Ĉi tiu verko estas HTML-a eldono de mia libro, aperinta en 2003 ĉe Kava-Pech sub la titolo Matematika vortaro kaj oklingva leksikono. Ĝi entenas la originalan materialon, plurajn novajn artikolojn, plurajn korektojn (i.a. tiujn jam haveblajn en la erartabelo de la libroforma eldono) kaj plurajn aldonajn tradukojn (ĉefe al la pola). Kompreneble la nova eldono necesigis adapton de la materialo al la kapabloj de HTML, sed la ĝenerala aspekto de la vortaro restis kiel eble senŝanĝa.
Ĉi sube mi reprenis la originalan antaŭparolon de la verko, sed kun speciale elstarigitaj aldonoj.
Marc Bavant
Terminara laboro en matematika kampo ne devus esti malfacila tasko. Ja matematiko estas „la reĝino de sciencoj“, kaj eĉ „la universala lingvo de scienco“, ĉu ne ? Ĝin oni kultas en multaj lingvoj kun mirinda simileco kaj laŭdire ĝiaj terminoj havas precizan sencon... Povas esti. Sed ŝajne la Esperantistaj matematikistoj donis al si grandan penon, por ke tiu favora famo iĝu dubinda en nia lingvo. Kiam mi entreprenis la laboron redakti matematikajn artikolojn de Reta Vortaro1, mi ne imagis, kian ĥaoson mi devos fronti.
Kvankam kelkaj terminoj estas konataj de tre longe (la unua terminaro estis eldonita samjare kiel nia Fundamento), postaj leksikografoj ne povis deteni sin de „plibonigoj“, kio kondukis al amaso da samsencaj terminoj por nocioj foje tute senigitaj je praktika valoro. Nu, tion ni eble ŝuldas al la mensaj kvalitoj necesaj por esti bona matematikisto : imagopovo, pedanteco, libereco de pensado kaj esprimado, alta pritakso de la propraj ideoj..., sed ŝajnas urĝe, ke oni metu finon al la malstabileco de la plej baza scienca terminaro, ke niaj fakuloj ĉesu elpensi novajn sufiksojn, kies utilon nur ili kapablas vidi, kaj ĉesu dekreti leksikografiajn regulojn, kiujn ili mem ne aplikas.
La supra enkonduko povas aspekti tre kritika. Fakte, jes, tia ĝi estas, sed de alia flanko mi neniel subtaksas la meriton de miaj antaŭuloj kaj detale priskribos la verkojn, sur kiuj mi baziĝis por fundamenti mian laboron. Ja tian fundamenton mi precize bezonis, ĉar mi mem ne estas matematikisto. Certe mi studis matematikon en sufiĉa grado por ne senti min ĉarlatano parolante pri ĝi sur la meza nivelo taŭga por tia terminologia laboro, sed mankas al mi la ĉiutaga intima kontakto kun la scienco por aplombe aserti, ke mi scias pli bone ol la aliaj. Alidire mi provis humile ĉerpi vortojn en la antaŭaj aŭtoritataj verkoj, provizi ilin per fake deca difino kaj per kvarlingva traduko sankciita de grava multlingva terminaro. Reveni al la fontoj estis konstanta klopodo, eĉ se foje mi devis konstati ilian malkonkordon kaj findecidi favore al unu el ili.
Okazis ankaŭ, ke la serĉatajn vortojn mi trovis en neniu fonto. Foje la fontoj citas terminon, sed manke de difinoj oni ne scias precize, al kiu kampo ĝi aplikiĝas2. Tiajn terminojn mi do devis elpensi mem, provante elpensi saĝe, sed mi plu konsideras ilin kiel portempajn proponojn kaj tre kontentus, se fakulo bonvolus indiki al mi pli aŭtoritatajn formojn.
Ni nun turnu nin al priskribo de la fontoj, kiujn mi uzis, vicigitaj laŭ la aperdato. Ja tiu tempa indiko estas por mi grava. Mi ne pretendas, ke la aĝo de verko nepre difinas ĝian aŭtoritatecon, sed opinias, ke se fakulo volas uzi vorton alian ol faris liaj antaŭuloj, li nepre devas pravigi sin, almenaŭ por montri, ke li studis la demandon kaj ne proponas novaĵon pro nescio. Kongrue kun mia „korfavoro“ por la malnovaj verkoj, mi decidis citi prefere la plej malnovan fonton de termino, eĉ se la koncerna fonto ne estas la plej aŭtoritata. La leganto do ne miru, se foje li vidas „Plena Vortaro“ kiel fontindikon de iu termino, dum fakte la termino ekzistas ankaŭ en „Plena Ilustrita Vortaro“, kiu estus pli aŭtoritata pravigo.
La firmo Hachette publikigis en 1905 la verketon de la franca matematikisto Raoul Bricard : Matematika terminaro kaj krestomatio. Mi longe ne konis la ekziston de tiu modesta 59-paĝa libreto, sed tuj komprenis, ke ĝi havis eksterordinaran influon sur ĉio poste eldonita. La baza ideo de tiu verko estis genia : anstataŭ ol kunmeti difinojn kaj tradukojn por centoj da terminoj, Bricard preferis verki „babilaĵon“ pri matematikaj objektoj, donante por ĉiu rapidan, foje tre aludan priskribon3. Li tuŝas precipe la tradiciajn temojn de sia epoko, do necesas konstati, ke signifa parto de tiu scio estas nun eksmoda, sed aliflanke li sukcesas mirigi nin per modernaj terminoj kiel „abela grupo“, „komuteca multipliko“, „kardinala nombro4“, „meromorfa funkcio“ kaj pluraj aliaj.
Kvankam tre entuziasmiga, tiu verketo havas mankojn. Unue, pro la maniero mem prezenti la terminojn, nesufiĉa kono de la historia fono fare de la leganto foje malhelpas kompreni la celitan sencon. Due, Bricard enkondukis grandegan nombron da radikoj, pri kio Zamenhof mem iom ektimis, kiel li duonvorte agnoskas en la rimarko, kiun li verkis fine de la antaŭparolo. De moderna vidpunkto, ne tiom kritikinda estas la nombro de novaj radikoj, kiom ilia formo. Ja Bricard tre sistemece elektis radikojn naturecajn, evitante konsonantan kunpuŝiĝon, kiel en funcio, fracio, acelo, projecio, reduki, deduko, produto5, k.s. aŭ j-igante senakcentan vokalon i, kiel en polinomjo, binomjo, entjero. Preskaŭ ĉiuj ĉi eksterkutime italecaj formoj malaperis, anstataŭite de pli latinecaj aŭ skribfrancecaj.
Ni aldone povus harfendi pri kelkaj sintaksaj mallertaĵoj aŭ misfaritaj kunmetaĵoj, sed entute tiu verko restas tre impona kaj meritas roli kiel paciga juĝisto, kiam ĝiaj posteuloj ne konsentas.
En 1910 la sama Hachette aperigis Vortaro de Esperanto [VE], aŭtoritan de K. Bein6. Temas pri ĝenerala vortaro, en kiu la matematikaj terminoj ne abundas, sed ĝi havas valoron de historia dokumento. Pere de ĝi eblas vidi, ke iuj de Bricard proponitaj terminoj ricevis agnoskon, foje sub alia formo.
