kiu konas nur la substantivon „transfleksiĝejo“ ― preferas la formon „infleksa“, kies radiko restas ignorata de la ĝeneralaj vortaroj.
transfleksiĝejo [mv1256]
[P2] Transfleksiĝa punkto. Rim. Pri tia uzo de sufikso „-ejo“, vd rimarkon sub maksimumiganto.
transformo [mv1257]
[JW] Bildigo, plejofte de afina spaco al ĝi mem. [ Sub. delokigo, homotetio, inversigo2, projekcio3, simetrio2, simileco2, translacio, rotacio3 ] Trad. 
transitiva [mv1258]
 1. [P1, rilato] (p.p. interna rilato R ene de aro E) Tia, ke la kunligaĵo1 RRR: la idento-rilato estas transitiva ; R estas transitiva, se kaj nur se de la fakto, ke xRy kaj yRz, sekvas, ke xRz ; transitiveco estas nepra eco de ekvivalento-rilato. Trad.  2. [RB, p. 14] (p.p. grupo G de bildigoj super aro E) Tia, ke por ajnaj du elementoj de E ekzistas bildigo en G, kiu ĵetas unu al la alia. Trad. Rim. Oni diras ankaŭ, ke G operacias transitive super E.  3. [nova] (p.p. aro E) Tia, ke ĉiu ĝia elemento estas ankaŭ subaro de ĝi; simb. xExE: en transitiva aro la rilato de aparteno estas transitiva1 ; kiel ekzemplojn de transitivaj aroj eblas mencii (tial ke x∈∅ estas ĉiam malvera, do la supra implico estas vera) kaj {∅} ; aro E estas transitiva, se kaj nur se ĝi estas subaro de la aro de ĉiuj ĝiaj subaroj (simb. E ⊂ 2E). Trad. 
transitiveco [mv1259]
Vd Ekz. transitiva1 ] Trad. 
translacio [mv1260]
[P1] (en afina spaco, laŭ vektoro τ) Afina2 bildigo, kiu ĵetas punkton M al τ+M; alidire: operacio2 de vektoro τ super la koncerna afina spaco: per translacio la longoj, areoj kaj anguloj restas egalaj. Trad. 
transponaĵo [mv1261]
[JW] (de (n, p)-matrico) Rezulto de ĝia transpono: la transponaĵon de A oni kutime signas per A′ (legu: a streko)tA (legu: [alt] to a) ; la transponaĵo de produto A×B egalas al la produto de la transponaĵo de B per tiu de A (simb. t(A×B) = ttA). Trad. 
transponato [mv1262]
[P1] [EVI] Transponaĵo. Rim. Tiu formo de prezenca participo estas tre stranga, se konsideri, ke la vorto montras al rezulto. Evidente oni volis fari paralelon kun „adiciato“, „multiplikato“ ks, sed ne temas pri la sama afero. „Transponito“ estus perfekte logika kaj eble pri tio la redaktanto de [P1] pensis, skribante la nedifinitan „transpozito“ en artikolo „konjug“.
transponi [mv1263]
[P1] (matricon) Apliki la operacion transpono. Trad. 
transpono [mv1264]
[P2] (de (n, p)-matrico A) Operacio2, kies rezulto estas la (p, n)-matrico B, kies elementoj kun indico (i, j) egalas al la elementoj de A kun indico (j, i): transpono transformas horizontalojn al vertikaloj kaj inverse ; transpono estas involucio. Trad. 
trapezo [mv1265]
[RB, p. 27] Kvarlatero, du lateroj el kiu estas paralelaj: ortangula trapezo ; se la du paralelaj lateroj estas egalaj2, la trapezo fariĝas paralelogramo. [ Ilust. G15 ] Trad. 
triangula [mv1266]
[JW] (p.p. (n, n)-matrico) Kies ĉiuj elementoj situantaj sub ĝia diagonalo2 estas nulaj; alternative: kies ĉiuj elementoj situantaj super ĝia diagonalo estas nulaj: la determinanto2 de triangula matrico egalas al la produto de ties diagonalaj2 elementoj. Trad. 
triangulo [mv1267]
[RB, p. 27] Trilatero. [ Ilust. G10 ] [ Vd. Ecoj de triangulo: skalena aŭ nesimetria, izocela aŭ simetria, egallateraregula1, akutangula, obtuzangula, ortangula; specialaj rektoj rilataj al triangulo: alto1, dusekcanto, mediano, mezortanto; specialaj lateroj: hipotenuzo, kateto; specialaj punktoj: vertico1, centro2, ortocentro, pezocentro ] Trad. 
triedro [mv1268]
[RB, p. 29] Ĉiu el la ok nebaritaj solidoj2, estigitaj de tri ebenoj, kiuj sekcas unu la alian laŭ tri duope malsamebenaj rektoj; alternative: la triopo konsistanta el la anguloj1, kiuj limas ĉi tiun solidon: la angulo de ĉambro, limata de du muroj kaj planko, estas bona ilustraĵo de triedro. Trad. Rim. La tri eĝoj de triedro povas servi por difini kartezian koordinatsistemon kaj, verdire, tio estas la plej ofta uzo de la nocio triedro en nacilingvaj tekstoj. Tial la nacilingvaj tradukoj pedante zorgas distingi inter „triedro“ (koordinatsistemo) kaj „triedra angulo“ (la solida angulo de nia difino). Tio ŝajnas al ni superflua.
trigonometria [mv1269]
[RB, p. 20] Rilata al trigonometrio: trigonometria egalaĵo, ekvacio ; trigonometria prezento de komplekso1 (sub formo ρ(cosθ+i.sinθ)). [ Vd. trigonometria cirklo, trigonometria funkcio, trigonometria serio ] Trad. 
trigonometria cirklo [mv1270]
Cirklo1, kies centro koincidas kun la origino de la kartezia koordinatsistemo, kaj kies radiuso egalas al 1. Trad. Rim. Tiun cirklon oni ofte uzas en trigonometriaj figuroj. La terminon ni proponas, kvankam ĝi ne estas aparte internacia, ĉar ĝi ŝajnas oportuna.
trigonometria funkcio [mv1271]
[RB, p. 20] Funkcio el la vico: sinuso2, kosinuso2, tangento2, kotangento2, sekanto2, kosekanto2. Trad. 
trigonometria prezento [mv1272]
Vd Ekz. trigonometria ] Trad. 
trigonometria serio [nova]
[K2004, p. 6] Tia serio de funkcioj (reelaj aŭ kompleksaj), ke ĝia ĝenerala termo estas de la tipo un(z) = an cos nz + bn sin nz; alternative, la ĝeneralan termon eblas skribi λn.einz + µn.e-inz, aŭ simple λneinz, se oni akceptas la konvencion, ke n∈ℤ. Trad. 
trigonometrio [mv1273]
[RB, p. 55] Branĉo de matematiko, kiu studas la rilatojn inter anguloj kaj lateroj de triangulo. Trad. 
trilatero [mv1274]
Vd Ekz. n-latero ] Trad. 
triopo [mv1275]
Vd Ekz. n-opo ] Trad. 
tritermo [mv1276]
Vd Ekz. n-termo ] Trad. 
troĥoido [mv1277]
[JW] [ARK] [ Ilust. K19 ] [ Sub. longigita cikloido, mallongigita cikloido ] [ Vd. epitroĥoido, hipotroĥoido ] Trad. 
trunko [mv1278]
[PV] Malsupra parto de geometria solido2, kies supron oni detranĉis: trunko de konuso, piramido cilindro, prismo ; konustrunko [P1, Plato XVIII] ; fezo estas konustrunka ĉapo. Trad. 
tuteca [mv1279]
(p.p. ordo-rilato ) Tia, ke por du elementoj x kaj y ĉiam veras xyyx: la kutima ordo super la aro de reeloj estas tuteca. [ Ant. parta1 ] Trad. Rim. Ŝajnas al ni, ke „tuteca“ estas taŭga antonimo por „parta“, sed pluraj naciaj lingvoj preferas metaforon pri la „linia“ vicigeblo de la elementoj aŭ pri la „konekseco“ de la rilato (ja en grafeo de la rilato du ajnajn punktojn ligas almenaŭ unu sago). En [OR, p. 39] troviĝas „linie orda aro“.