En 1934 SAT aperigis Plena Vortaro de Esperanto [PV] kaj ĝian suplementon 19 jarojn poste. Ankaŭ tiu ĉi vortaro estas historia dokumento de matematika vidpunkto. Ĝi ne tre utilas por solvi terminologiajn demandojn kaj foje eĉ mirigas per eraraj difinoj7.
En 1970 SAT aperigis Plena Ilustrita Vortaro [P1], ankaŭ kun pli posta suplemento [P1s]. Kun ĝiaj du-tri centoj da matematikaj terminoj kaj sufiĉe bonnivelaj difinoj tiu vortaro komencas esti komparebla kun la samformataj nacilingvaj verkoj. Tiu ĉi versio longe restis la plej aŭtoritata vortaro, eĉ se multflanke kritikata, kaj ĝi ankoraŭ meritas atenton.
En 1980 Leuchtturm-Verlag aperigis EK-Vortaro de mathematikaj8 terminoj sub redakto de R. Hilgers-Yashovardhan en la serio Sennaciigita scienco. La titolo por moderna leganto restas mistera : la siglo EK en ĝi referencas ŝajne ne al EuropaKlub, la klubo, kiu eldonis la verkon, sed al Eŭropa Komunumo, la tiama nomo de Eŭropa Unio. Malantaŭ la nebula ideologia fono kaj la pluraj difektetoj9 kaŝiĝas tre interesa enhavo, al kiu kunlaboris, almenaŭ nome, prestiĝa teamo da profesoroj.
En [HY] troveblas iom mapli ol 500 terminoj, difinitaj en maniero faka, eĉ se konciza kaj ne tro pedanta, per lingvaĵo moderna kaj sentima10, ĝuste kun la nivelo de fakeco, kiun mi provis apliki en mia verko. Malgraŭ ĝia titolo la redakta stilo de [HY] proksimiĝas pli al tiu de matematika kompendio, ol al tiu de vortaro. Pro tio ĝi povas prezenti multajn aferojn simbole kaj tiele evitas ilin nomi11. Tio estas lerta elturniĝo, sed ne kongruas kun mia celo „paroli matematikon“.
En 1985 aperis Matematika Terminaro Esperanta-Bulgara-Rusa [DD] de Daniela Deneva. Mi volis konsulti ĝin por havi pli rusa-skolan rigardon al la terminologiaj demandoj, sed malgraŭ ĝiaj pli-ol-sepcent terminoj mi ne trovis multajn okazojn ĝin uzi. Do mi ĝin mencias por memoro, sed malofte citas ĝin kiel fonton.
En 1987 aperis Matematika kaj stokastika terminaro Esperanta [OR] de Olav Reiersøl, kiun sep jarojn poste sekvis dua eldono. Reiersøl antaŭe partoprenis en la redakto de la matematika fako de [P1] kaj de ĝia suplemento, kaj legante lian verkon mi ricevis la impreson, ke li povis elvolvi en ĝi personan teorion, kiu devis resti bridata en la PIV-a kadro, sed jam aperetis jen kaj jen.
Ni devas rekoni al tiu verko multajn kvalitojn. Unue ĝi estas vera studo, donas decajn difinojn kaj proponas pravigojn por la enkondukitaj novaĵoj. Sed necesas rimarki, ke ofte tiuj pravigoj ne estas konvinkaj. Estus tede listigi ĉiujn okazojn, kiam la pravigoj de Reiersøl aspektas vanaj, sed mi donu almenaŭ kelkajn, por ke la leganto pli bone komprenu mian personan starpunkton.
Li ekz-e anstataŭigas la tradician vorton „derivaĵo“ per „deriveo“ surbaze de la konstato, ke „derivaĵo“ devus signifi la rezulton de derivado12, kio ĝi ne estas. Ĉu vere ? Laŭ mi derivaĵo ja estas funkcio, kiu rezultas el aplikado de la operacio derivado al alia funkcio. La fakto, ke oni uzas „derivaĵo“ ankaŭ por signifi la valoron de tiu funkcio en iu punkto — la nerigora lingvaĵo identigi funkcion kun ties valoro estas ja vaste akceptata —, neniel pravigas la aserton, ke la termino „derivaĵo“ ne signifas rezulton, do rompas la oran regulon kaj estas forigenda.
Alia harstariga ekzemplo estas la sufikso „-aria“ (ekz-e „duaria nombrosistemo“) — ni eĉ ne parolos pri „-imala“ —, kiun Reiersøl preferas al la tradicia „-uma“ (trovebla jam ĉe Bricard) laŭ la preteksto, ke „estas preferinde elekti internacian sufikson por la koncepto“ kaj „dekuma nombrosistemo“ povus pensigi pri la milita senco de „dekumi“ (t.e. ekzekuti ĉiun dekan soldaton). Kiel rimarkigis Pokrovskij, kiu riskus pretendi, ke la internacia sufikso de „duaria“ donas al ĝi internacian aspekton ?
Ni same konsterniĝos pri la enkondukita sufikso „-al“, kiu aldonite al radikalo temanta pri ordo (pozitiva, negativa, kreskanta, pli, „men“,...) montras, ke la ordo estas malstrikta (do „menali al“ signifus „esti malpli granda ol, aŭ egala al“ kaj „nealegalaĵo“ — jes, vi ĝuste legis, ne temas pri tajperaro — estus sinonimo de „plialaĵo“, t.e. neegalaĵo kun signo ≤ aŭ ≥). Prave, ke la intenco estis bona, ĉar en tiu kampo regas necerteco : ĉu pozitiva reelo rajtas esti nula aŭ ne ? La naciaj lingvoj ne solvis la demandon, do eble Esperanto havu pli konsekvencan terminologion danke al ia sufikso ? Sed fakte tio nur enkondukas trian sistemon apud la du jam ekzistantaj... kaj neniam malaperontaj.
Kelkaj misaĵoj estas eble malpli pardonindaj, ĉar ne tre koheraj inter si kaj eventuale danĝeraj : Reiersøl ne hezitas aserti, ke „sekanto“, „kosekanto“, „apotemo“ k.s. estas „malnecesaj terminoj“ pro tio, ke sufiĉus diri „1/kos(x)“, „1/sin(x)“, „radiuso de la enskribita cirklo“. Jes, sendube, sed ĉu tiuj terminoj meritas elpelon el la vortaroj ? Ili estas tradiciaj, klaraj, iom malnovaj, sed ĉiel preferindaj al ekz-e „cirkleno“ (hazarde elektita inter impona vico da neologismoj), kiun Reiersøl trovas enkondukinda, dum ĝi signifas nur „malfermita disko“.
Do entute mi vere bedaŭras, ke tiu fake altnivela verko estas lingve neakceptebla, almenaŭ de mi.
En 1990 Jan Werner aperigis Matematika Vortaro Esperanta-Ĉeĥa-Germana [JW]. Temas pri trilingva terminaro, ampleksanta ĉ. 4000 terminojn. Ĝi ŝajne enhavas la tutan materialon de [P1], kribras la materialon de [OR] kaj [HY], kaj enhavas multajn aliajn terminojn. Mi rapide konsideris ĝin la plej aŭtoritata el ĉiuj fontoj kaj uzis ĝin, kiom multe eblis, des pli ke ĝi estas havebla rete kaj facile traserĉebla. Tamen foje, pro manko de difino, mi dubis, ĉu la montrata termino vere estas uzebla en la kunteksto, kiun mi celas. Pli da kuntekstaj indikoj estus utilaj.