um [mv1280]
 1. [RB, p. 8] Sufikso, kiu aldoniĝas al entjero, por formi epiteton de pozicia nombrosistemo1, indikantan ĝian bazon1: 11111001111, 3717, 1999, 7CF kaj 33_19 prezentas unu saman nombron en respektive duuma, okuma, dekuma, deksesuma kaj sesdekuma nombrosistemoj ; la Ĥaldeoj kalkulis sesdekume. [ Vd. n-uma frakcio ]  2. [RB, p. 20] Sufikso, kiu aldoniĝas al reelo, por formi epiteton de logaritma aŭ eksponenciala funkcio, indikantan ĝian bazon2: dekuma logaritmo ; logaritmon e-uman oni ankaŭ nomas „logaritmo natura“. Rim. Por tiuj sencoj iuj preferas kunmetaĵojn kun radiko „baz“ : dubaza [P2, binara], dekbaza [P2, logaritmo]..., sed ni ne vidas kialon forĵeti la tradician manieron, des pli ke vortfare valida interpreto de la kunmetaĵo „dubaza“ povus esti „havanta du bazojn“.
unuforme konverĝa [mv1281]
[RB, p. 19, p.p. serio] (p.p. vico de funkcioj (fn) al metrika spaco) Tia, ke por iu funkcio f (ĝia limeso) veras, ke la supremo de la distancoj inter fn(x) kaj f(x) konverĝas2 al nulo: ĉiu unuforme konverĝa vico estas ankaŭ simple konverĝa, sed la malo ne veras ; unuforme konverĝi (esti unuforme konverĝa) ; unuforme konverĝa serio de funkcioj (kies vico de partaj sumoj unuforme konverĝas). [ Vd. topologio de unuforma konverĝo ] Trad. Rim. En [HY, §231] troveblas „konverĝegi“ anstataŭ „unuforme konverĝi“.
unuhava [mv1282]
(p.p. ringo) Posedanta unuon. Trad. 
ununorma [mv1283]
 1. (p.p. vektoro) Kies normo egalas al 1. [ Sin. normumita ] Trad.  2. (p.p. bazo4) Kies elementoj estas ununormaj1. Trad. Rim. La formo „ununorma“ prezentas teorian problemeton, nome oni povus kompreni ĝin kiel „havanta unu normon“. Tamen tiu principa ambigueco ŝajnas apenaŭ ebla kaj jam ekzistas precedenco de tiaj kunmetaĵoj (ekz-e „unuvalenta“ [P1], aŭ „dekbaza“ [P2]).
ununormigi [mv1284]
[P2] (vektoron) Dividi ĝin per ĝia normo por ricevi ununorman rezulton. [ Sin. normumi ] Trad. Rim. „Normumi“ troveblas en [P1], [JW] kaj [DD], sed ĝi ne estas tre logika: la ĉefa koncepto ja estas „vektoro, kies normo egalas al 1“. Estas malfacile signifi tion per derivaĵo de „normumi“. Efektive, „normumita“ ne tre taŭgas logike, ĉar la normumota kaj normumita vektoroj ne estas identaj. Tial ni preferas „ununormigi“, travidebla pluderivaĵo de „ununorma“.
unuo [mv1285]
[SP, neŭtra elemento] Neŭtra elemento rilate al multiplike signata operacio2. Trad. Rim. Tiun terminon subtenas nerekte ankaŭ [P2, grupo], kiu tamen konservas por ĝi la nematematikan difinon, troveblan jam en [P1]. Multaj aliaj fontoj uzas ĉi-sence nur neologismon „unito“ (ekz-e [HY, §447]), kies avantaĝon ni tamen ne kapablas vidi.
unuomatrico, matrica unuo [mv1286]
(n, p)-Matrico, kies ĉiuj termoj estas nulaj, krom la diagonalaj, kiuj egalas al la unuo: la unuomatricon oni kutime signas per I ; unuomatrico estas unuo rilate al la matrica multipliko. Trad. 
unuopeĝa grafeo [mv1287]
Vd Ekz. n-opeĝa ] Trad. 
unuopolinomo, polinoma unuo [mv1288]
Konstanta3 polinomo1, kies nenula termo egalas al la unuo de la ringo: la unuopolinomon oni povas signi per X01 ; la unuopolinomo estas unuo de la polinomringo. Trad. 