En 1995 Sergio Pokrovskij aperigis la verkon Komputika Leksikono [SP], kiun li poste kompletigis al TTT-paĝaro sub la titolo Komputada Leksikono. Mi uzis ĉi-lastan kaj pli precize ĝian redakcion dudekan. Matematiko ne estas la ĉefa temo de tiu verko, sed komputiko nemalofte uzas matematikan terminologion kaj la verko ne limiĝas nur al tio.
En 2002 aperis ĉe SAT la nova versio de Plena Ilustrita Vortaro [P2], kiu distingiĝas per modernigita matematika fako, aŭtorita de Christer Kiselman. La moderneco kuŝas plejparte en la tre konciza maniero prezenti la difinojn. Tiu strebo al koncizeco kondukis al oferado de kelkaj bonaj, sed arĥaikaj, terminoj13, dum la novenkondukitoj14 ofte apartenas al pli konfidencaj branĉoj de la matematika scienco kaj bezonus pli detalan pritrakton, por ke klera nespecialisto povu kompreni, pri kio temas.
Ĉiuokaze la apero de nova versio de nia plej aŭtoritata vortaro ne povis lasi min indiferenta, kaj mi funde reviziis la jam duonpretan verkon, starigante la regulon, ke kiam aperas kiel fontindiko [P1], tio normale signifas, ke ankaŭ [P2] enhavas la vorton, aŭ ne konservis ĝin, sed anstataŭigis ĝin per nenio. Se tiel ne estas, nepre aperos rimarko kun la termino preferata de [P2] kaj eventuale eĉ speciala artikolo montranta la sinonimecon.
Por doni la tradukojn kvarlingvajn mi multe apogis min sur la kvinlingva terminaro [ES] de Eisenreich kaj Sube, kiu aperis en 1982 en Slovakio sub la titolo Matematika : anglicko-nemecko-francúzsko-rusko-slovenský slovník. Kun pli ol 25 mil terminoj ĝi prezentas nemalhaveblan helpon.
La rusajn tradukojn kontrolis kaj helpis ampleksigi prof. Aleksandr Semjonov, ano de la siberia branĉo de la Rusa Scienca Akademio. La polajn tradukojn mi ĉerpis el pluraj interesaj polaj enciklopediaj vortaroj de matematiko, cititaj en la bibliografio. Reviziis kaj ampleksigis ilin Katarzyna Tempczyk kaj Tomasz Węgrzanowski15. Restis pluraj mankantaj tradukoj, kiujn mi provis mem eltrovi por kompletigi la HTML-an version per fosado en tiuj polaj primatematikaj paĝoj de TTT, kiuj aspektis al mi fidindaj. La germanajn tradukojn ortografie kontrolis Dennis Wibrow kaj Wolfram Diestel. Al ĉiuj mi kore dankas, prenante sur min la respondecon de eventuala preteratento.
La ĉeĥajn tradukojn afable, akurate, kompetente kaj komplete provizis inĝ. Jan Werner. Ilin reviziis d-ro František Nosek. La hungarajn tradukojn mi ŝuldas al la sindonemo de Róbert Kitlei, Gergely Dévai kaj d–ro József Szabó, sed ankaŭ al László Szilvási, kiu min helpeme kontaktigis kun ili. Okaze de la HTML-a versio de tiu verko mi povis konstati, ke pluraj el tiuj tradukoj bedaŭrinde ne trovis sian vojon al la presita versio, pri kio kulpis cimo de produktoĉeno, cimo nun korektita.
Dum ĉi tiu traduka laboro mi devis konstati, ke la matematikaj nacilingvaj terminologioj suferas je la sama malsano kiel la Esperanta : ofte por unu nocio ekzistas pluraj sinonimaj terminoj kaj, en donita momento, la kolektiva kaprico dekretas, ke unu el la terminoj estas multe preferinda al la aliaj. Tio estas malhelpo al internacieco, ĉar la diversaj naciaj kapricoj ne akordiĝas por samtempe preferi terminon identan en ĉiuj lingvoj. Mi, male, tamen sen obstino, preferis elekti inter la sinonimoj tiujn, kiuj similas inter si kaj similas kun la elektita Esperanta termino. Tial tre povas esti, ke la donitaj tradukoj en lingvojn por mi fremdajn aperos al kelkaj denaskaj parolantoj kiel arĥaismojn aŭ sengustajn pruntaĵojn. La riskon mi devis akcepti, sereniĝante per la penso, ke tiaj demandoj pri gusto ne povas ricevi perfektan solvon.
Ni aldonu, ke kelkaj el la tradukoj devenas de la redaktantoj de REVO. Ni provis ilin kontroli en la kvinlingva terminaro [ES], certiĝante, ĉu la koncerna traduko vere respondas al la difino, sed probable ne tute sukcesis. Mi kompreneble prenas sur min la respondecon de eventuala preteratento.
En ĉi tiu ĉapitro mi simple indikos kelkajn principojn, kiujn mi provis respekti tra la verko, sed pro la propra sperto de kritikanto, mi scias, kiom malfacile estas vere respekti la starigitajn principojn. Ni do prefere rigardu al ili kiel al indikaj direktoj, preferoj aŭ nur deziroj, pli aŭ malpli sukcese plenumitaj.
Legante vortaron mi abomenas trovi en difino nedifinitan terminon. Mi do zorgis redakti samtempe ĉiujn artikolojn ligitajn al iu temo por atingi por mi kontentigan kompletecon. Tamen tio ne signifas, ke ĉiu nocio estas precize difinita : ja por kelkaj bazaj nocioj ― aro, elemento, mezuro de geometria figuro,... ― necesas fidi je la intuicio de la leganto.
Mi ankaŭ zorgis eviti difinajn ciklojn, vera plago kaj manko de respekto al la leganto. Tamen mi devas agnoski, ke cikloj veraj aŭ ŝajnaj foje aperas en iuj bazaj nocioj. Ekz-e la leganto vidas, ke „logika operacio“ uzas terminon „vertabelo“, sed ke ĉi-lasta simple referencas al „logika operacio“. Oni ĉi-okaze komprenu, ke la nocio „vertabelo“ ne estas formale difinita, sed ke la elementoj troveblaj en la artikolo „logika operacio“, ekz-e en la rimarko, ŝajnis al mi sufiĉaj, por ke malaperu ĉiuj duboj pri la intencita signifo de tiu termino.
Kiam eblis, mi zorgis respekti ankaŭ la implicitajn principojn, komune akceptitajn de la redaktantoj de REVO. Unu tia principo estas la prefero donita al „radikŝpara solvo“, t.e. al solvo, kiu ne enkondukas novan radikon. Verdire estis malfacile sekvi tiun principon en matematiko pro la bunta radikkrea aktivado de ĉiuj E-aj matematikistoj-terminologoj, kiuj ŝajne deziras distanciĝi de la komunuza lingvo. Oni do havas fakradikajn terminojn „raciono“, „reelo“, „lineara“, „ajgena“ ks apud la pli laikaj „racionalo“, „realo“, „linia“, „propra“... Kompreneble por tiuj novaj radikoj ĉiam troveblas pravigoj : ili supozeble evitigas dubsencajn esprimojn, pli facile akceptas derivaĵojn, havas la plej taŭgan radikkarakteron ktp. En praktiko tiuj argumentoj estas facile ŝanceleblaj, sed por multaj terminoj estas jam tro malfrue kaj mi ne klopodis ilin kontraŭbatali.
Pli insida formo de naturalismo estas liberala kreado de sciencaj derivaĵoj. Ja ni ĉiuj scias, ke la scienca sufikso -ito aperas en medicinaj terminoj por montri inflaman malsanon surbaze de la loko de inflamo. Tamen tiu sufikso ne povas esti vera Esperanta sufikso, ĉar ĝi estas uzebla nur en iuj klare limigitaj okazoj (ekz-e oni ne diros „orelito“ aŭ „haŭtito“, sed ja „otito“ kaj „dermito“), fakte preskaŭ nur en tiuj okazoj, kiam la etimologia hazardo kreis vorton interpreteblan en Esperanto16. Due la koncernaj sufiksoj, prefiksoj kaj vortelementoj ne estas uzeblaj memstare („ito“ neniam anstataŭos ties du antaŭulojn „inflamo“ aŭ „brulumo“, „hemato“ neniam estos uzebla anstataŭ „sango“ ktp). Kaj trie evidentas, ke multaj sciencaj derivaĵoj neniel respektas la vortfarajn regulojn, kiujn la E-komunumo tiom ŝvite kaj dolore sukcesis elfosi el la praktiko (vd hemoglobino17).
Tamen la sciencaj kunmetaĵoj ja de longe ekzistas. Sufiĉas kompreni, ke temas pri rezultoj de „radikfarado“, ne vortfarado. Ekz-e termino „dulineara“ estas vera E-a kunmetaĵo el tri E-aj elementoj (du, linear kaj a). Male, ĝia sinonimo „bilineara“ konsistas nur el du E-aj elementoj (bilinear kaj a), kies unua estas radiko kunmetita el la scienca prefikso bi kaj el elemento linear, kiun lastan eblas rigardi laŭplaĉe kiel latinan, aŭ kiel propre Esperantan elementon18. Provi miksi en unu komunan sistemon tiujn du nivelojn de vortfarado povas konduki nur al ĥaoso. Bedaŭrinde la ĝeneralaj vortaroj ŝatas tiun konfuzon, ĉar tio ebligas al ili meti sub la saman kapvorton pli da terminoj kaj tiel ŝpari paperon. Eblus iri pluen kaj loki ĉiujn vortojn komenciĝantajn per glob sub la kapvorton „globo“. Eble tiam la homoj komprenus, ke temas nur pri ŝparema konvencio, kaj ili ne fantazius, ke tiuj vortoj efektive deriviĝas de glob.
En la matematika fako ekzistas ankoraŭ pli harstarigaj monstroj ol „hemo/glob/ino“ aŭ „hemato“. Unu tia estas „jekcio“. Surbaze de la internaciaj terminoj „bijekcio“ kaj „surjekcio“ oni malderivis terminon „jekcio“, kiu signifante nur „bildigo“ eniris la jam densajn vicojn de sinonimaj terminoj kaj restos porĉiame neuzata. Oni poste korektis la internacian „injekcio“ al „enjekcio“ por povi ĝin konsideri pure E-a derivaĵo de „jekcio“. Tion farante, oni tute ne atentis pri la fakto, ke la senco de la koncernaj „derivaĵoj“ neniel povas klariĝi per analizo de la elementoj laŭ la kutimoj de E-a vortfarado19.
Iom pli perversa ekzemplo koncernas la sencon de „ortocentro“. De ĉiam ĝi signifas „intersekcopunkto de la tri altoj de triangulo“. Kompreneble ne temas pri E-a kunmetaĵo, sed pri greka-latina scienca kunmetaĵo. Ial en [P1] oni tamen konsideris, ke eblus prezenti tiun vorton, kiel kunmetaĵon de la E-aj radikoj ort kaj centr, kvankam la senco igis tion ĉi nepravigebla. En [P2] oni deziris plibonigi tiun evidente laman staton kaj enkondukis la pli-malpli pravigeblan terminon „altocentro“ por „intersekcopunkto de la altoj“, sed konservis la malnovan „ortocentro“, nur korektante ĝian signifon al... „intersekcopunkto de la tri mezortantoj de triangulo“. Tiu interpreto estas duoble ne allasebla : unue ĝi rompas la tradicion kaj enkondukas por tiu internacia vorto sencon nekongruan kun la nacilingvaj. Due, neniel per normalaj vortfaraj reguloj eblas pruvi, ke „ortocentro“ havas la intencitan signifon. La rekta interpreto de „ortocentro“ povus esti nur „centro de orto“, sensenca, aŭ „rimarkinda punkto de orto“, kio povas esti nenio alia ol ĝia vertico. Se oni tamen akceptas, ke en la esprimo „ortocentro de triangulo“ la elemento centr rilatu pli al la triangulo ol al la ideo portata de ort, ni povas kompreni, ke temas pri rimarkinda punkto de la triangulo, iel difinita per ort. Sed ort signifas nek ortanton, nek alton (speco de ortanto), nek mezortanton (alia speco)... kaj eĉ la principo de sufiĉo ne sufiĉus por pravigi unu el tiuj eblaj elektoj kontraŭ la aliaj.
Matematiko estas tiom ampleksa fako, ke necesas limigi siajn ambiciojn. Ni vidas en [ES], ke la naciaj lingvoj bezonas plurajn dekmilojn da terminoj kaj eĉ per tio ne kovras ĉion necesan. Bonŝance ― se tiel eblas diri ― la problemo aspektas malsame en Esperanto, ĉar la nombro de ekzistantaj terminoj estas jam multe pli modesta kaj ne estas mia tasko krei la mankantajn. Mi tamen devis starigi al mi iujn limojn, almenaŭ pro la limigiteco de miaj matematikaj scioj kaj de la havebla vortostoko.
La heredaĵo de [RB] plu konsistigas la soklon de la matematika terminologio en [P1] kaj tiun soklon oni ne povas simple forĵeti pretekstante ĝian arĥaikecon. Ĝi ĉefe tuŝas elementajn aritmetikon, algebron, geometrion, sed ankaŭ, kvankam malpli detale, kelkajn avanajn branĉojn de la tiutempa matematiko. La elementaj terminoj ankoraŭ havas gravecon en la lerneja instruado kaj mi devis ilin konservi. Necesis tamen aldoni la bazajn terminojn de naiva arteorio (aro, elemento, rilato, bildigo) kaj matematika logiko (logikaj operacioj), kiujn oni nun prezentas al lernantoj jam en liceo.