unusenca funkcio [mv1289]
[P1]Sin. funkcio ] Trad. 
unutermo [mv1290]
Vd Ekz. n-termo ] Trad. 
variablo [mv1291]
[P1] Io varianta; simbolo, uzata por indiki tian objekton, plejofte elementon de la fonto-aro de bildigo: en la skribaĵo y = f(x), x estas la nedependa variablo (indikanta la argumenton1 de funkcio f) ; kaj y estas la dependa variablo (indikanta la valoron de la funkcio). Trad. Rim. Anstataŭ diri kiam variablo x egalas al 10, tiam..., oni ofte uzas pli tradician dirmanieron kiam variablo x alprenas valoron 10.
varianca devio [mv1292]
[P1] (de hazarda variablo X) La kvadrata radiko de ĝia varianco; simb. σ(X). Trad. 
varianco [mv1293]
[P1] (de hazarda variablo X) La ekspekto de (X-E(X))2; simb. Var(X)σ2(X): la varianco estas la dua centra momanto. Trad. 
varianta [mv1294]
[RB, p. 8] Libere elektebla ene de iu aro; estanta variablo: lineara ekvacio kun variantaj koeficientoj. [ Ant. konstanta1 ] Trad. 
varianto [mv1295]
[RB, p. 18] [ARK] [ Sin. variablo ]
variada kalkulo [nova]
[JW] Branĉo de matematiko, kiu interesiĝas pri iuj problemoj, kies solvo necesigas trovi ekstremumiganton de iu funkcionalo: trovi la plej mallongan kurbon, kiu ligu du punktojn de surfaco, estas klasika problemo de variada kalkulo. Trad. 
variigo de konstantoj [mv1296]
Vd Ekz. konstanto ] Trad. 
vastigaĵo [mv1297]
[P2] (de bildigo f laŭ superaro A de ĝia fonto-aro) Tia bildigo g de A al la celo-aro de f, ke g(x) = f(x) por ĉiu elemento x de la fonto-aro de f: trovu kontinuan vastigaĵon de funkcio sin x/√x ĉe 0 (laŭ superaro de ĝia fonto-aro, kiu inkluzivu punkton 0, kie la funkcio ne estas difinita pro la divido per 0). Trad. Rim. Por ĉi tiu senco troveblas „plivastigo“ en [JW]. Vd rimarkon sub malvastigaĵo.
vektora [mv1298]
[P1] Rilata al vektoro, al vektora spaco; estanta vektoro: vektora grando, kampo. Trad. 
vektora ebeno [mv1299]
Dudimensia vektora spaco. Trad. 
vektora hiperebeno [mv1300]
Vektora subspaco komplementa3 al rekto: en tridimensiaj spacoj, la hiperebenoj estas ebenoj ; en n-dimensiaj spacoj, la hiperebenoj estas ĉiuj (n-1)-dimensiaj subspacoj ; por ĉiu hiperebeno ekzistas iu lineara formo, kies kerno1 ĝi estas. Trad. 
vektora potencialo [mv1301]
[P2] (de vektora kampo E) Tia vektora kampo A, se ĝi ekzistas, ke E egalas al la kirlo de A; simb. E = rot A: sub sufiĉe ĝeneralaj kondiĉoj kampo akceptas vektoran potencialon, se ĝi estas sendiverĝenca, kaj nur tiam. Trad. 
vektora produto [mv1302]
 1. (super n-dimensia eŭklida spaco E) Bildigo de En-1 al E, kiu ĵetas ĉiun (n-1)-opon (x1,..., xn-1) al tia ununura vektoro a, ke la skalara produto de a per xn egalas al la determinanto1 de (x1,..., xn-1, xn), kiu ajn estas xn. Trad.  2. (de n-1 vektoroj de n-dimensia eŭklida spaco) Ilia bildo per la vektora produto1: la vektoran produton de x kaj y en tridimensia spaco oni signas iufoje per xy ; la komponantoj de la vektora produto de la (n-1) unuaj vektoroj de n-opo egalas al la kofaktoroj de elementoj en la lasta vertikalo de la (n, n)-matrico de iliaj komponantoj. Trad. 
vektora projekcio [mv1303]
Sin. projekcio2 ] Trad. 
vektora rekto [mv1304]
Unudimensia vektora spaco. Trad. 