Aldone al tio ŝajnis al mi, ke ne povas manki en tiu verko la bazaj terminoj necesaj por paroli pri la nocioj instruataj en la du-tri unuaj jaroj de universitato. Tiu instruado pli kaj pli baziĝas sur algebro, do la ĉefaj algebraj strukturoj devas aperi (grupo, ringo, korpo, modulo) same kiel iliaj plej renomaj elementoj (kompleksoj, matricoj, polinomoj, vektoroj). Tio kompreneble kondukas al afina geometrio (rekto, ebeno, transformoj) kaj pluen al la eŭklida, kio konsistigas unuan paŝon en la kampo de metrikaj kaj topologiaj ecoj (globo, malfermita aro, ĉirkaŭaĵo, fermaĵo, interno, rando, apartigeco, kompakteco, kompleteco, konekseco), kiujn rekte ekspluatas analitiko (funkcio, vico, serio, limeso, derivaĵo, integralo, diferencialaj operatoroj) kaj funkcionala analizo (distribucio, furiera kaj laplaca transformoj). Kaj rande de integrala kalkulo, staras probablokalkulo, kiun mi devis tuŝi pro ĝia pli kaj pli granda rolo en la ĝenerala instrusistemo. Mi sentis bezonon tuŝi ankaŭ la bazajn nociojn de grafeiko, ĉar tiu branĉo estas ofte aplikata en komputiko aŭ telekomunikoj, sed mi devis konstati nesufiĉan maturecon de la tiukampa terminologio, kio cetere respegulas la nestabilecon kaj la buntecon observeblan ankaŭ en naciaj lingvoj.
Koncerne la branĉojn, kiujn mi ne inkluzivis en mian laborkampon ― ekz-e statistiko, ludteorio, operaciesploro, aŭtomatiko... ― mi preferis citi neniun terminon, eĉ tiujn troveblajn en [P1], ja mi ĉiam opiniis, ke prisemi verkon per nur du-tri terminoj de iu pinta branĉo estas neserioza blufo.
La verko konsistas el ĉi tiu antaŭparolo, el vortaraj artikoloj, nacilingvaj indeksoj kaj ilustraj platoj.
La artikoloj estas vicigitaj laŭ la alfabeta ordo20 de sia kapvorto, kiu staras linikomence. Kapvorto povas esti ununura vorto (ekz-e „komplekso“), esprimo el pluraj vortoj (ekz-e „konjekto pri la kvar koloroj“), aŭ eĉ pluraj samsignifaj esprimoj, apartigitaj per komo (ekz-e „konjuglineara, duonlineara, kontraŭlineara“). Ĉi-lastan prezenton mi uzis en malmultaj okazoj, kiam mi konsideris, ke ial ne valoras krei apartan artikolon por ĉiu variaĵo. Ĉi-teme notindas, ke variaĵoj povas do aperi en aparta artikolo (kiu resendas al la „preferinda“ variaĵo), en kompleksa kapvorto ― kiel ni ĵus vidis ―, aperi nur en rimarko... aŭ tute ne.
En la papera versio al ĉiu kapvorto asociiĝas unu aŭ pluraj sencoj, ĉiu el kiuj ricevas identigan numeron (ekz-e „522.3“). La numeroj servas en la nacilingvaj indeksoj kaj en la referencoj. Kiam estas nur unu senco, la numero havas nek punkton, nek postpunktajn ciferojn. Foje la numero alprenas specialan formon ∙∙∙ : tio signifas, ke la posta teksto ne temas pri aparta senco, sed pri komuna parto de pluraj postaj sencoj (Vd ekz-e la terminon „origino“, kiun enkondukas „∙∙∙ Rimarkinda punkto“). Sed en la HTML-a versio la numerado ne utilas, ĉar ekzistas pli oportunaj rimedoj por referenci inter terminoj mem, kaj inter terminoj kaj tradukoj. Kiam kapvorto rilatas al pluraj sencoj, ĉiu senco ricevas identigan numeron de la tipo „3.“. Krome la originala numero de ĉiu aparta kapvorto aperanta en la papera versio estas tamen konservita, apud la kapvorto, por faciligi komparon inter la papera kaj la HTML-a versioj. Ja nove enkondukitaj kapvortoj kompreneble ne havas tian indikon, sed provizore portas la etikedon [nova].
Tuj post la numero kutime venas fontindiko, kiu montras, ke la koncerna kapvorto estas konata en la koncerna fonto, ŝajne kun la indikita senco. En la ĉapitro pri fontoj ni jam vidis, kiel ĝenerale aspektas tiuj fontindikoj : kodo de verko inter rektaj krampoj. Por iuj oni aldonas indikon pri la koncerna paĝo, por aliaj nomon aŭ numeron de la artikolo, en kiu aperas la koncerna kapvorto, ja nemalofte la termino ne troviĝas en la plej evidenta loko. Por iuj terminoj oni aldonas intercitile la formon troveblan en la fonto : tion ni faras nur, kiam la trovita formo, kvankam malsimila al la nia, tamen parte pravigas ĝin.
Bv noti, ke fontindiko povas aperi ankaŭ en kompleksa kapvorto aŭ en ekzemplo.
Poste venas la difino de la koncerna senco. Ofte tiu difino komenciĝas per interkrampa indiko pri la uzkunteksto. Estas okazo precizigi la matematikan kampon, en kiu aplikiĝas la koncerna senco de la termino, kaj precizigi elementojn de sintaksa uzo. Jen kelkaj oftaj ŝablonoj :
(p.p. X-o) : la kapvorto estas adjektivo, kiu kvalifikas la matematikan objekton X-o, aŭ la kapvorto estas verbo, kies subjekto estas X-o;
(je X-o) : la kapvorto estas verbo, kies je-komplemento estas X-o („je“ simbolas ajnan prepozicion aŭ akuzativon);
(de X-o) : la kapvorto estas substantivo montranta atributon de X-o.
Kompreneble la objektoj menciitaj en la uzkunteksta indiko povas esti referencitaj en la cetero de la difino, ekz-e uzante la pronomon „ĝi“, la posedadjektivon „ĝia“, aŭ ĉi-cele enkondukitan simbolon.
Poste venas ekzemploj, kursive presitaj, kiuj celas kompletigi la difinon en maniero pli intuicia. Ili foje montras skribaĵon, uzatan por signi la koncernan nocion, mallongajn teoremojn, en kiuj la termino rolas ludon, aŭ eĉ enkondukas derivitajn aŭ kunmetitajn terminojn. En ekzemplo povas aperi parenteza klarigo (nekursive presita).
Post la ekzemploj venas eventuala referenco al unu aŭ pluraj ilustraj platoj, kie la termino aperas. Sed la plej gravaj referencoj koncernas aliajn terminojn, iel parencajn kun la koncerna senco de la termino. Tiaj referencoj ne aperas nur tie ĉi. Fakte ili ofte aperas ankaŭ en uzkuntekstaj indikoj, difinoj, ekzemploj kaj eĉ rimarkoj. Do ni distingu inter la unuaspecaj (memstaraj referencoj) kaj la aliaj (ligitaj referencoj).
Ĉiuj referencoj aperas graslitere, sed la memstaraj aperas inter rektaj krampoj, foje sub formo de listo da terminoj kun enkonduka esprimo. Tuj post la malferma krampo troviĝas simbola mallongigo, kiu indikas la tipon de la referenco (subnocio, supernocio, sinonimo aŭ, plejofte, neniu el la antaŭaj). Rimarku, ke fojfoje aperas en tiu listo terminoj, kiuj ne estas difinitaj en la terminaro (kaj tial ne aperas graslitere) : temas pri nematematikaj nocioj, tamen iel ligitaj kun la koncerna termino.
Se la referencita termino estas unusenca, la referenco ne portas numeron. Male, se la referencita termino estas plursenca, la referencon sekvas supera indico, indikanta la numeron de la koncerna senco en la artikolo (alidire la postpunkta parto de ĝia numero).
Estas malfacila tasko tute konsekvence decidi, ĉu termino aperanta en difino aŭ ekzemplo ricevu la statuton de referenco, aŭ ne. Estas klare, ke ne indas marki kiel referencon terminon, kiu aperis ĵus antaŭe, jam portante la markon. Same ne indas marki ĉiujn aperantajn terminojn, se sekvante la unuan referencon, ekz-e tiun en la uzkunteksta indiko, oni jam trovas referencojn al tiuj samaj terminoj. La leganto rimarkos ankaŭ, ke foje terminoj vortfare tre proksimaj al tiu, kiun oni difinas, ne ricevas referencan markon.
Notindas ankaŭ, ke foje termino estas sekvata de ĝia sencnumero, sed ne markita kiel referenco. Tio okazas nur por referencoj inter la diversaj sencoj de unu termino.
Poste en la papera versio venas la nacilingvaj tradukoj, laŭ la ordo : germana, angla, franca kaj rusa (t.e. laŭ la alfabeta ordo de la normaj mallongigoj: de, en, fr, ru). En la papera versio la tradukoj ĉeĥa, hungara kaj pola ne aperas rekte en la teksto, sed en aparta indekso. Sed en ĉi tiu HTML-a versio ĉiuj haveblaj tradukoj en la sep naciaj lingvoj aperas kune en aparta maldekstra kadro post alklako de speciala vinjeto Trad..
Se estas pluraj ekvivalentaj tradukoj por iu termina senco, ili estas apartigitaj per komo. Kaj en la papera versio se anstataŭ la traduko kuŝas sago „→“, tio signifas, ke la traduko identas kun tiu de la lasta senco de la sama termino.
En la tradukoj foje aperas interkrampaj klarigoj. Klarigo nepre aperas, kiam la traduko ne havas vortaran formon (ekz-e se temas pri adjektivo en ingenra formo) : oni tiam en la klarigo donas la kuntekskton, kiu pravigas la formon.
Fine povas aperi rimarko, kiu donas sencajn detalojn aŭ terminologian prilumon. Bv noti, ke rimarko, kiu aperas en la fino de artikolo povas rilati aŭ al la lasta senco, aŭ al la tuta artikolo.
Interpunkcio ― Mi uzas la klasikan manieron interpunkcii, t.e. apartigante subpropoziciojn per komoj.
Uzo de litero ĥ ― Ĉi tiu litero nemalofte aperas en matematikaj terminoj kun greka deveno. Mi des pli facile adoptis la konvencion de REVO ― laŭ kiu la formo kun ĥ estas preferata al eventuala varianto kun k ―, ke ofte la varianto kun k ne troviĝis en miaj fontoj. Kompreneble, ĉiu prononcu laŭ siaj kapablo kaj prefero.
Tia..., ke ― La matematikaj difinoj ofte uzas la parolturnon „tia ke“ kaj estas du manieroj tion fari. Ni prenu ekzemplon el [OR] : „mapo de aro A al aro B estas rilato de aro A al aro B, tia ke al ĉiu elemento de A respondas nur unu elemento de B.“
Malfacilas gramatike analizi ĉi tiun frazon. „Tia“ povus esti epiteto de „rilato“, sed kio pravigas, ke ĝi situas tiom for de la substantivo ? Pli nature estas kompreni, ke „tia ke“ fakte signifas „kaj tiu rilato estas tia, ke...“ aŭ „la rilato estante tia, ke...“. Do fakte temas pri sufiĉe komplika elipso, en kiu „tia“ rolas ne epitete, sed predikative21. Plie, se la adjektivo tro malproksimas de la substantivo, al kiu ĝi implicite referencas, eblas miskompreni kaj igi ĝin referenci al alia substantivo.
Ial mi ĉiam sentas, ke tia dirmaniero estas pruntaĵo de la franca. Ja en tiu lingvo la esprimo „tia ke“ tiagrade ŝtoniĝis, ke apenaŭ eblas ĝin disigi. Sed aliaj lingvoj estas pli flekseblaj. Ekz-e en la pola ni facile trovos : „elementy sprzężone : takie dwa elementy p i q grupy, że jeden z nich jest obrazem drugiego poprzez pewien automorfizm wewnętrzny“, kiu tre nature kaj logike tradukiĝas al „konjugitaj elementoj : tiaj du elementoj p kaj q de la grupo, ke ĉiu el ili estas bildo de la alia per iu interna aŭtomorfismo“, do konservante al „tia“ ĝian epitetan funkcion kaj kutiman pozicion, tuj antaŭ la determinata substantivo. Mi do sistemece aplikis ĉi tiun dirmanieron en la verko kaj trovas ĝin neriproĉebla, krom ke nekutimanta leganto povas unuavide ne kompreni, ke „tia“ anoncas pli postan „ke“.
La rilatoj inter matematiko kaj ilustraj figuroj estas komplikaj : ja kelkaj laikoj opinias, ke tiu scienco konsistas nur el figuroj kaj formuloj, dum kelkaj ekstremismaj fakuloj tute malpermesas la uzon de figuroj, opiniante ilin nur danĝeraj lambastonoj de la rezonado, pretaj ĝin ĉiupaŝe erarlogi. Mi agnoskas, ke ĉi-lasta ekstremismo ŝajnas al mi pli ĝusta, precipe nun, kiam la matematikaj objektoj tiagrade distanciĝas de la objektoj de la ĉiutaga vivo. Mi volonte konsideras, ke matematiko povas esprimiĝi komplete per nuraj vortoj. Tamen neniu eldonisto de matematika terminaro pretus subteni tian vidpunkton, ĉar la vasta publiko tro kutimas al la matematikaj sĥemoj, sed ankaŭ ĉar tiuj sĥemoj alportas estetikan ĝuon al la leganto.
En kutimaj vortaroj, la ilustraĵo troviĝas apud la artikolo, kiun ĝi ilustras. En la papera versio ni preferis alian solvon, ebligantan alian rigardon al la verko, kaj teĥnike pli simplan. Nome ni presas ĉiujn ilustraĵojn en fina kajero, konsistiganta etan matematikan bildvortaron. Ĉi tiun kajeron eblas foliumi por ĝi mem kaj poste serĉi en la vortara parto difinon de la terminoj aperantaj en la bildoj. Aldone, en ĉi tiu HTML-a versio de la vortaro, la ilustraĵo povas aperi en aparta fenestro per simpla klako al la referenco Ilust.
La kajero konsistas el kvin sekcioj. La unua sekcio rememorigas la nomon de la latinaj kaj grekaj literoj22, kaj grupigas ĉiujn simbolojn, prezentitajn dise en la verko, montrante al la artikolo, kiu difinas ilin kaj donas eventualajn informojn pri ilia laŭtlegado. La dua sekcio enkondukas la bazajn konojn de logiko kaj arteorio. La tria sekcio prezentas la elementan ebenan geometrion, provante grupigi la nociojn laŭteme. La kvara sekcio prezentas kelkajn nociojn de analitiko kaj grafikaĵojn de la plej ofte uzataj funkcioj. Fine, la kvina sekcio konsistigas belan katalogon de la kurboj plej ofte renkontataj de la studentoj.