vektora rotacio [mv1305]
Sin. rotacio2 ]
vektora simetrio [mv1306]
Sin. simetrio1 ]
vektora spaco [mv1307]
[HY, §454] (super korpo1 K) Modulo1 super K: reela, kompleksa vektora spaco (t.e. super la korpo de reeloj, kompleksoj). [ Sub. vektoro ] [ Vd. Koneksaj nocioj: skalaro, bazo4, dimensio2, lineara kombinaĵo, (lineare) nedependa ] [ Sub. Specifaj vektoraj spacoj: vektora ebeno, vektora hiperebeno, vektora rekto; banaĥa spaco, eŭklida spaco, hermita spaco, hilberta spaco, lineara algebro2, banaĥa algebro ] [ Vd. Bildigoj super vektora spaco, kun specifaj ecoj: homomorfio, endomorfio, izomorfio, aŭtomorfio, homogena3; rimarkindaj bildigoj: projekcio2, rotacio2, simetrio1, simileco1 ] Trad. Rim. Tiu termino iufoje aperas sub formo „vektorspaco“ [OR]. En ĉi tiu vortaro ni kutime subkomprenas, ke la korpo estas komuteca.
vektora subspaco [mv1308]
(de vektora spaco) Submodulo de tiu spaco: vektora subspaco estas mem vektora spaco. Trad. 
vektoro [mv1309]
[RB, p. 26, „segmento direktita“] Elemento1 de modulo1vektora spaco. Trad. 
verigi [mv1310]
[RB, p. 16] (p.p. matematika objekto a, rilate predikaton P) Esti tia, ke P(a) estas vera: trovu la nombrojn, kiuj verigas la ekvacion f(x) = 2 (kiuj verigas la predikaton „f(x) = 2“). Trad. 
vertabelo [P2], tabelo de vereco [JW] [mv1311]
Vd. logika operacio ] Trad. 
vertico [mv1312]
Rimarkinda punkto2 en geometria figuro, interalie:  1. [RB, p. 27, pri triangulo] (de plurlatero) ĉiu rando1 de ĝiaj lateroj1; [ Ilust. G3 ] Trad.  2. [RB, p. 30] (de pluredro) ĉiu vertico1 de ĝiaj facoj; Trad.  3. [JW] (de konuso1) la komuna punkto de ĝiaj naskantoj; Trad.  4. [RB, p. 26] (de angulo1) la komuna origino de ĝiaj lateroj. [ Ilust. G4 ] Trad.  5. [SP]Vd. grafeo1 ] [ Vd. Ecoj de vertico: incida, najbara2, izolita2 ] [ Vd. Atributoj de vertico: grado5, elira duongrado, enira duongrado ] Trad. Rim. Anstataŭe troviĝas „nodo“ en [JW].
vertikalo [mv1313]
 1.  Rekto kun konvencie elektita direkto (ofte tiu de la „lasta“ kartezia akso): la ekvacio de la vertikalo trairanta punkton (5,7) estas x = 5. Trad.  2. [HY, §270] (de (n, p)-matrico) Ĉiu el ĝiaj p (n, 1)-submatricoj. Trad.  3.  Ĉiu (n, 1)-matrico: vertikalo kun n horizontaloj ekvivalentas al n-opo. Trad. 
vertoĉapo [mv1314]
(de sfero1) Ĉiu el ĝiaj partoj situantaj ambaŭflanke de ĝin sekcanta ebeno. Trad. Rim. En terminaroj oni pli ofte trovas la sinonimon kaloto, sed la uzo de speciala radiko por nur tiu termino ŝajnas senutila. Vertoĉapo de sfero estas aparta okazo de zono, kiam unu el la sekcantaj ebenoj tanĝas la sferon. Tial Bricard [RB, p. 28] nomas tion „unubaza zono“.
vervaloro [mv1315]
(de propozicio1) La valoro „vera“ aŭ „falsa“, al ĝi asociita: la vervaloro de propozicio oni ofte signas per simbolo VF (alternative: 10). Trad. 
vico [mv1316]
[P1] (en aro E) Bildigo de iu subaro de la aro de entjeroj al E: entjera, racionala, reela, kompleksa vico (vico de entjeroj, ks) ; la vico de ĉiuj entjeraj kvadratoj (la bildigo, kiu ĵetas naturalan entjeron n al n2). [ Sup. familio ] [ Sub. Specifaj vicoj: polinomo1, progresio, serio, finia vico, vico de funkcioj, subvico ] [ Sub. Rimarkindaj vicoj: koŝia vico, aritmetika vico, geometria vico, harmona vico ] [ Vd. Teĥnikaj terminoj ligitaj kun vicoj: termo5, indico ] [ Vd. Rimarkindaj ecoj de vico: barita3, konstanta2, kreskanta, malkreskanta, konverĝa1 ] [ Vd. Rimarkindaj punktoj rilate vicon: adhera2 punkto, limeso1 ] Trad. Rim. La nocio vico servas por formale paroli pri sinsekvoj da elementoj el E, ekz-e la sinsekvo (1/n)n > 0 de ĉiuj inversoj de pozitivaj entjeroj. Anstataŭ uzi funkciecan skribaĵon por signi vicon, oni kutime preferas skribi (ui)iI. La bildon de n per u oni nomas la n-a termo de la vico kaj oni signas per un (legu: u no, aŭ: u malalt no). Konforme kun tia skribaĵo n estas nomata la indico.
vico de funkcioj [OR, p. 28], funkcivico [mv1317]
Vico, kies termoj estas funkcioj. [ Vd. simple konverĝa, unuforme konverĝa, konverĝa en mezuro ] Trad. Rim. En [JW] troveblas „funkciala vico“, kun la ekzota adjektiva formo responda al „funkcio“.
vojkoneksa [mv1318]
[HY, §460] (p.p. topologia spaco) Tia, ke por ajnaj du punktoj a kaj b de ĝi ekzistas vojo1 en tiu spaco, kies komenca kaj fina punktoj estas a kaj b: konveksa1 spaco estas vojkoneksa ; vojkoneksa spaco estas ankaŭ koneksa1. Trad. 
vojo [mv1319]
 1. [HY, §459] (en topologia spaco E) Kontinua2 bildigo φ de la reela intervalo [0,1] al E: la punkton φ(0) oni nomas komenca punkto de la vojo, kaj la punkton φ(1) oni nomas ĝia fina punkto. [ Sub. fermita vojo ] [ Vd. kunligaĵo2, homotopa ] Trad.  2. [JW] (en orientita grafeo) Tia ĉeno, ke la fina rando de ĉiu termo koincidas kun la komenca de la sekvanta termo. [ Sub. cirkvito ] Trad. Rim. La nocio validas ankaŭ por neorientitaj grafeoj, konvencie identigitaj kun la asociita orientita grafeo. En tiu ĉi kadro vojoj kaj ĉenoj estas ekvivalentaj nocioj. Notu, ke en [JW] por „vojo“ aperas rimarko, ke „strekoj kaj nodoj ne ripetiĝas“, kio laŭ ni validu nur por elementaj vojoj. Vd rimarkon sub „ĉeno“.
volumenaĵo [mv1320]
[RB, p. 30] [ARK] Solido2, precipe se ĝi havas finian volumenon.
volumeno [mv1321]
[RB, p. 30] Mezuro de solido2: la volumeno de kubo1 egalas al la kubo2 de ĝia eĝo ; la volumeno de sfero2 estas proporcia al la kubo2 de ĝia radiuso ; el ĉiuj solidoj havantaj saman areon1 la sfero2 havas la plej grandan volumenon. Trad. 
x-akso [mv1322]
Vd Ekz. akso3 ] Trad. 
x-koordinato [mv1323]
Vd Ekz. kartezia koordinato ] Trad. 
y-akso [mv1324]
Vd Ekz. akso3 ] Trad. 
y-koordinato [mv1325]
Vd Ekz. kartezia koordinato ] Trad. 
z-akso [mv1326]
Vd Ekz. akso3 ] Trad. 
z-koordinato [mv1327]
Vd Ekz. kartezia koordinato ] Trad. 
zono [mv1328]
[RB, p. 30] Parto de sfero1, situanta inter du paralelaj ebenoj, sekcantaj la sferon: la areo de zono sur sfero kun radiuso R inter du ebenoj distancaj je h egalas al 2πRh. Trad.