Koncerne bibliografiajn mallongigojn, vd la bibliografian sekcion.
|
Ant. |
antonimo |
|
ARK |
arĥaika |
|
ekz-e |
ekzemple |
|
EVI |
evitinda |
|
Ilust. |
referenco al ilustra plato |
|
ks |
kaj similaj, kaj simile |
|
k.a. |
kaj aliaj |
|
p. |
paĝo |
|
p.p. |
parolante pri |
|
resp. |
respektive |
|
Rim. |
rimarko |
|
simb. |
simbole |
|
Sin. |
referenco al sinonimo |
|
Sub. |
referenco al subnocio |
|
Sup. |
referenco al supernocio |
|
t.e. |
tio estas |
|
t.n. |
tiel nomata |
|
vd, Vd |
vidu |
|
Vd. |
referenco |
|
Vd. Ekz. |
referenco al la ekzemplo, kie aperas la koncerna termino |
La preparado de ĉi tiu libro estis interesega ekskurso en la kampoj de matematiko, terminologio, naciaj lingvoj (precipe la pola kaj la rusa), en kiu helpis min amaso da libroj, sed ankaŭ komputiko. La vortara bazo, devenanta de REVO, estas strukturita per XML. Mi ĝin tradukis al HTML per XSLT-programoj kaj diversaj skriptoj, perl-aj kaj awk-aj. La finan poluradon por papera versio mi faris per la programo OpenOffice kaj la ilustran kajeron mi produktis uzante SVG-formatajn bildojn ene de HTML-a dokumento.
La unua eldono, libroforma, de ĉi tiu verko estas nun elĉerpita. Ĝi ĝuis favoran akcepton de la publiko kaj vekis tre pozitivajn recenzojn, tri el kiuj estas legeblaj sur la TTT-ejo de Flandra Esperanto-Ligo: https://retbutiko.be/eo/ero/mate
|
[UV] |
Universala Vortaro. |
|
[RB] |
BRICARD, Raoul : Matematika terminaro kaj krestomatio. Parizo : Hachette, 1905. 59 p. |
|
[HY] |
HILGERS-YASHOVARDAN, R. : EG-Wörterbuch mathematischer Begriffe. Alsbach-Bergstraße : Leuchtturm-Verlag, 1980. 161 p. ISBN 3-88064-080-7 |
|
[DD] |
DENEVA Daniela : Matematika vortaro. Sofio : Bulgara Esperantista Asocio, 1985. 160 p. |
|
[JW] |
WERNER, Jan : Matematika Vortaro Esperanta-Ĉeĥa-Germana. Brno : 1990. |
|
[OR] |
REISERSØL, Olav : Matematika kaj stokastika terminaro Esperanta. Oslo : Universitato de Oslo, 1994. 144 p. ISBN 82-553-0894-6 |
|
[SP] |
POKROVSKIJ, Sergio : Komputika leksikono. Jekaterinburg : Sezonoj, 1995. 365 p. |
|
[VE] |
KABE : Vortaro de Esperanto. Represo. Pekino : Ĉina Esperanto-eldonejo, 1985. 175 p. |
|
[PV] |
GROSJEAN-MAUPIN, Émile : Plena Vortaro de Esperanto kun suplemento. Represo. Parizo : Sennacieca Asocio Tutmonda, 1996. 511+63 p. |
|
[P1], [P1s] |
WARINGHIEN, Gaston : Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kun suplemento. Parizo : Sennacieca Asocio Tutmonda, 1987. 1303+45 p. |
|
[P2] |
DUC-GONINAZ, Michel : La nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Parizo : Sennacieca Asocio Tutmonda, 2002. 1265 p. ISBN 2-9502434-5-8 |
|
[K2004] |
KISELMAN, Christer : Enkonduko al distribucioj, Acta Sanmarinensia, Volumo VI. San Marino : Akademio Internacia de la Sciencoj, 2004. 25 p. ISBN 3-9332975-17-0 |
|
[RV] |
Kolektiva verko : Reta Vortaro. (https://www.reta-vortaro.de) |
|
[ES] |
EISENREICH, Günther, SUBE, Ralf : Matematika, anglicko-nemecko-francúzsko-rusko-slovenský slovník. Bratislava : ALFA, Berlin : VEB Verlag, 1982. 924 p. |
|
-- |
SIWEK, Edward : Szkolny słownik matematyczny. Katowice : VIDEOGRAF II, 2001. 524 p. ISBN 83-7183-190-0 |
|
-- |
Praca zbiorowa : Słownik encyklopedyczny ― Matematyka. Wrocław : Wydawnictwo Europa, 2000. 334 p. ISBN 83-85336-06-0 |
|
-- |
Praca zbiorowa : Encyklopedia dla wszystkich : Matematyka. Warszawa : Wydawnictwa Naukowo-Techniczne, 2000. 361 p. ISBN 83-204-2334-1. |
1. REVO estas la kodnomo de la interesega projekto Reta Vortaro, iniciatita de Wolfram Diestel en 1999. Temas pri HTML-paĝaro (https://www.reta-vortaro.de) kaj tre oportuna interreta ilaro, kiu ebligas al plurnaciaj redaktantoj kunlabori en la kreado de vera multlingva vortaro, senpage alirebla kaj libera je aŭtorrajtoj. La aŭtoro partoprenas en tiu projekto laŭ tri aksoj : unue evoluigi la matematikan terminologion, due plibonigi la redakton de ĝeneraltemaj artikoloj (ja la materiala bazo de la vortaro devenas de Plena Vortaro kaj foje meritas ĝisdatigon), kaj trie aldoni franclingvajn tradukojn, kio ebligos iam uzi REVO-n kiel tre kompletan Esperantan-francan kaj francan-Esperantan vortaron.
2. Ekz-e kaj Werner kaj Deneva konas la terminon „diagonalo“, sed ĉu temas pri diagonalo de plurlatero aŭ de matrico ? Foje la donita traduko helpas por orientiĝi, foje ne. Do, se mi ne povus trovi aliloke la terminon „diagonalo de matrico“, mi tamen konsiderus, ke la neprecizeco de la fontoj pravigas min proponi la terminon.
3. En kelkaj okazoj, ekz-e por „prima“, mi dubas, ĉu la priskribo sufiĉus por homo, kies lingvo uzus tute alian terminon, sed ĝenerale la malfacila ekzerco estis brile plenumita.
4. Kardinalo de aro.
5. [P1] signas la vorton „produto“ kiel zamenhofan, sed estus interese scii, ĉu Zamenhof prenis ĝin de Bricard aŭ inverse.
6. Fakte mi ne uzis la originalan eldonon, sed represon fare de Ĉina Esperanto-Eldonejo en 1985. Tiu eldono ne indikas, ĉu temas pri represo de la unua eldono aŭ de posta (ja Enciklopedio de Esperanto mencias „trian eldonon“ de 1925).
7. Vd la difinon de hipotenuzo : „latero kontraŭa al la orta triangulo“ !
8. Tiele !
9. Krom la eraro en la titolo kaj la neprofesia tipografio, pedantulo povus kritiki la malĝustan ortografion de grekaj terminoj (litero ζ anstataŭ ς), sintaksajn erarojn en la uzo de objekta predikativo („oni nomas la reelon I la integralon de...“) kaj similajn aferetojn.
10. Per tio mi celas, ke ofte en ĝeneralaj vortaroj oni strebas doni nebulajn intuiciajn difinojn de sciencaj nocioj, kvazaŭ estus maldece paroli pli rigore. La efiko estas terura : nefakulo ĉiuokaze ne komprenas, pri kio temas, sed ne komprenas ankaŭ fakulo, kiu ne havas la ŝancon povi diveni la sencon per simileco de la termino kun alilingva, de li konata. Cetere oni konstatas en iuj verkoj, ke kelkaj sciencoj estas privilegiitaj en la rajto „paroli fakece“.
11. Ekz-e „lineare sendependa“ estas difinita elegante, sed neniam menciante la terminojn „lineara kombinaĵo“ aŭ „koeficiento“, kiun oni tamen kutime uzas en lerneja prezento de tiu nocio. Provi uzi minimuman stokon da fakaj terminoj estas tre virta sinteno en tia verko, sed pro mia vortara celo mi devas inkluzivi ankaŭ flankajn terminojn.
12. Kiselman trovis, ke la aĵ-kunmetaĵoj ofte montras al rezulto de operacio, kiam ĉi tiu estas signata per verba radiko.
13. Kiel alikvanto, alikvoto, apotemo, kontraŭegala kaj pluraj aliaj.
14. Vd ekz-e la terminojn : simplekso, ĉeno, ĉioma, fibro, fasko, frakto, garbo, ĝermo, krado, mapo, sternaĵo... Ili aludas al modernaj branĉoj de matematiko, sed konsistigas tre malgrandan kvanton da terminoj kompare al tio, kio estus necesa por doni de ili kontentigajn difinojn.
15. Tomasz kunlaboras en la pola versio de la reta projekto Wikipedia (http://pl.wikipedia.org). Same kiel prof. Semjonov li ne estas esperantisto.
16. En la enkonduko de [P2] M. Duc Goninaz anticipe forbalaas mian unuan kriterion kiel neseriozan per jena argumento : „ La prefikso met- estas almenaŭ tiom produktiva, kiom bo-, kaj la sufikso -ac certe pli ol -estr. Cetere, ĉiuj morfemoj de la lingvo, komunlingvaj aŭ fakaj, uzeblas nur en tre difinitaj semantikaj kampoj “. Ni neglektu la fakton, ke met- ne estas prefikso ― se apliki la sencon de tiu vorto en la Esperanta vortfarado (ja temas pri la komuna elemento de pluraj ĥemiaj radikoj, kiel metano, metilo ktp) ― kaj ke la demando ne koncernas produktivecon. Ni nur fokusiĝu sur la dua frazo : evidente ĝi pravas, sed mi pretendas, ke la malveraj afiksoj kiel -it ne estas uzeblaj ĉie, kie la senco permesus. Oni diras ne orelito, sed otito; ne sulfurato, sed sulfato; ne karbonido, sed karbido; ne nitrogenato, sed nitrato ktp. Ĉar la serio estas tamen tre longa, kaj iom ĝena de propaganda vidpunkto, oni elpensas radikojn uzeblajn nur en sciencaj kunmetaĵoj por ŝajnigi, ke la escepto estas tamen scienca derivaĵo : sulf, nitr, gastr, glutam, hemat ks (por karb la radiko jam ekzistis, do oni kreas novan sencon). La kontrasto kun la veraj afiksoj estas tamen blindige klara : ĉi-lastaj estas ĉiam uzeblaj, kiam la senco tion permesas, kaj neniam ili postulas, ke oni kreu balastan specialan radikon, speciale tajloritan por ilin gastigi. Mi tamen ne neas, ke iuj sciencaj afiksoj estas uzeblaj tre sistemece, kun kiu ajn normala radiko, kies senco pravigas la derivaĵon : temas ekzemple pri la botanikaj afiksoj -ac kaj -ed, aŭ la obligaj kaj onigaj prefiksoj de mezurunuoj (centi-, deci-, deka- ks). Por povi konsideri ilin veraj afiksoj, necesus, ke ili verigu nian duan kriterion, nome ke ili estu uzeblaj memstare, kio ne estas.
17. Nenie mi povis trovi teorion de tiu scienca vortfarado. Ĉu ekzistas sciencaj radikoj, aŭ nur sciencaj afiksoj (Vd ĉi-supre la strangan aserton, ke met- estas prefikso) ? Se estas sciencaj radikoj, kio estas ilia radika karaktero ? Kiel kombiniĝas la sencoj de ĉiu elemento en scienca kunmetaĵo aŭ derivaĵo ? Al ĉiuj tiuj prudentaj demandoj respondas mistera silento. Mi senpacience atendas tiun, kiu klarigos al mi la sencon de scienca kunmetaĵo hemoglobino surbaze de ĝiaj konsistigaj partoj : glob estas klara al ĉiuj, -ino montras „ substancon eltiritan el la koncerna aĵo “ (do el la globo) kaj hemoo estas „ eritrocito “, t.e. ruĝa globulo. Se ni tion analizus laŭ la normalaj Esperantaj reguloj, ni proksimume ricevus, ke hemoglobino estas „ substanco, eltirita el la globoj “ de „ eritrocitoj “. Sufiĉas rigardi la difinon de hemoglobino por kompreni, ke temas pri io tute alia.
18. Kontraŭ tiu prudenta sistemo iu provis trovi argumenton en vorto kiel „megabitoko“, derivita per scienca prefikso mega- de la E-a kunmetaĵo bit-ok-o. Fakte la scienca radikfarado prenas por formi radikojn tre diversajn elementojn : sciencajn afiksojn kaj radikelementojn, kompreneble, sed ankaŭ E-ajn radikojn kaj eĉ radikalojn de E-aj kunmetaĵoj.
19. Se mi ĝuste komprenis, jekci estas substantiva radiko. La tre malmultaj kunmetaĵoj de la tipo p-Oo, kie p signas prepozicion kaj O substantivan radikon, kutime signifas „io p Oo“, same kiel „surĉemizo“ estas „io sur ĉemizo“, kio eĉ tre metafore ne taŭgus por „surjekcio“. Eĉ se konsideri, ke jekci estas verba radiko aŭ se anstataŭigi ĝin per ĵet, la afero ne pliboniĝas, ĉar en „bildigo en/sur ion“ la koncernata „io“ povas esti nur cela aro kaj la senco de prepozicioj en aŭ sur neniel ebligas retrovi la ideon, ke „bildigo en aron“ atribuu malsamajn bildojn al du malsamaj elementoj de la fonta aro, nek ke „bildigo sur aron“ kovru la tutan koncernan aron. Estas do absurda ludo konfuzi la du planojn de vortfarado.
20. La uzata maniero vicigi prenas la spacetojn en kalkulon. Ekz-e „orta simetrio“ antaŭiras „ortangulo“.
21. Kio neprigas nominativan formon de „tia“, eĉ se la referencata substantivo staras en akuzativo !
22. Mi elektis la sistemon de [P2] por nomi la grekajn literojn, eĉ se ĝi ne estas senmanka.